parison-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 26, 2014, 7:09:57 AM12/26/14
to °listo 'lbl'
La ĉi-suba mesaĝo de Pjer neniam atingis la liston. Bonvolu legi ĝin kaj vi vidos ke Pjer sugestas la linion:

parison-o --> vitr-ig-ot-aĵ-o.

Ĉu eblus ankaŭ alispeca linio de la speco

parison-o --> vitr-a blov-glob-o ?

Amike

Renato


-------- Messaggio inoltrato --------
Data: Sun, 26 Oct 2014 09:58:40 +0100 (CET)
Da: pjer-buvje <pjer-...@voila.fr>
Rispondi-A: pjer-buvje <pjer-...@voila.fr>
A: tec...@lot49.de
Cc: Renato <renato....@esperanto.org>, melma...@yahoo.fr


Saluton mi legis la interesan tekston : Terminologiaj principoj de Esperanto de Wera Delher.
Mi volas fari rimarkon :
Esperanto estas tute aparta lingvo danke al ĝia izola strukturo kaj senfina ebleco por kombini vorteroj.

Mi opinias, ke estus gravega ĉiam aldoni samsignifan kunmetadon al nove proponita vorto kiam eblas. Tiamaniere oni donus eblecon al nefakuloj por interparoli pri kio temas. 
Mi partoprenas al tia ĝenerala projekto en la grupo La Bona Lingvo.

Precize pri la jena proponita ekzemplo en via referenca teksto:
483 UDK 666.1.032
parisono (sz)
: varmega, interne kava, vitro-maso sur la fino de longa tubo, blovata
de vitro-faristo al botelo aŭ alia vitra objekto. (DB 155/15)
E parison
F paraison (f)
R 
D Külbel, Kölbchen (n)
75/32a (sz)

Oni povas esprimi per: vitr'ig'ot'aĵ'o.

Mi komprenas, ke fakuloj inter ili eble preferus uzi la vorton: parisono, sed se ili parolas al nefakuloj ili povos uzi tiun kunmetadon, tuj komprenebla de iuj ajn esperantistoj. 
Ni nepre uzu la eksterordinaran kaj mirindan rimedon de nia lingvo.

Kore, Pjer. (Pierre Telle Bouvier, Esperanto-Limousin, Francujo)
___________________________________________________________
Mode, hifi, maison,… J'achète malin. Je compare les prix avec Voila.fr http://shopping.voila.fr/


--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

caraco jean-claude

unread,
Dec 26, 2014, 7:44:06 AM12/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ankorau ne konis la vorton parisono. La franca traduko estas "moulage par soufflage". La nocio vitro au globo ne estas fundamenta. La pli grava estas la nocioj moldi kaj blovi.

Do mi proponas "blovmoldado", au "blovmoldaĵo", depende de tio kion oni volas esprimi.

Amike,

Jean-Claude
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

caraco jean-claude

unread,
Dec 26, 2014, 8:13:13 AM12/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi trovis alian difinon. Parison =  an unshaped mass of glass before it is moulded into its final form.

"an unshaped mass" ne estas globo. Mi pensas ankau ke oni povas havi plastan mason anstatau vitran.

Jean-Claude 

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages