Mi legis kun intereso artikolojn
titolitajn "EEU renkontis en Bruselo la prezidanton de Euxropa Parlamento" en
marta numero kaj "Vocxdonu kaj rakontu" en aprila numero de Revuo
Esperanto.
Bedauxrinde ambaux artikoloj ne parolas
pri "oficialigo de Esperanto en EU".
Se la oficialigo realigxus, UN ankaux
oficialigus Esperanton. Esperanto estas intereuxropa lingvo, tial EU devas
iniciati. Por konduki la EU-on, cxiuj euxropaj esperantistoj devas agi
al EU parlamentanoj de siaj landoj, sendas al ili leterojn propagandante
nian lingvon, kaj petante vocxdonojn de jes.
UEA kaj EEU kun LKKoj devas iniciati kaj
helpi la agadon kiel eble plej frue.
Mi petegas cxiujn euxropajn esperantistojn
starigi sin kaj agi kaj venki cxi tiun batalon.
Se ne, nia lingvo mortos ne pli
malfrue cent jaroj, cxar en Japanio preskaux cxiuj esperantistoj estas maljunaj
ol kvindek jaroj.
Kun
espero,
NAKAI Tuneo