moskit-o [zam] --> kul-o

12 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Mar 28, 2008, 4:52:42 AM3/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ricevis la proponon de Wilhelm Luttermann:

>- moskitoreto -> kulreto au kuloreto - moskitovualo -> kulvualo

Esence li volas ke ni indiku ke kulo estas samsignifa kun moskito.

Mi ne havas fortan opinion, sed esence li s'ajnas pravi.

Amike

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
Italujo <renato....@esperanto.org>
~ ~ ~

Giancarlo Rinaldo di Padova

unread,
Mar 28, 2008, 5:59:40 AM3/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Ja, temas pri malsamaj genroj... bedauxrinde!
J-K Rinaldo

Marcos Cramer

unread,
Mar 28, 2008, 12:57:33 PM3/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Esence li volas ke ni indiku ke kulo estas samsignifa kun moskito.

Tamen lau ReVo (kaj lau mia memoro ankau lau PIV, kiun mi nun pro vojaghado ne povas kontroli), "moskito" estas uzata por la "tropikaj specioj de la familio kuledoj". Eble ni povus skribi la linion jene:

moskit-o --> (tropik-a) kul-o

Opinio de biologiistoj estas tre bonvenaj.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2008, 11:29:33 AM3/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

ni povus skribi la linion jene:

moskit-o --> (tropik-a) kul-o

Tion mi faris. Nun la linio estas:

moskit-o [zam] --> (tropik-a) kul-o

Opinio de biologiistoj estas tre bonvenaj.

Certe!

Renato

Detlef Karthaus

unread,
Mar 29, 2008, 12:14:35 PM3/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi ne estas biologisto sed mi konscias ke en la germana ekzemple oni
distingas inter sang-sucxaj kuloj (Stechmuecke - pik-kuloj) kaj aliaj
musxetoj (nematocera).
Eble anstataux " tropika kulo" ni diru " sangsucxa kulo"
En Kanado ni havas sangsucxajn kulojn kvankam netropikajn.

amike
Detlef


2008/3/29 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
> Marcos:


>
> ni povus skribi la linion jene:
>
> moskit-o --> (tropik-a) kul-o

> Tion mi faris. Nun la linio estas:
>

> moskit-o [zam] --> (tropik-a) kul-o


>
> Opinio de biologiistoj estas tre bonvenaj.

> Certe!
>
> Renato
>
>
> >
>
> ~ ~ ~
> Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
> Italujo <renato....@esperanto.org>~ ~ ~
>

--
tradukisto de "Demian" www.librejo.com
TAKE 2008 Julio, Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, Montreal Canada
Auskultu: www.radioverda.com
http://radioaktiva.esperanto.org.uy/

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2008, 12:56:04 PM3/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Detlef:


Eble anstataux " tropika kulo"  ni diru  " sangsucxa kulo"

Mi aldonis vian variaj'on kiel la unuan, sed ni vere bezonas fakulon.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Apr 1, 2008, 6:09:48 AM4/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

> moskit-o --> (tropik-a) kul-o
>
> Opinio de biologiistoj estas tre bonvenaj.

Bedauxrinde antaux longe mortis "mia" zoologo (bestosciencisto) Carl
Střp-Bowitz, kiu estis gxeneral-lingve tre konservativa kaj Fundamentema (li
diris "Hxinujo", kvankam li devis rekoni la ekziston de la revuo "El Popola
Cxinio", kies nomon li devis citi tiel). Ne povante konsulti lin, mi tamen
konsultu tiun parton de lia lingvo-uzo, kiun mi memoras. Dum la unuaj jaroj,
kiam mi partoprenadis la ekskursojn al lia somera domo, kie svarmis tiaj
insektoj, pri kiuj ni nun parolas, li nomis ilin "kuloj". Sed iom post iom
li komencis nomi ilin "moskitoj", versxajne por distingi ilin de simulioj,
tipuloj kaj aliaj kuledoj aux anofeloj. Mi tamen opinias, ke kiel cxiutaga
vorto en gxenerala lingvajxo ni uzu "kulo". Kvankam estas grava diferenco
inter la "ordinaraj" kuloj, kies zumado estas incite auxdebla, kaj la
simulioj, kiuj ne produktas auxdeblan zumadon, sed kies mordado estas des
pli malagrabla, oni en mia hejma dialekto uzas la vorton "kulo"
(norveglingve, kompreneble), kiel gxeneralan terminon, povante tamen uzi
propran vorton por "simulio" en okazo de bezono. Dum mia infanagxo mi/ni
cetere nomis la simuliojn "kuletoj".

Alia ekzemplo de la cxiutaga uzo de "kulo" estas eldiro de Johan Hammond
Rosbach dum subcxiela somera arangxo: "Nia diligenta kulegaro".

Sen biologia sperto, sed kun multa praktika ve-sperto (por resti cxe la
bestoj),
Otto

Renato Corsetti

unread,
Apr 1, 2008, 6:56:54 AM4/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:

. . . li diris "Hxinujo". . .

Neatingebla fundamentisto. Ec' nia kolego Francisko ne kurag'as tiome.

"Nia diligenta kulegaro".

Mirinda!

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Apr 1, 2008, 5:05:47 PM4/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pro la mesagho de Otto, mi nun pripensas, chu ni eble uzu "=" anstatau "-->" che "moskito". Kion opinias la aliaj?

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 1, 2008, 6:11:22 PM4/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


Pro la mesagho de Otto, mi nun pripensas, chu ni eble uzu "=" anstatau "-->" che "moskito". Kion opinias la aliaj?

Mi ne havis la impreson, ke la mesag'o de Otto malfortigis la proponon pri "kuloj" anstatau' "moskitoj", sed mi pretas...

Renato

Pilar Otto

unread,
Apr 2, 2008, 2:41:55 AM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Renato:
> Marcos:

>
>> Pro la mesagho de Otto, mi nun pripensas, chu ni eble uzu "="
>> anstatau "-->" che "moskito". Kion opinias la aliaj?
>
> Mi ne havis la impreson, ke la mesag'o de Otto malfortigis la
> proponon pri "kuloj" anstatau' "moskitoj", sed mi pretas...

Ankaux mi ne havas tian impreson pri mia propra mesagxo, sed laux iuj
literatur-kritikaj skoloj la impresoj de la auxtoro de verko ne tiom gravas,
kiom la impresoj de la LEGANTOJ de la verko, por determini la veran signifon
de la koncerna verko!

Tamen: kio povis doni al Marcos la impreson, kiun li ekhavis, tio estas mia
insisto pri gxenerala, cxiutaga lingvo. En zoologio kaj botaniko (kaj aliaj
fakoj) mi ne insistas pri fortraduko de terminoj apartenantaj al preciza
nomenklaturo. Eble ecx estas realisme atendi, ke iam uzigxos Esperanta
versio de la klasigaj sistemoj de Lineo. Sed en gxeneralaj, eksterfakaj
kuntekstoj ni uzu cxiutagajn, universale kompreneblajn nomojn. Por
hundofakaj medioj eble utilas "dogo", "laniario", "mopso", "pudelo",
"setero", "spanielo" ktp., sed por ordinaruloj, kies plej bona amiko estas
ne la hundo, sed la kunhomo, "hundo" kaj kunmetajxoj kun "hundo" plene
suficxas.

Simile oni povas argumenti pri regionaj specialajxoj. Bero tre sxatata en
norda Skandinavujo (aux eble la kreskajxo, sur kiu gxi aperas) havas la
sciencan nomon "rubus chamaemorus", pro kio Střp-Bowitz "dekretis", ke gxia
Esperanta nomo estu "hxamemoro". Sed kiom utilas tiu Esperanta vorto, se
neniu Esperantisto ekster Skandinavujo gxin komprenas, kaj se gxi enestas en
preskaux neniu ecx granda vortaro? Antaux kelkaj jaroj tiu vorto aperis en
artikolo en Monato. En redaktora noto oni rimarkigis, ke gxenerale oni en
Esperanto nomas tiun beron "arkta(?) rubuso".

Otto

Renato Corsetti

unread,
Apr 2, 2008, 2:53:32 AM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:


> mia insisto pri gxenerala, cxiutaga lingvo.

Pluinsistu kaj mi insistos kun vi.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Apr 2, 2008, 8:24:08 AM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Lau mi, se iu vorto necesas en la scienco kaj estas anstatuiginda nur en la chiutaga lingvo, ni uzu "=" kaj ne "-->". "-->" Lau mi nur taugas, se la vorto anstatauigeblas en chiaj situacioj.

Marcos

Fra Simo

unread,
Apr 2, 2008, 8:37:17 AM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
     La lingvo internacia devas taugi kaj por "ghenerala, chiutaga" interkomunikighado, kaj por scienceca au alimaniere speciala. Mi konsentas, ke nia grupo devas atenti unuavice pri la unua ;  tamen, kiam sciencajn terminojn ni volas fortraduki al Esperanto, ni tion devas fari kun la bezonata precizeco. Tio neniel signifas, ke ni devas akcepti unu radikon novan por chiu vorto en chiu ajn alia lingvo, ech tute male !. Kutime sufichos uzado de afiksoj au de radikokunmetajhoj, au almeto de adjektivoj au aliaj vortoj.
     Pri la nomoj de la "Culicidae" kaj ceteraj "Nematocera" (vidu interalie la riamarkindan kompilajhon kaj tradukoproponaron de Wouter Pilger : http://www.geocities.com/wfpilger/insektcx.htm !  sed ni memoru, ke da nomotaj specoj da "Culicidae" estas eble tri mil tricent), mi ne havas pretan tabelon.
     Eksterdube la ordinara kaj ghenerala vorto estas la Fundamen,ta "kul/o". Demandoj levighas tiam, kiam oni volas distingi la "Culicomorpha" disde aliaj au la ceteraj "Nematocera", respektive  la "Culicidae" disde aliaj au la ceteraj "Culicomorpha",   la "Culicinae" disde aliaj au la ceteraj "Culicidae",   la "Culicini" disde aliaj au la ceteraj "Culicinae",   la  kuloj el la specaro "Culex" disde aliaj au la ceteraj "Culicini", "Culicinae" au "Culicidae", kaj la kuloj el la, pli konata, speco  "Culex pipiens" disde aliaj au la ceteraj eble pli ol kvardek specoj el la sama specaro. Chu por tiujn respektive pli speciale nomi necesos iu radiko nova, eble iuj radikoj novaj, au chu sufichos la radiko "kul/" ?  Wouter Pilger  elturnighas per la sola "kul/" por chiuj "Nematocera" (almenau por chiuj tiuj, kiujn li nomas, sed shajnas klara lia intenco entute kontentighi per tiu). Li uzas ankau radikon "kuleks/", sed tiu estas nur iu el liaj "kiel eble plej rekoneblaj esperantigoj de la sciencaj genronomoj, por eventuala uzo en scienceca kunteksto. Ili neniel estas celitaj aux tauxgaj por cxiutaga uzo en normala lingvajxo!" Tiajn ni prefere rigardu kiel nenion plian, ol helpilojn por konantoj de la scienca latina nomo ankorau ne konantaj la Esperantan nomon, sed ne kiel efektivajn Esper

 

 
 
 
 
 
 
 
 


 
2008/4/2, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Otto:


> mia insisto pri gxenerala, cxiutaga lingvo.

Pluinsistu kaj mi insistos kun vi.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Apr 2, 2008, 10:36:34 AM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/4/2, Fra Simo <fra...@gmail.com>:
     La lingvo internacia devas taugi kaj por "ghenerala, chiutaga" interkomunikighado, kaj por scienceca au alimaniere speciala. Mi konsentas, ke nia grupo devas atenti unuavice pri la unua ;  tamen, kiam sciencajn terminojn ni volas fortraduki al Esperanto, ni tion devas fari kun la bezonata precizeco. Tio neniel signifas, ke ni devas akcepti unu radikon novan por chiu vorto en chiu ajn alia lingvo, ech tute male !  Kutime sufichos uzado de afiksoj au de radikokunmetajhoj, au almeto de adjektivoj au aliaj vortoj.
     Pri la nomoj de la "Culicidae" kaj ceteraj "Nematocera" (vidu interalie la rimarkindan kompilajhon kaj tradukoproponaron preparatan de Wouter Pilger : http://www.geocities.com/wfpilger/insektcx.htm !  sed ni memoru, ke da nomotaj specoj da "Culicidae" estas eble tri mil tricent), mi ne havas pretan tabelon.
     Eksterdube la ordinara kaj ghenerala vorto estas la Fundamenta "kul/o". Demandoj levighas tiam, kiam oni volas distingi la "Culicomorpha" disde aliaj au la ceteraj "Nematocera", respektive  la "Culicidae" disde aliaj au la ceteraj "Culicomorpha",   la "Culicinae" disde aliaj au la ceteraj "Culicidae",   la "Culicini" disde aliaj au la ceteraj "Culicinae",   la  kuloj el la specaro "Culex" disde aliaj au la ceteraj "Culicini", "Culicinae" au "Culicidae", kaj la kuloj el la, pli konata, speco  "Culex pipiens" disde aliaj au la ceteraj eble pli ol kvardek specoj el la sama specaro. Chu por tiujn respektive pli speciale nomi necesos iu radiko nova, eble iuj radikoj novaj, au chu sufichos la radiko "kul/" ?  Wouter Pilger  elturnighas per la sola "kul/" por chiuj "Nematocera" (almenau por chiuj tiuj, kiujn li nomas, sed shajnas klara lia intenco entute kontentighi per tiu). Li uzas ankau radikon "kuleks/", sed tiu estas nur iu el liaj "kiel eble plej rekoneblaj esperantigoj de la sciencaj genronomoj, por eventuala uzo en scienceca kunteksto. Ili neniel estas celitaj aux tauxgaj por cxiutaga uzo en normala lingvajxo!" Tiajn ni prefere rigardu kiel nenion plian, ol helpilojn por konantoj de la scienca latina nomo ankorau ne konantaj la Esperantan nomon, sed ne kiel efektivajn Esper [Meze en chi tiu vorto mia mesagho estis sendita, pro ia fusho au de "gmail", au de la komputoro, au de mi. Mi petas senkulpigon. Vi povas mian tuj antauan mesaghon forvishi, char ghi plene reaperas interne de la nuna.]
 
...antajn radikojn.
     Tamen necesas ankorau plua pripensado, char samateksta  tradukado de "NEMATOCERA" per "kuloj", de "Culicidae" per "piko-kuloj" kaj de "Culex pipiens" per "(piko-) kulo" povus naski miskomprenojn. Chu do alpreni krome la radikon "kuleks/o", per kiu WP Esperante vestas la latinan "Culex"-on (supozeble pro nura pretervido ne respondanta al intenco lia li skribas, kavazau tiu "kulekso" respondus nur al "Culex pipiens" kaj ne al la tuta specaro "Culex") ?  Aparta demando, al kiu mi momente ne havas firman respondon nek sentas urghan bezonon respondi, estas, chu pli konvenus "kuleks/" au "kulik/" : ja la latina formo de la vortobazo estas "culic-", kiu estus elparolata <kulik> lau la klasika elparolo, se la vortoj ekzistus en la latina lingvo klasika (sed efektive <kulic> au <kilis> (t. e. [kylis], sed mi ne uzas la sistemon de la "Association phonétique internationale", char tiu nur kelkokaze estas en interreta mesagho transsendebla) au alie en la diversaj landoj, kion ni eble povas malatenti) ;  en la sufiksohavaj formoj tiu "kuleks/" do respondas al la latina "culic-". Ankau en "culex", la latina nominativa formo de la nomo de kulo,  la efektiva vortobazo estas "culic-" <kulik> (kiu tiel aperas che la aliaj kazoj), kaj nur pro automataj elparoloreguloj tiu shanghighas al <kulek> antau la vortofina <s> (ikso ja estas nur maniero skribi : <k>+<s>).
      Aliaj apartaj demandoj, pli gravaj, estas, chu ne decus, unuflanke, konservi la dupartecon de la sciencaj speconomoj, kaj, aliflanke, postmeti la adjektivojn difinantajn, chu do, ekzemple, ne necesas diri por "Culex pipiens" ion similan ne al "pik/o-kul/o", sed al "kul/o pik/em/a".
     Restas demando pri  utilo de la proponata "moskit/" apud "kul/". WP tiun aldonas en du lokoj : kiel egalajhon de "piko-kuloj" (apud lia "kuleksedoj", kiun li rigardas nur kiel ion eventuale uzeblan en sciencecaj kuntekstoj, kaj la de li  malpreferata NPIV-ajho "kuledoj"), kaj en la NPIV-a "malario-moskito" aldonita kiel egalajho de "malario-kulo" en la traduko de "Anopheles maculipennis". Estas tute klare el la kunteksto, ke en neniu el tiuj du okazoj la aldono de "moskit/" iel ajn utilas. Krome, la klarigoj en la NPIV , senshanghe kopiitaj en la 8-a O. A., insiste diras, ke "moskit/" estas radiko ne-scienca kaj malpreciza : "moskit/o. Komuna nomo por pikantaj dipteraj insektoj, precipe el la familio de kuledoj." (La substrekoj estas miaj.) Al kio aldonighas, nur en la NPIV : "malaria ~o. Anofelo."
     Kore salutas                                             Francisko

Fra Simo

unread,
Apr 2, 2008, 11:01:41 AM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/4/1, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:

Otto:

. . . li diris "Hxinujo". . . Neatingebla fundamentisto. Ec' nia kolego Francisko ne kurag'as tiome.
 
     La Zamenhofa radiko "Hhin/" ne aperas en la Fundamento. Sed la provoj tiun anstatauigi per io alia shajnas al mi nepre vigle kontraubatalindaj, pro tio ke ilin kauzas deziro shanghi la alfabeton de la lingvo internacia (kiu ja estas fiksita de la Fundamento) per forigo de la litero hho. Estas tre bedaurinde, ke tiu deziro estis tiu de kelkaj repektataj vortaristoj, interalie de Wüster en sia Enciklopedia Vortaro. Neniam ajn mi nomis tiun landon, kies chefurbo en la nuna momento estas Pekino, alie ol per la vorto "Hhin/uj/o". Se nia tabelo enhavos ankau gentanonomojn kaj landonomojn, nepre devos enesti la jenaj du linioj :
      Chin-o --> Hhin-o
      Chini-o --> Hhin-uj-o

     Kore salutas
                                       Francisko

Detlef Karthaus

unread,
Apr 2, 2008, 11:26:59 AM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Al mi la radiko 'hxin' sxajnas stranga, cxar mi scias ke la nomo Chino
venas de la Ching dinastio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Dinastio_Qing
"La dinastio Qing (pr. ĉing) estas la lasta ĉina dinastio, el
Manĉurio, kies regantoj konkeris Ĉinion, ĝi daŭris de 1644 ĝis 1911"
Kiel iama studento de la cxina lingvo mi ankaux scias ke la sono Hx
ne ekzistas en la cxina lingvo. Eble ni lasu la decidon al la
enlogxantoj de tiu lando.

amike
Detlef

On Wed, Apr 2, 2008 at 11:01 AM, Fra Simo <fra...@gmail.com> wrote:
>
>
> La Zamenhofa radiko "Hhin/" ne aperas en la Fundamento. Sed la provoj
> tiun anstatauigi per io alia shajnas al mi nepre vigle kontraubatalindaj,
> pro tio ke ilin kauzas deziro shanghi la alfabeton de la lingvo internacia
> (kiu ja estas fiksita de la Fundamento) per forigo de la litero hho. Estas
> tre bedaurinde, ke tiu deziro estis tiu de kelkaj repektataj vortaristoj,
> interalie de Wüster en sia Enciklopedia Vortaro. Neniam ajn mi nomis tiun
> landon, kies chefurbo en la nuna momento estas Pekino, alie ol per la vorto
> "Hhin/uj/o". Se nia tabelo enhavos ankau gentanonomojn kaj landonomojn,
> nepre devos enesti la jenaj du linioj :
> >
> > >
> > > > Chin-o --> Hhin-o
> > > >
> > >
> >
> Chini-o --> Hhin-uj-o
>
> Kore salutas Francisko
> >
>

--

Marcos Cramer

unread,
Apr 2, 2008, 11:56:27 AM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
La Zamenhofa radiko "Hhin/" ne aperas en la Fundamento. Sed la provoj tiun anstatauigi per io alia shajnas al mi nepre vigle kontraubatalindaj, pro tio ke ilin kauzas deziro shanghi la alfabeton de la lingvo internacia (kiu ja estas fiksita de la Fundamento) per forigo de la litero hho. Estas tre bedaurinde, ke tiu deziro estis tiu de kelkaj repektataj vortaristoj, interalie de Wüster en sia Enciklopedia Vortaro. Neniam ajn mi nomis tiun landon, kies chefurbo en la nuna momento estas Pekino, alie ol per la vorto "Hhin/uj/o". Se nia tabelo enhavos ankau gentanonomojn kaj landonomojn, nepre devos enesti la jenaj du linioj :
      Chin-o --> Hhin-o
      Chini-o --> Hhin-uj-o

Mi ne konsentas. La radiko "chin" estas multe pli kutima ol aliaj radikoj, kiuj estas uzataj anstatau radikoj kun hh, do mi pensas ke temas pri iom aparta fenomeno, nome pri tio ke la malpli internacia formo "hhin" estis jam frue anstatauigita per la pli internacia formo "chin", kiu nun tute enradikighis kaj kauzis arhhaikighon de la radiko "hhin".

Aldone, mi ech ne certas chu ni entute menciu aliajn hh-anstatauigajn formojn (kiel "tekniko") en nia listo. Lau mi, nia listo pli koncentrighu pri skemismo ol pri Fundamenteco, kaj el skemisma vidpunkto ne estas kialo por kontraui la formojn kun "k" anstatau "hh".

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Apr 2, 2008, 5:08:57 PM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Francisko,

mi notas kun plezuro, ke vi estas same granda fundamentisto kiel Stop-Bovitz.

Aliflanke mi ne kredas, ke ni povas listigi:

Chin-o --> Hhin-o
Chini-o --> Hhin-uj-o

Eble ec' ne en la pli milda formo kun =. Cetere g'i estas nur zamenhofa kaj ne fundamenta, kio faciligas nian decidon.

Aliflanke mi staras apud vi en la batalo por la litero "hx", kiu devas konservi sian lokon en la son-sistemo de Esperanto. Vi pravas pri tio, ke oni sisteme intencis forigi tiun literon, por ke Esperanto ig'u malpli rusa kaj malpli germana.

Marcos:


el skemisma vidpunkto ne estas kialo por kontraui la formojn kun "k" anstatau "hh".

Certe, sed ankau' oni ne helpu ties murdon.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Apr 2, 2008, 5:14:27 PM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

La lingvo internacia devas taugi kaj por "ghenerala, chiutaga" interkomunikighado, kaj por scienceca au alimaniere speciala. Mi konsentas, ke nia grupo devas atenti unuavice pri la unua ;  tamen, kiam sciencajn terminojn ni volas fortraduki al Esperanto, ni tion devas fari kun la bezonata precizeco.

Bone.


Wouter Pilger  elturnighas per la sola "kul/" por chiuj "Nematocera" (almenau por chiuj tiuj, kiujn li nomas, sed shajnas klara lia intenco entute kontentighi per tiu).

C'iam la plej bonaj mortas pli frue.

Se mi devas s'ang'i ion en la listo au' aldoni bonvolu diri per prezentado de proponoj por la koncernaj linioj.

Amike

Renato

Pilar Otto

unread,
Apr 3, 2008, 3:42:23 AM4/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
> * Aliaj apartaj demandoj, pli gravaj, estas, chu ne decus,

> unuflanke,
> konservi la dupartecon de la sciencaj speconomoj, kaj, aliflanke,
> postmeti
> la adjektivojn difinantajn, chu do, ekzemple, ne necesas diri por
> "Culex
> pipiens" ion similan ne al "pik/o-kul/o", sed al "kul/o pik/em/a".*

Se mia memoro ne terure trompas min, Støp-Bowitz ellaboris almenaux
principaron de Esperanta nomenklaturo zoologia kaj botanika, kiun li bazis
sur la sistemon de Lineo. Laux tiu sistemo la dupartaj nomoj havas unue la
genronomon en formo de substantivo, kaj due la spec(i)onomon en formo cxu de
substantivo, cxu de adjektivo. Laux tio, scienca nomo devus havi postmetitan
adjektivon (aux substantivon) prefere ol kunmetitan substantivon. Alia afero
estas, ke cxiutagaj, neformalaj nomoj senprobleme povas esti kunmetitaj
vortoj, ekz. "sxafhundo".

Pri la alternativa nomenklatura principaro proponita de De Smet mi nenion
scias, krom tio, ke Støp-Bowitz forte kontrauxis gxin.

Otto

adam....@gmail.com

unread,
Apr 5, 2008, 6:52:04 PM4/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 4/2/08, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:
> Mi ne konsentas. La radiko "chin" estas multe pli kutima ol aliaj radikoj,
> kiuj estas uzataj anstatau radikoj kun hh, do mi pensas ke temas pri iom
> aparta fenomeno, nome pri tio ke la malpli internacia formo "hhin" estis jam
> frue anstatauigita per la pli internacia formo "chin", kiu nun tute
> enradikighis kaj kauzis arhhaikighon de la radiko "hhin".

Jes, mi pensas ke 'ĉin-' estas aparta okazo, kaj estus tute vane
kontraŭbatali ĝin.

> Aldone, mi ech ne certas chu ni entute menciu aliajn hh-anstatauigajn
> formojn (kiel "tekniko") en nia listo. Lau mi, nia listo pli koncentrighu
> pri skemismo ol pri Fundamenteco, kaj el skemisma vidpunkto ne estas kialo
> por kontraui la formojn kun "k" anstatau "hh".

Eble estas kialo kuraĝigi unuecan formon de radikoj el bonlingva
vidpunkto. Estas simila kialo listigi 'deklaracio' kaj 'spontanea'.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Fra Simo

unread,
May 24, 2008, 4:21:57 AM5/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Otto ghuste memoras, ke prof. Støp-Bowitz efektive opinias dezirinda plenan transprenon en Esperanton de la Lin(n)ea (efektive post-Lin(n)ea) nomaro de la bestospecoj, en kiu chiu speconomo konsistas el du partoj (la unua el kiuj estas substantivo, skribita kun komenca granda litero, nomanta la specaron, kaj la dua io gramatike dependanta de tiu substantivo kaj preciziganta la specon en tiu specaro ;  tiu dua parto povas esti adjektivo, apudmetita substantivo nominativa, au komplementa substantivo genitiva ;  kelkfoje okazas, ke ghi konsistas el du skribvortoj, sed mi ne scias, chu ekzistas ekzemploj de pli ol du). Li kaj kaj d-ro De Smet siatempe disputis pri la temo, interalie sur paghoj de la Scienca Revuo. Bedaurinde preskau chiuj miaj liverajhoj de tiu gazeto por tempo eble iom longa kushas en skatoloj nur malfacile alireblaj, sed eble iuj aliaj anoj de nia grupo povas tion facile retrovi, sur propraj bretoj au sur tiuj de iuj bibliotekoj (kial do ni ne diru simple "libr/ar/(ej/)o/j" ?  mi chi tion faras nur preterpase, demandosigne kaj interkrampe, char ghis nun mi mem konstante parolis pri "bibliotek/o/j", sed mi konfesas, ke mi ne scius, kiel argumenti favore al la radiko "bibliotek/"). La opinion de la unue nomita oni povas legi pli mallonge en lia "Enkonduko" "Al la zoologia kaj geologia parto" de la PIV (kiun mi retrovas sur la paghoj 14-a, A, ghis 16-a, A, de la NPIV el la jaro 2002-a). La dua pri la de li proponata "Nova Biologia Nomenklaturo" publikigis ne malmultajn tekstojn, ankau libroforme. Mian intencon tiujn sisteme pristudi mi kun bedauro ghis nun kontrauvole prokrastis. Interalie tiu diferenco praktike gravas, ke tie la chefa parto en nomo de bestospeco estas nomo ne de specaro (=PIV-lingve "genro"), char da specaroj ekzistas tro granda nombro, kaj ofte okazas, ke distingado inter specaroj estas, almenau por ne-specialistoj, ne facile farebla, sed de specofamilio. Mi ne certe memoras, chu chiam nur de specofamilio el la sistemo "Lin(n)ea", au chu foje de io pli vasta (komparu kun la uzo de "kul/o", de "vesp/o", de "papili/o" k. a. fare de Wouter Pilger !),  kio shajnus al mi pli kontentiga.
 
     Do ne temas pri du manieroj traduki en Esperanton la kutiman nomaron sciencan, sed unuflanke pri propono tiun traduki (parte : nur transskribi, sen vera tradukado), aliflanke pri propono tiun anstatauigi per unu alia nomaro, alie aranghita. La demando ne estas prilingva, sed prisistema (tio estas prilingva en la disputo, ke iuj proponas konservi la uzadon de la lingvo latina, krom por la plej vaste konataj nomoj, ke prof. Støp-Bowitz rekomendas Esperantigon de chiu ajn vorto en tiu nomaro, sed ne postulante, se mi ghuste memoras, ke en alilingvaj tekstoj oni rezignu pri la latina, kaj ke d-ro De Smet siaflanke proponas, ke en la *NBN* plenumu Esperanto tiun rolon de lingvo "scienca", kiun plenumis la latina en la sistemo de Lin(n)eo).
 
 
2008/4/3, Pilar Otto <pil...@online.no>:

Francisko:
> *      [...]

Antonio De Salvo

unread,
May 24, 2008, 9:06:17 AM5/24/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi respondas al la ampleksa kaj tre interesa mesagxo de Fra Simo (cxu Francisko Simonnet? Kompatu min, mi estas novulo en cxi tiu listo!) de sabato 24 majo 2008 10.22 pri:
zoologia kaj botanika nomenklaturo

 

De 24 jaroj mi prizorgas personan “Enciklopedian Vortaron italan-esperantan”, parte en komputila formo kaj parte ankoraux sur paperaj slipoj (Renato Corsetti scias pri tio). Tiucele, mi grandskale devis/ devas alfronti la problemon de botanika kaj zoologia nomenklaturo.

Mi starigis al mi kelkajn regulojn, kiuj tamen estas tute personaj, kaj do ne povas pretendi cxies rekonon:

1)     kiel eble plej multe, atribui specifan nomon, ne limigxante je la gxenerala nomo (“abio”, ekzemple, estas tro gxenerala termino; mi klopodas distingi almenaux la cxefajn specojn);

2)     eviti, kiom eble, la utiligon de geografiaj atributoj (“itala pino” por “pinus pinea” estus koncepto versxajne nekomprenebla de neitalo, do mi preferas diri “ombrela pino”);

3)     eviti, kiom eble, la terminojn “ordinara”, “vulgara”, “kutima” ktp, cxar tio, kio estas “ordinara” en iu lando, ne estas tia en alia;

4)     kiom eble, traduki al esperanto la latinan atributon (ekz. “vila”, “rampa”, “grandflora”);

5)     utiligi la kutiman esperantan sinsekvon adjektivo+substantivo (ekz. “nigra heleboro”, “ermita pasero”);

6)     kiom eble, eviti kunmetitajn vortojn (do, “kampa alauxdo” prefere ol “kampalauxdo”);

7)     utiligi nur minusklajn literojn.

Kun intereso mi sekvos la evoluon de la diskuto.

Amike

Antonio De Salvo

Renato Corsetti

unread,
May 25, 2008, 4:01:07 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


(kial do ni ne diru simple "libr/ar/(ej/)o/j" ?  mi chi tion faras nur preterpase, demandosigne kaj interkrampe, char ghis nun mi mem konstante parolis pri "bibliotek/o/j", sed mi konfesas, ke mi ne scius, kiel argumenti favore al la radiko "bibliotek/").

Vi legas tro malmulte niajn komunajn listojn. En http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_B vi jam trovas kelkajn proponojn rilate al biblioteko.

Mi nun vidas en PIV ke biblioteko lau' la kunteksto povas ankau' signifi "libro-breto"-n, "c'ambro"-n en domo, en kiu oni havas siajn librobretojn, ktp. Alivorte ne restis uzo de biblioteko en la franca, kiu ne estu ankau' en Esperanto.

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
May 25, 2008, 4:12:08 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

specaro (=
PIV-lingve " genro")
specofamilio

C'u mi bone konkludas, ke lau' vi

genr-o --> spec-ar-o
sub-genr-o --> spec-o-famili-o ?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
May 25, 2008, 4:15:53 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
antonio:


Fra Simo (cxu Francisko Simonnet?

Jes!

ankau' mi atente provis sekvi la mesag'on de Francisko kaj la respondon de Antonio, kaj principe s'ajnas al mi ke la ideo havi bazan substantivon kaj adjektivon estas bona.

Se Antonio liveras ekzemplon de renomado de planto, kiu havas en PIV nomon malfacilan por ordinaraj homoj, ni povus komenci enmeti tion en nian liston.

Cetere, se ekzistas pli ampleksaj listoj, tiuj povas tre bone trovi lokon en  http://www.bonalingvo.it/index.php/Provoj_pri_partaj_vortaretoj .

Amike

Renato
De 24 jaroj mi prizorgas personan "Enciklopedian Vortaron italan-esperantan", parte en komputila formo kaj parte ankoraux sur paperaj slipoj (Renato Corsetti scias pri tio). Tiucele, mi grandskale devis/ devas alfronti la problemon de botanika kaj zoologia nomenklaturo.
Mi starigis al mi kelkajn regulojn, kiuj tamen estas tute personaj, kaj do ne povas pretendi cxies rekonon:
1)
     kiel eble plej multe, atribui specifan nomon, ne limigxante je la gxenerala nomo ("abio", ekzemple, estas tro gxenerala termino; mi klopodas distingi almenaux la cxefajn specojn);
2)
     eviti, kiom eble, la utiligon de geografiaj atributoj ("itala pino" por "pinus pinea" estus koncepto versxajne nekomprenebla de neitalo, do mi preferas diri "ombrela pino");
3)
     eviti, kiom eble, la terminojn "ordinara", "vulgara", "kutima" ktp, cxar tio, kio estas "ordinara" en iu lando, ne estas tia en alia;
4)
     kiom eble, traduki al esperanto la latinan atributon (ekz. "vila", "rampa", "grandflora");
5)
     utiligi la kutiman esperantan sinsekvon adjektivo+substantivo (ekz. "nigra heleboro", "ermita pasero");
6)
     kiom eble, eviti kunmetitajn vortojn (do, "kampa alauxdo" prefere ol "kampalauxdo");
7)
     utiligi nur minusklajn literojn.
Kun intereso mi sekvos la evoluon de la diskuto.
Amike
Antonio De Salvo
 
 
     Otto ghuste memoras, ke prof. Støp-Bowitz efektive opinias dezirinda plenan transprenon en Esperanton de la Lin(n)ea (efektive post-Lin(n)ea) nomaro de la bestospecoj, en kiu chiu speconomo konsistas el du partoj (la unua el kiuj estas substantivo, skribita kun komenca granda litero, nomanta la specaron, kaj la dua io gramatike dependanta de tiu substantivo kaj preciziganta la specon en tiu specaro ;  tiu dua parto povas esti adjektivo, apudmetita substantivo nominativa, au komplementa substantivo genitiva ;  kelkfoje okazas, ke ghi konsistas el du skribvortoj, sed mi ne scias, chu ekzistas ekzemploj de pli ol du). Li kaj kaj d-ro De Smet siatempe disputis pri la temo, interalie sur paghoj de la Scienca Revuo. Bedaurinde preskau chiuj miaj liverajhoj de tiu gazeto por tempo eble iom longa kushas en skatoloj nur malfacile alireblaj, sed eble iuj aliaj anoj de nia grupo povas tion facile retrovi, sur propraj bretoj au sur tiuj de iuj bibliotekoj (kial do ni ne diru simple " libr/ar/(ej/)o/j" ?  mi chi tion faras nur preterpase, demandosigne kaj interkrampe, char ghis nun mi mem konstante parolis pri " bibliotek/o/j", sed mi konfesas, ke mi ne scius, kiel argumenti favore al la radiko " bibliotek/"). La opinion de la unue nomita oni povas legi pli mallonge en lia "Enkonduko" "Al la zoologia kaj geologia parto" de la PIV (kiun mi retrovas sur la paghoj 14-a, A , ghis 16-a, A , de la NPIV el la jaro 2002-a). La dua pri la de li proponata "Nova Biologia Nomenklaturo" publikigis ne malmultajn tekstojn, ankau libroforme. Mian intencon tiujn sisteme pristudi mi kun bedauro ghis nun kontrauvole prokrastis. Interalie tiu diferenco praktike gravas, ke tie la chefa parto en nomo de bestospeco estas nomo ne de specaro (=PIV -lingve " genro"), char da specaroj ekzistas tro granda nombro, kaj ofte okazas, ke distingado inter specaroj estas, almenau por ne-specialistoj, ne facile farebla, sed de specofamilio. Mi ne certe memoras, chu chiam nur de specofamilio el la sistemo "Lin(n)ea", au chu foje de io pli vasta (komparu kun la uzo de " kul/o", de " vesp/o", de " papili/o" k. a. fare de Wouter Pilger !),  kio shajnus al mi pli kontentiga.

 
    
Do ne temas pri du manieroj traduki en Esperanton la kutiman nomaron sciencan, sed unuflanke pri propono tiun traduki (parte : nur transskribi, sen vera tradukado), aliflanke pri propono tiun anstatauigi per unu alia nomaro, alie aranghita. La demando ne estas prilingva, sed prisistema (tio estas prilingva en la disputo, ke iuj proponas konservi la uzadon de la lingvo latina, krom por la plej vaste konataj nomoj, ke prof. Støp-Bowitz rekomendas Esperantigon de chiu ajn vorto en tiu nomaro, sed ne postulante, se mi ghuste memoras, ke en alilingvaj tekstoj oni rezignu pri la latina, kaj ke d-ro De Smet siaflanke proponas, ke en la *NBN* plenumu Esperanto tiun rolon de lingvo "scienca", kiun plenumis la latina en la sistemo de Lin(n)eo).
 
 
2008/4/3, Pilar Otto <pil...@online.no>:

Francisko:
> *      [...]

Se mia memoro ne terure trompas min, Støp-Bowitz ellaboris almenaux
principaron de Esperanta nomenklaturo zoologia kaj botanika, kiun li bazis
sur la sistemon de Lineo. Laux tiu sistemo la dupartaj nomoj havas unue la
genronomon en formo de substantivo, kaj due la spec(i)onomon en formo cxu de
substantivo, cxu de adjektivo. Laux tio, scienca nomo devus havi postmetitan
adjektivon (aux substantivon) prefere ol kunmetitan substantivon. Alia afero
estas, ke cxiutagaj, neformalaj nomoj senprobleme povas esti kunmetitaj
vortoj, ekz. "sxafhundo".

Pri la alternativa nomenklatura principaro proponita de De Smet mi nenion
scias, krom tio, ke Støp-Bowitz forte kontrauxis gxin.

Otto


Antonio De Salvo

unread,
May 25, 2008, 9:01:04 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti skribis:



Se Antonio liveras ekzemplon de renomado de planto, kiu havas en PIV nomon malfacilan por ordinaraj homoj, ni povus komenci enmeti tion en nian liston.

Mi respondas; jen kelkaj (el inter multegaj):

heliant-o > sunflor-o

hepatiko> hepat-a herb-o

miozot-o >neforgesumin-o

pini-o > ombrel-a pin-o

ptarmik-o > ternig-a herb-o

tlasp-o > monera herb-o

utrikulari-o >vezik-a herb-o

kestrel-o > turfalk-o

korsak-o > vulp-o

neofrono > kadavrogrif-o

 

Gxis

Antonio De Salvo

Renato Corsetti

unread,
May 25, 2008, 11:12:20 AM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:


jen kelkaj (el inter multegaj):

Mi enmetis ilin en http://www.bonalingvo.it/index.php/Provo_pri_vortareto_pri_bestoj_kaj_plantoj

Nun la demando estas: c'u ni kopiu ilin en niajn listojn? Mi dirus: "pli jes ol ne!", c'ar finfine ni provas kalrigi al normalaj homoj nekompreneblajn vortojn? Kion opinias la aliaj?

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
May 25, 2008, 2:50:36 PM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/5/25, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Francisko:


(kial do ni ne diru simple "libr/ar/(ej/)o/j" ?  mi chi tion faras nur preterpase, demandosigne kaj interkrampe, char ghis nun mi mem konstante parolis pri "bibliotek/o/j", sed mi konfesas, ke mi ne scius, kiel argumenti favore al la radiko "bibliotek/").
Vi legas tro malmulte niajn komunajn listojn. En http://www.bonalingvo.it/index.php/Ssv:_B vi jam trovas kelkajn proponojn rilate al biblioteko.
 
     Efektive mi tie kun plezuro trovas la jenon :
bibliotek-o [1oa] = libr-ej-o, libr-o-ten-ej-o, libr-ar-ej-o
     Tio levas la demandojn, chu la tri vortoj estas egalaj, kio estus malbona, kaj, se ne tiel, kiel oni distingu ilin.
 
 
Mi nun vidas en PIV ke biblioteko lau' la kunteksto povas ankau' signifi "libro-breto"-n, "c'ambro"-n en domo, en kiu oni havas siajn librobretojn, ktp. Alivorte ne restis uzo de biblioteko en la franca, kiu ne estu ankau' en Esperanto.
 
     Tiun emon de iuj vortaristoj ni efektive devas kontraubataladi. La danghero por la lingvo estas tie pli granda, ol che alpreno de kelkaj troaj netravideblaj radikoj anstatau kunmetajhoj.
 
     Amike salutas                       Francisko

Fra Simo

unread,
May 25, 2008, 4:29:04 PM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/5/25, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Francisko:
 
specaro (=PIV-lingve " genro")

specofamilio

C'u mi bone konkludas, ke lau' vi
genr-o --> spec-ar-o
sub-genr-o --> spec-o-famili-o ?
 
     PIV-lingva "genr/o" (latine genus, gener- ;   france genre ;   k. t. p.) efektive konsistas el aro da "specoj" (latine species ;   france ununombre espèce, multenombre "espèces" ;   k. t. p.), estas do "spec/ar/o", ankau tiam, kiam temas pri vivulospecoj ;   tiel estas jam skribite en nia tabelo de "simplaj samsignifaj vortoj". Ekster kuntekstoj sufiche klarigantaj utilas antaumeto de "best/(o/)" au "kresk/ajh/(o/)" au io alia pli speciale konvenanta, ekzemple "arb/(o/)", "kverk/(o/)", "lacert/(o/)" (miaprefere kun "o/" antau "spec/").
     Sed "spec/o/famili/o (latine familia ;   france famille;   k. t. p.) estas pli vasta ol "spec/ar/o", ne malpli vasta. Se ne tiel estus, tion, kion en la citata mesagho mi skribis pri la *NBN*, oni apenau povus kompreni.
     Se la PIV-lingva  "genr/o" estas tradukata en Esperanton per "spec/ar/o", la PIV-lingva  "sub/genr/o" senprobleme devas esti tradukata per "sub/spec/ar/o".
 
     Ne malofte oni volas uzi la vorton "spec/o" kaj iujn el ties kunmetajhoj (ekzemple "sam/(a/)spec/a" au "ali/spec/a") kun nefakula, malpli preciza signifo de la radiko "spec/". Shajnas al mi, ke tio ne estas kialo suficha por enkonduko de la PIV-lingva radiko "speci/", kondiche ke la plenajn formojn "best/o/spec/o" kaj similajn oni uzu chiam ajn, kiam povus okazi miskompreno.
     Pro simila kialo, nome pro tio, ke iuj bestoj familie vivas (kaj, metafore, ankau iuj aliaj vivuloj), oni malofte povos sensharghighi je "spec/o/" en "spec/o/famili/o".
 
     Amike salutas                Francisko

Renato Corsetti

unread,
May 25, 2008, 5:12:51 PM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


"spec/o/famili/o "  (latine familia ;   france famille;   k. t. p.) estas pli vasta ol "spec/ar/o", ne malpli vasta.

En ordo. Mi jam faris kelkajn korektojn al la listo.

Renato

Renato Corsetti

unread,
May 25, 2008, 5:16:31 PM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Tiun emon de iuj vortaristoj ni efektive devas kontraubataladi. La danghero por la lingvo estas tie pli granda, ol che alpreno de kelkaj troaj netravideblaj radikoj anstatau kunmetajhoj.

Mi konsentas, ke temas pri dang'era regiono. Kiel efike kontrau'batali mi ne scias, sed ni provu.

Renato

Marcos Cramer

unread,
May 25, 2008, 6:35:54 PM5/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi enmetis ilin en
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Provo_pri_vortareto_pri_bestoj_kaj_plantoj
>
> Nun la demando estas: c'u ni kopiu ilin en niajn listojn? Mi dirus: "pli jes
> ol ne!", c'ar finfine ni provas kalrigi al normalaj homoj nekompreneblajn
> vortojn? Kion opinias la aliaj?

Ankau mi opinias, ke ili aperu en nia chefa listo.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 26, 2008, 5:54:04 PM5/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

>Ankau mi opinias, ke ili aperu en nia chefa listo.

Tion mi j'us prizorgis.

Antonio, bonvolu sendi, kiam vi povas, novajn liniojn de bestas kaj
kreskaj'aj nomoj en la scienca kaj en la komunuza formo. Post diskuto
en c'i tiu listo, mi enmetos ilin kaj en la vortareton kaj en la
g'eneralajn listojn.

Multe helpus se vi liverus viajn liniojn en c'i tiu formo:

'''neofron-o''' --> kadavr-o-grif-o<br>

La aldonaj signoj estas necesaj por la enmetado en la vikian pag'aron.

Amike

Renato


>Amike,
>
>Marcos

Fra Simo

unread,
Sep 12, 2008, 11:15:00 AM9/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Ne pri "plantoj", sed pri "kreskajhoj" !  La vorto "kresk/ajh/o" estas Fundamenta kun la chi tie bezonata signifo. El la verbo "plant/i" oni povas fari substantivon "plant/ajh/o", sed kun alia signifo : ghi povus rilati nur al kreskajho plantita, eble, foje, plantota, sed ne, ekzemple, kreskinta el semo.
     Sur la pagho chi-sube menciata de Marcos, au, pli supozeble, de iu sennomulo, de Marcos nur citate, aperas unue "plantoj" (en "bestoj kaj plantoj"), sed poste, super la tabelo de nomoj de kreskajhospecoj, nur "kreskajhoj", kiu estas la ghusta.
 
     Amike salutas                                 Francisko

2008/5/26 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>

> Mi [Kiu do ?   Chu Marcos citas el iu antaua sia propra mesagho ??] enmetis ilin en

Fra Simo

unread,
Sep 24, 2008, 6:00:52 AM9/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Mi jhus retrovis, ion alian serchante, ne miajn tiamajn ekzemplerojn de la Scienca Revuo, sed ja la precizan sendon al la tekstoj de Carl <karl> (Karolo) Støp-Bowitz <stop bovic> (pri la antaulasta vokalo mi eble eraras, sed ne havas tempon por kontrolo, sed Otto povos diri al ni, chu tiu pli similas al o, kiel mi kvazau memoras, au al u) kaj Wim <vim> [au <ŭim>, depende de la reguloj por la notado de la elparolado per Esperantaj literoj] (Vilhelmo [au : Vilchjo, char Wim estas chjo-formo de la nomo]) de Smet.
 
     Wim de Smet, "La nomoj de la cetacoj", en Scienca Revuo, XXII (1971), 1., p. 21-32, 2., p. 39-48 kaj 3. (la paghojn mi siatempe ne notis, char tie ne plu pri cetacoj temas, sed el nia nuna vidpunkto estas egale leginde).
 
     [En la katalogo de UEA aperas interalie la jena libro de la sama :
Titolo Cetacoj, La 
Aŭtoro W.M.A. de Smet 
Kategorio Scienco kaj tekniko / zoologio
Prezo 8.10 €, sesona rabato ekde 3 ekz.
Eldonloko, jaroLiège, 1976 
Eldoninto SUK 
Formato 103 paĝoj, 30 cm 
 
     Pli multon oni povas trovi serchante en la TTT per la vortoj : "*Nova Biologia Nomenklaturo*", prefere kun la steloj.]

     Carl Støp-Bowitz, "Zoologia Nomenklaturo", en Scienca Revuo, XXII (1971), 3., p. 78-90.
_______________________________

2008/5/24 Fra Simo fra...@gmail.com
[...] Li [t. e. prof. Støp-Bowitz] kaj kaj d-ro De Smet siatempe disputis pri la temo, interalie sur paghoj de la Scienca Revuo. [...]
 
 2008/4/3, Pilar Otto <pil...@online.no>:

Francisko:
> *      [...]

Se mia memoro ne terure trompas min, Støp-Bowitz ellaboris almenaux
principaron de Esperanta nomenklaturo zoologia kaj botanika, kiun li bazis
sur la sistemon de Lineo. [...]

Renato Corsetti

unread,
Sep 24, 2008, 7:30:57 AM9/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
Mi jhus retrovis . . . Carl < karl > Støp-Bowitz < stop bovic >. . .  Wim < vim > de Smet.
Inter la du mi havas la intuicion kaj Stop-Bovic pravis pli ol Desmet.

Tamen, dirinte tio, chu vi volas proponi linion pri  cetacoj?

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Sep 24, 2008, 8:48:21 AM9/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/9/24 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>
     Pri cetacoj ghenerale mi bedaurinde ne kapablus nun. Da jam pretaj kaj memorataj rekomendoj mi havas eble nur la jenan : 
kachalot-o --> makrocefal-o [Z]
     Almenau tio nepre gravas, ke ne kunpushighu du malsamaj radikoj por unu sama signifo. Nu, kial la Zamenhofan ni forlasu ?
 
     La proponata "*Nova Biologia Nomenklaturo*" ne celas ian novajhon au ian korekton en Esperanto, sed novan sistemon por scienca nomado de la bestoj kaj kreskajhoj. Pri ghi mi ankorau ne havas propran opinion.
     Estus bone, se iu el ni ghin pristudus, kaj al ni raportus. Pri la debato inter WdS kaj CSB nia grupo ne bezonas veni al ia komuna konkludo ;  sed tre povus esti, ke pri nomado de iuj difinitaj specoj, specaroj kaj specofamilioj io estus utile cherpebla au imitebla, interalie pro tio, ke tie chiuj nomoj estas Esperantaj, ne latinaj.
      Se ni volus ghuste nun speciale zorgi pri nomado de bestoj, estus utile, ke ni petu konsilojn de d-ro Wim de Smet, speciale se pri cetacoj au birdoj, kaj samtempe de tiaj aliaj specialistoj, kiuj akceptis la principojn de CSB. Sed ni devus zorgi, ke "la-bona-lingvo" ne ighu pro tio konstanta batalkampo inter Linne-anoj kaj *NBN*-anoj !
     Tiukampe ni atentu, ke la specialistoj oftege shanghas siajn nomojn de specoj k. s.  Mi supozas, ke ankau en la *NBN* tiaj shanghoj okazadas au okazados, kvankam malpli ofte au malpli grave, pro tio ke da specofamuilioj estas malpli multe, ol da specaroj. Por la komuna lingvo ni bezonas nomojn neshanghotajn.
 
     Amike salutas                               Francisko

Renato Corsetti

unread,
Sep 24, 2008, 9:07:01 AM9/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

| kachalot-o
--> makrocefal-o [Z]

Por mi tio estas en ordo. Chu inter la listanoj estas fakulo pri kachalotoj/makrocefaloj? En PIV mi ne trovis kialojn por la elekto.

Amike

Renato



Leo De Cooman

unread,
Sep 24, 2008, 11:12:49 AM9/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:
>  Tiukampe ni atentu, ke la specialistoj oftege shanghas siajn nomojn de specoj k. s.  Mi supozas, ke ankau en la *NBN* tiaj shanghoj okazadas au okazados, kvankam malpli ofte au malpli grave, pro tio ke da specofamuilioj estas malpli multe, ol da specaroj. Por la komuna lingvo ni bezonas nomojn neshanghotajn.
 
Pri la ŝanĝoj Wim De Smet diris, ke plej multaj diskutoj kaj ŝanĝoj okazis/as nivele de la specaroj, kiuj konsistigas la unuan nomon en la dunoma nomenklaturo laŭ Lineo. La *NBN*-sistemo de WDS baziĝas sur la specofamilioj, kaj tiel - laŭ li -  evitas plej multajn ŝanĝojn, ĉar pri familioj estas multe malpli da diskutoj.
 
Jen artikoloj pri *NBN*:
 
Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Sep 24, 2008, 11:58:49 AM9/24/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:
> ...  kaj Wim <vim> [au <ŭim>, depende de la reguloj por la notado de la elparolado per Esperantaj literoj] (Vilhelmo [au : Vilchjo, char Wim estas chjo-formo de la nomo]) de Smet.
 
Wim De Smedt estas flandro, kiel mi. Ni prononcas Ŭim, laŭ Ŭilem (Vilhelmo)
 
Amike salutas
Leo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages