Feliche neniu kontestis la
internaciecon de la vorto "blogo" lau la 15a
regulo.
Tamen mi konsilas vin ne atesti tiun
internaciecon sen konsulti la programon www.esp-evoluo.org.
Chiun fojon kiam diskutanto
atestas ghin sen tiu konsulto li iel riskas ne prenighi
serioze.
Ja ankorau estas multaj
homoj, kiuj opinias, ke tiu 15a reguklo estas speco de rekomendo, ne
strikta regulo.
Se oni apogas sin sur regulo,
oni devas pruvi la aplikecon de tiu regulo en la koncerna
kazo.
Evidente pri tiu aplikeblo neniu dubus, sed tamen
...............
Mi
kontrolis ghin, kun jena rezulto:
La vorto 'blog' el la angla havas jenajn
gradojn de internacieco:
27 el 28 eŭropaj lingvoj enhavas
ĝin.
99,5% de la 656.448.705 denaskaj parolantoj de eŭropaj lingvoj en
Eŭropo povas rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de eŭropaj lingvoj
kiuj enprenis la vorton estas 99,3% de 30.251.580,
la totala virtuala
valoro de eŭropaj lingvoj kiuj estis
konsiderataj.
Estas interese, ke
nur unu europa lingvo atestis ne-konatecon de blog: la
litova.
46 el 51 lingvoj tutmonde enhavas
ĝin.
69,1% de la 3.922.236.645 denaskaj parolantoj en la mondo povas
rekoni ĝin.
La kuna virtuala valoro de lingvoj tutmonde kiuj enprenis
la vorton estas 78,7% de 139.105.655,
la totala virtuala valoro de
lingvoj tutmonde kiuj estis
konsiderataj.
Ghi
estas ideala ekzemplo de internacieco. Tamen konsultante oni renkontas
diversajn demandopunktojn,
Unue,
la traduko estas بلوق (bilug) en la
araba.
Mi
akceptis tion kiel aldonon al internacieco, kvankam la vortoj bilug kaj
blog ne estas identaj lau fonetiko.
Klare
la araba prenis la vorton "el unu fonto", sed chu arabo rekonos "blogo"
kiel ekvivalenton de بلوق?
Vershajne jes, char la araba automate intermetas vokalojn inter
la tri konsonantojn, el kiuj kutime konsistas arabaj
vortoj.
Do
kiam li vidas la vorton "blog", Li/shi scias, ke eventuala araba
ekvivalento devas soni lau b-log.
Ankau
la simileco de o (internacie) kaj u (arabe) estas
normala.
Sed
kion pensi pri 博客 (bókè) en la mandarena? Mi dubas, ke chino
rekonos el sia vorto la vorton blogo,
do mi kalkulis ne-similecon.
Same pri בלוג
(belveg) en la israela.
La aliaj tradukoj: ブログ (burogu) en la japana,
블로그 (beullogeu) en la
korea,
وبلاگ
(weblagu) en la persa,
บล็อก (blxk) en la
taja,
బ్లాగ్ (blāg) en la telugua kaj
بلاگ (blag)
en Urduo,
validas por mi
similecon,
konsiderante ankau la
demandon, chu la skribajho en latinaj literoj estas fonetika au
eble uzas iun romiigon
(transskribo de la indighena skribo lau iuj certaj reguloj al la latina
alfabeto).
Fine estis nur du aziaj
lingvoj, kiuj prezentas vorton, kiu ech ne defore similas "blog": la
kartvela kaj la
tamila.
Amike,
Johan
Derks