Nombroj

2 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Oct 15, 2007, 4:25:54 AM10/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
On 10/15/07, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com> wrote:

entjer-a (nombro) tuta, senkoma ? (FR nombre entier)

Unue  mi rimarkigu, ke oni kutime ne diras "entjera nombro", sed "entjero".

Mi multe ŝatas la esprimon "tuta nombro" anstataŭ entjero (eble ĉar mia denaska lingvo - la germana - uzas tian esprimon). La sola problemo pri ĝi, estas ke plej ofte la esprimo "tuta nombro" estas uzata en la senco "tuta kvanto" (ekz-e serĉu "tuta nombro" en guglo); tial uzo de "tuta nombro" en la senco de "entjero" povas kaŭzi miskomprenon.
 
Do eble 'plena nombro'. Mi hezitas, cxu la angla 'whole number' kaj la hebrea 'mispar sxalem' estas pli 'plena' aux 'tuta' nombro, sed 'plena' eble pli tauxgas pro la ebla konfuzo, kiun vi rimarkigas.
 
Cxiam iom mirigis min la emo uzi fakajn radikojn por la diversaj nombrotipoj. Ni povas aldoni al la listo:
 
racionalo: frakcia, kvocienta, rilata nombro (mi ne certas, kiu estas plej bona)
reelo: reala nombro, realo
imaginaro: imaga nombro, imago
komplekso: povas resti sama
 
Fakte mi sxatus forigi la tutan radikon 'racional'. La menskapablajn sencojn prenu 'raci', kaj la matematikajn sencojn prenu alia radiko, kiel supre.

--
Adam Raizen < adam....@gmail.com>
Kiu ne komprenas Esperanton, estas kondamnita rekrei ĝin, fuŝe.

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2007, 8:20:19 AM10/15/07
to la-bona...@googlegroups.com
Mi s'ang'is entjer-o kaj aldonis

>racionalo: frakcia, kvocienta, rilata nombro (mi ne certas, kiu
estas plej bona)
>reelo: reala nombro, realo
>imaginaro: imaga nombro, imago

>Fakte mi sxatus forigi la tutan radikon 'racional'. La menskapablajn
>sencojn prenu 'raci'

mi aldonis ankau' tion.

renato


~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1
IT-00036 Palestrina, Italujo,
<renato....@esperanto.it>
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages