floraj partaroj

5 views
Skip to first unread message

Matthieu Gauvain

unread,
Feb 4, 2011, 1:49:29 PM2/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton,
mi proponas kvar similfaritajn vortojn pri florpartoj:

Kaliko → Sepalaro
Korolo → Petalaro
Gineceo → Karpelaro
Androceo → Stamenaro

Amike,
Mateo

renato corsetti

unread,
Feb 4, 2011, 2:22:41 PM2/4/11
to la-bona...@googlegroups.com
Mateo:

| Kaliko → Sepalaro
| Korolo → Petalaro
| Gineceo → Karpelaro
| Androceo → Stamenaro

Kara Mateo, la ceteraj listanoj jam scias, ke mi estas malfaka pri ĉio, sed tute aparte pri kreskaĵoj. Mi provos kompreni, kio estas sepalo, petalo, karpelo kaj stameno.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Feb 5, 2011, 5:45:32 AM2/5/11
to la-bona...@googlegroups.com
Je 4/02/2011 20:22, renato corsetti skribis:

> Kara Mateo, la ceteraj listanoj jam scias, ke mi estas malfaka pri ĉio, sed tute aparte pri kreskaĵoj. Mi provos kompreni, kio estas sepalo, petalo, karpelo kaj stameno.

La paĝo http://www.steloj.de/esperanto/botanik/florform/florpart.html
povus helpi komencantojn.

Amike salutas Leo

Pjer

unread,
Feb 6, 2011, 6:33:53 AM2/6/11
to la bona lingvo
La simileco allogas, sed:
Kalik estas Fundamenta vorto, kaj sepal ne estas oficialigita, ĉu ne?
Plie, por malfakulo la kalikon li vidas antaŭ vidi ties erojn, ĉu ne?
Do eble pli bone:
Sepal ->kalicfolio = kalicero ?
Korol kaj petal estas oficialigitaj, do:
Korol = petal'ar ?
Stamen (oficialigita), eble = vir'foli ?
Androce -> stamen'ar estas bone kontraŭe:
Karpel ne estas oficialigita, oni povas Fundamente fari:
Karpel -> stamen'in, eble = in'foli ?
Ginoeceo -> stamen'in'ar = in'foli'ar ?
Tiel restus tamen kvar similaj ar'vortoj krom Kaliko.
Amike, Pjer.
> Mateo

Matthieu Gauvain

unread,
Feb 6, 2011, 7:50:20 AM2/6/11
to la-bona...@googlegroups.com

Plie, por malfakulo la kalikon li vidas antaŭ vidi ties erojn, ĉu ne?
Mi tute ne konsentas: tio, kion oni vidas, estas plejofte malgrandaj verdaj aŭ petalkoloraj folioj. Cetere, sepalo estas speciala folio. Sepalo estas aĵo.  Kaliko ne estas aĵo, sed male estas ideo, nocio, kiu signifas "ĉiuj sepaloj el unu floro". Prave, foje la sepaloj estas kuniĝaj, algluitaj, do oni ne tuj distingas sepalojn, sed tio ne estas regulo, plivolonte escepto. Pli logike, radiko temas pri materia priskribebla aĵo ol nereala nocio, ĉu?

Do eble pli bone:
Sepal ->kalicfolio = kalicero ?
Korol kaj petal estas oficialigitaj, do:
Korol = petal'ar ?
Stamen (oficialigita), eble = vir'foli ?
Androce -> stamen'ar estas bone kontraŭe:
Karpel ne estas oficialigita, oni povas Fundamente fari:
Karpel -> stamen'in, eble = in'foli ?
Ginoeceo -> stamen'in'ar =  in'foli'ar ?
Tiel restus tamen kvar similaj ar'vortoj krom Kaliko.
Amike, Pjer.
Bedaŭrinde, pro tio ke iuj radikoj estas oficialigitaj, kaj aliaj ne, la sistemo kalicero / petalo estas tute mallogika.

Alia solvo estus jena:
Sepalo -> ekster.flor.foli.o
Petalo -> en.flor.foli.o

kaj do:
(florfolio = "unu aŭ alia", sed kio pri tepalo?)
Perianto -> flor.foli.ar.o     (laŭradike perianto estas ĉirkaŭfloro)
Kaliko -> ekster.flor.foli.ar.o
Korolo -> en.flor.foli.ar.o

Sed tiuj vortoj estas tiaj longaj! Krome, florfolio povas esti komprenata kiel brakteo.
Mi do starus tiel:
Kaliko -> Sepal.ar.o
Korolo -> Petal.ar.o

Stamenino estus fakte bona ideo, sed ne tre logika, kvankam oficialia: kial stameno ne estus virkarpelo?
Do vi pravas pri tio:
stameno -> vir.foli.o
karpelo -> in.foli.o, foli.in.o,
androceo -> vir.foli.ar.o
gineceo -> in.foli.ar.o
pistilo -> in.foli.ar.o

Kvin senutilaj radikoj per kunmetaĵo de nur kvin bazaj radikoj!
Tamen, mi ne certas ke tiu estus uzata, dum la pli simpla sistemo stamenaro-karpelaro estus tre facile uzata??

Kore,
Mateo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages