bonlingva scienca verkado en Vikipedio

3 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Jul 2, 2009, 9:25:21 AM7/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo skribis:

Mi hezitas skribi artikolojn en Vikipedio pro manko de oficialaj radikoj!

Laŭ mi, vi ne estu tiel hezitema tiuokaze. Eĉ se mankas oficialaj radikjo por skribi pri iu faka temo, tamen jam indas skribi pri ĝi en Vikipedio.

Vi povas ĉerpi ankaŭ el la fakvortaroj, kiuj listigas multajn neoficialajn fakvortojn (apud la oficialaj). Nur kiam estas elekto inter pluraj terminoj aŭ vi mem ial ekdubas pri la taŭgeco de iu termino, vi preferu esprimojn el oficialaj radikoj, se eblas. Kiam por io tute ne troveblas termino en ajna Esperanta verko, vi povas mem elpensi iun terminon: Por tio vi unue provu krei terminon kunmetitan el oficialaj radikoj. Se tio ne eblas, kaj vi forte sentas la bezonon je nova radiko, vi elektu kiel eble plej internacian radikon kaj Esperantigu ĝin taŭge.

En la malmultaj okazoj, kie ankoraŭ restas duboj, vi povas mencii ilin sur la diskutpaĝo de Vikipedia artikolo. La diskutpaĝoj de Vikipedio jam nun ofte estas uzataj por pridiskuti sciencajn terminojn, kaj indas ankoraŭ pli multe uzi ilin por tio. Kaj estus aparte bone se pli da bonlingvistoj partoprenus en tiuj diskutoj.

Amike,

Marcos

Leo De Cooman

unread,
Jul 2, 2009, 9:57:07 AM7/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Marcos,
dankon pri via trankviliga respondo.
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 2 juli 2009 14:25
Onderwerp: (la bona lingvo) bonlingva scienca verkado en Vikipedio



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - www.avg.com
Version: 8.5.375 / Virus Database: 270.13.2/2213 - Release Date: 07/01/09 18:07:00

Fra Simo

unread,
Jul 2, 2009, 4:50:37 PM7/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
     Mi unue skribis la jenon :
     Mi konsentas kun la respondo de Marcos al Leo.
     Tamen el la vortigo de iuj frazoj mi havas impreson, ke Marcos ne plene liberighis el tiu grave malghusta ideo, ke por ekhavi novan terminon oni devas ekhavi novan radikon.
     Tion li, feliche,  korektas per la posta konsilo "unue prov[i] krei terminon kunmetitan" (sen kio mi ne povus diri, ke mi konsentas kun li). Sed necesas aldoni, ke kunmeti ne-Fundamentajn "oficialajn" vorterojn oni provu nur post konstato, ke ne sufichas kunmetado de Fundamentaj vorteroj.
 
     Releginte tion, kion skribis Marcos, kaj miajn proprajn chi-suprajn liniojn, mi opinias, ke pli multaj korektaj atentigoj necesas, eble al la diroj de Marcos, certe al iu ebla maniero tiujn kompreni.
 
2009/7/2, Leo De Cooman <Leo.De...@pandora.be>:
Kara Marcos,
dankon pri via trankviliga respondo.
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: donderdag 2 juli 2009 14:25
Onderwerp: (la bona lingvo) bonlingva scienca verkado en Vikipedio

 
Leo skribis:

Mi hezitas skribi artikolojn en Vikipedio pro manko de oficialaj radikoj!

Laŭ mi [t. e. : Marcos], vi ne estu tiel hezitema tiuokaze. Eĉ se mankas oficialaj radik[oj] por skribi pri iu faka temo, tamen jam indas skribi pri ĝi en Vikipedio.

Vi povas ĉerpi ankaŭ el la fakvortaroj, kiuj listigas multajn neoficialajn fakvortojn (apud la oficialaj). Nur kiam estas elekto inter pluraj terminoj aŭ vi mem ial ekdubas pri la taŭgeco de iu termino, vi preferu esprimojn el oficialaj radikoj, se eblas.
     Ankau tiam, kiam ian fakan vorton jam proponatan oni trovas en vortaroj (au aliloke), oni tiun ne senpripense "cherpu", sed oni antaue certighu, ke la samon oni ne povas diri per kunmetajho au per duvortajho au kelkvortajho konsistantaj nur el Fundamentaj vorteroj.
     Nur se per nuraj Fundamentaj vorteroj oni tion ne kapablas, oni ree provu, uzante ankau aliajn "oficialajn radikojn", sed nur tiajn, kiuj zorgan kritikadon eltenas. En nia laborado pri la "bona" lingvo, ni ja konstatas, ke multaj radikoj estis de la Akademio tre malsaghe oficialigitaj (similan konstaton ni faros pri la sufikso "end/"). Ekzemple, la oficialigo de "adici/i" au de "multiplik/i" tiujn radikojn ne igis pli utilaj (do pli enlasindaj en la lingvon) apud "sum/ig/i" (alikuntekste eble "al/don/i") kaj respektive "obl/ig/i".
     Se ankau tiel oni ne kapablas fari la bezonatan kunmetajhon (au duvortajhon au kelkvortajhon), oni plian fojon provu, uzante ankau radikojn (eble ankau sufiksojn, sed ege pli malvolonte) ne oficialajn jam firme ekzistantajn en la lingvo kaj mem ne anstatauigeblajn per ia kunmetajho.
 
Kiam por io tute ne troveblas termino en ajna Esperanta verko, vi povas mem elpensi iun terminon:
 
     CHi tiun lastan konsilon mi rigardas danghera en ghia jhusa formo kaj en tiu loko en la konsilaro. Ne sufichas, ke oni trovis ion en jama vortaro au teksto. La trovitajhojn oni devas kribri lau tiu maniero, kiun mi jhus klarigis. Tio el ghi estas konservebla, ke tiam, kiam oni trovis iun jaman kunmetajhon tian kribradon trapasintan, oni ne bezonas mem elpensi ion novan eble nur egale bonan.

 Por tio vi unue provu krei terminon kunmetitan el oficialaj radikoj. Se tio ne eblas, kaj vi forte sentas la bezonon je nova radiko, vi elektu kiel eble plej internacian radikon kaj Esperantigu ĝin taŭge.

En la malmultaj okazoj, kie ankoraŭ restas duboj, vi povas mencii ilin sur la diskutpaĝo de Vikipedia artikolo. La diskutpaĝoj de Vikipedio jam nun ofte estas uzataj por pridiskuti sciencajn terminojn, kaj indas ankoraŭ pli multe uzi ilin por tio. Kaj estus aparte bone se pli da bonlingvistoj partoprenus en tiuj diskutoj.
 
     Mi konscias, ke tio, kion chi-supre mi skribis ankorau ne estas tiel kontentige preciza kaj klara, kiel necesus.

Renato Corsetti

unread,
Jul 3, 2009, 4:19:01 AM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Kara Marcos,
dankon pri via trankviliga respondo.
Ankaŭ al mi la proponoj de Marcos ŝajnas saĝaj.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jul 3, 2009, 1:02:30 PM7/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:


> Tamen el la vortigo de iuj frazoj mi havas impreson, ke Marcos ne plene liberighis el tiu
> grave malghusta ideo, ke por ekhavi novan terminon oni devas ekhavi novan radikon.

Tiun malĝustan ideon mi neniam havis.

Mi plene konsentas kun la konsiloj en la mesaĝo de Francisko. Mi mem skribis konsilojn malpli detalajn kaj malpli rigorajn pro la du jenaj respektivaj kialoj:
- Mi skribis al listo de bonlingvistoj, do mi sciis ke pri multaj el la detaloj el la mesaĝo de Francisko la plej multaj listanoj jam konscias, do mi ne sentis apartan neceson skribi ilin.
- Mi timas, ke se ni konsilas al bonlingvistoj tro rigorajn konsilojn sekvindajn dum (scienca) verkado (en Vikipedio), tiam tiuj bonlingvistoj ja povas esti konvinkitaj pri le neceso verki kun tiel rigora pristudo de ĉiu unuopa termino uzata, sed venas al la konkludo, ke ili mem nun ne havas la tempon tiel verki, kaj sekve tute ne verkas. La rezulto el tio povus esti, ke la bonlingvistoj verkos malpli kaj sekve ankaŭ partoprenos malpli en la terminaj diskutoj de la ĝenerala esperantistaro (kaj sekve permesos al la novradikemuloj havi pli da influo). Sekve mi skribis miajn konsilojn en tia maniero, ke ili ne postulas tro da energio kaj tempo de la verkisto. Tiuj, kiuj tamen havas la energion kaj tempon por tio, certe verku laŭ la pli rigoraj konsiloj de Francisko.

Nia listo (kaj la Bonlingva Vortaro baziĝonta sur ĝi) strebu esti helpilo en la energi- kaj tempoŝpara bonlingva verkado (kvankam ĝi ankoraŭ devas multe pliboniĝi kaj ampleksiĝi por ke ĝi estu kontentiga por scienca verkado en diversaj fakoj).

Amike,

Marcos
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages