Tamen, la uzo de "ĝia" ne estas malĝusta en ĉi tiu kunteksto. "Ĝia"
rilatas al la informilo, ne al GIL. La frazo ne diras, ke GIL eldonas
sian propran germanlingvan version, sed ke GIL eldonas la
germanlingvan version de tiu informilo. Ankaŭ "ties" estus en ordo sed
ne necesa, ĉar la uzo de la vorto "ĝia" klare montras, pri kio temas.
La du alternativoj, kiujn vi proponas, ne havas la saman signifon, ĉar
en la unua "sian" resendas al GIL, kaj en la dua "ties" resendas al la
informilo.
Anna
En la junia UEA Revuo 2013, cxe pagxo 137, en la lastaj linioj de la
meza kolumno, oni legas:
"Aperis regule Informilo por interlingvistoj (red. Detlev Blanke). Gxi
celas teni interlingvistojn informitaj pri novaj eldonajxoj,
konferencoj, ktp. Gxi estas senpage abonebla por cxiu interesato
lau'pete cxe la CO de UEA kaj legebla cxe:
http://www.esperantic.org/en/communications/ipi.
La germana interlingvistika asocio GIL eldonas gxian germanlingvan version."
Cxu ne pli bona esprimo:
La germana interlingvistika asocio GIL eldonas sian (*) germanlingvan version."
(*) Itale: sian = la propria
Au' ecx pli tau'ga esprimo:
La germana interlingvistika asocio GIL eldonas ties germanlingvan version."
Dankon
Piermichele Giordano
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google
Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send
an email to
la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit
https://groups.google.com/groups/opt_out.