Turbo anstataŭ rotoro

0 views
Skip to first unread message

Leo De Cooman

unread,
Jun 14, 2010, 6:54:08 AM6/14/10
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj amikoj,
Mi pensas, ke "turbo" taŭge povas anstataŭi "rotoro"n (en la senco de la turn(iĝ)anta parto de elektromaŝino)

La vorto estas oficialigita (3a O.A.) kaj laŭ PIV havas la signifon de "rotoro" krom tiu de ludilo.

Kion vi pensas?

Amike salutas Leo

Renato Corsetti

unread,
Jun 14, 2010, 7:40:42 AM6/14/10
to la-bona...@googlegroups.com

Leo:

 

| Mi pensas, ke "turbo" taŭge povas anstataŭi "rotoro"n (en la senco de la turn(iĝ)anta parto de elektromaŝino)

Mi ne havus problemojn aldoni “turbo” al la linio pri “rotoro”.

 

Kion pensas la aliaj?

 

Amike

 

Renato

Andreas Kueck

unread,
Jun 14, 2010, 11:55:46 AM6/14/10
to la bona lingvo
On 14 Jun., 12:54, Leo De Cooman <Leo.De.Coo...@pandora.be> wrote:

> Mi pensas, ke "turbo" taŭge povas anstataŭi "rotoro"n (en la senco de la
> turn(iĝ)anta parto de elektromaŝino)
>
> La vorto estas oficialigita (3a O.A.) kaj laŭ PIV havas la signifon de
> "rotoro" krom tiu de ludilo.

Tion mi ne povas elpreni el PIV.

> Kion vi pensas?

Ke oni ne bezonas alternativon al "rotoro", char tiu chi vorto estas
tre internacia (prenita de interalie la azerbajghana kaj malaja, por
ekzemplodone mencii du lingvojn apartenantajn al la islama lingva
kulturkomunumo kaj ne tre parencaj).

--
Andreas Kueck
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages