Re: (la bona lingvo) Vorto de la tago - KORESPONDI

1 view
Skip to first unread message

Saed Abbasi

unread,
Nov 28, 2010, 7:09:12 AM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
en Persa:  KORESPONDI: NAME-NEGARI (leter-verki) laux-orde
mia propono por la dua signifo estas: HAR-DO Dar Dast-ras (ambaux en man-atingo)
dankon
Saed



2010/11/28 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>

La hodiaŭa vorto de la tago havas, ankaŭ laŭ PIV, du signifojn:

>   1. Interrilati per leteroj:
kaj

2. Esti en tia rilato, ke pasaĝero povas uzi ambaŭ veturrimedojn por atingi sian celon:

La ŝipo korespondas kun la trajno.

La dua signifo ŝajnas al mi tre kruda nacilingvismo. Kiel oni diras en la japana, vjetnama, rusa ktp.?

Amike

Renato

 

 

--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

renato corsetti

unread,
Nov 28, 2010, 7:37:37 AM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com

Saed:

 

|   en Persa:  KORESPONDI: NAME-NEGARI (leter-verki) laux-orde
mia propono por la dua signifo estas: HAR-DO Dar Dast-ras (ambaux en man-atingo)

Dankon pro via reago. Bonvolu respondi ĉiam donante la persajn vortojn pri la konceptoj, kiujn ni diskutas.

Do, kion vi proponas en Esperanto pri “korespondi” en la dua senco?

Amike

Renato

Masako TAHIRA

unread,
Nov 28, 2010, 8:06:46 AM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Renato,

Japanlingve "korespondi" estas "文通する=buncuu suru" (interrilati per leteroj).
Sed jam la nova "Esperanto-Japana Vortaro" havas ankaux alian signifon:
"交通機関が連絡・接続している=koocuukikan ga renraku/secuzoku siteiru"
(trafikiloj kontaktas/respondas kun ...), el la 2a signifo en PIV.

amike
Masako
-----------

renato corsetti

unread,
Nov 28, 2010, 9:08:47 AM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Masako:

| Japanlingve "korespondi" estas "文通する=buncuu suru" (interrilati per leteroj).

Bone!

| Sed jam la nova "Esperanto-Japana Vortaro" havas ankaux alian signifon:
"交通機関が連絡・接続している=koocuukikan ga renraku/secuzoku siteiru"
(trafikiloj kontaktas/respondas kun ...), el la 2a signifo en PIV.

Malbone.

Amike

Renato

Leo De Cooman

unread,
Nov 28, 2010, 3:30:23 PM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 28/11/2010 14:06, Masako TAHIRA skribis:

> Japanlingve "korespondi" estas "文通する=buncuu suru" (interrilati per leteroj).
> Sed jam la nova "Esperanto-Japana Vortaro" havas ankaux alian signifon:
> "交通機関が連絡・接続している=koocuukikan ga renraku/secuzoku siteiru"
> (trafikiloj kontaktas/respondas kun ...), el la 2a signifo en PIV.
En Flandrujo oni uzis/as? la prunteprenitan vorton "correspondentie",
sed ankaŭ "communicatie". Oficiala nederlanda vorto estas "aansluiting"
(proksimume: tuja sekvo, kuniĝo, konekto, enviciĝo, kontakto)

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Nov 28, 2010, 5:27:04 PM11/28/10
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo!

Renato



-- 
---------------------------------------------
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it
---------------------------------------------

Johan Derks

unread,
Nov 29, 2010, 3:54:39 AM11/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

En Flandrujo oni uzis/as? la prunteprenitan vorton "correspondentie",
sed ankaŭ "communicatie". Oficiala nederlanda vorto estas "aansluiting"
(proksimume: tuja sekvo, kuniĝo, konekto, enviciĝo, kontakto)

Do eble 'tujkonektighi' au io simila ?
Por pli flekseblaj mensoj mi proponas:
(La trajnoj) kisatingas, manpremas.

Amike,
Johan

Antonio De Salvo

unread,
Nov 29, 2010, 5:46:11 AM11/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
En la itala, oni parolas pri "coincidenza" (= koincido) kaj pri "treni coincidenti" (= koincidaj trajnoj).
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: lunedì 29 novembre 2010 9.55
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Vorto de la tago - KORESPONDI

Amike,
Johan

--

Leo De Cooman

unread,
Nov 29, 2010, 8:42:57 AM11/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Je 29/11/2010 9:54, Johan Derks skribis:

> Do eble 'tujkonektighi' au io simila ?

Ha! bona trovaĵo! (aŭ ĉu mi diru "bona trovito"?)

Amike salutas Leo

renato corsetti

unread,
Nov 29, 2010, 10:52:54 AM11/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Mi komencas projekti nian linion:

korespond-a [fun] (en la senco de veturilo, kies ekiro okazas en tempo, kiu permesas al pasaĝero de alia alvenanta veturilo trafi ĝin) --> kun-lig-a, koincid-a, tuj-sekv-a, plu-a

Bonvolu kritiki ĝin kaj fari proponojn.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Nov 29, 2010, 11:04:00 AM11/29/10
to la-bona...@googlegroups.com
Ne nepre "tujsekva" kaj "plua": estas "koincida" ankaux la veturilo "tujsekvata" (ekzemple, per vagonaro "A" oni atingas stacion gxustatempe por ke oni trafu vagonaron "B": ambaux vagonaroj estas "koincidaj" aux "koneksaj".
Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di renato corsetti
Inviato: lunedì 29 novembre 2010 16.53


A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Vorto de la tago - KORESPONDI

Mi komencas projekti nian linion:

Amike

Renato

--

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages