La bona lernolibro

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 10:32:13 AM7/3/09
to °listo 'la bona lingvo'
Mi ricevis peton de Josias Barboza, verkinto de lernolibro por klasoj, ĉu ni volas revizii ĝin el la vidpunkto de La Bona Lingvo.

La libro estas tre bone farita el la teĥnika kaj instrua vidpunktoj. Ankaŭ la lingvo estas ĝenerale bona, sed mi rimarkis kelkajn malbonlingvaĵojn, kiujn mi komunikos al li, ekzemple "ĉelfono" por "poŝtelefono", "kaputa" por "nefunkcianta", ktp. Tiujn mi komunikos al li.

Mi ankaŭ rimarkis kelkajn brazilaĵojn, pri unu el kiuj mi baldaŭ sendos mesaĝon.

Nun, mia demando iom pli ĝenerala estas: ĉu iu el ni volas preni la taskon pli atente ol mi relegi ĉi tiun libron (Josias Barboza, Esperanto por lernejaj klasoj 1" el la vidpunkto de "La Bona Lingvo"? La Akademio de Esperanto komencis tian servon, sed la servo poste interrompiĝis. Aliflanke se estas aŭtoro, kiu petas kontrolon, estus bone helpi lin.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages