| Ĉu estas interjekcio kun pliforta esprimopovo pri ekmiro?
~~~
renato corsetti
renato....@gmail.com
| Tamen "uau" estas ĵargona solvo, ne BL-solvo... mi miras pri vi.
Eble ankaŭ unu el tiuj malsupraj povas taŭgi, depende de la momento:
aha! (ekrimarko de io)
aĥ! (forta miro aŭ bedaŭro)
aj! (subita sufero aŭ tre viva ĝojo)
ha! (ekmiro)
ho! (viveco de sento)
hura! (tre viva ĝojo aŭ aprobo)
nu-nu! (miro aŭ dubo)
oho! (surprizo)
Ŝajnas, tamen, ke ne ekzistas oficiala kaj unuformigita listo de esprimsentoj en Esperanto. Eble tio estas tasko por LA BONA LINGVO.
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.