Cxapelon!

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Nov 9, 2014, 8:13:41 AM11/9/14
to °listo 'lbl', °lbml
En unu el la hispanaj listoj estas ĉi tiu linio:

|   Ĉapelon, Kani! Tio estas unu el la bonaj vojoj.
 
em kiu "Ĉapelon! evidente signifas "Gratulojn!" [El la pli kompleta esprimo: Mi levas mian ĉapelon por saluti vin.]

Ĉu vi konsentas pri tio? Ĉu en via lando-lingvo oni uzas similan esprimon?

Amike

Renato


renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Nov 9, 2014, 9:43:16 AM11/9/14
to la-bona...@googlegroups.com, °lbml

 

La esprimon “cxapelon!” oni kutime interpretas, en Italujo (kie oni uzas la francan vorton “chapeau!”, aux oni diras “fare tanto di cappello”  = largxe cxapelumi, aux “togliersi il capello” = sencxapeligxi), kiel signon de respekto, honoro, admiro (ne gratulo).

 

En la franca-esperanta vortaro Le Puil-Danvy estas la esprimo “for la cxapelon!”, gxuste en tiu senco (admiro).

En la itala-esperanta vortaro Minnaja, cxe “fare tanto di cappello”, estas “respekte admiri, riverenci”.

En la germana-esperanta vortaro Krause estas “salute depreni la cxapelon”; sed laux mi temas pri alia afero.

Mi dirus, laux la cirkonstancoj, “respekte/ admire depreni de si la cxapelon”, aux “respekte/ admire sencxcapeligxi”; sinteze, mi dirus “honoron (al vi)!”, analoge al la esprimo uzita de Lydia Zamenhof en “Quo vadis”:

http://edu.i-lo.tarnow.pl/esp/lern/librejo/0002/0004.php

 

gxis

Antonio De Salvo

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 9 novembre 2014 14:14
A: °listo 'lbl'; °lbml
Oggetto: (la bona lingvo) Cxapelon!

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Harri Laine

unread,
Nov 18, 2014, 12:19:08 PM11/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti kirjoitti 9.11.2014 15:13:

> | /Ĉapelon, Kani! Tio estas unu el la bonaj vojoj./
>
> Ĉu en via lando-lingvo oni uzas similan esprimon?

Ankaŭ en la Finna oni povas diri "nostan hattua" ('mi
levas la ĉapelon'). Tio estas esprimo de respekto aŭ
admiro pri ies ago aŭ atingo. Mi ne scias, ĉu iu
iam diris tion sen la verbo (do nur: "hattua"), sed
ankaŭ tio povus esti komprenebla.

Alia ĉapel-esprimo ĉi tie estas "nousta hattuun"
('leviĝi en la ĉapelon'). Tio esta malaproba diro
pri homo, kiu fariĝis neagrable fiera aŭ perdis sian
kapablon ĝuste pritaksi situaciojn pro ekposedo de
nova ofico aŭ pro sukceso kaj laŭdoj. Oni diras ekz.
"la ofico leviĝis en lian ĉapelon". Oni povas diri
ankaŭ "en la kapon".

Mi ne opinias tiujn esprimojn vere internacie kaj
interkulture kompreneblaj, sed ili povas servi en
klaraj kuntekstoj. Ekz. la simplan "ĉapelon!" oni
povus kompreni ankaŭ kiel ordonon al malĝentilulo
forpreni sian kapveston.

Amike
Harri

Renato Corsetti

unread,
Nov 18, 2014, 12:41:02 PM11/18/14
to la-bona...@googlegroups.com
Harri:
|   Mi ne opinias tiujn esprimojn vere internacie kaj interkulture kompreneblaj
Ŝajnas ke ĉiuj konsentas pri tio. Mi registras tion.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Daniel Houguet

unread,
Nov 18, 2014, 4:30:38 PM11/18/14
to La bona lingvo, °lbml
En la franca ankaù oni diras "chapeau !" por gratulojn.

--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages