Re: itinero

3 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Aug 20, 2009, 10:17:50 AM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
ne temas pri vojagxo, iro aw irvojo law mi...

itinero: efektive aw lawplane sekvata/sekvita aw sekvota padaro/strataro

iom da konfuzo fontas el tio, ke esp-o ne distingas iri disde (pied)iri

gxis, Ronaldo
--
http://www.esperanto.net

ro-esp

unread,
Aug 20, 2009, 10:24:15 AM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Date: Wed 12 Aug 2009 15:26
> From: Marcos Cramer
>
>
> Mi mem neniam uzas la Esperantan vorton nocio. En la situacio en kiuj aliaj
> Esperantistoj uzas "nocio", mi uzus °koncepto".

Mi jes uzas "nocio"-n. "Koncepto" pensigas pri plano, skizo, provizorajxo ne
jam finkristaligxinta/finverkita
>
> Mi devas mencii, ke mia kompreno de la vorto "koncepto" povas esti influita
> de mia anglalingva studado de filozofio, precipe de lingvofilozofio, en kiu
> la koncepto "koncepto" (angle "concept") ludas gravan rolon. Do povas esti
> ke mia kompreno de la vorto "koncepto" diferencas de tio, kiel aliaj
> komprenas tiun vorton. Por mi "koncepto" estas la abstrakta senco/signifo
> kiun esprimas iu vorto. Ekzemple, la? mi la kialo pro kiu oni povas diri ke
> la Esperanta "domo" kaj la angla "house" estas samsignifaj, estas ke ili
> esprimas la saman koncepton.

Mi nepre dirus "nocio" cxi kaze
gxis, Ronaldo

Eduardo Trápani

unread,
Aug 20, 2009, 10:54:30 AM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi sugestas "vojaĝordo". Ni havas jam tian kunmetaĵon en la vorto "tagordo" (planite pritraktotaj aferoj)

> ne temas pri vojagxo, iro aw irvojo law mi...
> itinero: efektive aw lawplane sekvata/sekvita aw sekvota padaro/strataro

Padaro? Oni havas itineron kiam oni veturas, iel ajn, ĉu buse, trajne, aviadile, ŝipe ... Via difino nur tuŝas etan parton de la difino.

En la ĉina mi vidas ke oni uzas kunmetaĵon inter "vojaĝo" kaj "ordo/proceduro". El tie mi ĉerpis mian proponon ;).

> iom da konfuzo fontas el tio, ke esp-o ne distingas iri disde (pied)iri

Vi ĵus faris tiun distingon do la lingvo tion ebligas :). Iri estas kaj piediri, kaj flugi, kaj naĝi ... Temas nu pri movo el unu loko al alia.

Amike, Eduardo.

Fabio Bettani

unread,
Aug 20, 2009, 12:07:23 PM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi sugestas "vojaĝordo".  Ni havas jam tian kunmetaĵon en la vorto "tagordo" (planite pritraktotaj aferoj)
>
>> ne temas pri vojagxo, iro aw irvojo law mi...
>> itinero: efektive aw lawplane sekvata/sekvita aw sekvota padaro/strataro
>
> Padaro?  Oni havas itineron kiam oni veturas, iel ajn, ĉu buse, trajne, aviadile, ŝipe ...  Via difino nur tuŝas etan parton de la difino.

Antaŭ nelonge, mi uzis la vorton "itinero" ankaŭ en vikipedia
artikolo, kie temis pri la kosmoesplorilo, kies itinero atingis
Jupiteron, Saturnon, Uranon, Neptunon kaj ties sateliton Tritono, kaj
nun pludaŭras direkte al la interstela spaco.
Ne temas pri simpla orbito, ĉar la itineron de Voyager 2 konsistigis
sinsekvo da orbitoj (ĉe ĉiu planedo la orbito estis zorgeme ŝanĝita,
tiel ke la sondilo povu atingi la sekvan vizitindan ĉielkorpon).

--
Fabio

Adam Raizen

unread,
Aug 20, 2009, 12:22:08 PM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/8/20 Fabio Bettani <fabio....@gmail.com>

Antaŭ nelonge, mi uzis la vorton "itinero" ankaŭ en vikipedia
artikolo, kie temis pri la kosmoesplorilo, kies itinero atingis
Jupiteron, Saturnon, Uranon, Neptunon kaj ties sateliton Tritono, kaj
nun pludaŭras direkte al la interstela spaco.

Ŝajne, tio estas simple 'vojaĝo', sed se oni volas emfazi, ke temas pri la plano, antaŭ ol ĝi efektive atingis tiujn astrojn, oni povas diri 'vojaĝplano' aŭ simile, ĉu ne?

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

Renato Corsetti

unread,
Aug 20, 2009, 12:25:27 PM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
> Mi sugestas "vojaĝordo".
Fakte ankaŭ mi sugestis "voj-plan-o".

Ŝajnas ke tra la lingvoj la signifoj iom varias, ĉar pluraj ne sentas en
ĝi la liston de la vizitataj lokoj, sed nur la sencon "irado, vojo, vojaĝo".

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Aug 20, 2009, 12:27:58 PM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> Mi nepre dirus "nocio" cxi kaze
>
Tio verŝajne signifas, ke la du vortoj/konceptoj de "nocio" kaj
"koncepto" estas en kalkaj lingvoj la sama "nocio"/"koncepto".

Adam kaj ceteraj israelanoj, kiel oni diras en la hebrea?

Amike

Renato

Eduardo Trápani

unread,
Aug 20, 2009, 12:29:31 PM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Ne temas pri simpla orbito, ĉar la itineron de Voyager 2 konsistigis
> sinsekvo da orbitoj (ĉe ĉiu planedo la orbito estis zorgeme ŝanĝita,
> tiel ke la sondilo povu atingi la sekvan vizitindan ĉielkorpon).

Itinero celas priskribi la haltojn (aŭ lokojn kie aparte oni ŝanĝas direkton) pli ol la vojo mem. Do la itinero estus Jupitero,Saturno, ktp. Almenaŭ laŭ mia lingvo sento. La vojon (aŭ trajektorion) oni kutime povas eltiri el la sinsekvo de haltoj.

Finfine ĉu plaĉas al vi "vojaĝordo" laŭ la modelo de "tagordo"?

Eduardo.

Adam Raizen

unread,
Aug 20, 2009, 12:49:51 PM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/8/20 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

En la hebrea 'koncepto' estas מושג musag, laŭvorte 'atingitaĵo'. Mi ne scias distingi hebree inter 'koncepto' kaj 'nocio'. Se oni volas paroli pli pri 'maniero koncepti', oni povas diri תפיסה tfisa, laŭvorte 'kapt(ad)o'. Laŭ mi tio ekproksimiĝas al 'sinteno'. Aldone estas la vorto por 'ideo', רעיון raajon. Ĝia radiko eble rilatas al 'paŝti', sed se tiel la ligo estas tiel figura, ke oni jam ne sentas ĝin. Mi eĉ ne tute certas pri la diferenco inter 'ideo' kaj 'koncepto'. Eble ideo estas io pli intenca kaj aktiva, kaj koncepto estas pli pasiva?

Eduardo Trápani

unread,
Aug 20, 2009, 12:58:06 PM8/20/09
to la-bona...@googlegroups.com

Ebl ni aldonu ambaŭ (por tiuj kiuj diras ke nuancoj mankas :)). Vojaĝordo rilatas la haltojn kaj vojplano rilatas la vojon.

vojaĝordo - listo de ejoj/haltoj dum vojaĝo.

vojplano - aro de sinsekvaj vojoj por iri el unu loko al alia.

En tekstaro.net kaj en aliaj lokoj en la reto mi trovis "vojplano" sed nenio pri "vojaĝordo". Do "vojplano" aspektas bone.

Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Aug 25, 2009, 4:12:35 AM8/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
Mi ne scias distingi hebree inter 'koncepto' kaj 'nocio'..... Mi eĉ ne tute certas pri la diferenco inter 'ideo' kaj 'koncepto'.

Bone. Eble ni povas konkludi ke almenaŭ la radiko "noci-" estas superflua.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages