kukuma periodo

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jul 9, 2014, 5:01:42 PM7/9/14
to °listo 'lbl', °lbml
En aliaj listoj oni parolis pri "kukuma periodo" kiel tiu periodo somera (en Eŭropo) en kiu ne estas novaĵoj, ĉiuj ferias, la ĵurnaloj ne scias pri kio skribi. En kelkaj landoj(lingvoj ĝi estas konata ankaŭ kiel "morta periodo".

Ĉu vi komprenas "kukuma periodo"? Kiel oni diras en via lingvo?

Amike

Renato

--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

lowenstein, anna

unread,
Jul 9, 2014, 5:11:34 PM7/9/14
to la-bona...@googlegroups.com, °lbml
En Britujo oni diras "the silly season" (la stulteta sezono). Ĝi estas en Wikipedia, kun ligilo al la sama esprimo en pluraj lingvoj: http://en.wikipedia.org/wiki/Silly_season

Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

caraco jean-claude

unread,
Jul 10, 2014, 4:22:53 AM7/10/14
to la-bona...@googlegroups.com
La francoj ne komprenas.

Jean-Claude CARACO
--

Marcos Cramer

unread,
Jul 10, 2014, 6:13:25 AM7/10/14
to la-bona...@googlegroups.com
En la germana tiu periodo nomiĝas "Sommerloch", do "somertruo". Laŭ mi tio ŝajnas pli bona kandidato por internacie komprenebla esprimo ol "kukuma periodo", "morta periodo" aŭ "stulteta sezono".

Amike,
Markos

Renato Corsetti

unread,
Jul 10, 2014, 7:41:12 AM7/10/14
to la-bona...@googlegroups.com
jean-claude:
|   La francoj ne komprenas.
Bone. Chu en la franca oni diras "morta periodo"?

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Jul 10, 2014, 7:58:32 AM7/10/14
to la-bona...@googlegroups.com
 Marcos Cramer
En la germana tiu periodo nomiĝas "Sommerloch", do "somertruo".
interesa solvo, J-K Rinaldo

lowenstein, anna

unread,
Jul 10, 2014, 8:08:20 AM7/10/14
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ Wikipedia, "silly season" estas fakte brita esprimo. En Usono oni diras "slow news season". Verŝajne "sennovaĵa sezono" estus eĉ pli klara ol "somertruo". Sed ĉiuokaze, ne nepre oni devas rigide resti ĉe nur unu esprimo por esprimi tiun koncepton. Verkante artikolon aŭ alian tekston, oni povus uzi plurajn esprimojn laŭ la kunteksto. "Somertruo" aŭ "morta sezono" estus pli klaraj, se oni jam scius pri kio temas.

Anna


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Antonio De Salvo

unread,
Jul 10, 2014, 9:36:52 AM7/10/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi opinias, ke en la itala ne ekzistas aparta esprimo por indiki la jarperiodon (someran, en Euxropo), kiam, manke de aliaj informoj, la gazetoj plenigxas per strangajxoj kaj nekredeblajxoj. Eble, en la itala mi dirus “stagione delle bufale”, kie la vorto “bufala” estas uzata ne en la propra senco “bubalino”, sed en la figura senco “blago, mistifiko”; do, sezono de blagoj.

Mi neniam komprenus tiusence “kukuma sezono”.

Aliflanke, “morta sezono” estas alia afero, jarperiodo kiam la aktivecoj (ekzemple en komerco, turismo ktp) lamas.

Mi komprenas “sennovajxa sezono”, kiel jarperiodon kiam tute mankas novajxoj. Kvankam en la “kukuma sezono”, propre dirite, mankas ne novajxoj, sed “veraj, pravaj” novajxoj, mi ne kapablas sugesti pli trafan esprimon.

Gxis

Antonio

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di lowenstein, anna
Inviato: giovedì 10 luglio 2014 14:08
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) kukuma periodo

Josenilton

unread,
Jul 10, 2014, 9:52:33 PM7/10/14
to la-bona...@googlegroups.com
En pura Esperanto mi proponus SENAGEMA/STAGNEMA/MALAKTIVEMA TEMPOPERIODO.

caraco jean-claude

unread,
Jul 11, 2014, 6:06:32 AM7/11/14
to la-bona...@googlegroups.com
La komercistoj parolas pri "la morte saison" (= la mortinta sezono), sed tiu dependas de la loko kaj de la tipo de komerco.
Ĉar Francio estas tre alloga por turismo, tiu mortinta sezono estas malofta.

Inter Kristnasko kaj Novjaro oni parolas pri "la trêve des confiseurs". En tiu periodo la industria laboro estas tre limigita. La esprimo indikas ke oni preferas ripozi kaj manĝi dolĉaĵojn dum tiu periodo.

Jean-Claude CARACO
--

Pjer

unread,
Jul 11, 2014, 8:49:01 AM7/11/14
to la-bona...@googlegroups.com
Eblas ankau : paùza sezono au tempo.
Amike,

Nguyen Xuan Thu

unread,
Jul 12, 2014, 3:59:01 AM7/12/14
to la-bona...@googlegroups.com
kukuma periodo ne estas komprenebla de vjetnamoj, inkluzive mi mem.
Pro tio, ke Vjetnamujo estas tradicie agricultura lando, ekzistas la vorto "nông nhàn" (nông: agrikulturo; nhàn: nenion fari, disponi pri multe da libertempo). 
Do, nông nhàn signifas: libertempo post la agrokulturaj laboroj. Komparebla kun kukuma periodo. 
Amike, 
Thu


Josenilton

unread,
Jul 12, 2014, 8:35:20 AM7/12/14
to la-bona...@googlegroups.com

Mi opinias, ke, ĉar ne ekzistas tia esprimo en Esperanto, pruntita el nacia(j) lingvo(j), ni ne devas cerbumi pri kiel adapti nun alilingvajn tiajn esprimojn al Esperanto, sed devas prestiĝigi la esperantajn formojn mem.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages