kontingento/kvoto

0 views
Skip to first unread message

Johano Karlo Rinaldo

unread,
May 26, 2015, 2:51:15 AM5/26/15
to ED.BLdiskutlisto
Ambaŭ la du neoficialaj vortoj pli-malpli signifas "kvanto aŭ parto" de tutaĵo.

Kontingento estas Z-a vorto iom sinonima al "kontribuo" kun ligo al liverado.
Kvoto esta pleje uzata laŭ proporcia signifo ĉefe en monaj aferoj.

Miaopinie temas pri utilaj vortoj, tamen indas ilin ekzameni, ĉu?
J-K Rinaldo

Renato Corsetti

unread,
May 26, 2015, 4:50:37 AM5/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Johano Karlo:

|   Miaopinie temas pri utilaj vortoj, tamen indas ilin ekzameni, ĉu?

Mi tre supraĵe ekzamenis ilin kaj miaj unuaj respondoj:

kontingent-o --> (laŭ la kunteksto) kvant-o, part-o
kontingent-i --> fiks-i lim-o-n, lim-ig-i
kvot-o --> (laŭ la kunteksto) procent-aĵ-o, kvant-o

Amike

Renato


--
Renato Corsetti
117 Dukes Avenue, London N10 2QD
Britujo, renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
May 27, 2015, 4:22:20 AM5/27/15
to la-bona...@googlegroups.com

> | Rinaldo: Miaopinie temas pri utilaj vortoj, tamen indas ilin ekzameni, ĉu?
>
> Corsetti> Mi tre supraĵe ekzamenis ilin kaj miaj unuaj respondoj:
> - kontingent-o --> (laŭ la kunteksto) kvant-o, part-o
> - kontingent-i --> fiks-i lim-o-n, lim-ig-i
> - kvot-o --> (laŭ la kunteksto) procent-aĵ-o, kvant-o

Vere mi preferas la precizecon de la du originalaj neoficialaj vortoj.
Tamen mi provas plibonigi la proponojn
- kontingent-o --> parta kontribuaĵo
- kontingent-i --> disdividi kontribuaĵon
- kvot-o --> procenta parto
J-K Rinaldo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages