Blink-o en SSV

5 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 18, 2014, 12:12:49 PM12/18/14
to °listo 'lbl', Leo De Cooman
La ĉi-suba mesaĝo de Leo igas nin remalfermi la debaton pri la radiko blink- (cetere el la ekzemploj en la reto, mi ne sukcesis klare kompreni la signifon d ela radiko) kaj pri la aŭtomobila indikilo.

Amike

Renato


-------- Messaggio inoltrato --------
Oggetto: Blinki en SSV
Data: Thu, 18 Dec 2014 15:54:45 +0100
Da: Leo De Cooman <Leo.De...@telenet.be>
Rispondi-A: L...@De-Cooman.be
A: renato....@esperanto.it <renato....@esperanto.it>


Kara Renato,
en SSV estas linio:

blink·o → intermit·a lum·o

Ĉe Tatoeba mi tradukis germanan frazon, en kiu temas pri la uzo de "blinko" por averti la aliajn aŭtomobilistojn antaŭ ol turni la aŭton.
Mi evitis la uzon de "blink". Fine, post kelkaj diskutoj kaj serĉoj, ni trovis solvon:
http://tatoeba.org/epo/sentences/show/762448
"Antaŭ ol turni ŝaltu vian direktomontrilon por averti la aliajn vojuzantojn."

Miaopinie estus oportune aldoni al tiu linio en SSV:

blinkilo (de aŭto k.s.) direktomontrilo, ĝirindikilo


Amike salutas Leo




--

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Antonio De Salvo

unread,
Dec 18, 2014, 4:19:38 PM12/18/14
to la-bona...@googlegroups.com, Leo De Cooman

Laux mi, “intermita lumo” estas gxusta.

“Direktomontrilo” aux “turnomontrilo” estas nur unu aparta speco de intermita lumo, tiu uzata por signali ke oni intencas turnigxi; sed estas “intermita lumo” ankaux tiu uzata sur la tegmento de specialaj veturiloj (polico, medicina helpo, fajrogardistoj) por signali urgxon.

Ecx mi aldonas, ke ankaux sur ordinaraj veturiloj la lampetoj je intermita lumo estas uzataj ne nur por signali direkton, sed ankaux, cxe haltado, por atentigi (per aktivigo de ambaux direktomontriloj) ke oni intencas ekhalti aux ke oni haltadas.

En itala lingvo, en gxenerala senco oni diras “lampeggiatore” (= fulmetanta ilo), dum por la krizostata signalilo oni preferas diri “lampeggiante” (praktike kun sama signifo fulmetanta ilo), kaj la direktomontrilo nomigxas oficiale “indicatore di direzione” (= precize direktoindikilo, direktomontrilo).

Kurioze, en komunza itala lingvo oni diras “freccia” (= sago), memore al la iama direktomontrilo, kiu konsistis el sago (neluma) eliranta laux komando  el la veturilo, respektive sur la dekstra aux sur la maldekstra flanko. Pro la sama kialo, cxe la signalado de haltado oni diras “quattro frecce” (kvar sagoj), cxar la intermita lumo estas kvarobla (du antauxaj kaj du malantauxaj lampetoj).

 

Saluton

Antonio De Salvo

 

 

Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: giovedì 18 dicembre 2014 18:13
A: °listo 'lbl'; Leo De Cooman
Oggetto: (la bona lingvo) Blink-o en SSV

--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

lowenstein, anna

unread,
Dec 19, 2014, 1:45:57 AM12/19/14
to la-bona...@googlegroups.com
Por "intermite lumi", mi kutime uzas "flagri" (OA 3). Kontrolante en PIV, mi vidas, ke la difinoj enhavas ne nur la ideon de intermita lumo, sed ankaŭ de tremado aŭ skuado. Tamen, ŝajnas al mi, ke pluraj el la difinoj kaj ekzemploj enhavas la ideon de lumo, kiu ne restas firma kaj senĉesa, sed briletas jen kaj jen.

Anna
--
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
anna.lo...@esperanto.org
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages