> handikapulo -> havadulo de korpa aŭ mensa malhelpo
> Kion vi opinias?
Mi ne deziras pridebati la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la
enlistigitaj proponoj, ĉar nepre multaj pli fakas ol mi pri la temo;
mi tamen substrekas, ke "havadulo de korpa aŭ mensa malhelpo" tute ne
estas "simpla samsignifa vorto".
Eble tia difino povus utili por la vortaristoj inter ni, sed nia listo
prefere nur enhavu simplajn vortojn aŭ mallongajn esprimojn per kiuj
anstataŭigeblas malbonlingvaj esprimoj.
--
Fabio
Nekapablulo estas eble ech diskriminacia esprimo por handikapulo, char
tiu chi nepre povas esti kapabla.
Tiu "iu" estis mi.
> Al tio mi nur povas respondi, ke
> kutime la kunteksto helpas al la ĝusta kompreno.
En cxi tiu okazo apenaux: la kunmetajxo aperus en similaj kuntekstoj
sendepende de tio, cxu la parolanto/skribanto celas diri "nekapabla ulo" aux
"ulo havanta nekapablon". La kunteksto versxajne ne solvus la demandon, kun
kia sinteno la parolanto/skribanto uzas la vorton. Cxar Marcos permesis al
si ripeti, kion li diris en januaro, ankaux mi ripetu, ke kiam E-parolanto
legas aux auxdas vorton kun -ulo, li/sxi unue pensas pri derivajxo el
adjektivo.
> Antaŭ ol plidaŭrigi la diskuton pri ĉi tiu jam pridiskutita vorto, mi
> proponas al ĉiu diskutemulo unue tralegi nian antaŭan diskuton, kiun
> vi trovas se vi entajpas "handikap" en la serĉokampon sur
> groups.google.com/group/la-bona-lingvo.
Gxuste. Mi mem faris la samon en mia propra mesagxujo nomata "esperanto",
indikante min mem kiel sendinton, kaj trovis, ke mi konservis 5 mesagxojn
miajn el tiu diskuto, unu el la 25.1.2009, unu el la 26.1., du el la 28.1.
kaj unu el la 30.1. Mi havas nenion por aldoni - nur eventuale ion por
profundige kompletigi - al la tiama argumentado.
Otto
Mi havas nenion por aldoni - nur eventuale ion por profundige kompletigi - al la tiama argumentado.
Mi komprenas, ke tiu vorto estas esperantigo de la itala "diversamente abile", ĉu ne? Eble tamen la itala politika ĝusteco estas iom tro granda. Ĉu niaj japanj kaj ĉinaj amikoj komprenus tiun vorton por "mal-avantaĝ-ul-o"?ali-kapabl-ul-o
Otto:
> kiam E-parolanto
> legas aux auxdas vorton kun -ulo, li/sxi unue pensas pri derivajxo el
> adjektivo.
Ech se mi povas kompreni la distingon enkondukitan de Marcos,
vershajne Otto pravas, char ekz. mi mem ne povas eviti tuj pensi pri
"ulo nekapabla" kiel la plej rekta analizo de la vorto "nekapablulo".
Mi timas do ke ghi estas maltrafa vorto, char chi-kaze temas pri
a-vorto (kapabla) kiel la plej ofta, baza formo de tiu nocio kaj do ni
alfrontas la nesolvitan problemon de la vortkonstrua sistemo en
Esperanto (mi tute NE shatas la dogmon de
Waringhien-Kalocsay-Albault-Cherpillod pri ia "gramatika karaktero de
la radikoj", sed bedaurinde mi ne estas tute certa pri kiu au kia
alternativo estus la plej tauga; mi nur havas fortan suspekton ke ghi
estas malghusta).
Chu la vorto "nepovulo" estus utila ? Povi estas i-vorto, kaj oni
aludus tiel al fizikaj, intelektaj au sensaj nepovecoj.
Jose' Antonio Vergara
mia torina amiko Profesoro Fabrizio Pennacchietti proponis kiel
difino de "andikapulo" la vorton alikapablulo", kaj mi, kiu vivas sur
rulsegxo tute konsentas kun li kaj deziras proponi tiun vorton kiel
alternativa difino por "handikapulo".
----- Original Message -----From: Renato Corsetti
mi intencis nur doni samsignifan vorton de mi sxatata por anstatauxi "handikapulon" kiu laux mi pli gxuste indikas mense malavantagxulon.
Silvia:
>mi
intencis nur doni samsignifan vorton de mi sxatata por anstatauxi
"handikapulon" kiu laux mi pli gxuste indikas mense malavantagxulon.
Renato:
>Kara Silvja, vi tute
rajtas fari proponojn kaj defendi ilin. Aliflanke eble vi estas iom izolita pri
tio ke "handikapulo" indikas ĉefe mensan malavantaĝulon.
Temas pri pure ital-lingva (mallauxdinda) fenomeno: italoj emas utiligi la vorton “handikapito” kun la misa senco “malspritulo”.
Aliflanke, “diversamente abile” (= alimaniere kapabla), la plej jxusa oficiala difino en Italujo, prave komprenigas, ke handikapulo ofte havas kapablojn, kiuj ne estas posedataj de la tiel diritaj “normalaj” homoj. Ekzemple mi, vidanto, ne kapabas legi per fingroj, kaj se mi trovigxas en malluma cxambro mi ne kapablas bone orientigxi, do efektive mi estas pli “handikapita” ol nevidanto.
Cetere, cxar gxis antaux nelonge mi estis tre miopa (mi solvis la problemon per instalo en la okulojn de artefaritaj kristal-lensoj), mi evoluigis la kapablon rekoni vocxojn, do mi farigxis en tiu kampo ”alimaniere kapabla”. Tion mi diras por substreki, ke la esprimo povas ankaux havi pozitivan nuancon.
La problemo, tamen , estas alia: cxu tiu esprimo estas internacie komprenebla?
Gxis
Antonio
Se oni klasus min kiel nepovulon, mi auxtomate pensus, ke oni klasas min
kiel senpovulon! Huf!
Otto
Gxi sxajnas al mi vorto kreita nur por esti euxfemismo, por ne vundi la
"trafitojn". Ekzemploj de similajxoj estas anstataux "malricxa" diri
"ekonomie evoluigebla", anstataux "sxtelisto" "alternativa laboristo" ktp.
Cxu auxtomate handikapulo havas aliajn kapablojn ol ne-handikapuloj? Mi
dubas.
Mi kunsendas artikolon, kiun mi siatempe skribis por la brajla gazeto
Esperanta Ligilo. Ne estas devige legi gxin.
Otto
En la nederlanda oni ja uzas "andersvaliden"
Kio pri la ĉina kaj la japana?
Mi kunsendas artikolon, kiun mi siatempe skribis por la brajla gazeto
Esperanta Ligilo.
Mi kunsendas artikolon, kiun mi siatempe skribis por la brajla gazeto Esperanta Ligilo. Ne estas devige legi gxin.
handikapo
handikapulo
syôgai: mensa aŭ fizika malhelpo kiu malfaciligas la normalan aktivaĵojn de la vivo-sya: -ulo
Ĉu "limigito" estus akceptebla vorto?
Marcos:
> Mi vidas ke vi mem uzas "handikapito" kaj "handikapita". Ĉu opinias ke
> anstataŭ la malrekomendo-signon "→" ni uzu nur la signon "~" ĉe nia
> linio pri "handikap". Aŭ ĉu ni eble tute ne havu linion pri
> "handikap" (krom eble en la sporta senco). Kaj ĉu vi opinias
> "handikap" oficialiginda radiko?
Mi ne havas firmegan opinion, sed se oni oficialigu la vorton, gxi validu
por la sporta kaj "brecxa" senco. La proksimuma signifo de "handikapo" estu
"malavantagxo", tiu de "handikapita" estu "malavantagxigita" kaj tiu de
"handikapito/-ulo" estu "malavantagxigito". Komunajxo inter la uzoj sporta
kaj "brecxa" estas, ke "handikapo" en ambaux okazoj estas malavantagxo, en
kiun oni (t.e. la konkur-arangxantoj, la socio - konscie aux ne - ktp.)
metas la koncernajn personojn.
> El tiu artikolo kaj viaj kontribuoj al nia januara diskuto pri
> "handikap" ŝajnas al mi, ke vi uzas "handikap" kiam vi parolas pri la
> limigoj kiujn kreas la socio, kaj "malhelp" kiam vi parolas pri la
> limigoj kreataj de via korpo. Ĉu mi ĝuste komprenis vian uzon?
Jes, almenaux proksimume.
> Se
> jes, kial vi tiel distingas inter "handikap" kaj "malhelp"; mi ja ne
> sukcesas vidi tian signifo-diferencon en tiuj vortoj.
Eble la vorto "malhelp" ne multe diferencas de "handikap" aux "malavantagx",
sed en mia artikolo mi menciis ankaux "redukt", "difekt" k.s. Mi ja opinias
grave, ke oni distingu inter tia malavantagxo, kiu sxuldigxas al la brecxo,
kaj tia, kiu estas "enmuntita" en la korpo aux menso de la koncerna persono.
Stiri auxtomobilon aux aviadilon mi versxajne neniam kapablos (krom se
inventigxos miraklaj teknikajxoj), tio sxuldigxas al ecoj de mia korpo.
Funkcii kiel komitatano de UEA mi ankaux ne povas, tiel, kiel la laboro en
la Komitato funkcias nun: dum la kunvenoj oni disdonas dokumentojn, kiujn la
komitatanoj legu rapidege, oni eble sur ekrano montras tekstojn, kiujn la
Komitato finredaktu, kaj dum elektoj oni vocxdonu skribe. Mia ne-kapablo
funkcii en la Komitato de UEA sxuldigxas ne al nesuficxa mensa kapablo mia,
sed al tio, ke "oni" establis rutinojn por la Komitata laboro, kiuj ne estas
adaptitaj (aux agorditaj, por paroli komputilece) al la funkciado de mia
korpo (hardvaro, por paroli komputilece). Kaj notu, ke estus perfekte eble
funkciigi la Komitaton per aliaj rutinoj, ekz. antauxsendado de cxiuj
dokumentoj en tia formo, ke ankaux vid-difekt/malhelp-ito povus ilin legi;
per ne nur skriba, sed ankaux parola prezento de aferoj dum la kunvenoj ...
Tiuokaze la laboro de la Komitato farigxus malpli rapida kaj tial malpli
efika, kaj eble tio malkonformas kun la nunaj sociaj idealoj, sed la
"prezo", kiun ni devas pagi por la efikeco, estas socio malpli inkluziva. En
la Komitato de UEA mi do estus handikapita en senco simila al tiu, en kiu
lerta sportisto estas handikapita en handikapa konkuro. Tiun handikapon
eblas pligrandigi, sed ankaux redukti aux ecx forigi, sendepende de mia
korpa stato.
Situacio simila al tiu, kiu regas en la Komitato de UEA, antauxe regis en la
Akademio de Esperanto. Kiam oni antaux multegaj jaroj volis kandidatigi min
por la Akademio, mi rifuzis, konsciante, ke gxia labormaniero estas tia, ke
mi ne povus partopreni sen sindona helpo de vidanto. Nun la komputilo kaj
Interreto multe plimalgrandigis tiun brecxon - tiom, ke mi akceptis
kandidatigon, kaj ecx elektigxis. Kaj mi supozas, ke estas objektive
konstateble, ke mi almenaux ne estas la plej pasiva Akademiano! Do mi estas
malpli handikapita en la Akademio ol mi estus en la Komitato.
Mia nekapablo stiri auxtomobilon ne estas handikapo en la cxi-supre
ilustrita senco, gxi estas nek pligrandigebla nek reduktebla per sxangxo de
rutinoj; gxi rekte rilatas al difekto aux manko en mia korpo.
La ebla diskuto pri tio, cxu rezulto de la gxenerala efikigo kaj rapidigo
estos malinkluzivigo de cxiam pli multaj homoj, kiuj ne havas la kapablon
funkcii optimume laux la nunaj sociaj idealoj, evidente estas ekster la
temaro de cxi tiu listo. Tamen, klarigante pri la _vorto_ mi ne povis ne
tusxi la _realajxon_. Pardonu!
Otto
Firman solvon mi ne havas, i.a. cxar gxi versxajne restus aktuala aux
akceptebla dum tre limigita tempo!
Otto