On 16 Aug., 22:48, Marcos Cramer <
marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Kio estas "praktika" kaj kio ne estas "praktika" forte dependas de la
> kunteksto. Se mi estas en konversacio kun iu, kaj volas esprimi iun ideon
> por kiu ne estas aŭ por kiu mi ne konas Esperantan vorton, sed por kiu mi
> supozas ke estas internacia vorto, estus tre malpraktike unue provi trovi
> tri lingvojn el tri malsamaj kulturkomunumoj kiuj havas tiun vorton. Do
> ankaŭ via metodo ne estas ĉiam praktika.
Prave. Sed mi jam iafoje aplikis mian metodon en Skajpa konversacio,
do che komputilo: Mi samtempe igis al mi montri la Vikipedi-paghon pri
la koncerna afero kaj, rigardante la liston de priaj alilingvaj
Vikipedi-artikoloj, mi rapide certigis min pri uzebleco au ne-uzebleco
de Regulo 15.
> Se aliflanke temas ne nur pri unufoja persona uzo de iu vorto, sed pri
> publika deklarado ke certaj vortoj estas uzeblaj laŭ la 15-a regulo, oni laŭ
> mi devas uzi multe pli singardan metodon, eĉ se tio estas iom malpraktika.
Eble. Tian publikan deklaron tamen faru la Akademio - la specialistaro
pri Regulo 15, kion oni rimarkas ekzemple okaze de
"shveb'" (internacia radiko uzebla lau Regulo 15 [lau la Tria Oficiala
Aldono]).
--
Andreas Kueck