Re: konsilo de la tago: doktoro - klerulo

8 views
Skip to first unread message

Johan Derks

unread,
Mar 1, 2014, 3:54:56 AM3/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kiel oni povas anstatauigi (eklezian) titolon (kiu vershajne estas uzata kiel duone propra nomo en multaj lingvoj) per tute ghenerala epiteto kiel "klerulo"?Kial oni ne simple uzas la vorton "doktoro (en teologio)", almenau se oni volas indiki homon, kiu doktorighis en Vatikana au alia religia universitato.
Alia uzo estas tiu, priskribita en http://eo.wikipedia.org/wiki/Doktoro_de_eklezio, sed tia homo estas multe pli elstara ol meza "klerulo".
 
Chu estas konate el kiu listo tiu vorto venas ?
 
Amike,
 
Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 1 maart 2014 9:16
Onderwerp: konsilo de la tago: doktoro - klerulo

 

doktor·o (de la eklezio) → kler·ul·o

__._,_.___
Reply via web post Reply to sender Reply to group Start a New Topic Messages in this topic (1)
La signo "-->" post iu vorto signifas, ke ni malrekomendas tiun vorton, kaj proponas ke oni anstataue uzu unu el la esprimoj dekstre de "-->".
La signo "~" estas uzata por nura propono de alternativoj, sen nepra malrekomendo.
[fun] signifas, ke la radiko estas Fundamenta, [zam] signifas, ke la radiko estas iam uzita de Zamenhof, [3oa] au similaj signifas, ke temas pri vorto oficialigita en la 3-a Oficiala Aldono.
La linio prezentita chi tie venas el la listo http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj .

*  *  *
CHI TIU LISTO NE AKCEPTAS RESPONDOJN! Se vi volas diskuti pri la ricevita linio, bonvolu alighi al la listo <la-bona...@googlegroups.com> kaj diskuti tie, au bonvolu skribi al <la.bona...@gmail.com>.
.

__,_._,___

Antonio De Salvo

unread,
Mar 1, 2014, 5:23:52 AM3/1/14
to la-bona...@googlegroups.com

Se oni celas la apartan titolon “Doktoro de la Eklezio”, gxi tute ne rilatas al universitata klereco, sed gxi esprimas la koncepton, ke la teologia verkaro de iu Sanktulo bone prezentas la oficialan doktrinon de la Eklezio (ne nur katolika, multaj estis nomumitaj  “Ekleziaj doktoroj” antaux la diversaj disigxo).

Pri la absoluta nerilateco inter plenumitaj studoj kaj titolo, oni pensu ke Sankta Katarina el Sieno preskaux ne kapablis legi/ skribi, kaj sxiaj verkoj estis plejparte diktitaj.

Saluton

Antonio De Salvo

 

http://eo.wikipedia.org/wiki/Doktoro_de_eklezio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: sabato 1 marzo 2014 09:55
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: konsilo de la tago: doktoro - klerulo

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/groups/opt_out.

Renato Corsetti

unread,
Mar 1, 2014, 6:13:18 AM3/1/14
to la-bona...@googlegroups.com

Dankon, Antonio. Fakte nia linio rilatas al tiuj elstaraj homoj de la eklezio. Ni povus ŝanĝi la vorton ‘klerulo’ al io alia, ĉu ‘instruantoj’, ĉu io alia. Proponoj bonvenaj.

 

Johano:

 

|   Chu estas konate el kiu listo tiu vorto venas ?

 

Ne vere, ĉar tio postulus tre longa esplorlaboro kaj ne certa pri la rezultoj.

 

Amike

 

Renato

 

Johan Derks

unread,
Mar 1, 2014, 9:22:03 AM3/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
La kontribuo de Antonio konfirmas, ke temas pri "doktoro".  Tiu titolo signifas, ke iu estas "dokta" kaj originale ne estis la indiko de iu universitata diplomo,
sed montro de respekto (Antonio eksplikis tion jam tre bone.)
Oni ne devas provi retroage shanghi la signifojn de vortoj. Tion oni faras en neniu lingvo.
Linio pri "doktoro (en teologio)" faras la aferon nur pli komplika.
Amike,
Johan 
 
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 1 maart 2014 12:13
Onderwerp: (la bona lingvo) doktoro - klerulo
--

Renato Corsetti

unread,
Mar 1, 2014, 10:10:58 AM3/1/14
to la-bona...@googlegroups.com

Johan:

 

|     Tiu titolo signifas, ke iu estas "dokta" kaj originale ne estis la indiko de iu universitata diplomo,

 

‘dokt-a’ ne estas oficiala aŭ fundamenta vorto. PIV indikas ĝin kiel literaturan vorton.

‘doktor-o’ havas la ĉefan signifon nun pri homo kun universitata diplomo.

 

Amike

 

Renato

Johan Derks

unread,
Mar 1, 2014, 10:56:54 AM3/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne proponas oficialigi la vorton "dokta",  Renato!
Mi simple eksplikas la etimologion de la vorto "doktoro" kaj por tio mi uzas vorton el PIV.
Chu vi akceptas tion ?
Jes, la chefa signifo estas homo kun universitata diplomo, sed al tio estas ligita en la Europa civilizacio la speciala signifo de "doktoro en teologio".
La aldono 'en teologio' devas sufichi por meti legantojn de tiu vorto sur la bona spuro.
Sed ekzistas eble ankorau pli precizaj indikoj kun "doktoro".
Tute cerbolaveme: "pradoktoro de teologio"?
 
Amike,
Johan Derks
 
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 1 maart 2014 16:10
Onderwerp: (la bona lingvo) doktor- o
--

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Mar 1, 2014, 12:51:56 PM3/1/14
to la-bona...@googlegroups.com
Il 01/03/2014 16:56, Johan Derks ha scritto:
> Mi ne proponas oficialigi la vorton "dokta", Renato!
> Mi simple eksplikas la etimologion de la vorto "doktoro" kaj por tio mi uzas vorton el PIV.
> Chu vi akceptas tion ?
> Jes, la chefa signifo estas homo kun universitata diplomo, sed al tio estas ligita en la Europa civilizacio la speciala signifo de "doktoro en teologio".
> La aldono 'en teologio' devas sufichi por meti legantojn de tiu vorto sur la bona spuro.
> Sed ekzistas eble ankorau pli precizaj indikoj kun "doktoro".
> Tute cerbolaveme: "pradoktoro de teologio"?
Se temas pri universitata diplomito, oni DEVAS diri doktoro.
Se temas pri figurasenca titolo, oni diru trankvile klerulo, eminentulo ktp

Mi ne vidas tiom da komplikaĵojn.
J-K Rinaldo

Antonio De Salvo

unread,
Mar 1, 2014, 3:39:42 PM3/1/14
to la-bona...@googlegroups.com

Doktoro havas malsamajn signifojn:

1)       Instruisto (el la latina verbo “docere” = instrui); ekzemple, la fama epizodo de Jesuo meze de la “doktoroj” estas tradukata en la Londona Biblio per la termino “instruistoj”;

2)       Klerulo (oni ankaux parolas pri “klera” termino, kiam temas pri vorto ne komunuza, sed elpensita en klera medio;

3)       Majstro (eble, en tiu senco oni povus paroli pri “Majstroj de la Eklezio”;

4)       Personoj kiu plenumis universitatan kurson kaj eltenis finan ekzamenon; ne nur pri teologio (mi tute ne samopinias ke “al tio en la euxropa civilizacio estas ligita la speciala signifo doktoro en teologio). Doktoro Zamenhof estis doktoro pri medicino, persone mi estas doktoro pri juro. Tamen, cxi tiu universitata titolo havas malsamajn ampleksojn en la diversaj landoj, kaj ankaux en Italujo oni distingas la “mallongan doktorecon” (trijaran) disde la “magistra doktoreco” (kvar-, kvin- aux ses-jara) kaj la “esplora doktoreco” (supera, postuniversitata titolo, kutime indikata per la angla siglo Phd

kiu teorie signifas “doktoro pori filozofio”, sed gxi estas akirebla en plej diversaj fakoj; ekzemple, mia filo, magistra doktoro pri fiziko cxe la Roma Universitato “La Sapienza” kaj atoma fizikisto cxe CERN en Gxenevo, estas “Phd” pri fiziko, post trijara postuniversitata kurso cxe la svisa Politekniko de Zuriko).

Saluton

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: sabato 1 marzo 2014 16:57
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) doktor- o

Johan Derks

unread,
Mar 2, 2014, 3:32:06 AM3/2/14
to la-bona...@googlegroups.com
J-K Rinaldo:

Se temas pri figurasenca titolo, oni diru trankvile klerulo, eminentulo ktp
 
Ne estas figurasenca titolo, Johano !
Estas altranga titolo, konfirmita de jarcentoj da teologia instruado en kristanismo.
Por la tiamaj (kaj hodiauaj?) kredantoj "klerulo" ne povas esti komparita kun "(pra)doktoro en teologio".
Ekzistas nur limigita nombro da "(pra)doktoroj en teologio", sed ekzistas (centoj da) milionoj da kleruloj.
 
La komplikajho estas, ke "fortradukantoj" volas krei izolan Esperanton, kiu lau ili estas pli simpla,
sed reale pro perdado de kontakto kun aliaj lingvoj, kiuj havas jam komunan vortotrezoron, farighis nekomprenebla.  
 
Amike,
Johan Derks

----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 1 maart 2014 18:51
Onderwerp: Re: (la bona lingvo) doktor- o
Mi ne vidas tiom da komplikaĵoj.
J-K Rinaldo

Johan Derks

unread,
Mar 2, 2014, 3:49:55 AM3/2/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Antonio,
Sur kio vi bazas tiun scion pri la signifoj de "doktoro"?
Sur la signifo en Latino, sur la priskriboj en PIV?
Se Zamenhof uzis/uzus tiun vorton, li sekvus la klasikan signifon el (mezepoka) Latino, kiu estas io simila al "rajtigita instruisto".
La signifo "klerulo" por doktoro mi konas en neniu lingvo, sed eble ghi ekzistas tie.
En Serbujo oni ankau shatas alparoli homojn kun instruiteco, kiu en Nederlando ne donus iun (au malpli altan) akademian titolon, per la vorto "doktoro".
 
Se mi skribas: "al tio en la europa civilizacio estas ligita la speciala signifo doktoro en teologio",
mi nur parolas pri la signifo de la kapvorto, kiel donita en SSV: doktor·o (de la eklezio).
 
Cetere via propono “Majstro de la Eklezio” estas multe pli bona ol "klerulo" kaj taugas kiel alternativo de "doktoro en teologio".
 
Amike,
Johan
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zaterdag 1 maart 2014 21:39
Onderwerp: (la bona lingvo) R: doktor- o

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Mar 2, 2014, 3:57:53 AM3/2/14
to la-bona...@googlegroups.com

J-K Rinaldo:
Se temas pri figurasenca titolo, oni diru trankvile klerulo, eminentulo ktp

N Johan Derks:
Estas altranga titolO...
Pri altrangaj titoloj kompetentas universitatoj, kiuj ja aktribuas la doktorecojn.


Tamen mi nur esprimas personan opinion, sen harfendi
Rinaldo

Antonio De Salvo

unread,
Mar 2, 2014, 4:47:54 AM3/2/14
to la-bona...@googlegroups.com

Kial (pra)doktoro? La katolika Eklezio dauxre proklamas tiajn; plej laste:

Teresa el Lisieux (1997);

Johano el Avila (2012);

Hildegarda el Bigen (2012).

 

Kaj ankaux se per pra- oni celas la malnovecon de la vivo de la koncernato, tio ne cxiam validas: Sankta Teresa, ekzemple, mortis en 1897.

 

Interese, ke cxe la Anglikana Eklezio oni parolas pri “Majstro de la kredo”, kio sxajnas al mi tute akceptebla esprimo, cxar gxi ne emfazas apartajn studojn, sed la kapablon gvidi sur la tereno de la kredo.

 

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: domenica 2 marzo 2014 09:32
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) doktor- o

Renato Corsetti

unread,
Mar 2, 2014, 5:09:42 AM3/2/14
to la-bona...@googlegroups.com

Antonjo:

 

|   Interese, ke cxe la Anglikana Eklezio oni parolas pri “Majstro de la kredo”, kio sxajnas al mi tute akceptebla esprimo, cxar gxi ne emfazas apartajn studojn, sed la kapablon gvidi sur la tereno de la kredo.

 

Tion mi volonte aldonas al nia linio.

 

Amike

 

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Mar 2, 2014, 5:24:00 AM3/2/14
to la-bona...@googlegroups.com

Zamenhof uzis la titolon “doktoro” cxar li havis universitatan titolon. Mi neniam auxdis ke li estis rajtigita (aprobita) instruisto; kaj tio, eventuale, portus la diskuton sur alian terenon, tiun de “profesoro”, kiu same havas multajn nuancojn. Ekzemple, mi estas aprobita profesoro pri juraj kaj ekonomikaj fakoj en la superaj lernejoj, kaj do mi rajtas (almenaux en Italujo) uzi la titolon “profesoro”; sed mi ne estas universi tata profesoro kiel ekzemple Ivo Lapenna.

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: domenica 2 marzo 2014 09:50
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) R: doktor- o

Johan Derks

unread,
Mar 3, 2014, 9:09:47 AM3/3/14
to la-bona...@googlegroups.com
Kiam ili vivis?
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: zondag 2 maart 2014 10:47
Onderwerp: R: (la bona lingvo) doktor- o

Antonio De Salvo

unread,
Mar 3, 2014, 1:29:26 PM3/3/14
to la-bona...@googlegroups.com

Gxenerale, ili vivis antaux longa tempo, sed nenio malhelpas, ke oni proklamu tiajn “Majstrojn” ankaux cxe modernuloj (kiel ekzemple Teresa el Liseux). La kialo de la vivo-malnoveco de la proklamitoj ne estas, ke temas pri “pra”majstroj, sed ke cxe antikvuloj estas pli facile ne trovi kontrauxstarojn; ekzemple, kio okazus se iumomente oni deklarus “majstro de la kredo” Teilhard de Chardin? Jam problemoj estigxis cxe deklaro pri Roberto Bellarmino (mortinta en 1621, proklamita en 1931), pro lia partopreno en la “afero Galilei”.

Gxis

Antonio

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Johan Derks
Inviato: lunedì 3 marzo 2014 15:10

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages