denove pri gazono / razeno

11 views
Skip to first unread message

ts

unread,
Mar 3, 2008, 2:48:39 PM3/3/08
to la bona lingvo

>Pri "strando" kaj "plagxo" mi ne multe pensis. La afero tre similas al
>"razeno" kaj "gazono".

Jes. Eble ankaŭ pri tiu koncepto, la fakto ke du vortoj paralele
ekzistas
signifas ke neniu el la du estas vere bona.

Kiel oni diras "razeno" en aliaj lingvoj?

Eble ni povus trovi solvon. Ekzemple belherbejo

Thierry

Anna Lowenstein

unread,
Mar 3, 2008, 5:41:16 PM3/3/08
to la-bona...@googlegroups.com
Herbotapis’o.
Sed fakte “razeno” estas malnova vorto, kiu trovig’as jam en PV. PIV, kiu akceptas vortojn kiajn “atrakcio” kaj “kompunda”, indikas ke g’i estas “evitinda” kaj sendas al “gazono” – kiu kompreneble ne estis en PV. La sola kialo por preferi “gazono” al “razeno” estas la fakto, ke “gazono” venas el la franca, dum “razeno” estas germana.
Anna

-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ts
Inviato: lunedì 3 marzo 2008 20.49
A: la bona lingvo
Oggetto: (la bona lingvo) denove pri gazono / razeno

Renato Corsetti

unread,
Mar 4, 2008, 2:37:46 AM3/4/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

"atrakcio" kaj "kompunda"

Tre bonaj aldonoj al niaj listoj. G'is nun ni havis nur "atraktiv-a", kiu evidente estas la adjektivo de "atrakci-o".

Amike

Renato


~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Pilar Otto

unread,
Mar 5, 2008, 3:57:21 AM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
ts:

> Kiel oni diras "razeno" en aliaj lingvoj?

En la norvega "(gress)plen". "Gress" = "herbo", "plen" estas pruntajxo el la
franca "plaine" (ebena).

En la hispana "césped" (mi ankoraux ne trovis indikon pri gxia origino).

Strange, la unuan fojon, kiam mi estis en Francujo, oni ofte parolis pri
razenoj, sed oni ne uzis la vorton "gazon": oni diris "pelouse"!

Otto

Juanjo

unread,
Mar 5, 2008, 5:07:58 AM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Pliar, la hispana vorto "césped" venas de "céspede". Kaj gxi venas de la altina lingvo "caespes"

Amike

Juanjo

2008/3/5, Pilar Otto <pil...@online.no>:
MSN Messenger:      jujovema#msn.com
Yahoo Messenger:    jujovema#yahoo.es
¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨¨

Renato Corsetti

unread,
Mar 5, 2008, 1:32:54 PM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:


En la hispana "césped" (mi ankoraux ne trovis indikon pri gxia origino).

Danke al via peto kaj al la klarigo de Juano, mi trovis la originon de du tre misteraj italaj vortoj, kiuj ambau' venas de la latina, kie caespus estis terpeco herbokovrita, pli mapli en formo de briko, kiun oni uzis komence por kovri tegmentojn de kabanoj kaj kamparajn altarojn.

Strange, la unuan fojon, kiam mi estis en Francujo, oni ofte parolis pri
razenoj, sed oni ne uzis la vorton "gazon": oni diris "pelouse"!

Intern-franca problemo, evidente! Francaj esperantistoj eble protestos kaj postulos la vorton "peluzo".

Intertempe nia linio ig'is:

gazon-o --> razen-o, heb-ej-o. vidu Ssv plio 6.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Mar 5, 2008, 9:20:53 PM3/5/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Neniam ajn mi diris en Esperanto "gazono", nek "razeno" nek "peluzo" nek "prat/o" nek "preri/o" nek "pamp/o" k. t. p., ankau ne en tiu tempo, en kiu mi ankorau ne konsciis, ke necesas kontraubataladi la nenecesajn novajhojn, char mi naive supozis, ke tiuj ne enradikighos, pro ekzisto de la Fundamento kaj de la komuna sagho, helpataj de la "Letero al Borovko". Ion konsistantan el herbo oni nomu helpe de la radiko "herb/".
     Per tio ne finighu la pripensado, char la signifo de "herb/" estas iom cerbumiga (jam tiu de ties fonto la franca lingva "herbe"), kaj char oni devas distingi kelkajn malsamajn terminojn pri herbo kaj pri lokoj, en kiaj herbo kreskas. Do ni ekcerbumu.Tion mi je la nuna horo jam ne povas fari.
 
     Kore salutas             Francisko

 
2008/3/5, Renato Corsetti renato....@gmail.com:
[...]


Strange, la unuan fojon, kiam mi estis en Francujo, oni ofte parolis pri
razenoj, sed oni ne uzis la vorton "gazon": oni diris "pelouse"!

Intern-franca problemo, evidente! Francaj esperantistoj eble protestos kaj postulos la vorton "peluzo".

Intertempe nia linio ig'is:

gazon-o --> razen-o, heb-ej-o[[Legu : "herb-ej-o" !]]. vidu Ssv plio 6.

Renato Corsetti

unread,
Mar 6, 2008, 3:11:25 AM3/6/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Ion konsistantan el herbo oni nomu helpe de la radiko "herb/".

Mi enkondukis ion tian kaj korektis g'in nun lau' via indiko.

. . .  oni devas distingi kelkajn malsamajn terminojn pri herbo kaj pri lokoj, en kiaj herbo kreskas.

Multobliganto de radikoj!

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Mar 8, 2008, 7:10:33 PM3/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Mi ektimis, legante, ke Renato akuzas min, kvazau mi estas "multobliganto de radikoj". Sed mi komprenis, ke li per tio volis diri, ke mi estas "multobliganto" de fortradukotaj radikoj, per kiuj plilongighu nia tabelo, kaj ne "multobliganto" de rekomendotaj radikoj. Vortojn kaj kelkvortajn terminojn mi volas multigi, sed la strukturo de Esperanto tion ebligas (preskau chiam) sen multigo de radikoj. (Tamen okazas kelkfoje, kiam tio ne shajnas al mi evitebla, ke mi aprobas au proponas radikojn novajn. Ekzemple, mi aprobas kaj uzadas la radikon "map/", char por ties signifo la Fundamenta radiko "kart/", kiu taugas por ludkarto, karto banka, k. s., nepre ne konvenas, kaj mi volas apartan radikon por la NPIV-a ton/o 6, char la difino per "relativa alto de la vokalo" ne estas kontentiga.)
     
     La demando pri "herb/o" estas precipe, chu tiu vorto povas nomi, 1-eunu apartan kreskajhon au, respektive (char ankau ambau tiuj ne estas samtempe eblaj), kreskajhospecon (= "specion" en la PIV-a lingvo ;  kun plezuro mi konstatas, ke jam sen mi vi anstatauigis "speci/o"-n per "spec/o" en la tabelo de "Simplaj samsignifaj vortoj" ;  pri tio pli multo estus dirinda, sed ekster la nuna temo), au, 2-e, nur aron da kune kreskantaj kreskajhoj (au, pli ghuste, iun specon de kreskajha kovrajho de la grundo), alivorte, chu oni povas paroli pri "unu herbo", "du herboj", "multaj herboj", k. s., au ne. Kvankam la lingvo franca ("herbe") estas pri tio malfirma (en tiu lingvo ekzistas kaj "de l'herbe", kio respondas al la dua el la du signifoj, kaj "une herbe", kio respondas al la unua), oni povas en Esperanto, malgrau la Zamenhofaj ambauflankaj citajhoj, rekomendi iun el tiuj du, sed ne ambau tiujn. Shajnas al mi, ke en Esperanto nur la dua estas rigardebla kiel ghusta : "vi saltis kiel bovidino sur herbo" (el la Biblio), "meze de verda herbo kreskis lekanto" (Zamenhofa).
 
     Do shajnas al mi prava Grosjean-Maupin, kiam tiu skribas : "Fines herbes (cul.), hakitaj aromherbajhoj" (eble ne pri "arom/", kvankam tiu estas Zamenhofa, char povus sufichi "odor/", sed ja pri "ajh/"), au : "Gazon, herbeto || [herbet]ejo", au, por vorto en la lingvo franca foje precize samasignifa, foje distingebla, kvankam plu proksime rilatanta : "Pelouse, herbobedo, herbetejo" (rimarkinde, ke lau la difino en la NPIV, "flor/bed/o" estas ia "gazono" !),  au, por nur-herba pashtejo : "Pré, herbejo" (en okazo de bezono povus esti utila "pasht/o/herb/ej/o", kaj ofte sufichos "pasht/ej/o", kiam la vidpunkto estos tiu de la pashtisto), au : "Prairie, herbejo" (atentu konantoj de la lingvo angla, ke la francalingva "prairie" nur kiel geografia termino kaj Usonajho, kaj, normale, kun granda "P", respondas al la Usona "Prairie", cherpita el la lingvo franca, nomanta unu Nord-Amerikan stepon !  "prairie" estas vasta herbejo, nature herba au kulturata je herbo, dum "pré" estas nature herba, pli au malpli vasta, pripashtata kaj eble prifalchata ;  oni devus ankorau pli precizigi, el vidpunktoj de kampokulturisto, de geografiisto, de kreskajhosciencisto, k. t. p.)

 
2008/3/6, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Francisko:


Ion konsistantan el herbo oni nomu helpe de la radiko "herb/".
Mi enkondukis ion tian kaj korektis g'in nun lau' via indiko.

Renato Corsetti

unread,
Mar 9, 2008, 6:10:58 AM3/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

kvazau mi estas "
multobliganto de radikoj".
Ne timu. Mi kaj vi estas tiuj homoj pri kiuj parolas Schwartz: "la plej granda neologisto estis Zamenhof mem. Kial "kruro"? Marsxo-stango sufic'as."

Mi atent etralegis vian tutan klarigon pri herb-o kaj konkludis ke g'i solvas multajn el niaj problemoj. Mi aldonis "Herbo-bedo" al la variaj'oj post "gazono".

Renato

Fra Simo

unread,
Mar 11, 2008, 8:47:53 PM3/11/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/3/9, Renato Corsetti renato....@gmail.com:

Mi atent etralegis vian tutan klarigon pri herb-o kaj konkludis ke g'i solvas multajn el niaj problemoj. Mi aldonis "Herbo-bedo" al la variaj'oj post "gazono".

Renato
 
     En :
gazon-o --> razen-o, herb-ej-o, herb-o-bed-o.
 
nun trovebla en nia tabelo, devas esti ne "herb-ej-o", sed "herb-et-ej-o".
     Pri "herb/o/bed/o", per kiu estas bone tradukata unu el la signifoj de la francalingva "pelouse" (ghuste tiu signifo, lau kiu ghi, normale,  ne egalas al "gazon"), shajnas al mi, ke ghi ne konvenas ankau por la francalingva "gazon" au la PIV-alingva "gazon/o".
     La francalingva "gazon" havas ankau la signifon "herb/et/o" (ne loko, sur kiu kreskas herbeto, sed ghuste la herbeto mem, unu speco de grundokovrajho). Tio aperu en nia tabelo pri "gazon/o" nur, se ni konstatos, ke la vorto estis tiel uzata en "Esperantaj" tekstoj, sed nepre kun atentigo, ke temas pri unu alia signifo.
 
      Aliflanke devas sur tiu sama linio malaperi "razen-o". Sed devas aperi, sub la  litero "R", la nun mankanta linio :  "razen-o --> herb-et-ej-o."
 
     Kore salutas                       Francisko

 

Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2008, 3:52:37 AM3/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

devas esti ne "
herb-ej-o", sed "herb-et-ej-o".
Mi s'ang'is tion, sed mi ne faris ion alian, c'ar ne povas esti ke la kritiko al la tro fracneca PIV estas farata surbaze de konsidero de c'iuj signifoj de la vorto en la franca.

En Esperanto, se mi ne komplete eraras, gazono estas uzata en la senco de herbo-bedo (au' se vi volas herb-et-bedo). Neniu ec' scias ekster Francujo pri la aliaj sencoj de gazono.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 12, 2008, 2:35:48 PM3/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
devas esti ne herb-ej-o", sed "herb-et-ej-o"
Mi s'ang'is tion

Ankau aldonindas la alternativo "herbotapisho", kiun PIV mem uzas en sia difino de "gazono".

Mi persone preferus meti "razeno" en la lastan pozicion de la alternativoj al "gazono", kaj aldoni la jenan linion:

razen-o = herb-o-tapisx-o, herb-et-ej-o, herb-o-bed-o

(Do che "razeno" ni nur uzu "=", dum "gazono" daure  havu "-->").

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 12, 2008, 3:05:54 PM3/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi sekvis la indikojn de Marcos.

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Mar 14, 2008, 6:35:03 AM3/14/08
to la-bona...@googlegroups.com


gazon-o --> razen-o, herb-ej-o. vidu Ssv plio 6.

 

 

Lau’ mi la esprimo “herbo-tapis’o” estas tre bona priskribo de la herbejo kun mallonga zorge tondita herbo.

Anna

Fra Simo

unread,
Mar 18, 2008, 3:56:01 PM3/18/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Mi ne komprenas : se ni rekomendas fortradukon de "razen/o" al Esperanto, kial do ni ne uzu la simbolon "-->", kaj kial do ni enmetu "razen/o"-n inter la rekomendatajhoj por "gazon/o" ?
 
     Iom malpli grave : se  per pli ol unu maniero, ni devus atentigi pri la signifodiferencoj inter la diversaj rekomendatajhoj.
 
    Kore   salutas           Francisko


2008/3/12, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

Renato Corsetti

unread,
Mar 18, 2008, 5:09:49 PM3/18/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Mi ne komprenas : se ni rekomendas fortradukon de "razen/o" al Esperanto, kial do ni ne uzu la simbolon "-->", kaj kial do ni enmetu "razen/o"-n inter la rekomendatajhoj por "gazon/o" ?

C'ar "razeno" tamen estas pli akceptebla ol "gazono".

Atentu, Francisko, c'u vi vere vola sfari ion esencan por forigi la balaston akumulig'intan sur Esperanto? Tralegu la tutan litero B de PIV [mi tralegas la literon A] kaj informu pri la vortoj, kiuj lau' vi estas nenecesaj.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Mar 19, 2008, 7:25:02 AM3/19/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/3/18, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Francisko:


Mi ne komprenas : se ni rekomendas fortradukon de "razen/o" al Esperanto, kial do ni ne uzu la simbolon "-->", kaj kial do ni enmetu "razen/o"-n inter la rekomendatajhoj por "gazon/o" ?

C'ar "razeno" tamen estas pli akceptebla ol "gazono".
 
     Mi ne komprenas, je kio "razen/o" estus "pli akceptebla",  ol "gazon/o". Ambau tiuj estas novajhoj (ne tre novaj, sed per tio ili ne chesas esti novajhoj) ne-utilaj, do malutilaj.
     Mi ne komprenas, kiel la plia acheco de unu, ech se pravigita, igus la duan pli akceptebla, dum ambau ili estas facile fortradukeblaj al Esperanto.

Atentu, Francisko, c'u vi vere vola sfari ion esencan por forigi la balaston akumulig'intan sur Esperanto? Tralegu la tutan litero B de PIV [mi tralegas la literon A] kaj informu pri la vortoj, kiuj lau' vi estas nenecesaj.
 
     Tion mi volonte farus, eble faros, char mi jam havas plenan komentariaron pri la tuta enhavajho de la PIV (mi supozas, ke vi, Renato, estas pensanta pri la NPIV ;  sed multe enestas en ambau tiuj formoj de la vortaro), sed mi nun ne kapablas.                  Amike salutas                  Francisko

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Mar 21, 2008, 6:11:48 AM3/21/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/3/3, ts abon...@gmail.com:
[...]

Eble ankaŭ pri tiu koncepto, la fakto ke du vortoj paralele
ekzistas
signifas ke neniu el la du estas vere bona.

Kiel oni diras "razeno" en aliaj lingvoj?

Eble ni povus trovi solvon. Ekzemple belherbejo

Thierry
      Che relego, shajnas al mi, ke "bel/herb/ej/o" estas priatentinda. Sed tiun ni efektive aldonu en nian tabelon al niaj jamaj "herb-o-tapiŝ-o, herb-et-ej-o, herb-o-bed-o", nur se ni iel povos difini diferencon. Estus bele, se ankau la diferencojn inter tiuj tri ni iel difinus, sed shajnas al mi, ke chi tiuj estas pli facile kapteblaj el la konsisto mem de la vortoj ("herb/o/tapish/o" estas iuspeca grundokovrajho, "herb/et/ej/o" estas loko tiel kovrita, "herb/o/bed/o" estas en io pli vasta iu malgranda parto tiel kovrita tion ornamanta). Chu la duan ni anstatauigu per "bel/herb/ej/o" ???
 
     Plu mi opinias, ke "razen-o" ne devus aperi post tiuj tri fortradukajhoj, kiujn mi citis. Ghi ja ne estas unu plia distinginda termino. Cetere mi scivolas, chu en la fonta lingvo tiu vorto, kiun "razen/o" sentraduke transprenas, povas havi la unuan signifon, nome "herbotapisho", kiu ja estas la chefa signifo de la francalingva "gazon".
 

Renato Corsetti

unread,
Mar 25, 2008, 12:06:16 PM3/25/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Mi ne komprenas, je kio "razen/o" estus "pli akceptebla",  ol "gazon/o". Ambau tiuj estas novajhoj (ne tre novaj, sed per tio ili ne chesas esti novajhoj) ne-utilaj, do malutilaj.

Nu, simple "razeno" estas pli malnova ol "gazono". Sed tio ne signifas, ke mi ne estas konvinkig'anta meti la --> ...


Tion mi volonte farus, eble faros, char mi jam havas plenan komentariaron pri la tuta enhavajho de la PIV (mi supozas, ke vi, Renato, estas pensanta pri la NPIV ;  sed multe enestas en ambau tiuj formoj de la vortaro), sed mi nun ne kapablas.

Bone, sed ni atendas pacience!

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Mar 26, 2008, 5:11:10 PM3/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

"bel/herb/ej/o" estas priatentinda.

Mi aldonis ankau' g'in al la samsignifaj'oj.


"razen-o" ne devus aperi post tiuj tri fortradukajhoj

Vi estas malamiko de germanaj radikoj kiel mi de la grekaj.


Cetere mi scivolas, chu en la fonta lingvo tiu vorto, kiun "razen/o" sentraduke transprenas, povas havi la unuan signifon, nome "herbotapisho", kiu ja estas la chefa signifo de la francalingva "gazon".

Lau' la germana-itala vortaro jes!

Renato

Fra Simo

unread,
Mar 27, 2008, 3:46:48 PM3/27/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/3/26, Renato Corsetti <renato....@gmail.com>:
Francisko:

"bel/herb/ej/o" estas priatentinda.

Mi aldonis ankau' g'in al la samsignifaj'oj.
 
     Min daure malbonfartigadas, ke ni proponas samsignifajhojn. Du au kelkajn fortradukajhojn por unu sama radiko malrekomendinda devus aperi nur kiel malsamsignifajhojn, el kiuj oni elektu lau la precize bezonata signifo (krom en tia okazo, en kiu ni proponas formojn pli au malpli plenajn por pli au malpli multon antauklarigantaj kuntekstoj). Estus do bele, se ni povus interkrampe (inter klaraj krampoj, ne erare kompreneblaj, kiel indikéantaj forlaseblan parton de la termino) indiki la signifodiferencojn.

 
"razen-o" ne devus aperi post tiuj tri fortradukajhoj

Vi estas malamiko de germanaj radikoj kiel mi de la grekaj.
 
     Mi neniel  estas principa kontrauanto de "germanaj radikoj" (nek de la grekaj). Ekzemple, kiel vi scias, el "strand/o" kaj "plagh/o" mi preferas la unuan (kvankam, post plua pripenso, ankau tiun mi malrekomendas). Sed mi estas kontrauanto de radikoj ne cherpitaj el la Fundamento por diri ion, kio estas direbla per vorteroj Fundamentaj. Kiu ne havas tian starpunkton, tiu ne estas nomebla Esperantisto (relegu la Bulonjan Deklaracion !).

 
Cetere mi scivolas, chu en la fonta lingvo tiu vorto, kiun "razen/o" sentraduke transprenas, povas havi la unuan signifon, nome "herbotapisho", kiu ja estas la chefa signifo de la francalingva "gazon".

Lau' la germana-itala vortaro jes!

Renato

     Kore salutas                                           Francisko
 

Renato Corsetti

unread,
Mar 27, 2008, 6:06:52 PM3/27/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:


Min daure malbonfartigadas, ke ni proponas samsignifajhojn. Du au kelkajn fortradukajhojn por unu sama radiko malrekomendinda devus aperi nur kiel malsamsignifajhojn, el kiuj oni elektu lau la precize bezonata signifo

Mi komprenas vian starpunkton, sed c'ar temas pri proponoj inter kiuj la esperantistoj ankorau' ne esprimis klaras preferon, estas malfacile limig'i je unu au' du samsignifaj'oj.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Mar 28, 2008, 12:54:18 PM3/28/08
to la-bona...@googlegroups.com
Sed mi estas kontrauanto de radikoj ne cherpitaj el la Fundamento por diri ion, kio estas direbla per vorteroj Fundamentaj. Kiu ne havas tian starpunkton, tiu ne estas nomebla Esperantisto (relegu la Bulonjan Deklaracion !).

Mi jhus relegis la Bulonjan Deklaracion, kaj ne povas retrovi en ghi tian starpunkton.

Chiuokaze, mi opinias ke ni ne trovos multajn amikojn, se ni chiam nur argumentas per la Fundamento au la Bulonja Deklaracio. Ekzistas multe pli bona argumanto por skemismo: La facileco de la lingvo, precipe por ne-europanoj. Tiun lau mi ni devas emfazi pli.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Mar 29, 2008, 11:25:51 AM3/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

Ekzistas multe pli bona argumento por skemismo: La facileco de la lingvo, precipe por ne-europanoj. Tiun lau mi ni devas emfazi pli.

Mi tute konsentas pri tio.

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Apr 1, 2008, 5:27:51 PM4/1/08
to la-bona...@googlegroups.com


2008/3/28, Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>:

[Francisko skribis :] Sed mi estas kontrauanto de radikoj ne cherpitaj el la Fundamento por diri ion, kio estas direbla per vorteroj Fundamentaj. Kiu ne havas tian starpunkton, tiu ne estas nomebla Esperantisto (relegu la Bulonjan Deklaracion !).
 
Mi jhus relegis la Bulonjan Deklaracion, kaj ne povas retrovi en ghi tian starpunkton.
 
      En la paragrafo 4-a de la Deklaracio oni legas la jenon :
 
"La sola unu fojon por chiam deviga por chiuj esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo " Fundamento de Esperanto ", en kiu neniu havas la rajton fari shanghon. Se iu deklinighas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj " tiel deziras au konsilas la autoro de Esperanto ". Chiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu trovighas en la " Fundamento de Esperanto ", chiu esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ghusta".
 
     Do Esperantistoj estas homoj, kiuj "scias kaj uzas la lingvon Esperanto" (chi tiuj vortoj estas el la paragrafo 5-a), t. e. la lingvon difinitan de "la reguloj kaj modeloj" troveblaj en la Fundamento. Por ili aperas demandoj nur pri tio, kio ne estas oportune esprimebla per la Fundamenta materialo.

Chiuokaze, mi opinias ke ni ne trovos multajn amikojn, se ni chiam nur argumentas per la Fundamento au la Bulonja Deklaracio. Ekzistas multe pli bona argumanto por skemismo: La facileco de la lingvo, precipe por ne-europanoj. Tiun lau mi ni devas emfazi pli.

Amike,

Marcos
 
     Nia lingvo ighus pli facila, precipe por multaj el tiuj homoj, kies lingvoj propraj ne devenas el Europo, se anstatau la finajhoj "as", "is", "os", "us, "u" kaj la participaj sufiksoj oni uzadus nur "i". Ni tamen ne rajtus proponi, ke tiel oni faru, char per tio la lingvo ne plu estus Esperanto, sed io alia, parte simila. La decidiga argumento (pri tio, kio estas direbla per la Fundamenta materialo) devas resti tiu pri lau-Fundamenteco.
     Sed aliaj argumentoj povas utile apogi tiun.
 
     Kore salutas                                               Francisko

adam....@gmail.com

unread,
Apr 1, 2008, 6:07:01 PM4/1/08
to la-bona...@googlegroups.com
On 4/2/08, Fra Simo <fra...@gmail.com> wrote:

> > [Francisko skribis :] Sed mi estas kontrauanto de radikoj ne cherpitaj el
> > > la Fundamento por diri ion, kio estas direbla per vorteroj Fundamentaj.
> Kiu
> > > ne havas tian starpunkton, tiu ne estas nomebla Esperantisto (relegu la
> > > Bulonjan Deklaracion !).
>

> * En la paragrafo 4-a de la Deklaracio oni legas la jenon :*
[...]
> * Do Esperantistoj estas homoj, kiuj "scias kaj uzas la lingvon


> Esperanto" (chi tiuj vortoj estas el la paragrafo 5-a), t. e. la lingvon
> difinitan de "la reguloj kaj modeloj" troveblaj en la Fundamento. Por ili
> aperas demandoj nur pri tio, kio ne estas oportune esprimebla per la

> Fundamenta materialo.**
> *

Estas evidente, ke via interpreto de la Fundamento kaj la Bulonja
Deklaracio estas malsama ol la kompreno de ĝiaj aŭtoro kaj unuaj
aprobantoj. Novradikemuloj ofte atentigas, ke Zamenhof mem estis unu
el la plej grandaj novradikemuloj, enkondukante novajn vortojn por
ideoj antaŭe esprimataj per Fundamentaj radikoj. Iam en ĉi tiu listo
oni atentigis pri la zamenhofa vorto 'emigri', kun la signifo de
'elmigri'. Mi tre dubas, ĉu iu de tiu tempo konsideris tion
kontraŭ-Fundamenta, kaj tutcerte ne Zamenhof konsideris ĝin tia, nek
la ĝenerala esperantistaro de tiu tempo.

Cetere, estas tre facile disputi pri tio, kio estas "oportune"
esprimebla. Novradikemulo povas diri (kaj ja ofte diras), ke 'malbona'
kaj 'mallonga' estas maloportunaj, kaj 'mava' kaj 'kurta' estas pli
oportunaj.

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Got sente?

Renato Corsetti

unread,
Apr 2, 2008, 3:27:20 AM4/2/08
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:


estas tre facile disputi pri tio, kio estas "oportune" esprimebla. Novradikemulo povas diri (kaj ja ofte diras), ke 'malbona' kaj 'mallonga' estas maloportunaj, kaj 'mava' kaj 'kurta' estas pli oportunaj.

Certe, sed en tiu okazo estas facile pensi, ke tio, kion ili trovas neoportuna estas la kunmeteblo de Esperanto.

Amike

Renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages