Kara Renato,
nun denova propono:
1. kompreneble estus facile kaj do rapide fareble, se ni volus simple
reeldoni la elĉerpitan vortaron en la formo (la du paĝoj) de mi
proponita. Tion ni povus fari tuj. Sed ĉar ĝi entenas plurajn
dubindaĵojn, mi tiukaze proponas, ke ni unue reviziu ĝin. Tiam ni
eldonos ĝin kiel 2-an, reviziitan eldonon. Se ni decidas pri tiu ĉi
propono, tiam mi enpaĝigos la tutan restaĵon laû la modelo de la unuaj
2 paĝoj, petos la grupon "la-bona-lingvo" revizii ĝin, kaj poste ni
(ekz-e vi kaj mi) decidos pri la ŝanĝproponoj, mi enmetos ilin en la
vortaron kaj poste sendos la pretan vortaron al tiuj el la grupo
"la-bona-lingvo" - aû al la tuta grupo - por findecido. Povas esti, ke
tiun lastan paŝon ni povos ŝpari al ni, se nur vi estos la aûtoro (kaj
MAS la enpaĝiganto kaj eldonanto).
2. Altenativo: uzi (1.) kaj enmeti krome la tutan ReVon kaj samtempe
kunigi la duoblajn kapvortojn. Tion mi povos ankaû fari relative
facile, sed kun iom pli da tempo, kaj tiam ni devos interkonsenti pri
relative multaj farendaj ŝanĝoj (en la parto de la ReVo). La rezulto
estos plibonigita ReVo kun niaj alternativoj. Laû mi, io ege
dezirinda. Ankaû tie la reta grupo povos helpi.
3. Egale ĉu ni elektos (1.) aû (2.), ĉiukaze mi proponas eldoni la
kiom eble plej ampleksan vortliston (PIV kaj Nepivaj vortoj kaj eble
eĉ pliaj, eĉ kun parole aûditaj erare uzitaj nacilingvaj radikoj),
provizore sen difinoj, sed kun niaj alternativoj. Vi ja havas, se mi
bone komprenis, la vortlistojn de PIV kaj de Nepivaj vortoj. Ĉar tiu
ĉi (3.) estas laû mi nepre farenda, mi petas vin sendi al mi tiujn
vortlistojn, kaj mi provizore enpaĝigos tion. Sed kompreneble ni ambaû
verŝajne disponas pri sufiĉe da tempo por okupiĝi pri ĉiuj ĉi vortoj.
Do, ni sendos iom post iom la tutan liston al la grupo
"la-bona-lingvo" kaj petas ilin trovi la alternativojn. Ni du kolektos
la proponojn, kribros kaj decidos pri la bonaj rezultoj, kaj mi
redaktos kaj presigos la tutaĵon. Ĉion ĉi provizore sen difinoj.
4. Provizore "fina" celo estas eldoni (3.), sed kun vortostoko
limigita al la PIV kaj kun difinoj. Kun la celo, ke tio fariĝu la
estonte referencota vortaro, papere same kiel interrete.
Do, kara,
por komenci, mi petas vin sendi al mi la vortlistojn de PIV kaj de
Nepivaj Vortoj.
Mi kunmetos ilin por iom post iom progresi en la propono (3.).
Se vi preferas, ke ni unue fari simple 2-an eldonon de la elĉerpita
vortaro, ni povas kompreneble fari tion relative rapide, kiel dirite.
Decidu vi, ĉar tio estos verŝajne la plej rapida maniero redisponigi
la alternativojn al la publiko.
Ĝis poste,
Vilhelmo.
Saluton! [Vilhelmo Lutermano skribis:]1. reeldoni la elĉerpitan vortaron en la formo (la du paĝoj) de mi proponita. ... Sed ĉar ĝi entenas plurajn dubindaĵojn, ... ni unue reviziu ĝin.Laŭ mi tiu ĉi estas la plej realisma propono kaj oni ja atendas reviziitan eldonon.2. Altenativo: uzi (1.) kaj enmeti krome la tutan ReVon kaj samtempe kunigi la duoblajn kapvortojn. ... La rezulto estos plibonigita ReVo kun niaj alternativoj.Mi konsentas kun Vilhelmo, ke tiu ĉi estas dezirinda. Unue ni faru simplan reeldonon kun kelkaj revizioj, kaj poste ni komencu kunigi SSV kaj ReVo.3. eldoni la kiom eble plej ampleksan vortliston (PIV kaj Nepivaj vortoj ...), provizore sen difinoj, sed kun niaj alternativoj.Tiu ampleksa vortolisto kun SSV estos bonvena, sed ege ambicia tasko. Mi estas pesimisma pri ĝia efektivigeblo ene de kelkaj jaroj. Sed certe ni devas komenci. Amike, Vastalto
| Karaj, mi estas nun ĉe la litero F, kaj stumblas super: "flutero ~ rapida atripulsado, korflirtado" Mi supozas, ke temas pri "arteripulsado", do pri tajperaro, ĉu?
| Mi kuragxus diri "tropulsado" aux "superpulsado".
Bona solvo, sed oni devus aldoni (kor-), c'u ne?
En kunterksto, en kiu oni parolas pri kora misfunkciado, “kora” povus esti superflua, ja suficxus tropulsado, superpulsado.
Korvibrado povus esti bona solvo, ankaux proksima al la angla baza signifo.
Oni ankaux povus diri “rapidega korbatado”; sed tio estus priskribo, ne termino.
Mi ne samopinias pri kortremado, cxar kortremo jam havas propran signifon (temas pri tima sento, ne pri korpa misfunkciado):
Biblio, Readmono 28.67 Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos.
Saluton
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: sabato 11 luglio 2015 23:01
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) fluter-o
Renato Corsetti schreef op 11/07/2015 om 22:48:
--
Korvibrado povus esti bona solvo, ankaux proksima al la angla baza signifo.
Oni ankaux povus diri “rapidega korbatado”; sed tio estus priskribo, ne termino.
Mi ne samopinias pri kortremado, cxar kortremo jam havas propran signifon (temas pri tima sento, ne pri korpa misfunkciado):
Biblio, Readmono 28.67 Matene vi diros:Ho, venu la vespero! kaj vespere vi diros:Ho, venu la mateno! pro la kortremo, kiu atakos vin, kaj pro la vidaĵo antaŭ viaj okuloj, kiun vi vidos.
Cxi tie vere estas bezonata medicinisto.
Tamen: mi mem travivis severan “flutter”, en 2013, pro kio estis bezonita “korkonverto”; do, mi klopodis iom informigxi pri la afero.
Ekzistas baza diferenco inter flutter kaj fibrilacio (en la itala, cxi tiu lasta afero nomigxas “fibrillazione”, dum por la unua oni senpere utiligas la anglan terminon).
Ili ambaux estas neritmeco de la korbatoj, sed ili profunde diferencas en tio, ke “flutter” estas iusence “orda” neritmeco (kun alta frekvenco), dum fibrilacio estas senorda.
Fibrilacio estas tre pli dangxera; lastatempe, disvastigxas en Italio la cxeesto en difinitaj lokoj (ekz. unuahelpaj veturiloj, stadionoj, stacidomoj, flughavenoj ktp) de senfibrilaciigaj aparatoj, por senprokrasta interveno okaze de fibrilacio; por flutter, kontrauex, ofte “suficxas” medikamentoj (mi trapasis korkonverton cxar temis pri tre serioza “flutter”, post urgxa operacio dauxrinta 9 horojn pro pankreata kancero).
Laux mi, do, oni devas ankaux lingve distingi la du fenomenojn.
Gxis
Antonio
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Leo De Cooman
Inviato: domenica 12 luglio 2015 12:28
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) fluter-o
Cxi tie vere estas bezonata medicinisto.
Leo DE Cooman: Mi rigardis https://en.wikipedia.org/wiki/Flutter
Antonio De Salvo: Cxi tie vere estas bezonata medicinisto.
en la angla, ĉar la "nederlanda" vorto flutter mi pli bone konis en la teĥnika senco, kiam temas pri (elektromekanikaj) sonregistriloj.
Mi vidis en la angla vikipedio, ke la vorto havas pli ol dek signifojn.
| Mi povas prezenti al vi proksimume tridek punktojn, en kiuj mi ŝanĝis ion aŭ en kiuj mi petas vian konsilon.
Bone, prezentu ilin al la listo aŭ al mi, kiu poste prezentos ilin al la listo por unuopa diskuto.