Re: horor-o

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Jun 27, 2011, 5:38:34 PM6/27/11
to la-bona...@googlegroups.com

> From: "Eduardo Trápani" <etra...@gmail.com>
> Date: Jun 24 10:43PM -0300

>> Se oni volas fortraduki "horor", la fortraduko same tawgu por
>> "horor-filmo" kaj
>> "horor-scenario".
>> timeg kaj abomen ne funkcias tiel
>
> Vi ŝajne forgesis "terur", kiu apartenas al la linio kaj tre bone
> funkcias por la hispana kaj kataluna en tiuj situacioj.

Mi ecx ne konsideris tiun...cxefe cxar nek en esp-o nek en la
nederlanda mi iam ajn renkontis teruro aw teruri. Al mi "terure"
sxajnas esti tute memstara adverbo

gxis , Ronaldo N

renato corsetti

unread,
Jun 28, 2011, 2:40:55 AM6/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Al mi "terure" sxajnas esti tute memstara adverbo

Sed kiel en Espernato povas ekzisti memstaraj adverboj, kiuj ne alprenas la aliajn finaĵojn: o, a, i?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jun 28, 2011, 2:46:31 AM6/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

>Mi ecx ne konsideris tiun...cxefe cxar nek en esp-o nek en la
nederlanda mi iam ajn renkontis teruro aw teruri. Al mi "terure"
sxajnas esti tute memstara adverbo

Terur- estas radiko plurfoje uzita de Zamenhof. En lia "Proverbaro", ekzemple, oni trovas "terura", "teruri" kaj "teruro":

cxio supermezura estas terura
ecx por plej terura tago venas vespero

songxo teruras, songxo forkuras

atakis teruro, ektremis la kruro
tra vitro de teruro pligrandigxas la mezuro

Cxe-okaze: en la reto trovigxas la "Proverbaro" arangxita laux unuopaj vortoj, kiun mi mem prilaboris:

http://www.esperantoitalia.it/proverbaro%20lauxorda%202011.pdf

Gxis
Antonio De Salvo


Fra Simo

unread,
Jun 28, 2011, 3:10:50 AM6/28/11
to la-bona...@googlegroups.com


2011/6/28 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>

Cxe-okaze: en la reto trovigxas la "Proverbaro" arangxita laux unuopaj vortoj, kiun mi mem prilaboris:
http://www.esperantoitalia.it/proverbaro%20lauxorda%202011.pdf

Gxis
Antonio De Salvo

     Tio estas tre utila. Dankon !
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Eduardo Trápani

unread,
Jun 28, 2011, 8:34:02 AM6/28/11
to la-bona...@googlegroups.com
>>> Se oni volas fortraduki "horor", la fortraduko same tawgu por "horor-filmo" kaj
>>> "horor-scenario".
>>> timeg kaj abomen ne funkcias tiel
>>
>> Vi ŝajne forgesis "terur", kiu apartenas al la linio kaj tre bone
>> funkcias por la hispana kaj kataluna en tiuj situacioj.
>
> Mi ecx ne konsideris tiun...cxefe cxar nek en esp-o nek en la nederlanda mi iam
> ajn renkontis teruro aw teruri. Al mi "terure" sxajnas esti tute memstara adverbo

Kelkfoje okazas, ke oni ne renkontas vorton aŭ ke ĝi havas specialan detalecon
por persono. Mi kontroletis en Tekstaro kaj nur en la Zamenhofaj verkoj estis
pli ol cent uzoj de "teruro" (la normala maximuma kvanto de trafoj).

Cetere, la radiko estas substantiva.

Malnova Testamento enhavas plurajn uzojn, kaj jen kelkaj disaj el Fundamenta
Krestomatio, Fabeloj de Andersen, ktp:

> Ŝi ekrigardis kaj kun plej granda teruro ekvidis Arturon!
> Sed sento de teruro ŝin penetris ĝis la profundo de la brusto
> do metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari

Ofta estas ankaŭ "teruri".

Ĝis, Eduardo.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages