informilo pri nia laboro

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2012, 7:41:09 AM5/2/12
to te - listo te, °listo 'lbl'
Anna devas instrui en Francujo en la venontaj tagoj. Ŝi kunportos la ĉi-kunan tekston por informi pri nia laboro. Eble vi povus uzi tion aŭ krei ion similan por informi en aliaj lokoj.

Amike

Renato


--

renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org

Esperanto estas facila - enkonduko de Anna - por Francujo.doc

Marcos Cramer

unread,
May 2, 2012, 9:17:38 AM5/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Eble Anna povus kombini sian tre bonan informilon kun la konciza listo de elektitaj SSV-linioj, kiun mi origine verkis en 2008 kaj aktualigis fine de 2010. Mi ĵus ankoraŭ modifis tiun liston per unu korekto de tajperareto kaj unu aktualigo de iomete ŝanĝita linio. Vidu la kunsenditan PDF-dosieron. Ĝi estas aranĝita tiel, ke eblas presi ĝin ambaŭflanke sur unu folion kaj poste faldi ĝin broŝurece. La fontan ODG-dosieron mi kunsendas okaze ke iu volas modifi la broŝureton. Mi ankaŭ aldonas sube al ĉi tiu retmesaĝo la SSV-liniojn aperantajn en tiu konciza listo.

Mi opinias tiun koncizan liston de SSV-linioj ankaŭ tre utila por disdonado dum UK. Bedaŭrinde mi ne mem estos en Hanojo. Renato, ĉu vi pretas disdoni ĝin tie, eble ĉe la anoncita programero de la Kleriga Lundo?

Amike,
Markos

----

adolt·o → plen·kresk·ul·o, plen·kresk·int·o
agresiv·a → agres·a, agres·em·a
agr·o → (kultiv·at·a au kultiv·ebl·a) kamp·o
aliel → ali·manier·e
animal·o → best·o
apert·a → mal·ferm·it·a, sub·ĉiel·a, publik·a
ascend·i → supre·n·ir·i
atraktiv·a → al·log·a
aŭtodidakt·o → mem·instru·it·o, mem·lern·ant·o
bagaĝ·o → pak·aĵ·o, pak·aĵ·ar·o
burs·o → mon·uj·o
cim·o (komputile) → (program-)erar·o
cis → mal·trans, ĉi·flank·e de
ĉip·a → mal·multe·kost·a, et·kost·a
damaĝ·i → mal·util·i, difekt·i
debil·a → mal·fort·a, sen·fort·a
debut·i → si·n prezent·i, komenc·i, unu·e aper·i (uzata por aktoroj kaj spektakloj)
descend·i → mal·supren·ir·i
devi·i → de·voj·iĝ·i
dificil·a → mal·facil·a
diskotek·o → danc·ej·o, disk·ej·o, disk·o·danc·ej·o; disk·o·kolekt·o (analoge al 'biblioteko')
dist·a → mal·proksim·a
dur·a → mal·mol·a
ekspert·o → fak·ul·o, spert·ul·o
eksplik·i → klar·ig·i
ensembl·o → muzik·grup·o
estiel → kiel
fakultativ·a → liber·vol·a, ne·dev·ig·a
fan·o → sub·ten·ant·o, favor·ant·o, fanatik·ul·o, fervor·ul·o, entuziasm·ul·o, zelot·o, adept·o
far → far·e de
febl·a → mal·fort·a
femal·o → in·o, vir·in·o
frid·a → mal·varm·a, (metafore) sen·emoci·a
frid·uj·o → mal·varm·ujo, mal·varm·ŝrank·o
frisk·a → mal·varm·et·a, agrabl·e mal·varm·a
fuel·o → brul·aĵ·o (por motor·o·j), brul·material·o, energi·font·o
gamb·o → krur·o
gazon·o → herb·o·tapiŝ·o, herb·et·ej·o, herb·o·bed·o, bel·herb·ej·o, razen·o
global·a → tut·mond·a
hardvar·o → aparat·ar·o, maŝin·ar·o
hemisfer·o → duon·sfer·o, du·on·glob·o
hid·a → mal·bel·eg·a
hobi·o → ŝat·okup·o
humana → hom·a, hom·ec·a, hom·am·a (laŭ la senco)
-iĉ- (ne-oficiala sufikso) → vir-, vir-a
-ik- (ne-oficiala sufikso) → -scienc-, -fak-, -art-
ilegal·a → kontraŭ·leĝ·a, ekster·leĝ·a
ĵuri·o → ĵuĝ·ant·ar·o
keks·o → biskvit·o, kuk·et·o
komiks·o → bild·rakont·o, bild·ŝerc·o
koŝmar·o → prem·sonĝ·o, sonĝ·aĉ·o, tim·ig·a sonĝ·o
kurt·a → mal·long·a
langvor·o → mal·vigl·o, (dolĉ·a) melankoli·o, pal·o, sen·fort·ec·o
lant·a → mal·rapid·a
liv·a → mal·dekstr·a
lunĉ·o → tag·manĝ·o, tag·manĝ·et·o, inter·manĝ·et·o
magr·a → mal·dik·a
majoritat·o → pli·mult·o (kvanto da homoj), plen·aĝ·ec·o (rilate al aĝo)
miting·o → (politik·a) amas·kun·ven·o, renkont·iĝ·o
muzulman·o → islam·an·o
nupt·o → ge·edz·iĝ·o
obĵet·i → kontraŭ·dir·i, kontraŭ·i, tamen·i
old·a → maljun·a, mal·nov·a
pad·o → voj·et·o, pas·ej·et·o
pase·o → pas·int·a temp·o, pas·int·aĵ·o, pas·int·ec·o
petr·o → ŝton·o, ŝton·aĵ·o
pok·a → mal·mult·a
povr·a → bedaŭr·ind·a, kompat·ind·a
print·i → pres·i, el·pres·i (el komput·il·o), komputil·pres·i
resurs·o → rimed·o, riĉ·o·font·o, natur·riĉ·aĵ·o
roj·o → river·et·o
ruĵo → lip·o·ŝmink·o, lip·ruĝ·o
sacerdot·o → pastr·o
salubr·a → san·ig·a, san·a, san·favor·a, ne·mal·san·ig·a
semi- → du·on-
separ·i → dis·ig·i
sket·i → glit·kur·i
sob → mal·supr·e·n, sub·e·n
softvar·o → program·(ar·)o
sor → supre·n
sor·i → supre·n·ir·i, lev·iĝ·i
suicid·o → mem·mort·ig·o
ŝort·o → pantalon·et·o, femur·pantalon·o, mal·long·a pantalon·o
tard·a → mal·fru·a
trist·a → mal·gaj·a, mal·ĝoj·a, mal·ĝoj·et·a
vit·o → vin·ber·uj·o
vital·a → viv·ec·a, viv·a
vor·i → manĝ·eg·i
zap·i (televido) → kanal·um·i
zo·o → best·ĝarden·o
konciza listo broshura.odg
konciza listo broshura.pdf

Anna Lowenstein

unread,
May 2, 2012, 9:23:24 AM5/2/12
to la-bona...@googlegroups.com

Ne forgesu iom adapti la informilon.

xxxxx

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: mercoledì 2 maggio 2012 13.41
A: te - listo te; °listo 'lbl'
Oggetto: (la bona lingvo) informilo pri nia laboro

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

Anna Lowenstein

unread,
May 2, 2012, 9:24:09 AM5/2/12
to la-bona...@googlegroups.com

Damne, tio estis intencita kiel privata mesaĝo!

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Anna Lowenstein
Inviato: mercoledì 2 maggio 2012 15.23
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: R: (la bona lingvo) informilo pri nia laboro

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2012, 9:42:54 AM5/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Markos:
>   Renato, ĉu vi pretas disdoni ĝin tie, eble ĉe la anoncita programero de la Kleriga Lundo?
Jes! Certe. Mi certe trovos la manieron elpresi ĝin kaj pretigi multajn ekzemplerojn por Hanojo.

Renato Corsetti

unread,
May 2, 2012, 9:44:27 AM5/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
>   Damne, tio estis intencita kiel privata mesaĝo!

Publike la sindevigo akrias pli da forto!

Renato

Leo De Cooman

unread,
May 2, 2012, 10:37:16 AM5/2/12
to la-bona...@googlegroups.com
Op 2/05/2012 13:41, Renato Corsetti schreef:
> Anna devas instrui en Francujo en la venontaj tagoj. Ŝi kunportos la
> ĉi-kunan tekston por informi pri nia laboro. Eble vi povus uzi tion aŭ
> krei ion similan por informi en aliaj lokoj.

Ĝi estas bonega teksto. Gratulon!

Amike salutas Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages