La Bona Lingvo ĉe la Movada Foiro

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2014, 10:04:11 AM3/22/14
to °listo 'lbl'
Ĉu membro de ĉi tiu listo ĉeestos la Universalan Kongreson en Bonaero kaj pretas reprezenti la grupon 'La Bona Lingvo'?

Amike

Renato

Kiu partoprenos la Universalan Kongreson en Bonaero kaj volus/povus reprezenti la grupon 'La bona lingvo' ĉe la movada foiro?

Amike, Renato


Se vi ne povas legi la supersignojn, bonvolu malfermi la aldonaĵon.

 *9-a Movada Foiro dum la UK en Bonaero*



*GRAVE:* Bonvolu resendi la respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.



La Movada Foiro estas grava okazo dum la Universala Kongreso, kiam ĉiuj
Landaj kaj Fakaj Asocioj kaj aliaj movadaj instancoj havos eblecon senpage
prezenti sian agadon al la kongresanaro. Ĉiu asocio ricevos spacon ĉe
tablo, kie ĝi rajtos prezenti siajn afiŝojn, informfoliojn, eldonaĵojn,
fotojn de sia agado kaj simile.



*Dato* de la Movada Foiro en Bonaero: sabato, la 26-a de julio 2014.

*Ejo:* en salono Gran Panamericano, ĉe la kongresejo en hotelo
Panamericano.

*Komencohoro:*19h00. Ekspoziciantoj rajtas veni je 18h30 por aranĝi siajn
tablojn.



*Financaj kondiĉoj:*

   - Partopreno en la Movada Foiro estos senpaga.
   - Partoprenantoj rajtos vendi siajn proprajn revuojn; ricevi kotizojn,
   donacojn kaj kontribuojn; kaj akcepti mendojn kaj abonojn.
   - Partoprenantoj *ne* rajtos mem vendi librojn kaj aliajn eldonaĵojn
   (krom revuoj); tiuj povos esti vendataj nur de la kongresa Libroservo.
   Tamen eblos ekspozicii siajn eldonaĵojn kaj direkti interesatojn al la
   Libroservo.



*Elektro kaj interreto:*

La retkonekto kostas 10 eŭrojn tage (ne eblas aĉeti por malpli ol 24
horoj). Bonvolu sciigi frue se vi bezonos la retkonekton, ĉar ni ne povas
garantii, ke lastminutaj petoj estos ĝustatempe trakitaj. Bonvolu noti, ke
elektro ne estos disponigata.



*Konfirmo de mendoj:*

Ĉiuj mendoj estos konfirmitaj.

Se post unu semajno vi ankoraŭ ne ricevis konfirmon, bonvolu skribi denove.



Bonvolu resendi la suban respondilon ANTAŬ LA FINO DE MAJO.

Sendante vian respondilon malfrue, vi kaŭzas kroman laboron al la
organizantoj.





   - Nomo de asocio:



   - Nomo kaj kontaktadreso (prefere reta) de respondeculo:



   - Bonvolu indiki unu el la tri subaj respondoj.



1. Nia asocio deziras ricevi tablon por prezenti nian agadon dum la Movada
Foiro.



2. Nia asocio NE deziras partopreni la Movadan Foiron.



3. Ni esperas partopreni la Movadan Foiron, sed ni ankoraŭ ne certas, ĉu
reprezentanto de nia asocio ĉeestos la kongreson.



Bonvolu resendi jenan respondilon rete aŭ poŝte al:

Anna Lowenstein

Via del Castello 1

00036 Palestrina

Italujo

anna.lo...@esperanto.org


-- 

renato corsetti ren...@esperanto.org

Respondilo Bonaero.doc

Marcos Cramer

unread,
Mar 22, 2014, 11:23:12 AM3/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi partoprenos la UK-on kaj volonte reprezentos la grupon 'La bona lingvo' tie. Mi kompreneble ĝojos, se aliaj grupanoj subtenos min.

Amike,
Markos


--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Mar 22, 2014, 3:40:27 PM3/22/14
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Markos!

Aparte ni interkonsentos pri la materialo montrinda.

Amike

Renato


-- 

renato corsetti ren...@esperanto.org

lowenstein, anna

unread,
Mar 26, 2014, 3:15:39 PM3/26/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Marcos,

Mi ĝojas, ke vi povos reprezenti La Bonan Lingvon ĉe la Movada Foiro. Mi sendos al vi lastan informilon pli proksime al la dato de la kongreso.

Cetere, Clay informis min, ke kelkaj oftaj kongresanoj pasintjare komentis, ke dum la Movada Foiro, ili vidas ĉiujare la samajn faldfoliojn. Laŭ ili, la asocioj devus pli ofte renovigi siajn informmaterialojn, aŭ almenaŭ ŝanĝi sian sinprezenton ĉe la Movada Foiro. Nu, mi ne scias pri kiuj asocioj temas (eble ĉiuj!), sed tio estas io por pripensi antaŭ la kongreso!


Kore,

Anna


--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages