[OT] lignaj sxuoj

0 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Sep 17, 2010, 7:07:57 AM9/17/10
to la-bona...@googlegroups.com
estimataj

Mi ne pledas por oficialigo den la vortoj klompo/klufo/barkao.
La vorton "aparthejdo" mi jes uzus

Mi ne uzas la terminon "lignosxuo" cxar tiun mi konsideras germanismo:
mi agnoskas la vortojn laborsxuo, kursxuo, arbarsxuo, dancsxuo, sed mi
ne vidas kiel
oni havu sxuon por uzi en ligno aw dum lignado. "ligna sxuo" law mi
estas tute akceptebla

Simila germanismo estas cxe pano. branpano, tritikpano, buterpano,
rozinpano kaj laktopano estas panoj kies karakteriza ingredienco estas
respektive branoj, tritiko, butero, rozinoj kaj lakto. Ne ekzistas
pano kies karakteriza ingredienco estas bruno.

Ree pri lignaj sxuoj:ili nepre ne estas sandaloj. Sandaloj (jam ekde
la romianoj) estas sxuoj kiuj konsistas cxefe el plandumo kaj rimenoj,
kun rimeno malantaw la kalkano (sen tiu temus pri zorioj, "slippers,
flipflops")

gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages