litero D de Camacho

0 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2008, 2:50:35 PM2/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Surbaze de la vortoj en la litero D de Camacho mi registris:

darfi --> rajt-i, pov-i
degni --> bon-vol-e konsent-i, komplez-e far-i
dekalogo --> dek ordon-o-j (religi-a-j)
dorika --> dora
drola --> strang-a, amuz-e strang-a


Kion vi pensas?

Renato

~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

ts

unread,
Feb 6, 2008, 4:08:35 PM2/6/08
to la bona lingvo

> drola --> strang-a, amuz-e strang-a
Chu vi havas ekzemplan frazon, en kiu Camacho au alia neologismmaniulo
uzas "drola"?
Char en la franca, ghi povas signifi
au: strang-a, amuz-e strang-a
sed ankau simple: amuza

Thierry
Sherca bildo pri PIV kaj PAG:
http://www.angelfire.com/ny2/ts/pivmorto.jpg

Renato Corsetti

unread,
Feb 6, 2008, 4:55:22 PM2/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thierry:

>Chu vi havas ekzemplan frazon, en kiu Camacho au alia neologismmaniulo
>uzas "drola"?
>Char en la franca, ghi povas signifi
>au: strang-a, amuz-e strang-a
>sed ankau simple: amuza

Mi trarigardis iomete en la reto, kaj efektive foje g'i s'ajnas esti
nur "amuza". Mi aldonas tiun eblecon.

Nguyen Xuan Thu

unread,
Feb 6, 2008, 7:50:10 PM2/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi trovas, ke rilate al degni, la proponita solvo ne ankorau spegulas la moŝtecon de la verbo.
En la vjetnama la vorto degni tradukiĝas per rủ lòng /ru long/'
kaj la vortoj bonvole konsenti per vui lòng /vuj long/
Oni petas reĝon degni pardoni al kulpulo, sed oni petas amikon bonvole ne fumi en publikaj lokoj.
Eblas, ke mi estas tro influata de la franca vorto daigner.
 
Thu
el Vjetnamujo

 
On 2/6/08, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

Surbaze de la vortoj en la litero D de Camacho mi registris:

darfi --> rajt-i, pov-i
degni --> bon-vol-e konsent-i, komplez-e far-i
dekalogo --> dek ordon-o-j (religi-a-j)
dorika --> dora
drola --> strang-a, amuz-e strang-a


Kion vi pensas?

Renato Corsetti

unread,
Feb 8, 2008, 2:22:00 PM2/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Thu:


Eblas, ke mi estas tro influata de la franca vorto daigner.

Nu, c'iu el ni estas influata d ela lingvoj, kiujn ni konas. Mi s'ang'is la ordon, tiel ke nun ni havas:

degn-i --> komplez-e far-i, bon-vol-e konsent-i

Bonvolu sugesti kiel s'ang'i tiun linion au' kion aldoni.

Amike

Renato

adam....@gmail.com

unread,
Feb 9, 2008, 1:41:54 PM2/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 2/8/08, Renato Corsetti <renato....@gmail.com> wrote:

> degn-i --> komplez-e far-i, bon-vol-e konsent-i
>
> Bonvolu sugesti kiel s'ang'i tiun linion au' kion aldoni.

Mi pensas, ke simple 'komplezi' estas bona. Eble estas ia diferenco
inter 'degni' kaj 'komplezi', sed mi ne pensas, ke estas diferenco
inter 'komplezi' kaj 'kompleze fari'. Simile, simple 'bonvoli' ofte
taŭgus.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Renato Corsetti

unread,
Feb 9, 2008, 1:54:30 PM2/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
'komplezi' estas bona. . . .Simile, simple 'bonvoli' ofte tau'gus.

Mi registris tiujn variaj'ojn.

Amike

Renato

Detlef Karthaus

unread,
Feb 9, 2008, 5:00:03 PM2/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
" La teatrajxo estis drola"   En tiu kunteksto gxi povas signifi la tutan gamon, amuza, stranga, ridinda, ludema.
En la angla ekzistas ankaux " droll humour"  = seka humoro;
En la germana ekzistas ankau " drollig"  en vasta senco de amuza, ridinda, sxercema, etc.
Eble oni uzas ' drola'  kiam oni ne volas esti tro specifa.
 
Detlef K.

2008/2/6 ts <abon...@gmail.com>:
TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada
Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/

Renato Corsetti

unread,
Feb 9, 2008, 5:38:22 PM2/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
" La teatrajxo estis drola"   En tiu kunteksto gxi povas signifi la tutan gamon, amuza, stranga, ridinda, ludema.

Dankon, Detlef! Mi aldonis kelkajn el viaj sugestoj.

Amike

Renato
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages