litero P: "pikselo" kaj "pugo"

4 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Nov 6, 2007, 6:36:47 PM11/6/07
to la-bona...@googlegroups.com

> '''piksel-o''' (Komp.)    bildero, bildopunkto (EN pixel= Picture Element)

Tre bone, laŭ mi. Mi supozas, ke ĉiuj (kiuj parolas prie) jam diras 'pikselo'.

Ne, mi fakte jam plurfoje parolis aŭ skribis pri tio en Esperanto, kaj ĉiam uzis la esprimon "bildero". Intertempe mi tamen opinias, ke eble "bildopunkto" estas pli taŭga. Aldone, ekzistas la faka esprimo "rastrumero", kiu ankaŭ aperas en ReVo kaj PIV. En ReVo estas ankaŭ rimarko, kiu klarigas, kial "rastrumero" estas pli preciza/logika esprimo ol "bildero". Mi pensas ke tiu klarigo ja validas por preferi "rastrumero" en faka kunteksto, sed mi ne pensas ke nefakuloj entute interesiĝas pri tia argumentado. Aldone, la argumento eble ne same trafas la esprimon "bildopunkto" = "punkto uzata por reprezenti elementon de rastruma prezento de bildo" (difino uzata de Bertilo en alia dissendolisto).

> '''pug-o'''               postajxo <br>

Aŭ 'sidvangoj'. Verŝajne 'postaĵo' estas la tuto, dum 'pugo' aŭ
'sidvango' estas unu el la du partoj. 

 Laŭ la PIV-a difino kaj laŭ mia persona impreso de la ĝenerala uzo de "pugo", ĝi ja signas la tutan postaĵon kaj ne nur unu el la du sidvangojn.

> Fakte, 'postaĵo' estas stranga vorto, ĉar oni ordinare uzas 'post' nur kun tempa senco.

"post" estas ankaŭ kutime uzata kun ne-tempa signifo simila al "sekvante", ekzemple en "mi kuras post li". Kaj ĉu ne la postaĵo ĉiam iras post oni?

Marcos

adam....@gmail.com

unread,
Nov 6, 2007, 11:44:32 PM11/6/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 11/7/07, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:
> > '''pug-o''' postajxo <br>
> >
> > Aŭ 'sidvangoj'. Verŝajne 'postaĵo' estas la tuto, dum 'pugo' aŭ
> > 'sidvango' estas unu el la du partoj.
>
>
> Laŭ la PIV-a difino kaj laŭ mia persona impreso de la ĝenerala uzo de
> "pugo", ĝi ja signas la tutan postaĵon kaj ne nur unu el la du sidvangojn.

Jes, mi rimarkis tion poste.

> > Fakte, 'postaĵo' estas stranga vorto, ĉar oni ordinare uzas 'post' nur kun
> tempa senco.
>
> "post" estas ankaŭ kutime uzata kun ne-tempa signifo simila al "sekvante",
> ekzemple en "mi kuras post li". Kaj ĉu ne la postaĵo ĉiam iras post oni?

Ŝajnas, ke la tempa kaj loka ideoj miksiĝas ĉie tie. Sed eble ĝi estas
sufiĉa por pravigi 'postaĵo'.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2007, 3:23:42 AM11/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Provizore mi notis:

piksel-o = bild-punkt-o, rastrumer-o

[mi devas diri ke g'is nun mi neniam au'dis la vorton rastrumer-o,
sed mi ne estas fakulo pri tio (au' pri io alia)].

pug-o = post-ajx-o, sid-vang-o-j

Amike

Renato


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Marcos Cramer

unread,
Nov 7, 2007, 4:17:14 PM11/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Provizore mi notis:

piksel-o = bild-punkt-o, rastrumer-o

Rastr-um-er-o estas kunmetaĵo, ne propra radiko.

(Rastr-um-o estas tio, kion oni angle nomas "bit map": bildoformato, kiu konservas informon pri ĉiu unuopa bildopunkto aparte. La Esperanta vorto "rastrumo" venas de la verbo "rastrumi", kiu signifas "skani laŭ paralelaj linioj kun egalaj interspacoj, kio eble klarigas la ligon al la radiko "rastr/").

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 7, 2007, 5:10:49 PM11/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>La Esperanta vorto "rastrumo" venas de la verbo

>"rastrumi", kiu signifas "skani laÅ­ paralelaj

>linioj kun egalaj interspacoj, kio eble klarigas
>la ligon al la radiko "rastr/").

Mi rigardis en PIV, kaj mi ne komprenas c'u la
g'usta radiko estas "rast-" au' "rastr-".

"Rast-" s'ajnus al mi pli tau'ga.

Marcos Cramer

unread,
Nov 7, 2007, 5:59:14 PM11/7/07
to la-bona...@googlegroups.com
>La Esperanta vorto "rastrumo" venas de la verbo
>"rastrumi", kiu signifas "skani laÅ­ paralelaj
>linioj kun egalaj interspacoj, kio eble klarigas
>la ligon al la radiko "rastr/").

Mi rigardis en PIV, kaj mi ne komprenas c'u la
g'usta radiko estas "rast-" au' "rastr-".

La Komputada Leksikono, ReVoo, PIV kaj la jama faka lingvouzo ĉi-kaze uzas la radikon "rastr". Laŭ mi, "rastr" kaj "rast" same taŭgas: en ambau kazoj la signifomoviĝo kaŭzata de la "um" estas sufiĉe granda kaj nur tre metafore komprenebla.

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Nov 8, 2007, 6:34:51 AM11/8/07
to la-bona...@googlegroups.com

>La Komputada Leksikono, ReVoo, PIV kaj la jama faka lingvouzo
>c'i-kaze uzas la radikon "rastr".

Mi akceptas tion, sed ne estas plene konvinkita pri la g'usteco.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages