pluk-i

4 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Oct 20, 2014, 2:53:15 AM10/20/14
to °listo 'lbl', °listo 'oficialigoj'
Pro la hodiaŭa vorto de la tago, mi rimarkis ke la radiko "pluk-" ne estas oficialigita. Ĉu mi eraras?
Ĉu indas oficialigi ĝin? Kelkaj el la signifoj indikitaj de 'la vorto de la tago' ne ŝajnas al mi akcepteblaj.

Amike

renato

PLUKI

Kapti inter la fingroj, kaj aparte:

1. Rikolti floron, frukton, ŝirante ĝin tiamaniere de la branĉo:

Ni plukis florojn en la arbaro.
Mi plukis nur unu frazon el longa teksto.
Venis tempo por plukado.

2. Depreni, delevi malgrandan objekton:

Ŝi plukis fadeneton de sia maniko.
Li priplukis sian onklon (eltiris per ruzo aŭ trompo monon).

3. Pinĉi, plektri:

Bovinoj avide plukis herbon.


--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Marcos Cramer

unread,
Oct 20, 2014, 3:17:38 AM10/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Laŭ mi "pluk/i" estas oficialiginda.

Amike,
Markos

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

lowenstein, anna

unread,
Oct 20, 2014, 3:18:43 AM10/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ni certe jam diskutis tiun vorton, eble kiam ankoraŭ vivis Francisko Simmonet, ĉar mi pensas, ke ankaŭ li partoprenis. Supozeble nia nuna traktado de tiu vorto estas sekvo de tiu diskuto. Laŭ mi, ĝi estas oficialiginda.

Anna

2014-10-20 8:53 GMT+02:00 Renato Corsetti <renato....@virgilio.it>:

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.



--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Oct 20, 2014, 4:15:27 AM10/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
> Laŭ mi "pluk/i" estas oficialiginda. Markos
Mi samopinias, J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
Oct 20, 2014, 4:39:10 AM10/20/14
to la-bona...@googlegroups.com, °listo 'oficialigoj'
Mi vidas, ke ĉiuj estas por oficialigo.

Anna:
|   Ni certe jam diskutis tiun vorton, eble kiam ankoraŭ vivis Francisko Simmonet...
Mi tute ne memoras pri tio, tamen en ordo!

Kio pri la difino? Ĉu:
" Rikolti floron, frukton, ŝirante ĝin de la branĉo. Figure: Depreni, delevi malgrandan objekton." 

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Nguyen Xuan Thu

unread,
Oct 20, 2014, 5:22:59 AM10/20/14
to la-bona...@googlegroups.com, °listo 'oficialigoj'
Mi profitas de la oportuneco por demandi, ĉu ekzistas esperanta vorto(j) por la angla "finger food", kiu komencas modiĝi en mia lando, precipe ĉe la junularo? Tamen, vjetnamoj uzas la anglan vorton sen traduko al la vjetnama (ĉar tio ne ekzistas en la nacia lingvo). Ĉu "plukmanĝaĵo" taŭgas?                                                                  Dankon,                                                                                                      Amike,                                                                                                        Thu

--

lowenstein, anna

unread,
Oct 20, 2014, 5:49:02 AM10/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
2014-10-20 11:22 GMT+02:00 Nguyen Xuan Thu <autu...@gmail.com>:
Mi profitas de la oportuneco por demandi, ĉu ekzistas esperanta vorto(j) por la angla "finger food", kiu komencas modiĝi en mia lando, precipe ĉe la junularo? Tamen, vjetnamoj uzas la anglan vorton sen traduko al la vjetnama (ĉar tio ne ekzistas en la nacia lingvo). Ĉu "plukmanĝaĵo" taŭgas?    

 Tio estas bela ideo, tamen se mi hazarde renkontus la vorton "plukmanĝaĵo", mi verŝajne imagus manĝaĵon, kiun oni plukas de la branĉoj de arbo aŭ simile (ekzemple berojn aŭ nuksojn). Tamen mi ne havas pli bonan ideon. Temas pri manĝaĵoj, kiujn oni manĝas per la fingroj, ĝenerale iom malgrandaj aferetoj, de la speco, kiun oni ricevas en elegantaj bufedoj. Mi vidas per Vikipedio, ke la esprimo estas transprenita rekte en la angla ankaŭ en la francan, la italan kaj aliajn lingvojn. Ĉu simple "fingro-manĝaĵoj"? aŭ pli precize, sed iom pedante: "perfingraj manĝaĵoj"?

Kore,
Anna
                                                           

Josenilton

unread,
Oct 20, 2014, 9:45:23 AM10/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Mi kredas, ke "perfingraj manĝaĵoj" estas pli proksimaj de la vera senco de la afero, sed ŝajnas, ke la eltaraĵo ne estas la manĝaĵoj en si, sed la maniero manĝi ilin, ĉu  ne vere? Se jes, eble pli ĝusta esprimo povus esti "perfingra manĝado". Se, tamen, oni nepre volas rimarkigi la manĝaĵon, anstataŭ la manieron, oni povus diri, pli precize, fingre prenitaj manĝaĵoj/manĝaĵo-pecoj.

--

Marcos Cramer

unread,
Oct 20, 2014, 10:20:35 AM10/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Anna skribis:

Ni certe jam diskutis tiun vorton, eble kiam ankoraŭ vivis Francisko Simmonet, ĉar mi pensas, ke ankaŭ li partoprenis. Supozeble nia nuna traktado de tiu vorto estas sekvo de tiu diskuto. Laŭ mi, ĝi estas oficialiginda.

Jes, mi ankaŭ memoras tion, kaj miamemore Francisko kontraŭis la vorton. Ĉiuokaze, ni tiam registris la vorton kun la milda simbolo "~", kio ne kontraŭas ke ni nun proponu ĝian oficialigon.

Amike,
Markos

lowenstein, anna

unread,
Oct 20, 2014, 3:11:55 PM10/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
José skribis:
2014-10-20 15:45 GMT+02:00 Josenilton <jota...@gmail.com>:
Mi kredas, ke "perfingraj manĝaĵoj" estas pli proksimaj de la vera senco de la afero, sed ŝajnas, ke la eltaraĵo ne estas la manĝaĵoj en si, sed la maniero manĝi ilin, ĉu  ne vere? Se jes, eble pli ĝusta esprimo povus esti "perfingra manĝado". Se, tamen, oni nepre volas rimarkigi la manĝaĵon, anstataŭ la manieron, oni povus diri, pli precize, fingre prenitaj manĝaĵoj/manĝaĵo-pecoj.


Anna:

 Certe la esprimo rilatas la la manĝaĵoj mem, kaj tial ili estas manĝaĵoj, ne manĝado. Sed ili estas manĝaĵetoj, kiujn oni povas manĝi per la fingroj: tiaj aferoj, kiujn oni kutime ricevas ĉe la urbestra akcepto dum la UK! Fakte, mi kutime nomas tiajn aferojn "manĝaĵetoj".

Kore,
Anna

Josenilton

unread,
Oct 20, 2014, 3:29:50 PM10/20/14
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu ankaŭ manĝoplukaĵo eblus?

ro-esp

unread,
Oct 20, 2014, 8:02:39 PM10/20/14
to la-bona...@googlegroups.com, oficialigin...@yahoogroups.com, renato....@gmail.com


Op maandag 20 oktober 2014 08:53:15 UTC+2 schreef Renato Corsetti:
Pro la hodiaŭa vorto de la tago, mi rimarkis ke la radiko "pluk-" ne estas oficialigita. Ĉu mi eraras?
Ĉu indas oficialigi ĝin?

jes, nepre

> Kapti inter la fingroj,

Se mi kaptus musxon inter la fingroj, mi per tio ne plukus gxin


> kaj aparte: 1. Rikolti floron, frukton, ŝirante ĝin tiamaniere de la branĉo: Ni plukis florojn en la arbaro. Mi plukis nur unu frazon el longa teksto. Venis tempo por plukado. 2. Depreni, delevi malgrandan objekton:

Ne eblas oluki moneron de tablo


> Ŝi plukis fadeneton de sia maniko. Li priplukis sian onklon (eltiris per ruzo aŭ trompo monon). 3. Pinĉi, plektri: Bovinoj avide plukis herbon.

la gitaristo plukis kordon

Eble ni devus havi difinon kia : "malfiksi per malmulte da forto ion jes/apenaw fiksitan" "tiri dum momento"
Hmm, cxu ekzistas alia vorto por "tiri la plumojn el (morta) birdo?

"fingerfood" lawdifine NE estas plukmangxajxo, sed mangxajxo kiun oni rajtas mangxi sen uzi mangxil(ar)on (forko, kulero, trancxilo)

                                             gxis, Ronaldo N

lowenstein, anna

unread,
Oct 21, 2014, 3:05:16 AM10/21/14
to la-bona...@googlegroups.com
La vorto "pluki" pensigas min pri delikata movo de la fingroj, verŝajne ĉar oni plej ofte uzas ĝin rilate al floroj. Fakte, la movo estas sama kiel "pinĉi", sed tiu vorto donas malpli delikatan impreson! Tial verŝajne Thu proponis ĝin en la kunmetaĵo "plukmanĝaĵoj", ĉar estas la sama ideo pri delikata prenado de eta frandaĵo. Mia dubo pri tiu kunmetaĵo rilatis al la fakto, ke mi ne certas, ĉu la homoj komprenus, kion oni volas esprimi per ĝi. 

Kaj nun mi havas bonan ideon por "finger food": "manĝaĵeto, frandaĵeto".

Anna

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages