vortoj uzitaj de la China Radio

3 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
May 15, 2009, 4:09:16 PM5/15/09
to °listo 'la bona lingvo'
En unu el siaj artikoloj Andreas listigis la ĉi-subajn vortojn "novajn", kiujn uzis Ĉina Radio Internacia en 2008. Siatempe ni parolis pri tio, ĉu estas oportune kontakti la Ĉinan Radion kaj atentigi ilin pri ilia lingvouso.

Mi pretas, kontakti ilin, sed unue ni devas aparte pritrkati ĉiun vorton kaj proponi anstataŭaĵon, se ni taksas tion oportune.  Por fari tion, mi sendos 5 medaĝojn nun, kaj aliajn dimanĉe.

Bonvolu reagi.

Amike

Renato
  • adjunkto
  • adoleskantoj
  • agnoski
  • aprezu [eble ankau au anstataue "aprecu"; la autoro ne estas certa]
  • celebris
  • chantaghis
  • charto
  • chicheronino
  • damaghataj
  • diurnoj
  • ekspliciti
  • ekspliki
  • elimini
  • fajnigon [eble misaudita vorto]
  • ferocado [eble misaudita vorto]
  • fonduso
  • ideogramo
  • inghenierio
  • integreco, integrigho
  • investantoj
  • komandoro
  • klauzo
  • latenta
  • mitingo
  • noc-gaso-ellaso
  • pitoreske
  • precedenca
  • premiero
  • prioritataj
  • raraj
  • relikvo
  • secesiigaj, secesiista
  • spaciala [eble anstataue rigardebla kiel formo nova pro la jam oficialigita vorto "kosmo"]
  • tajdo [ghi estis uzita en metafora signifo]
  • totala

Fra Simo

unread,
May 16, 2009, 6:04:33 PM5/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

2009/5/15 Renato Corsetti <renato....@uniroma1.it>

En unu el siaj artikoloj Andreas listigis la ĉi-subajn vortojn "novajn", kiujn uzis Ĉina Radio Internacia en 2008. Siatempe ni parolis pri tio, ĉu estas oportune kontakti la Ĉinan Radion kaj atentigi ilin pri ilia lingvouso.

Mi pretas, kontakti ilin, sed unue ni devas aparte pritrkati ĉiun vorton kaj proponi anstataŭaĵon, se ni taksas tion oportune.  Por fari tion, mi sendos 5 medaĝojn nun, kaj aliajn dimanĉe.

Bonvolu reagi.
     Apud iujn el la vortoj mi chi-sube enshovas rapide faritajn proponojn. Sed multo povas dependi de la kuntekstoj.
  • adjunkto : "help/ant/o" au io alia kun "help/ant/"  (ekzemple : "[...]/help/ant/o" au "help/ant/a [...]/o" au "help/ant/o de [...]/o") ;  sed foje "vic/" (ekzemple : "vic/urb/estr/o" por la franca "adjoint au maire") ;
  • adoleskantoj [lauvorte: "kreskantoj", t. e. "plenkreskulighantoj"] : (ge/)vir/igh/ant/o/j" ; eble foje "jun/ul/et/o/j" (ambau lau Grosjean-Maupin, che kiu tamen sen "ge/", char temas pri la vira ununombro de "adolescent") ;
  • agnoski [kvankam tiusence Zamenhofa, "re/kon/i" ne tre kontentigas min] :  [???]
  • aprezu [eble ankau au anstataue "aprecu"; la autoro ne estas certa] : "admir/u" [sen "u", mi supozeble tradukus tiun saman verbon per "alt/e shat/i" au "tre shat/i"] ;
  • celebris : "solen/is", "fest/is", "far/is" [depende de la kuntaksto !] ;
  • chantaghi : "(prov/i )el/dev/ig/i per (skandal/)minac/o", "minac/i pri skandal/o" ;
  • charto
  • chicheronino : "(fremd/ul/)gvid/ist/in/o"
  • damaghataj : "difekt/at/a/j", "pri/mal/util/at/a/j" ;
  • diurnoj : "tag/nokt/o/j" (uzata, sed ne tre kontentiga), "tag/o/j kaj nokt/o/j" ;  ofte sufichos : "tag/o/j" ;
  • ekspliciti : "klar/e dir/i", "plen/e dir/i", "mal/kash/e dir/i" ;
  • ekspliki : "klar/ig/i" ;
  • elimini : "for/ig/i" ;
  • fajnigon [eble misaudita vorto]
  • ferocado [eble misaudita vorto]
  • fonduso
  • ideogramo
  • inghenierio : "inghenier/ad/o" ;
  • integreco, integrigho
  • investantoj
  • komandoro
  • klauzo
  • latenta : "kash/it/a" ;
  • mitingo :  "amas/kun/ven/o" ;
  • noc-gaso-ellaso
  • pitoreske : "pentr/ind/e" ;
[Eble kompletigote kaj daurigote.]

ro-esp

unread,
May 17, 2009, 4:45:01 PM5/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
From: Fra Simo


> - adoleskantoj [lauvorte: "kreskantoj", t. e. "plenkreskulighantoj"] :
> *(ge/)vir/igh/ant/o/j*" ; eble foje "*jun/ul/et/o/j*" (ambau lau *
> Grosjean-Maupin*, che kiu tamen sen "*ge/*", char temas pri la vira
> ununombro de "*adolescent*") ;

la problemoj fontas el la malklara difino. Piv diras ke temas pri junulinoj
de inter 12 kaj 20 jaroj, kaj pri junul(icx)oj de inter 15 kaj 25 jaroj

> - chantaghi : "*(prov/i )el/dev/ig/i per (skandal/)minac/o*", "*minac/i
> pri skandal/o*" ;

minaci *per* skandalo, cxu ?

> - chicheronino : "*(fremd/ul/)gvid/ist/in/o*"

Mi malkonsentas pri la "fremdul"-parto.


> - damaghataj : "*difekt/at/a/j*", "*pri/mal/util/at/a/j*" ;

miatakse nur la unua el la du

> - diurnoj : "*tag/nokt/o/j*" (uzata, sed ne tre kontentiga), "*tag/o/j
> kaj nokt/o/j*" ; ofte sufichos : "*tag/o/j*" ;

diurno estas periodo de 24 horoj, aw 1440 minutoj


> - ekspliciti : "*klar/e dir/i*", "*plen/e dir/i*", "*mal/kash/e dir/i*

diri ne-alude ?

> - ekspliki : "*klar/ig/i*" ;

Cxu afero igxas klara se oni ne komprenas la eksplikon ;-) ?
Kio estas spliko ;-)?

> - elimini : "*for/ig/i*" ;

forigi el opcioj aw kandidatoj

> - fajnigon [eble misaudita vorto]

Mi komprenas la vorton - nur cxiam devas diveni law kiu signifo
de fajn,fine, fein , fijn mi interpretu..


> - ferocado [eble misaudita vorto]

mi konas la radikon, sed ne jam kiel verbo

> - inghenierio*

cxu tiu vorto ekzistas en naciaj lingvoj ?

> - investantoj

nur en la senco de "elspezi ion por akiri ion pli bonan" aw "doni ion por
repostuli pli", mi petas. La senco de "enfocigi" law mi ne teneblas

> - komandoro

brigada generalo cxe mar- aw aer-armeo, cxu?

> - klauzo

stipulajxo ;-) kontraktero (?)

> - latenta : "*kash/it/a*" ;

pli precize: ne jam videbligxinta/vidita

> - mitingo : "amas/kun/ven/o" ;

aldonendas "politika", cxu ?

> - pitoreske : "*pentr/ind/e*" ;

Mi kredas ke la vorto tiom evoluis ke ne plu iondas ligi gxin al
pentr- , kaj ke indeco dependas de la spektanto.
Cetere mi konas la vorton nur kun A-finajxo

> - precedenca

havas sencon

> - premiero

unua kio?

> - raraj

cxu malofta gxenerale? Cxu gxi havas ekonomikan signifon (t.e. ke
malpli estas ofertata ol mendata) ?


> - spaciala [eble anstataue rigardebla kiel formo nova pro la jam
> oficialigita vorto "kosmo"]

unuarigarde mi emus malrekomendi "spaciala". Ja ekzistas vortoj
*spaco* kaj *kosmo*

Cetere, cxu ili ankoraw uzas la terminon "cxeftero"? Tiun mi
ankaw malrekomendus, sed favore al kio mi ne jam scias...
Cxu fiksa lando?
gxis, Ronaldo


Leo De Cooman

unread,
May 18, 2009, 5:50:44 AM5/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo skribis:

> > - inghenierio*
> cxu tiu vorto ekzistas en naciaj lingvoj ?

Mi foje legis gin en francaj tekstoj. La vorto estas analoga al multaj
aliaj, kiaj
geologo - geologio
psikologo - psikologio
teologo - teologio
patologo - patologio

Mi trovis proksimume 30 tiajn vortparojn en PIV, el kiuj dudeko estas
oficialaj (almenau la nomo de la persono, mi ne kontrolis la oficialecon de
la fakoj).

Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
May 18, 2009, 7:51:10 AM5/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

> - inghenierio*
>> cxu tiu vorto ekzistas en naciaj lingvoj ?

Certe en la itala, sed Esperanto kaj la itala ne havas ion komunan (krom
multegaj radikoj).

En la araba oni skemismas: handasa = inĝenier-arto kaj muhandis =
inĝeniero. Kio pri aliaj lingvoj?

Leo:


> Mi foje legis gin en francaj tekstoj.

Plia pruvo, ke ĝi estas evitinda.


> La vorto estas analoga al multaj aliaj, kiaj
> geologo - geologio
> psikologo - psikologio
> teologo - teologio
> patologo - patologio
>
> Mi trovis proksimume 30 tiajn vortparojn en PIV, el kiuj dudeko estas
> oficialaj (almenau la nomo de la persono, mi ne kontrolis la
> oficialecon de la fakoj).

Se ankaŭ la Akademio kreas aldonajn regulojn: -io ne nur estas finaĵo de
landonomoj sed ankaŭ finaĵo de profesioj el la nomo de la profesiulo,
nia savo efektive estas problema.

Mi kopiis el la vortaro de Sylla Chaves:

inĝenieri·o → inĝenier·art·o

Amike

renato

Marcos Cramer

unread,
May 18, 2009, 8:05:40 AM5/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
inĝenieri·o → inĝenier·art·o

Bone. La vorton "inĝenierarto" ankaŭ uzas la Esperanta Vikipedio. Ĝi aldone mencias la alternativon "inĝenierado", kiun ni verŝajne ankaŭ menciu (por kontentigi tiujn, kiuj diras, ke ne temas pri arto). Do la linio laŭ mi estu

inĝenieri·o → inĝenier·art·o, inĝenier·ad·o

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
May 18, 2009, 9:36:02 AM5/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
inĝenieri·o → inĝenier·art·o, inĝenier·ad·o
Laŭigita!

Renato


Fra Simo

unread,
May 18, 2009, 6:40:33 PM5/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
     Mi konsentas kun la farita propono :
inĝenieri·o → inĝenier·art·o, inĝenier·ad·o

2009/5/18 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>


Ronaldo:

 >    - inghenierio*
>> cxu tiu vorto ekzistas en naciaj lingvoj ?
 
Certe en la itala, sed Esperanto kaj la itala ne havas ion komunan (krom
multegaj radikoj).

En la araba oni skemismas: handasa = inĝenier-arto kaj muhandis =
inĝeniero. Kio pri aliaj lingvoj?
      En la franca la normala vorto estas "génie" <jheni'>, de kiu devenas "ingénieur" <enjhenjor'> ("ingheniero"). Tamen de iom da tempo ighas ofta la barbarajho "ingénierie" (pri kies elparolmaniero vi ne demandu min : antaukonsonante "ie" estas ege malofta ekster iuj verbaj formoj ;  malfirmeco en la uzado de la supersigno(j) konfirmas, ke la vorto estas iel monstra).
 
Leo:
> Mi foje legis gin en francaj tekstoj.
Plia pruvo, ke ĝi estas evitinda.
> La vorto estas analoga al multaj aliaj, kiaj
> geologo - geologio
> psikologo - psikologio
> teologo - teologio
> patologo - patologio
>
> Mi trovis proksimume 30 tiajn vortparojn en PIV, el kiuj dudeko estas
> oficialaj (almenau la nomo de la persono, mi ne kontrolis la
> oficialecon de la fakoj).
Se ankaŭ la Akademio kreas aldonajn regulojn: -io ne nur estas finaĵo de
landonomoj sed ankaŭ finaĵo de profesioj el la nomo de la profesiulo,
nia savo efektive estas problema.
      Oni bedaurinde trovas en la Fundamento la paron "diplomati/o", "diplomat/o" (kaj neniun alian iel similan). Tamen la dua el tiuj vortoj aperas nur en la Ekzercara paragrafo, sed nek en la postparagrafa vortotabelo, nek en la Universala Vortaro, kaj la frazo shajne ne instruas, ke oni faru vortoparojn similajn, sed nur kvazaue konstatas la ekziston de tiu paro. SHajne Zamenhofo sentis chiun el tiuj du vortoj kiel aparte ekzistantan vorton "internacian". Li supozeble ne sciis, ke la pli nova el la du francaj vortoj estas "diplomate" <diplomat'>, kaj eble ne konsciis, ke el la greka vortobazo "diplomat-" tiu vorto ne povis veni ;  ghi estas neregula devenajho el "diplomatie" <diplomasi'>.
     Oficialigon de ambau vortoj paroj en shajne similaj al tiu eble kauzis trovo de ambau vortoj "diplomato" kaj "diplomatio" en tabeloj de vortoj "Fundamentaj" (sen lego de la responda paragrafo), sed eble simple la senpripensa enpreno de alilingvajhoj, kun forgeso pri la dua parto de la Regulo 15-a. Per tiaj oficialigoj neniom estis kreita iu sufikso "i/".
     Ankau se la Akademio kreus iun sufikson "i/" (en sia nuna konsisto ghi shajne emas al kreo de unu au du sufiksoj "i/", sed aliaj ol la chi tie priparolata : kiel egalajhoj en landonomoj respektive de "uj/" kaj de "land/"), tia sufikso per tio ne ekekzistus en Esperanto, char ghi malgrau tio plu estus kontraua a.]l la Fundamento. En chiuj paroj kolektitaj de Leo ni devas malrekomendi unu vorton. En plej multaj okazoj, eble en chiuj, ni tion devas fari per paragrafoj el la jena tipo :
[...]·o → [...]i·ist·o

Leo De Cooman

unread,
May 19, 2009, 10:55:26 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato kaj Francisko skribis:
RC > Se ankaŭ la Akademio kreas aldonajn regulojn: -io ne nur estas finaĵo de landonomoj sed ankaŭ finaĵo de profesioj el la nomo de la profesiulo, nia savo efektive estas problema.
 
FS >  Oni bedaurinde trovas en la Fundamento la paron "diplomati/o", "diplomat/o" (kaj neniun alian iel similan). ...
 
Per programo, kiun mi iam faris por traserĉi la kapvortojn kaj vinjetojn de malnova PIV kaj  nova PIV, mi facile trovas ĉiujn kapvortojn finiĝantajn per "logo:"
Jen tiuj vortoj, kiuj formas paron: persono/ fako: (mi do forigis vortojn, kia dekalogo). La ciferoj montras la oficialigajn aldonojn. FU signifas "fundamenta"n. KOM= komunuza, ME= meteoroligio, p1= malnova PIV, p2= NPIV, ktp.,
 
aerologo: ME, AV; ~io
arĥeologo: p1; 3, KOM; ~io, 3
arkeologo: 3, KOM; ~io, 3
astrologo: sterrenwichelaar. p1; 1, KOM; ~io, 1
biologo: 7, KOM; ~io, 1, kosmo~io
citologo: PE; ~io
ekologo: BIO; ~io, 9
entomologo: 7, PE; ~io, 2
etiologo: 7, MED; ~io, 1, MED, ~ia, MED, RE
farmakologo: PE; ~io, Z
filologo: 1, KOM; ~io, 1, ~ia
fiziologo: 7, PE; ~io, 1, ~ia
frenologo: MED; ~io
genealogo: 7, PE; ~io, 2, ~ia
geologo: 3, PE; ~io, 1, ~ia
ginekologo: KOM; ~io, MED
grafologo: 7, KOM; ~io, 1, ~ia
ideologo: KOM; ~io, 9, ~ia
iĥtiologo: KOM; ~io
leksikologo: p1; PE; ~io, GRA
meteorologo: 7, KOM
mikrobiologo: p1; KOM; ~io
mineralogo: 7, SC; ~io, 2
monologo: 1, KOM; ~i, NTR
nekrologo: 3, KOM
ornitologo: 7, KOM; ~io, 3
paleontologo: 7, KOM; ~io, 2
patologo: 7, SC; ~io, 2, ~ia, kosmo~io
polemiologo: p1; ~io
politologo: ~io
psikologo: KOM; ~io, 2, ~ia   [originale verŝajne "psiĥologo", eble cifero estas forgesita en la listo, kiun mi uzas en la programo, ĝi ne estas kontrolita]
radiologo: SCI; ~io
sofrologo: MED, ~io
speleologo: p1; KOM; ~io
teologo: 1, KOM; ~io, 1, ~ia
Kiel oni vidas, plejmultaj vortoj oficialigitaj formas paron.
Simile mi serĉis "log/", ĉar la vortlisto de kapvortoj jes en NPIV estis tiel skribitaj. Kompreneble neniu el ili (jam) estas oficialigitaj:
 
dendrokronolog/o: p2; ~io
hidrogeolog/o: p2; ~io
hidrolog/o: p2; ~io
iktiolog/o: p2; ~io
mikolog/o: p2; ~io
pedolog/o: p2; ~io
polemolog/o: p2; ~io
topolog/o: p2; ~io
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
May 19, 2009, 11:59:06 AM5/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Per programo, kiun mi iam faris por traserĉi la kapvortojn kaj vinjetojn de malnova PIV kaj  nova PIV, mi facile trovas ĉiujn kapvortojn finiĝantajn per "logo:"
Dankon, Leo. Via listo estas bela fonto por rezonado. Bladaŭ mi proponos la unuan: "dendrokronologo".

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
May 24, 2009, 11:09:34 AM5/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:

   - komandoro
    
brigada generalo cxe mar- aw aer-armeo, cxu?
  

Ne. En Esperanto, ĝi devus esti nur unu el la gradoj de ordenoj. Se vi konas ekzemplojn de uzo por la signifo de generalo, ni devus havi apartan linion pri tio.

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
May 24, 2009, 1:05:18 PM5/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
     La materialo kolektata de Leo estas ege valora por pristudado de la PIV-lingvo (tiu lasta vorto nomas iusence la malon de nia "bona lingvo" ;  utilas, ke ni memoru, ke multo trovebla en la (N)PIV estas rekomendebla ankau por Esperanto, sed iun apartan vorton troveblan en la (N)PIV mi nomus "PIV-lingva" por atentigi, ke ghi ne estas rekomendebla por Esperanto). GHi estas ankorau pli altvalora el vidpunkto de ghenerala lingvostudado ;  el tiu vidpunkto estus farinda sistema komparado kun aliaj lingvoj ankau uzantaj grekan vortmaterialon (interalie kun la franca, kiu apud "-logie" <lojhi'> (= "-logi/o") havas foje "-logiste" <lojhist'> (= "-logi/ist/o"), foje "-logue" <log'> (= "-log/o"), foje ambau tiuj, kun au respektive sen diferenco en la signifoj.
     Sed nia vidpunkto chi tie ne estas tiu de sciencistoj provantaj konstati kaj kompreni, kiel iuj homoj parolas au skribas, au kiel iuj vortaristoj vere au malvere tion registras, sed tiu de konsilantoj volantaj rekomendi, kiel oni bonalingve parolu kaj skribu. La multeco de la PIV-lingvajhoj havigas al ni materialon por la unuaj partoj de la paragrafoj en nia tabelo.


 
2009/5/19, Leo De Cooman Leo.De...@pandora.be:
[...] 
Per programo, kiun mi iam faris por traserĉi la kapvortojn kaj vinjetojn de malnova PIV kaj  nova PIV, mi facile trovas ĉiujn kapvortojn finiĝantajn per "logo:"
Jen tiuj vortoj, kiuj formas paron: persono/ fako: [...]

Renato Corsetti

unread,
May 24, 2009, 1:31:33 PM5/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ĉu

dendrokronologi-o --> arbo-aĝo-scienco ?

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
May 24, 2009, 4:12:06 PM5/24/09
to la-bona...@googlegroups.com
     Konstatinte iujn akcidentajn fushajhojn, por kiuj mi petas senkulpigon, en mia chi-suba mesagho, mi ree sendas ghin post korektadio. Mi krome aldonas unu kompletigan frazon. La unuan formon (tiun de la 19-a de Majo) oni do povas forvishi.
___________________________

 
2009/5/19, Fra Simo <fra...@gmail.com>:
     Mi konsentas kun la farita propono :
inĝenieri·o → inĝenier·art·o, inĝenier·ad·o

2009/5/18 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Ronaldo:

 >    - inghenierio*
>> cxu tiu vorto ekzistas en naciaj lingvoj ?
 
Certe en la itala, sed Esperanto kaj la itala ne havas ion komunan (krom
multegaj radikoj).

En la araba oni skemismas: handasa = inĝenier-arto kaj muhandis =
inĝeniero. Kio pri aliaj lingvoj?
      En la franca la normala vorto estas "génie" <jheni'>, de kiu devenas "ingénieur" <enjhenjor'> ("ingheniero"). Tamen de iom da tempo ighas ofta la barbarajho "ingénierie" (pri kies elparolmaniero vi ne demandu min : antaukonsonante "ie" estas ege malofta ekster iuj verbaj formoj ;  malfirmeco en la uzado de la supersigno(j) konfirmas, ke la vorto estas iel monstra).
 
      [[Aldono :]] Mi suspektas, ke tiu "ingénierie" estas suprajha francigo de la angla vorto "engineering" (lauvorte "inghenierado"), regule devenanta el "engineer", "ingheniero", kiu estas la franca "ingénieur" antau longa tempo cherpita el la lingvo franca), fare de homoj ne konantaj la vorton "génie" (kiu lasta shajne ne havas kun simila signifo lauvortan egalajhon en la lingvo angla). Iuj uzantoj de la lingvo franca volonte uzadas anglajn vortojn senshanghe en ties angla formo. Tiuj skribas "engineering" ankau en francalingva kunteksto.

 
Leo:
> Mi foje legis gin en francaj tekstoj.
Plia pruvo, ke ĝi estas evitinda.
> La vorto estas analoga al multaj aliaj, kiaj
> geologo - geologio
> psikologo - psikologio
> teologo - teologio
> patologo - patologio
>
> Mi trovis proksimume 30 tiajn vortparojn en PIV, el kiuj dudeko estas
> oficialaj (almenau la nomo de la persono, mi ne kontrolis la
> oficialecon de la fakoj).
Se ankaŭ la Akademio kreas aldonajn regulojn: -io ne nur estas finaĵo de
landonomoj sed ankaŭ finaĵo de profesioj el la nomo de la profesiulo,
nia savo efektive estas problema.
      Oni bedaurinde trovas en la Fundamento la paron "diplomati/o", "diplomat/o" (kaj neniun alian iel similan). Tamen la dua el tiuj vortoj aperas nur en la Ekzercara paragrafo, sed nek en la postparagrafa vortotabelo, nek en la Universala Vortaro, kaj la frazo shajne ne instruas, ke oni faru vortoparojn similajn, sed nur kvazaue konstatas la ekziston de tiu paro. SHajne Zamenhofo sentis chiun el tiuj du vortoj kiel aparte ekzistantan vorton "internacian". Li supozeble ne sciis, ke la pli nova el la du francaj vortoj estas "diplomate" <diplomat'>, kaj eble ne konsciis, ke el la greka vortobazo "diplomat-" tiu vorto ne povis veni ;  ghi estas neregula devenajho el "diplomatie" <diplomasi'>.
     Oficialigon de ambau vortoj en paroj shajne similaj al tiu eble kauzis trovo de ambau vortoj "diplomato" kaj "diplomatio" en tabeloj de vortoj "Fundamentaj" (sen lego de la responda paragrafo), sed eble simple la senpripensa enpreno de alilingvajhoj, kun forgeso pri la dua parto de la Regulo 15-a. Per tiaj oficialigoj neniom estis kreita iu sufikso "i/".
     Ankau se la Akademio kreus iun sufikson "i/" (en sia nuna konsisto ghi shajne emas al kreo de unu au du sufiksoj "i/", sed aliaj ol la chi tie priparolata : kiel egalajhoj en landonomoj respektive de "uj/" kaj de "land/"), tia sufikso per tio ne ekekzistus en Esperanto, char ghi malgrau tio plu estus kontraua al la Fundamento. En chiuj paroj kolektitaj de Leo ni devas malrekomendi unu vorton. En plej multaj okazoj, eble en chiuj, ni tion devas fari per paragrafoj el la jena tipo :
[...]i·o → [...]i·ist·o

Marcos Cramer

unread,
May 24, 2009, 5:24:42 PM5/24/09
to la-bona...@googlegroups.com

dendrokronologi-o --> arbo-aĝo-scienco ?

"Dendrokronologio" estas la studado de la jarringoj de arboj aŭ ligno, ĉu por mezuri la aĝon de arbo, ĉu por fari klimatajn studojn, ĉu por determini la aĝon de lignaj konstruaĵoj aŭ lignaj muzikinstrumentoj. (Laŭ la germana Vikipedio)

Laŭ tio, mi proponus kiel alternativon "jar·ring·o·stud·ad·o". Kion opinias la aliaj?

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
May 24, 2009, 6:22:59 PM5/24/09
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos Cramer:

>"Dendrokronologio" estas la studado de la jarringoj de arboj aŭ ligno, ĉu por mezuri la aĝon de arbo, ĉu por fari klimatajn studojn, ĉu por determini la aĝon de lignaj konstruaĵoj aŭ lignaj muzikinstrumentoj. (Laŭ la germana Vikipedio)
>Laŭ tio, mi proponus kiel alternativon "jar·ring·o·stud·ad·o". Kion opinias la aliaj?

Certe, temas pri studado de la arboringoj (do, eventuale “arboringostudado”), tamen ne nur pri studo, scienco, sed ankaux pri datado pere de arboringoj, kaj mem pri lauxdata listo/ sinsekvo de eventoj surbaze de la arboringoj. Kiel traduki cxi cxion per unu sola termino?

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
May 25, 2009, 5:25:51 PM5/25/09
to la-bona...@googlegroups.com
dankon! mi akceptas la proponon de Marcos kun la amendo de Antonio.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2009, 2:42:49 PM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
polemolog/o: p2; ~io

Ĉu polemologio --> milto-scienco, milito-studo

kaj polemologo --> milito-sciencisto ??

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2009, 2:47:32 PM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
hidrolog/o: p2; ~io

Ĉu hidrologio --> akvo-scienco, akvo-studo

kaj hidrologo --> akvo-sciencisto?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2009, 2:50:14 PM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
hidrogeolog/o: p2; ~io

Ĉu hidrogeologio --> scienco pri subteraj akvoj

kaj hidrogeologo --> fakulto pri subteraj akvoj?

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Jun 2, 2009, 4:03:56 PM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>Ĉu hidrogeologio --> scienco pri subteraj akvoj
>kaj hidrogeologo --> fakulto pri subteraj akvoj?


Mi supozas, ke eventuale temas pri “fakulo”.

Tamen, mi volus esti certa pri la signifo de la termino hidrogeologio.

Fakte, en la itala la vorto estas uzata ne nur pri subteraj akvoj, sed ankaux pri tiuj suprajxaj; temas pri la studo de la rilatoj inter la akvoj kaj la (kondicxoj de la) grundo.

Gxis

Antonio

 

Renato Corsetti

unread,
Jun 2, 2009, 4:41:50 PM6/2/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Tamen, mi volus esti certa pri la signifo de la termino hidrogeologio.

Laŭ NPIV: Scienco pri la subteraj akvoj, i.a. pri ilia cirkulado kaj naturaj rezervujoj.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jun 3, 2009, 8:25:46 AM6/3/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti:

>hidrogeologio.

>Laŭ NPIV: Scienco pri la subteraj akvoj, i.a. pri ilia cirkulado kaj naturaj rezervujoj.

kio pri “grundakva scienco”?

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Jun 3, 2009, 4:25:07 PM6/3/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

kio pri “grundakva scienco”?

Mi registras ĝin.

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages