1 view
Skip to first unread message

ti13...@telfort.nl

unread,
Jun 27, 2011, 9:37:46 AM6/27/11
to la-bona...@googlegroups.com
provo


ti13...@telfort.nl

unread,
Jun 27, 2011, 10:42:44 AM6/27/11
to la-bona...@googlegroups.com, tutmondeca...@yahoogroups.com
Fore de mia hejmo mi skribas subajn liniojn, por ke vi, leganto, se vi intencas
iri al Kopenhago kaj tie cheesti la publikan kunvenon de Tutmondeca Esperanto,
pripensu, chu eblas pliefikigi la laboradon de la retdiskutlisto la-bona-lingvo.
Ghia fizika produkto estas longega laualfabeta listo de Simplaj Samsignifaj
Vortoj. Ne estas tute klare ankorau kiel antauenigi la UZADON de tiu listo
de la esperantistaro. Jes ghi estos enkorpigita en aliaj pli ambiciaj projektoj,
kiaj Reta Vortaro, Bonlingva Vortaro kaj la enretigo de PIV. Tamen pri la
praktika realigo kaj sukceso de tiuj enkorpigoj nenio estas certa.
La agado de la-bona-lingvo organize klasighas sub la faka asocio Tutmondeca
Esperanto. Kiel membro de la estraro de TE mi dubas pri la taugeco de la
metodo de ENTEMIGADO de vortoj traktataj en la-bona-lingvo.
Multaj entemigitaj vortoj shajnas al mi ne havi grandan prioritaton por diskuti,
char ili apenau ludas rolon en la chiutaga au chiusemajna Esperanto.
Kvankam mi ne estas kontrau traktado de ekzemple la signifon de bobofrato
ktp, min okupas zorgemo trovi fontojn de vortoj kiuj havas pli rektan rilaton
kun la hodiaua evoluigo de Esperanto.
Tiun fonton mi trovis en la grandaj Esperantaj revuoj. Chiu kiu legas ekzemple
la Ondo-n de Esperanto, Monato-n au Esperanto-n, scias ke la artikolantoj
(en 'Esperanto' bedaurinde malpli) enkondukas novvortojn, dirmanierojn ktp,
kiuj estas novaj, interesaj au defiaj. Eble ili uzas ankau vortojn kiuj estas
malrekomendataj en SSV.
En chiuj tiaj kazoj gravas pridiskuti tiujn vortojn.
Sen iu intenco malbonigi la ghuon de tiuj kiuj volas penetri en la detalojn
de la signifovasteco de bobofrato ks, mi volas, en Kopenhago, proponi jenan
REKOMENDON:


Chiu listano de la-bona-lingvo konsideru private chu li pretas kune kun alia(j)
listano(j) chiumonate (se temas pri monata revuo) kolekti la vortojn en la
koncerna (perreta au papera) numero, kiujn shi-li rigardas pridiskutindaj,
notante ilian statuson (chu faka au ne-faka, oficiala, Zamenhofa, chu PIVa,
chu REVOa, chu BonaLingvoa au/kaj prezentata en alia grava vortaro).
Individue au en kunlaboro kun sia kolego-revukontrolanto shi-li raportas
en la-bona-lingvo kaj donas sian opinion pri prefere
1. oficialigo
2. rekomendo
3. akcepteblo apud aliaj vortoj (sinonimoj)
4. akcepteblo nur fakeca
5. malrekomendo.
Se eble, la listanoj de la Bona Lingvo vochdonas pri la raporto, post diskutado,
en ghia tuto. (Por ne pezigi la diskutadon en la-bona-lingvo
oni povas interkonsenti, ke la kunlaborantoj limigu sin al ekzemple deko
au dudeko da vortoj.)
Post unu jaro la raportaro kun iu ghenerala konkludo estas prezentata en
la reto, proponata per ensendita letero au alie al (la redaktanto de) la
koncerna revuo kaj al la Akademio de Esperanto.
En tiu maniero mi esperas, ke la-bona-lingvo farighos pli konata kaj pli
populara en Esperantujo, char ni ne atakos la uzantojn de ekzemple 'malrekomendindaj'
vortoj, sed klopodas endiskutigi ilin.
Ankau la diskutado en la retdiskutlisto farighos malpli detala kaj fojfoje
akra, char estos vochdono nur pri la grupo de traktataj vortoj kune, ne pri
chiu vorto aparte.
Mi konfesas, ke la punktoj de la supera rekomendo povas en la praktiko montrighi
malfacile realigeblaj au ne-dezirindaj.
Tial mi petas vin nun, sed prefere en la listo de Tutmondeca Esperanto (Tutmondeca...@yahoogroups.com),
doni viajn amendojn.

Dankon,

Johan



renato corsetti

unread,
Jun 27, 2011, 12:17:56 PM6/27/11
to la-bona...@googlegroups.com, tutmondeca...@yahoogroups.com
Dankon, Johan, pro la propono! Mi respondas en tumondeca-esperanto.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages