Denove pri "tajdo": nova versio de Vikipedi-artikolo

2 views
Skip to first unread message

Andreas Kueck

unread,
Nov 7, 2009, 4:43:08 PM11/7/09
to la bona lingvo
Mi kreis novan version de la Vikipedi-artikolo pri "tajdo":
http://eo.wikipedia.org/wiki/Tajdo

Kion vi opinias pri la lingvostilo, komprenebleco ktp.?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2009, 5:15:03 PM11/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Kion vi opinias pri la lingvostilo, komprenebleco ktp.?
Tute komprenebla! Aliflanke la daŭra ripetado de "alflu-reflu-ciklo" ŝajnas iom peza. Eble multfoje oni povus simple uzi "ciklo", se estas klare el la kunteksto la duan, trian, ktp-an fojon.

Se la parolantoj de la naturisma Esperanto ne sendos murdiston serĉi vin, ni estos ĉiuj kontentaj.

Amike

Renato


Fabio Bettani

unread,
Nov 7, 2009, 5:27:34 PM11/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
> http://eo.wikipedia.org/wiki/Tajdo

> Kion vi opinias pri la lingvostilo, komprenebleco ktp.?

Mi neniam uzus persone "alflu-kaj-reflu-ciklo". Ĉu entute ekzistas
vortoj, en Esperanto, kiuj postulas streketon por esti skribitaj? Ja
"alflukajrefluciklo" estus preskaŭ nelegebla.

La samo valoras pri "mas-altirforto" (masaltirforto); mi ne kuraĝas
aserti, ke Piron neniam uzus tiun vorton, sed ja mi neniam faros, ĉar
gravito estas tiom baza koncepto, ke nomi ĝin per kunmetaĵo estus kiel
nomi pomon ruĝdolĉfrukto.

Reen al la temo de la diskuto: kial vi ne diras simple "elfluo",
anstataŭ ol "refluo"? Eble tiu solvo havas nedezirindan nuancon al mi
nevideblan, sed ja "refluo" estas io alia ol la celata koncepto -
nome, refoja fluo.

Fine, stila rimarko (kiu, malsame kiel la ĉi-supraj observoj, ne estas
persona opinio sed fakto): en Vikipedio oni prefere grasigu nenion,
krom la titolon de la artikolo.

Amike kaj kunlaboreme

--
Fabio
fabio....@gmail.com

Andreas Kueck

unread,
Nov 8, 2009, 1:52:38 AM11/8/09
to la bona lingvo
On 7 Nov., 23:27, Fabio Bettani <fabio.bett...@gmail.com> wrote:

> Mi neniam uzus persone "alflu-kaj-reflu-ciklo".

Tiun chi esprimo ankau mi ne uzis. Mi uzis "alflu-reflu-ciklo".

> Ĉu entute ekzistas
> vortoj, en Esperanto, kiuj postulas streketon por esti skribitaj?

En la Fundamento estas malmultaj ekzemploj: "vortaro germana-hispana",
"dek-dua" kaj kelkaj aliaj. Krom eble en la unue de mi citita
ekzemplo, lau mi la ligostreko ne estas deviga. Sed ofte ghi
plifaciligas la legadon, precipe al komencantoj.

> La samo valoras pri "mas-altirforto" (masaltirforto); mi ne kuraĝas
> aserti, ke Piron neniam uzus tiun vorton, sed ja mi neniam faros, ĉar
> gravito estas tiom baza koncepto,

Jes, la ne-oficiala "gravito" lau mi estas tute bone uzebla lau Regulo
15. Sed mi elektis kunmetajhon el nur Fundamentaj vorteroj. Ankau en
la bonlingva listo de oficialigindaj radikoj estas uzata la esprimo
"mas-altirforto"
( http://www.bonalingvo.it/index.php?title=Radikoj_oficialigindaj ).

> Reen al la temo de la diskuto: kial vi ne diras simple "elfluo",
> anstataŭ ol "refluo"?

En PIV mi trovis che "refluo" interalie la signifon "malfluso". Tial
mi elektis "refluo". "Re-" chi tie ne nepre signifas je
"denove" (kvankam nepre temas pri denova afero), sed pli-malpli "tien,
de kie ghi venis".

> Fine, stila rimarko (kiu, malsame kiel la ĉi-supraj observoj, ne estas
> persona opinio sed fakto): en Vikipedio oni prefere grasigu nenion,
> krom la titolon de la artikolo.

Dankon por la atentigo.

Tuj post kiam la Akademio estos sukcesinta oficialigi kun la ghusta
difino la radikon "tajd'", oni tute senskrupule povos per ghi
anstatauigi la pezan "alflu-reflu'".

--
Andreas Kueck

Ronald Schindler

unread,
Nov 8, 2009, 3:40:44 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com

Andreas Kueck skribis:

Mi kreis novan version de la Vikipedi-artikolo pri "tajdo":
http://eo.wikipedia.org/wiki/Tajdo
Kion vi opinias pri la lingvostilo, komprenebleco ktp.?

Multan dankon pro la interesa kaj informriĉa artikolo pri "tajdo".
Lingvostilo kaj kompreneblo estis taŭgaj - vi ja ne skribis poezion, sed faktojn, kiuj estas tipikaj por leksikono.
Do mi tute konsentas.
Ronaldo S.


Antonio De Salvo

unread,
Nov 8, 2009, 3:50:15 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronald Schindler:

>Lingvostilo kaj kompreneblo estis taŭgaj - vi ja ne skribis poezion, sed faktojn, kiuj estas tipikaj por leksikono.

Kio pri "tipika"?
Gxis
Antonio


Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2009, 5:39:20 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
lau mi la ligostreko ne estas deviga. Sed ofte ghi
plifaciligas la legadon, precipe al komencantoj.
  
Ankau' mi skevas tiun regulon, ec' eventuale pli: Ju pli da ligostrekoj des pli bone. Sed mi konscias ke la gyenerale sekvata regulo estas "Ju malpli da ligostrekoj des pli bone".

Jes, la ne-oficiala "gravito" lau mi estas tute bone uzebla lau Regulo
15. Sed mi elektis kunmetajhon el nur Fundamentaj vorteroj.
Vi estu lau'data en la jarcentoj de la jarcentoj!

Tuj post kiam la Akademio estos sukcesinta oficialigi kun la ghusta
difino la radikon "tajd'", oni tute senskrupule povos per ghi
anstatauigi la pezan "alflu-reflu'".
  
Mi ne volas riski antau'vidojn pri tio, sed certe oni bezonos iom da tempo.

Cetere, atentu pri la skriberaro "bonBole" en la artikoleto en Vikipedio.

C'u c'i tiel la teksto ne estus iom malpli peza [la kompleta termino alflu-reflu-ciklo jam estis enkondukita]? Temas pri nura konsilo.
--------------------------

En difinita loko la akvonivelo varias inter la cikla maksimumo kaj la cikla minimumo.

Alfluo (novvorte: fluso) estas la cikla altiĝo startanta ĉe la minimuma akvonivelo kaj finiĝanta ĉe la sekva maksimuma akvonivelo.

Refluo (novvorte: malfluso) estas la cikla malaltiĝo startanta ĉe la maksimuma akvonivelo kaj finiĝanta ĉe la sekva minimuma akvonivelo.

La cikla altiĝo estas la diferenco inter la niveloj de la ciklaj minimumo kaj maksimumo.

La cikla malaltiĝo estas la diferenco inter la niveloj de la ciklaj maksimumo kaj mimimumo.

La cikla niveldiferenco estas la meznombra valoro de la ciklaj altiĝo kaj malaltiĝo.

La intervalo de cikla maksimumo (novvorte kaj iom ne-precize mallongige nomata ankaŭ luntajdintervalo) estas la tempdiferenco inter la meridiantransiro (supra aŭ malsupra) de la luno kaj la sekva cikla maksimumo.

-------------------------

C'iuokaze klara via artikolo estas. La unuan fojon en mia vivo mi komencas kompreni kio estas alfu-deflu-ciklo.

Amike

renato

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 8, 2009, 6:03:17 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Mi samopinias ke oni tute senskrupule povas uzi "alflu-reflu(cikl)o"
kiel mallongigon por la pli ghusta "alflu-retrofluo". Cetere
strangas, ke Zamenhof ne kuraghis diferencigi, kiel faras la
ghermanaj lingvoj, inter la malsamaj signifoj "re" kaj "retro".
"Ekfluo" shajnas al mi nekonsilinda, char el kio la akvo fluas che
retrofluo? La retrofluo ja signifas pli-malpli "fluo malsupren".
En aglutinaj lingvoj ekzistas du specoj de kunmeto: 1.e la subjunkcia
kunmeto che kiu la flankelemento prepozicie difinas la chefelementon
("tablotuko"), kaj 2.e la konjunkcia kunmeto che kiu la du elementoj
estas egalvaloraj kaj rilatas unu al la alia kiel "plus" au "minus"
au "au". P.A.G. proponas sekvi la ghermanan kutimon distingi inter la
du, chiam donante streketon al la dua speco (kiu cetere estas ne
lingva sed matematika kunmeto): "pli-malpli" , "franc-germana
vortaro", ktp., kaj havi por la unua speco (la granda plejmulto) la
simplan kunmeton sen streketo (kaj sen la angla interspaco). Nur por
komencantoj kaj por specifaj celoj oni uzu la streketon por la
normalaj kunmetoj, kvankam kurbita streketo tie estus eble pli
distinga.
Mi demandas min, chu "masaltiro" ne sufichas por "masaltirforto".
Altiro ja chiam kunhavas forton.

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 8, 2009, 6:26:42 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Estas interesa, ke en pluraj lingvoj oni havas specialajn vortojn KAJ
por "tajdo" KAJ por "tajdfluo" KAJ por "tajdretrofluo", sed ke en
kelkaj lingvoj (ekz. angla kaj franca) oni preskau chiam uzas la
vorton "tajdo" kun aldono (alta kaj malalta), dum en aliaj lingvoj
(ekz. nederlanda) oni preskau neniam uzas sian vorton "tajdo" kaj
anstataue chiam uzas la specialajn mallongajn vortojn por tajdalfluo
kaj tajdretrofluo.
Chu en Esperanto sufichus eble nur la du vortoj "maralfluo" kaj
"marretrofluo"? (la nederlandaj "vloed" kaj "ebbe"), en kiu kazo oni
ne bezonas mencii la ciklecon, same kiel oni ne bezonas mencii ke
tablo havas krurojn.

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 8, 2009, 6:48:11 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
mar...@melburno.org.au skribis:

> Estas interesa, ke en pluraj lingvoj oni havas specialajn vortojn KAJ
> por "tajdo" KAJ por "tajdfluo" KAJ por "tajdretrofluo", sed ke en
> kelkaj lingvoj (ekz. angla kaj franca) oni preskau chiam uzas la
> vorton "tajdo" kun aldono (alta kaj malalta), dum en aliaj lingvoj
> (ekz. nederlanda) oni preskau neniam uzas sian vorton "tajdo" kaj
> anstataue chiam uzas la specialajn mallongajn vortojn por tajdalfluo
> kaj tajdretrofluo.

Ŝajnas al mi, ke vi eble interkonfuzas kelkajn distingendajn
nociojn.

Fluso ("vloed", "flood tide") ne estas la samo kiel alta tajdo
("hoogwater", "high tide").

Malfluso ("ebbe", "ebb tide") ne estas la samo kiel malalta tajdo
("laagwater", "low tide").

Sed ankaŭ povas esti, ke mi miskomprenis, kion vi celis...

> Chu en Esperanto sufichus eble nur la du vortoj "maralfluo" kaj
> "marretrofluo"? (la nederlandaj "vloed" kaj "ebbe"), en kiu kazo oni
> ne bezonas mencii la ciklecon, same kiel oni ne bezonas mencii ke
> tablo havas krurojn.

Nu, certe ni bezonas ankaŭ ian vorton/esprimon por la tuta fenomeno
("marée", "getijde", "tide")

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

mar...@melburno.org.au

unread,
Nov 8, 2009, 7:45:18 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
El Marcel:
Bonestu do diri la diferencojn! AU ci diferencigas inter flood/ebb
tide kaj high/low tide tiel ke la unua indikas la tutan tempon de la
(mal)altighado, kaj la dua la plej (mal)altan punkton, AU ke la unua
indikas la duontempojn inter la alta kaj malalta situoj kaj la dua
ion alian.
Cetere en la nederlanda la diversaj ebloj esprimighas kutime per la
unu vorto "vloed" au "ebbe", kaj en la angla oni kutime por ambau
uzas "high/low tide".
Krome en ambau lingvoj la verbo indikas AU la aliron/retroiron AU la
plej (mal)altan punkton: the tide is coming in (going out) (the vloed
komt in (gaat uit)) AU the tide is in (out) (het is vloed/ebbe). Se
la nederlanda ne shanghighis dum la lastaj kvindek jaroj.
Mi opinias, ke nur kiam oni bezonas nociigi la tutan fenomenon, oni
povas aldoni "-ciklo"; alie sufichas "maraliro" kaj "marreiro".

Andreas Kueck

unread,
Nov 8, 2009, 8:11:24 AM11/8/09
to la bona lingvo
On 8 Nov., 11:39, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> Cetere, atentu pri la skriberaro "bonBole" en la artikoleto en Vikipedio.

Dankon. Mi korektis.

> C'u c'i tiel la teksto ne estus iom malpli peza [la kompleta termino
> alflu-reflu-ciklo jam estis enkondukita]?

Eble. Sed mi preferas, ke la kompletaj esprimoj estas prezentitaj
(ankau ripete): Ekzemple se unue estas skribita "alflu-reflu-cikla
maksimumo" kaj poste nur "cikla maksimumo", leganto eble demandas sin,
chu ambau esprimoj vere celas la saman ideon (se jes, kial ne uzi la
saman esprimon?). Finfine temas ne pri "Deutsch-
Aufsatz" (stilekzercajho en la germana kiel lerneja fako), en kiu oni
atingas pli bonan jughnoton per variigo de esprimoj por la sama ideo,
sed pri naturscienca artikolo, en kiu oni celas plej eble grandajn
precizon kaj komprenon.

Chiuokaze oficialigo de "tajdo" estas dezirinda.

--
Andreas Kueck

Bertilo Wennergren

unread,
Nov 8, 2009, 8:22:40 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
mar...@melburno.org.au skribis:

> Bonestu do diri la diferencojn! AU ci diferencigas inter flood/ebb
> tide kaj high/low tide tiel ke la unua indikas la tutan tempon de la
> (mal)altighado, kaj la dua la plej (mal)altan punkton, AU ke la unua
> indikas la duontempojn inter la alta kaj malalta situoj kaj la dua
> ion alian.

Fluso/flood tide/vloed estas la tempo, dum kiu la akvonivelo estas
altighanta pro tajdo.

Malfluso/ebb tide/ebb estas la tempo, dum kiu la akvonivelo estas
malaltighanta pro tajdo.

Alta tajdo/high tide/hoogwater estas la momento, kiam la akvonivelo
estas che sia maksimuma nivelo (pro tajdo).

Malalta tajdo/low tide/laagwater estas la momento, kiam la akvonivelo
estas che sia minimumma nivelo (pro tajdo).

> Cetere en la nederlanda la diversaj ebloj esprimighas kutime per la
> unu vorto "vloed" au "ebbe", kaj en la angla oni kutime por ambau
> uzas "high/low tide".

Multaj homoj interkonfuzas tiujn chi nociojn uzante tiajn vortojn
kun malghustaj signifoj. Tio estas tute normala afero, se temas pri
io, pri kio oni mem ne havas multe da personaj spertoj. Multaj homoj
mem ne loghas en loko, en kiu tajdo ekzistas au gravas, kaj tial ne
bone konas la aferon. Se vi dubas, kontrolu enciklopedion vialingvan.
Eble vi konstatos, ke vi miskomprenis iujn el la koncernaj vortoj
en via propra lingvo. Tiel estis por mi ghis mi entreprenis detale
esplori la aferon (antau eble kvar jaroj).

Andreas Kueck

unread,
Nov 8, 2009, 8:25:45 AM11/8/09
to la bona lingvo
On 8 Nov., 12:26, mar...@melburno.org.au wrote:

>      Estas interesa, ke en pluraj lingvoj oni havas specialajn vortojn KAJ
> por "tajdo" KAJ por "tajdfluo" KAJ por "tajdretrofluo", sed ke en
> kelkaj lingvoj (ekz. angla kaj franca) oni preskau chiam uzas la
> vorton "tajdo" kun aldono (alta kaj malalta),

Per "alta tajdo" (naskita kredeble pro anglalingva influo ["high
tide"]) oni efektive celas "tajdan maksimumon". Ciklo apenau povas
esti alta au malalta, sed havi maksimumon kaj minimumon.

>      Chu en Esperanto sufichus eble nur la du vortoj "maralfluo" kaj
> "marretrofluo"?

Teorie jes - laubezone kun aldono de "ciklo". Pri "marretrofluo" mi
tamen ne estas tre kontenta, char "retro" ne estas oficiala; ghi estas
eble uzebla lau Regulo 15.

Chiuokaze restas la pezeco, dum ne estas unu oficiala radiko
signifanta la kompletan alflu-reflu-ciklon (vidu la Vikipedi-
artikolon). Kompreneble oni povas uzi "tajdo" kiel novan vorton.

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Nov 8, 2009, 8:47:58 AM11/8/09
to la bona lingvo
On 8 Nov., 11:39, Renato Corsetti <renato.corse...@uniroma1.it> wrote:

> C'iuokaze klara via artikolo estas. La unuan fojon en mia vivo mi
> komencas kompreni kio estas alfu-deflu-ciklo.

La venonta alflu-reflu-cikla maksimumo okazos hodiau je la 17:50 horo
chi tie en Rechtenfleth che Vezero. Dum la alfluo sur Vezero mi estas
boatveturonta kaj en ghi naghonta - brrrrr! Ghis poste!

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2009, 8:51:42 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> mi preferas, ke la kompletaj esprimoj estas prezentitaj
>
En ordo je mi!

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2009, 8:54:45 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> char "retro" ne estas oficiala; ghi estas
> eble uzebla lau Regulo 15.
>
Nun mi devas diri: Vi estu mallau'data dum la jarcentoj de la jarcentoj.
Iru al la Fundamento kaj legu la tradukojn de "re-".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2009, 8:59:30 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:

> Dum la alfluo sur Vezero mi estas
> boatveturonta kaj en ghi naghonta - brrrrr!
Ho dio! Mi sciis, ke vi estas iom stranga kiel ni c'iuj, sed tio
vers'ajne estas troa.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Nov 8, 2009, 9:48:37 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel skribis:

> Cetere
strangas, ke Zamenhof ne kuraghis diferencigi, kiel faras la
ghermanaj lingvoj, inter la malsamaj signifoj "re" kaj "retro".


Mi jam ofte sentis bezonon de prefikso, esprimanta "retro"n. Kiel
laŭfundamente, precize kaj mallonge esprimi, ke movo okazas laŭ la kontraŭa
direkto?

Amike salutas
Leo

Andreas Kueck

unread,
Nov 8, 2009, 10:53:21 AM11/8/09
to la bona lingvo
Ne, nur tre refreshiga. Bedaurinde nun, post kiam mi jhus naghis en
Vezero, ghia akvo estas malpura ;-)

--
Andreas Kueck

Andreas Kueck

unread,
Nov 8, 2009, 11:12:49 AM11/8/09
to la bona lingvo
Bonvole atentu, ke mi skribis "eble". Efektive "retr'" estas uzata en
vortoj kiel "retrostilo" kaj chi-signife ech prenita de la japana:
Temas pri modstilo, kiu estas karakterizata de direktiteco tempe reen.

--
Andreas Kueck

Leo De Cooman

unread,
Nov 8, 2009, 11:43:06 AM11/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcel skribis:

> Estas interesa, ke en pluraj lingvoj oni havas specialajn vortojn KAJ por
> "tajdo" KAJ por "tajdfluo" KAJ por "tajdretrofluo", sed ke en kelkaj
> lingvoj (ekz. angla kaj franca) oni preskau chiam uzas la vorton "tajdo"
> kun aldono (alta kaj malalta), dum en aliaj lingvoj (ekz. nederlanda) oni
> preskau neniam uzas sian vorton "tajdo" kaj anstataue chiam uzas la
> specialajn mallongajn vortojn por tajdalfluo kaj tajdretrofluo.
>Chu en Esperanto sufichus eble nur la du vortoj "maralfluo" kaj
"marretrofluo"? (la nederlandaj "vloed" kaj "ebbe"), en kiu kazo oni ne
bezonas mencii la ciklecon, same kiel oni ne bezonas mencii ke tablo havas
krurojn.

En Flandrio ni ankaŭ diras "hoog tij" kaj "laag tij" apud "vloed" kaj
"ebbe", eble estas iom "infaneca" lingvaĵo aŭ pro influo de la franca.
Aliaj tiaj vortoj estas "springtij" kaj "dode tij" por "springvloed" kaj
"???".

Amike salutas
Leo

Andreas Kueck

unread,
Nov 8, 2009, 12:29:56 PM11/8/09
to la bona lingvo
On 8 Nov., 17:43, "Leo De Cooman" <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:

> "springvloed"

= "plen- kaj novlunrezulta alfluo" (novvorte: "sizigia fluso").

> kaj
> "???".

= "kvaronlunrezulta alfluo" (la germana uzas "Nippflut"; tiun chi
"Nipp-" Krause tradukas per "morta" [= "dode"]).

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages