Karaj geamikoj,
Ekzistas asocio kiu strebas farighi rekonata kiel
faka asocio de UEA, nomata Tutmondeca Esperanto.
(Tri faris skriban promeson pagi, sed post tri
monatoj ankorau ne pagis kaj estas kontrolataj 'membroj'.)
Estas du kauzoj por postuli kotizon:
Sen kotizo ne povas esti materia pruvo de pormembra
engaghigho.
Chiujare TE luas salonon dum la UK, kio kostas 70
au 140 eurojn.
Tiuj kunvenoj estas ege gravaj por konsciigi la
esperantistaron pri la problemo de troa europeco de la vortaro de
Esperanto!
La lastajn jarojn Renato Corsetti kaj mi pagis
tiujn kostojn: en Bjalistoko, Havano kaj Kopenhago.
Mi havas nun tiurilatan personan deficiton de 190
eurojn.
Kun Hanojo la deficito, inkluzive de tio kion
Renato pagis en Havano) povos altighi al 400 euroj.
Volonte mi donacas al celoj, kiujn mi persone povas
elekti,
sed en chi-tiu kazo mi devas simple kviti la
debeton, char mi estas sekretario de TE.
Mi min demandas chu tio estas justa.
La alto de la kotizo estis fiksita tre malalta: ses
euroj por du jaroj (ghis junio 2012a)!
Oni facile parolas pri iu
"Esperanto-komunumo".
(Mi neas la ekziston de tiu fenomeno, char ne multe
konstatas la koncernajn varmecon kaj solidarecon.)
Se tamen vi
sentas respondecon kaj solidarecon, vi spezu iun sumon al la konto de Tutmondeca
Esperanto: tmeo-h che UEA.
Ekzemple, se 18 homoj sendas 20 eurojn, la
deficito estas por mi akceptebla.
Antaudankon,
Johan Derks