---------- Forwarded message ----------
From:
Nguyen Xuan Thu <
autu...@gmail.com>
Date: 2008/5/5
Subject: Re: (la bona lingvo) Re: marmelado kaj konfitajho?
To:
la-bona...@googlegroups.comCc: Le Thien Thu <
lethient...@gmail.com>
Post konsiligxo de esperantisto-kolegino, ingxeniero pri mangxajxa tehxnologio, marmelado kaj konfitajxo malsamas je multaj punktoj:
Ingredienco: Ambaux estas preparitaj el fruktoj, sed fruktoj por marmelado estas pli ordinaraj (orangxo, pomo...),
Distrancxigxo: oni distrancxigas fruktojn au pistas ilin por fari marmeladon. Por konfitajxo, oni lasas ilin sen distrancxo aux nur iomete distrancxas.
Sukera proporcio: 50% por marmelado, 70% por konfitajxo
Malseka proporcio: 55-60% por marmelado, 65-70% por konfitajxo.
Sterilizado: oni aldonas sorban acidon aux benzoaton de sodio kiel konservilo por marmelado. Por konfitajxo, oni nur sterelizas per varmo, ne aldonante hxemiajxon.
Prezo: Konfitajxo estas pli multekosta, ol marmelado.
Gusto: Konfitajxo estas pli bongusta, ol marmelado.
en la vjetnama: marmelado = mứt quả nghiền (konfitajxo el pistitaj fruktoj)
konfitajxo = mứt
Konkludo: marmelado (franclingve marmelade, compote), kaj konfitajxo (franclingve confiture) estas du malsamaj produktoj kaj rajtas havi sian apartan nomon.
Amike,
Thu
Mi ne havas fortajn opiniojn pri marmelado sed jen kion mi trovis:
En la franca "confiture" laux petit Robert signifas "frukto trancxita aux entera kuirita en sukero por konservi gxin"
Kaj la franca "marmelade" signifas "frukto dispremita kaj kuirita kun sukero"
Do sxajnas al mi ke konfitajxo estas postmangxo, kaj marmeladon oni metas sur pano.
Krome en la kanada angla oni distingas inter "marmelade" kiu estas farita de maldolcxa orangxo, kaj "jam" kiu estas farita de aliaj fruktoj. Mi neniam alkutimigxis al tiu distingo kaj kiam mi eraras oni demandas min cxu mi estas fremdulo:)
Senpolemike
Detlef K