Chu pro tio, ke tiuj 43 vortoj pli-malpli hazarde aperis en chi- forumaj diskutoj?
Chu la Akademio ankorau sisteme esploras la vort-oftecon kiel kriterion por oficialigo? Se jes, kiel?
En
http://www.bonalingvo.org/index.php/Radikoj_oficialigindaj
estas listo de 43 "radikoj oficialigindaj".
Bonege. Bonvolu aliĝi al la listo <oficialigin...@yahoogroups.com> kaj tie prezenti vian opinion pri kiuj estas efektive oficialigindaj kaj kiuj ne estas.Eble iuj el la radikoj en tiu tabelo efektive estus oficialigeblaj (lau mia unua impreso, eble kvarono el ili ; necesus pli atenta pristudado). Iuj aliaj, kontraue, estas tipaj ekzemploj de la mal bonalingvajhoj, kiujn nia "bonalingva" grupo celis kontraubatali.
Kaj kiaj estas la kriterioj por oficialigebleco?
2) El la listo oni forstreku la radikojn de tiaj vortoj, kiuj estas tre internaciaj*) kaj pri kies formo kaj pri kies signifo estas sufiche da klareco.
Oni bezonas maksimume tiom da silaboj, kiom la esprimota radiko havas; au, se oni bezonas pli da silaboj, ol la esprimota radiko havas, la silabnombro estas maksimume tri.
On 20 Apr., 11:35, Fra Simo <fras...@gmail.com> wrote:
> Eble iuj el la radikoj en tiu tabelo efektive estus oficialigeblaj (lau
> mia unua impreso, eble kvarono el ili ; necesus pli atenta pristudado).
Kaj kiaj estas la kriterioj por oficialigebleco?
La problemo estas ke la granda laboro timigas ĉiujn, lastatempe ankaŭ Niko-n, kiu estis la sola sisteme okupiĝanta pri tio.Chiuokaze, mi ne opinias ke ni baldau trairos la tutan NPIV-on por pliampleksigi nian liston de oficialigindaj radikoj. Lau mi pli indas trairi NPIV por aldoni liniojn al SSV (kvankam oni ja povus trairi NPIV por ambau celoj paralele).
Ni provu ĝin en la praktiko pri la venontaj dek linioj, kiujn ni aldonos, por vidi kiel ĝi funkcias.Lau mi ankau indas priparoli iujn principojn por pritrakti radikojn pridiskutatajn/ pridiskutindajn por aldono al SSV. Mi iam pensis pri iu punktosistemo (pridiskutata radiko ricevus diversajn punktojn depende de ghia oficialecostatuso, uzokvanto, longeco kaj taugeco de eblaj anstatauigoj ktp). Se ni havus tiam sistemon, ni tamen ne havu tro rigoran limon de punktoj por ke iu radiko eniru la liston; anstataue ni havu iun koridoron de punktoj, che kiuj ni pridiskutos per aparta konsidero de la koncerna radiko; nur se la radiko estas au sub au super tiu meza koridoro, la punktoj jam decidas la aferon. Kion aliaj pensus pri tia sistemo?