----- Doorgestuurd bericht
SALUTI
1. Montri al iu, per gesto aŭ formulo, sian estimon aŭ respekton aŭ
simple konatecon:
La gastoj jam venis, do mi iras saluti ilin.
Li salutas profunde kaj mordas hunde.
Mi salute klinis la kapon.
La najbaro kapsalutis min el la fenestroj.
Li bonvenigis nin kun multaj profundaj klinsalutoj.
2. Deklari publike sian admiron al iu, intereson pri io:
Finfine mi havas okazon saluti la francan popolon en ĝia belega ĉefurbo.
Transdonu miajn salutojn al ili.
3. Komenci seancon kun komputilo, anoncante sin kaj pruvante sian
identecon per siaj nomoj kaj pasvorto:
Vi devas ensaluti, se vi volas vidi ĉi tiun paĝon.
Sur ĉi tiu paĝo troviĝas ensalutintoj de la paĝaro.
Enskribu vian salutnomon kaj pasvorton.
Mi jam elsalutis el la paĝaro.
----- Einde doorgestuurd bericht -----
Cxu ni havas alternativon por signifo 3?
[...]
3. Komenci seancon kun komputilo, anoncante sin kaj pruvante sian identecon per siaj nomoj kaj pasvorto:
Vi devas ensaluti, se vi volas vidi ĉi tiun paĝon.
Sur ĉi tiu paĝo troviĝas ensalutintoj de la paĝaro.
Enskribu vian salutnomon kaj pasvorton.
Mi jam elsalutis el la paĝaro.
Al mi tiuj esprimoj shajnas tute bonaj. Ili estas jam tre forte enradikighintaj en la uzon de Esperanto kiel interfaca lingvo de programoj kaj retpagharoj, kaj mi ne vidas neceson por serchi alternativon.
-- Renato Corsetti Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo renato....@esperanto.it
>> Al mi tiuj esprimoj shajnas tute bonaj. Ili estas jam tre forte
>> enradikighintaj en la uzon de Esperanto kiel interfaca lingvo de programoj
>> kaj retpagharoj, kaj mi ne vidas neceson por serchi alternativon.
>
> Cetere mi ech ne scais, kiel diri tion en la itala. Eble "registri sin".
Itale, oni diras "loggarsi", "fare log in" aŭ, iom pli formale, "accedere".
"Registri sin" estas tute alia afero ol "Ensaluti". Oni registriĝas
unufoje en retpoŝtoservo, sed poste ensalutas ĉiutage por legi sian
poŝton.
Amike,
--
Fabio