murmur-i/susur-i

15 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2009, 11:46:59 AM1/11/09
to °listo 'la bona lingvo'
Hodiaŭ mi renkontis la vorton "susur-i" (6-a aldono), kiu parte estis klarigita per "murmur-i" (fundamenta).  Mi konfesas, ke mi ne estas poem-verkisto, sed ĉu vi vidas grandan malsamecon inter la sencoj de tiuj du vortoj, pro kiu "susuri" post "murmuri" estas pravigebla?

Amike

Renato

Anna Lowenstein

unread,
Jan 11, 2009, 12:34:50 PM1/11/09
to la-bona...@googlegroups.com

Mi certe uzis ambau’ vortojn en mia j’us eldonita romano! Mi imagas la specon de sono esti malsama: murmurado estas speco de malalta zumado (mmmm), dum susurado estas speco de flustrado (ssssssss).

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: domenica 11 gennaio 2009 17.47
A: °listo 'la bona lingvo'
Oggetto: (la bona lingvo) murmur-i/susur-i

Renato Corsetti

unread,
Jan 11, 2009, 12:37:36 PM1/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

Mi certe uzis ambau’ vortojn en mia j’us eldonita romano! Mi imagas la specon de sono esti malsama: murmurado estas speco de malalta zumado (mmmm), dum susurado estas speco de flustrado (ssssssss).

Bone. Ĉu ankaŭ en la vjetnama oni uzas du vortojn?

Amike

Renato


Eduardo Trapani

unread,
Jan 11, 2009, 7:12:19 PM1/11/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Hodiaŭ mi renkontis la vorton "susur-i" (6-a aldono), kiu parte estis
> klarigita per "murmur-i" (fundamenta). Mi konfesas, ke mi ne estas
> poem-verkisto, sed ĉu vi vidas grandan malsamecon inter la sencoj de
> tiuj du vortoj, pro kiu "susuri" post "murmuri" estas pravigebla?

> Mi certe uzis ambau’ vortojn en mia j’us eldonita romano! Mi imagas la

> specon de sono esti malsama: murmurado estas speco de malalta zumado
> (mmmm), dum susurado estas speco de flustrado (ssssssss).

Nur tio ne pravigus oficialigon, mi esperas ...

Renato, mi ne vidas mencion al murmur- en la difino de mia PIV (2002)
kiun, cetere, mi ne tiom bone komprenas. "eligi sonon malfortan k iom
sekan, kiel de sateno, silko, ĉifita papero ks".

Laŭ la difini ĉifita papero susuras (?). Mi akceptus pli volonte la
ekzemplon pri mortintaj folioj. Pri silko kaj sateno ... mi ne scias,
ĉu tiaj bruoj similas al tiu de ĉifita papero?

En la hispana tiu radiko signifas "flustri" kaj ke en
tiu lingvo, ankaŭ riveroj "rajtas" flustri (kaj murmuri).

Pri la komento de Anna, mi aldonas ke en la hispana estas aro de tiaj
verboj kun almenaŭ kvar formoj "murmurar/susurrar/ronronear/zumbar" kaj
ili priskribas la mmm/sss/rrr/zzz sonojn.

Ĉu "flustri" ne sufiĉus? Ankaŭ en la esperanta lingvo rivero povas
flustri. Kaj la bruo de flustrado povas esti ĉu moa, ĉu soa, ĉu roa, ĉu
zoa ...

Ŝajnas al mi ke tiu estus pli ŝparema solvo ol aldoni radikon por ĉiu
tipo de bruo ebla. Ĉar la ĉefa trajto de murmuro aŭ susuro aŭ flustro
estas la mallaŭteco kaj daŭro.

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jan 12, 2009, 6:32:38 AM1/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
Ĉu "flustri" ne sufiĉus?  

Por mi jes, sed nun ni troviĝas kun murmur-i (fundamenta), susur-i (oficiala) kaj flustr-i (oficiala).

Estas malfacile decidi fari ion en ĉi tiu kampo.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Jan 12, 2009, 7:11:41 AM1/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

sed nun ni troviĝas kun murmur-i (fundamenta), susur-i (oficiala) kaj flustr-i (oficiala).

Estas malfacile decidi fari ion en ĉi tiu kampo.

Lau mi tute ne estas problemo kun tiu triopo de radikoj. "Flustri" signifas "mallaute paroli", do tute ne havas signifon intermikseblan kun la aliaj du.

"Murmuri" kaj "susuri" ambaŭ estas uzataj por bruetoj, sed tamen por diversspecaj: "Murmuri" estas uzata por bruo de fluanta akvo au homamaso samtempe parolanta, dum "susuri" estas uzata por ĉifata papero, frotado ktp. Ambaŭ vortoj estas iugrade son-imitaj, kaj la diferenco inter la du signifoj do iom analogas al la diferenco inter la sono de la du vortoj. Tial mi ne opinias, ke ili estas aparte malfacile memoreblaj vortoj.

Do laŭ mi ni ne bezonas liniojn pri ĉi tiuj tri radikoj.

Amike,

Marcos

Eduardo Trapani

unread,
Jan 12, 2009, 1:16:06 PM1/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Lau mi tute ne estas problemo kun tiu triopo de radikoj. "Flustri"
> signifas "mallaute paroli", do tute ne havas signifon intermikseblan kun
> la aliaj du.

Tamen jes! (mi tion priskribis en mia mesaĝo) Flustri estas pli ol
mallaŭte paroli (kaj en esperanto kaj en la hispana, kiel ekzemplo de
etna lingvo kun simile vasta signifo), tial rivero povas flustri. Mi
difinus flustri eble kiel "eligi sonon malfortan, daŭran kaj pli malpli
stabilan".

En bona lingvo mi rekomendus flustri anstataŭ murmuri kaj susuri.
Kompreneble, ili estas kaj fundamenta kaj oficiala do oni ne povus
simple diri ke ili ne taŭgas.

> "Murmuri" kaj "susuri" ambaŭ estas uzataj por bruetoj, sed tamen por
> diversspecaj: "Murmuri" estas uzata por bruo de fluanta akvo au homamaso

Ekzakte same kiel "flustri". Rekte el Revo, "rivereto flustras sur la
ŝtonetoj; flustrantaj ondoj[Z]".

> samtempe parolanta, dum "susuri" estas uzata por ĉifata papero, frotado
> ktp.

Ĉu vi vere komprenas kio povus esti la ktp. tie? Eble pro la influo de
mia denaska (kie susuri iel egalas al flustri) mi ne sukcesas trovi
aliajn ekzemplojn.

> Ambaŭ vortoj estas iugrade son-imitaj, kaj la diferenco inter la du
> signifoj do iom analogas al la diferenco inter la sono de la du vortoj.
> Tial mi ne opinias, ke ili estas aparte malfacile memoreblaj vortoj.

Eble por vi. Por mi susuro en la esperanta ne estas tiel klara. Eble
estas tempo aldoni "ronroni" por la bruo kiu eligas kato, regule
funkcianta motoro kaj milde ronkanta homo ...

Kaj, nur eble, pro tio kie la vortoj iel spegulas la sonon, ni devus
havi manieron iom pli regula konstrui tion, kiel:

mumurui (notu ke mankas la unua r)
susuri
rururi
ĥuĥuri (disŝirata papero) ... (povus esti "moe flustri, soe flustri, ktp.)

Tiam ili iĝus onomatopeaj kaj ni plu devus zorgi pri ili.

> Do laŭ mi ni ne bezonas liniojn pri ĉi tiuj tri radikoj.

Laŭ mi jes, flustri ja tuŝas la signifojn de la aliaj kaj ĝi devus esti
rekomendata en tiuj okazoj.

Eduardo.

Eduardo Trapani

unread,
Jan 12, 2009, 1:26:24 PM1/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
>> Ĉu "flustri" ne sufiĉus?
>
> Por mi jes, sed nun ni troviĝas kun murmur-i (fundamenta), susur-i
> (oficiala) kaj flustr-i (oficiala).
>
> Estas malfacile decidi fari ion en ĉi tiu kampo.

Mi komprenas. Mi dirus ke kiam temas pri bruo pli malpli "ebena"
flustri estas la ĉefa vorto. Se oni volas esti tre preciza pri la moa
sono, oni povus uzi murmuri. Same susuri pri la soa sono.

Por mi estus simila situacio kiel ĉe (en "bona lingvo") simpatii,
skeleto aŭ sinonimo, kie temas pri oficialaj vortoj.

Amike, Eduardo.

Pilar Otto

unread,
Jan 12, 2009, 3:12:25 PM1/12/09
to la-bona...@googlegroups.com
Mi samopinias kun Anna kaj Marcos pri la son-imita karaktero de "murmuri",
"susuri", kaj, se vi volas, "zumi", "ronroni" kaj "mugxi".

Pri la vjetnama lingvo mi ne kompetentas, sed pri la norvega mi povas diri,
ke gxi havas plurajn tiajn son-imitajn vortojn:

"Mumle" signifas paroli, ne bone malfermante la busxon kaj ne bone
prononcante, do (parto de) la signifo de "murmuri".

"Suse" povas fari fluanta akvo, precipe en tubo, kaj vento, kiu ankaux povas
"sus"igi la foliojn de ekz. tremoloj. Do proksimume "susuri".

"Summe" estas "zumi", ekz. kiel abeloj; sed ankaux la tono, kiu auxdigxas en
telefono por indiki, ke vi havas linion por elekti numeron, nomigxas
"summetone".

Ankaux elektra transformilo povas "summe", sed se la zumado estas pli forta,
oni diras "dure", same kiel oni diras pri motoro de auxtomobilo aux
aviadilo.

Pri kelkaj insektoj, ekz. musxoj, oni diras "surre".

La sono, kiun eligas kolombo, estas priskribata per la verbo "kurre".

Pri la ne-boja sono, kiun hundo minace eligas el la gorgxo, oni diras
"knurre".

"Murre" povas signifi "grumbli", sed kelkakuntekste ankaux "mugxi". Pri la
mugxo aux bleko de leono oni tamen diras "brøle", kaj pri urso oni diras
"brumme" (Winnie la Pu norveglingve nomigxas "Ole Brumm").

Pri cxifita papero oni eble diras "knitre", same kiel oni diras pri fajro,
de kiu auxdigxas kraketoj de sparkoj.

"Tinti" estas "klirre". Estas anekdoto pri predikisto, kiu jene instigis
homojn al monkolekta oferado: "Dio ne volas, ke klirru, li volas, ke
knitru!" (do: donu monbiletojn, ne monerojn!).

Por "ronroni" oni tamen ne uzas son-imitan verbon, sed "male" = "mueli" (en
aliaj lingvoj oni diras "sxpini", kiel evidentigxis el jama diskuto, mi ne
memoras, cxu cxi-liste).

La listo estas prigrandigebla, sed mi finu dirante, ke "flustri" (paroli
senvocxe) estas "hviske". La etimologie parenca vorto "plystre" signifas
"fajfi".

Mi samopinias kun Marcos, ke Esperanto senprobleme povas havi kelkajn
son-imitajn verbojn. Lasante flanke verbojn priskribantajn bestajn blekojn,
mi povas mencii, krom la jam cititajn, "knari", "grinci", "pepi" (uzebla ne
nur pri birdoj), kaj certe plurajn aliajn. Ecx kun tiuj Esperanto havas
modestan repertuaron, kompare kun la norvega kaj - laux Harri - la finna,
kiu estas tre ricxa je son-imitaj vortoj.

Otto

Antonio De Salvo

unread,
Jan 12, 2009, 6:53:22 PM1/12/09
to la-bona...@googlegroups.com

Por informo, mi transkribas la esperantlingvan parton de la itala kapvorto
"sussurrare" de mia konstruata ret-vortaro itala-esperanta.
Kurioze, inter la multaj signifoj de tiu itala vorto, mankas gxuste tiu
responda al la difino de PIV (por silko ks la itala uzas "frusciare", elp.
frusxare, klare son-imita).
Oni notu, ke multaj el la beletraj tradukoj ne kongruas precize kun la
gxusta termino (en la senco, ke "susuri" estas uzata ankaux en signifoj
aliaj ol tiu de PIV), parte pro la italeco de la tradukintoj, kaj en la kazo
de E. de Montagu cxar temas pri traduko de 1936. Tamen, ne estas nepre
dirite, ke gxi estas erara uzo.

Gxis
Antonio

(1/trans.): flustri; murmuri; flustri/ murmuri en la orelon; flustri
dolcxajn/ flatajn/ sukerajn vortojn; dum sxi ekiris, Renzo flustris
(Manzoni/ Cadei); cxe kudrad' mallauxte li flustras je la lasta foj'
(Pascoli/ Kalocsay); al mi diras, ekdormu! kaj kantas, ekdormu! susuras,
ekdormu! kaj flustras, ekdormu! (Pascoli/ Azzi);

(2/trans.): duondiri; flustri; kasxdiri; murmuri; subparoli; oni flustras,
ke li navigas en malkvieta maro; oni flustras/ murmuras, ke sxi estas
malcxastulino; oni flustras/ murmuras terurajxojn pri li; Anserpiedulo
murmuris "Tiu cxi estas entute manovro de mastro Silvestro" (Verga/PD);

(3/netrans.): grumbli; murmuri; grumbli/ murmuri kontraux la registaro;

(4/netrans.): brueti; flustri; la foliaro bruetas/ flustras; la vento
bruetas/ flustras tra la foliaro; susuris vento tra l' parfumaj aleoj kaj
cipresoj arbare (Leopardi/ Minnaja L.); susuris vento tra bonodoraj aleoj
kaj la cipresoj, tie en l' arbaro (Leopardi/ Perricone); de Rio Salto la
poplar' susuris (Pascoli/ Montagu);

(5/netrans.): brueti; flustri; la rivereto/ rojo bruetas/ flustras;

(6/netrans.): zumi; abeloj zumas

Antonio De Salvo

unread,
Jan 13, 2009, 2:52:37 AM1/13/09
to la-bona...@googlegroups.com

Aldone al mia antauxa mesagxo:
1) en NPIV (kaj en la germana vortarego Krause) troveblas ankaux "lirli",
kun la signifo "milde flustri"; sed mi ne multe emas akcepti cxi tiun vorton
(interalie, mi sxatus scii, de kie gxi venas);
2) la germana vortarego Krause, parolante pri akvo, sugestas ankaux
"murmur(et)i";
3) pri silko ks: la itala-E vortaro Minnaja, sub la kapvorto "frusciare",
sugestas "frotbrueti", kiu al mi sxajnas interesa;
4) en la senco "malice babili", vortaro Minnaja registras ankaux "klacxi".

Gxis
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com]
Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: martedì 13 gennaio 2009 0.53
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: murmur-i/susur-i

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2009, 4:06:51 AM1/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Karaj Antonio, Eduardo kaj aliaj kontribuintoj,

mi legis kun atento ĉiujn mesaĝojn. Mi komencas kompreni, ke la afero estas pli komplika ol mi kaj Eduardo supozis: sufiĉas murmuri aŭ sufiĉas flustri kaj ĉio cetera estas senutila.

Eble je ĉi tiu punkto iu, ĉu Antonio, povus provi listigi ĉiujn vortojn, kiujn li trovis en ĉi tiu kampo kaj ni aperigos ilin en aparta listo en
http://www.bonalingvo.it/index.php/Provoj_pri_partaj_vortaretoj

Nur post tio, eble, la kampo estos iom pli klara por postaj decidoj.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Jan 12, 2009, 7:02:17 PM1/12/09
to la-bona-lingvo digest subscribers
From: Renato Corsetti


> Hodiaŭ mi renkontis la vorton "susur-i" (6-a aldono), kiu parte
> estis klarigita per "murmur-i" (fundamenta). Mi konfesas, ke mi
> ne estas poem-verkisto, sed ĉu vi vidas grandan malsamecon
> inter la sencoj de tiuj du vortoj,

jes, kaj mi sxatus havi pli (cxar ambaw havas tro da signifoj).
Homoj povas murmuri, sed ne susuri. Susuri estas la sono kiun
faras frotado inter ekzemple kano kaj vento, cxu jes? Tamen,
cxu ankaw la sono de radiofrekvenco kiam kunvenas kelkdek
malfortegaj signaloj? (NL ruis, EN static)

From: "Anna Lowenstein"


> Mi imagas la specon de sono esti malsama: murmurado estas
> speco de malalta zumado (mmmm), dum susurado estas speco
>de flustrado (ssssssss).


flustrado por mi estas maniero paroli

From: Eduardo Trapani

> Renato, mi ne vidas mencion al murmur- en la difino de mia PIV
> (2002) kiun, cetere, mi ne tiom bone komprenas. "eligi sonon
> malfortan k iom sekan, kiel de sateno, silko, ĉifita papero ks".

> Laŭ la difino ĉifita papero susuras (?).

Law mi ne temnas pri difino sed pri priskribo... kaj papero susuras
kiam gxi estas cxifAta

> Mi akceptus pli volonte la ekzemplon pri mortintaj folioj.

Kiam iu pasxas sur aw tra ili

> En la hispana tiu radiko signifas "flustri" kaj en


> tiu lingvo, ankaŭ riveroj "rajtas" flustri (kaj murmuri).

en la nederlanda, riveretoj havas propran verbon, kabbelen.
por papero kaj mortaj folioj, ritselen. por kano kaj vivantaj folioj,
ruisen.

gxis, Ronaldo

Renato Corsetti

unread,
Jan 13, 2009, 6:55:20 AM1/13/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
Homoj povas murmuri, sed ne susuri.
Tio dependas de la nacia lingvo de la parolanta esperantisto.

 Susuri estas la sono kiun
faras frotado inter ekzemple kano kaj vento, cxu jes?
Por mi ĉio estas ebla. Antonio, bonvolu verki vian liston.

Amike

Renato


Eduardo

unread,
Jan 14, 2009, 12:58:01 PM1/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
> mi legis kun atento ĉiujn mesaĝojn. Mi komencas kompreni, ke la afero
> estas pli komplika ol mi kaj Eduardo supozis: sufiĉas murmuri aŭ sufiĉas
> flustri kaj ĉio cetera estas senutila.

:) Nu, senutila ne, sed eble troe priskriba.

Ju pli da vortoj por bruetoj oni mencias en niaj aliaj lingvoj des pli mi sentas ke ni estas antaŭ situacio kiel la priskribo de malsamaj pluvoj. La kvanto de tiaj vortoj estas mirige granda, precipe en regionoj kie ofte pluvas. Mi pensas ke internacia lingvo povas ja elturniĝi per pluvi/pluvet(et)i/pluveg(eg)i kaj la -ad- finaĵo.

Ĉu tiu ĉi estas simila situacio? Eble ... kaj se jes, mi ŝatus havi solvon kiel ekzemple, bru/ kun la nomo de litero aŭ de la aĵo kiel prefikso (mo[e]brueti, silkbrui, aŭ brueti moe, brui silke ...).

> Eble je ĉi tiu punkto iu, ĉu Antonio, povus provi listigi ĉiujn vortojn,
> kiujn li trovis en ĉi tiu kampo kaj ni aperigos ilin en aparta listo en
> http://www.bonalingvo.it/index.php/Provoj_pri_partaj_vortaretoj
>
> Nur post tio, eble, la kampo estos iom pli klara por postaj decidoj.

Jes, bona ideo. Vidi la tuton unue.

Amike, Eduardo.

Renato Corsetti

unread,
Jan 14, 2009, 2:26:08 PM1/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo:
Mi pensas ke internacia lingvo povas ja elturniĝi per pluvi/pluvet(et)i/pluveg(eg)i kaj la -ad- finaĵo.

Ĉu tiu ĉi estas simila situacio?  Eble ... kaj se jes, mi ŝatus havi solvon kiel ekzemple, bru/ kun la nomo de litero aŭ de la aĵo kiel prefikso (mo[e]brueti, silkbrui, aŭ brueti moe, brui silke ...).
Nu, ni atendu la liston de Antonio kaj poste ni provos kompreni kiel trovi samsignifajn esprimojn laŭ via modelo: mo-bru-i, ktp.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jan 14, 2009, 3:23:49 PM1/14/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:


>Eble je ĉi tiu punkto iu, ĉu Antonio, povus provi listigi ĉiujn vortojn, kiujn li trovis en ĉi tiu kampo kaj ni aperigos ilin en aparta listo en
http://www.bonalingvo.it/index.php/Provoj_pri_partaj_vortaretoj

Sxajnas ke tia listo de bru-imitaj vortoj jam troveblas en la nederlanda-esperanta vortaro de De Smedt

http://users.telenet.be/vortaro/

(sed mi ne sukcesis elsxuti gxin, cxar la klarigoj por instalado estas en la nederlanda).

Bv legi ankaux cxi tie:

http://www.mail-archive.com/rev...@yahoogroups.com/msg04511.html

gxis

Antonio

 

 


Leo De Cooman

unread,
Jan 14, 2009, 4:23:52 PM1/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

> Sxajnas ke tia listo de bru-imitaj vortoj jam troveblas en la nederlanda-esperanta vortaro de De Smedt http://users.telenet.be/vortaro/ (sed mi ne sukcesis elsxuti gxin, cxar la klarigoj por instalado estas en la nederlanda).
 
Vi bezonas la KDn. La KD estis senpage liverita (nu, proksimume kontraŭ la sendokosto) ĉe aĉeto de la vortaro. La retejo, kiun vi menciis, estas por elŝuti la aldonaĵojn al tiu KD.
Kiujn vortojn vi volas scii? Mi serĉos ilin por vi, sed verŝajne nur vendredon.  
 
Antaŭ kelkaj jaroj mi faris komputilan programon por diversmaniere traserĉi la kapvortojn kaj vinjetojn de PIV kaj la de mi aldonitajn nederlandigojn de la kapvortoj. Mi ankaŭ aldonis kelkajn apartajn signojn por marki ekzemple vortojn, kiuj indikas sonon, ujon, ilon kaj eble ankoraŭ aliajn konceptojn. Mi kopias ĉi-suben la vortojn (verŝajne estu kromaj!), kiujn mi iam markis per ~s pro ilia rilato al sono.
 
Amike salutas  
Leo  

fajfi:

fluiten~s.
FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, ~ilo, ~ilego, pri~i, TR, log~ilo, sak~ilo, Z

flustri:

fluisteren~s.
3, KOM; TR, ~o, FO, ~ado

gaki:

kakelen;snateren~s.
KOM; NTR

glugli:

klokken=uit een fles~s.
KOM; NTR

graki:

krassen=v raaf~s.
Z, KOM; NTR

grinci:

knarsen;piepen~s.
FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, ~igi

grumbli:

mopperen~s.
2, KOM; NTR, ~ema, ~ulo

grunti:

knorren=v varkens~s.
Z, KOM; NTR

kanti:

kanti~s.
FU, KOM; NTR, ~o, MUZ, ~aĉo, ~adi, ~ado, ~aro, ~eti, NTR, TR, ~eto, ~isto, ~arto, ek~i, NTR, TR, FU, ek~eti, NTR, TR, for~i, TR, kun~i, NTR, TR, pri~i, TR, re~aĵo, ĉen~o, MUZ, danko~o, Z, glor~o, Z, MAJSTROJ ~istoj, not~i, NTR, plor~o, popol~o, sol~o, sorĉ~o, trem~o

klaki:

klappen;klakken;kletteren~s.
3, KOM; NTR, ~o, FO, ~adi, NTR, ~ilo, ~ileto

kluki:

klokken~s.
4, KOM, Z, =GLUGLI; NTR

knali:

met een knal exploderen~s.
NEO; NTR, kontraŭ~o

knari:

kraken;knarsen~s.
4, KOM; NTR, ~ilo, Z, plum~i, NTR

kraki:

kraken~s.
FU, KOM; NTR, ~o, ~adi, NTR, ~eti, NTR, ~igi, TEK, en~isto

krepiti:

knetteren~s.
KOM; NTR

kri

ĉi:krijsen=v roofvogels~s.
POE; NTR

krii:

schreeuwen;roepen~s.
FU, KOM; NTR, ~o, ~adi, NTR, ~egi, ~ema, ~eti, NTR, ~isto, ek~i, FU, NTR, el~i, TR, post~i, NTR, pri~i, TR, batal~o, milit~o, ĝoj~i, NTR, plor~i, NTR

kvaki:

kwaken~s.
KOM; NTR

kveri:

kirren~s.
Z, KOM; NTR

kviki:

~s.
POE, =KVIVITI

kvivit!:

kvivit!~s.
GRA, KOM; ~i, NTR

lirli:

murmelen=v beek~s.
POE; NTR

meki:

mekkeren~s.
KOM; NTR

murmuri:

murmelen;brommen;morren~s.
FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, ~eti, en~i, TR

pandemonio:

pandemonium;hels lawaai~s.
BEL

pepi:

piepen~s.
FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, plor~i, NTR

pla

ŭdi:kabbelen;klotsen;klapperen~s.
FU, KOM; NTR, ~a, ~o, ~ado, ~eto, MED, ~iĝi, ~igi

raslo:

reutel~s.
MED; ~i, NTR

ronki:

snurken/knorren~s.
FU, KOM; NTR, ~o, ~ado

rori:

brullen~s.
NTR

sibli:

sissen;fluiten=v d wind~s.
FU, KOM; ~a, ~o, ~ado

soni:

klinken;slaan=v klok?~s.
FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, ~anta, ~anto, FO, ~ilo, TEL, ~kesto, MUZ, dis~ado, Z, ek~i, NTR, re~i, NTR, re~o, re~ilo, sen~a, super~a, FIZ, super~i, TR, ultra~o, FIZ, bel~a, nazo~a, parol~o, FO, ŝtop~oj, MUZ, trem~oj

sonori:

klinken;luiden;galmen~s.
FU, KOM; NTR, ~o, ~a, ~ado, ~igi, ~igisto, ~ilo, ~ileto, ~ilisto, ek~i, NTR, el~i, TR, alarm~ilo, mort~ado, nokt~ilo, pord~ilo, tumult~ado

ŝriki:

gillen~s.
POE; NTR

ŝuŝi:

sissen; het geluid sj maken~s.
NEO; NTR, ~o

susuri:

ritselen;kreunen~s.
6, KOM; NTR, ~ado

tinti:

rinkelen;kletteren;tingelen=op muziekinstrument~s.
KOM, FU; NTR, ~a, ~o, ~ado, ~igi, ~ilo, ek~i, NTR, krak~i, NTR

tono:

toon~s.
FU, KOM, FO; ~igi, FOT, duon~o, MUZ, BE, krom~o, MUZ, mis~o, sen~a, unu~a, bon~a

trilo:

triller~s.
FU, MUZ; ~i, NTR
 
 

Renato Corsetti

unread,
Jan 14, 2009, 4:33:54 PM1/14/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Sxajnas ke tia listo de bru-imitaj vortoj jam troveblas en la nederlanda-esperanta vortaro de De Smedt

http://users.telenet.be/vortaro/

(sed mi ne sukcesis elsxuti gxin, cxar la klarigoj por instalado estas en la nederlanda).

Leo, ĉu vi povus kompreni la klarigojn?
Mi tralegetis, sed eble temas pri iom simila temo, ne precize la sama.

Amike

Renato



Leo De Cooman

unread,
Jan 15, 2009, 3:22:11 AM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:
> Leo, ĉu vi povus kompreni la klarigojn?
Mi jam klarigis, ke por instali "VORTARO 4.0"n, kiu estas la "enciklopedia parto" programita de Eriko D'Hondt kunlabore kun Petro De Smedt, oni bezonas la KDn.
 
En la enkonduko de la papera eldono Nederlands - Esperanto - Nederlands petro diras sub 2.8:
Pri blekado, bekado kaj fajfado [la titoloj estas en EO, la teksto en la NL-a, mi Esperantigas]
Krom la ĝenerala verbo bleki ekzistas en Esperanto multaj aliaj verboj por esprimi bestajn sonojn. Mi kolektis ilin kaj provis mencii ĉe kiel eble plej multaj bestoj ties specifan bestan sonon (en la Esperanta parto). Ĉe pli ol 250 bestoj vi trovos pli ol 150 sonesprimajn verbojn (vidu: leono, alaŭdo). Tamen iuj bestoj restis mutaj. Ekzemple pri ĝirafoj ŝajne neniu scias kian sonon ĝi eligas.
 
Amike salutas
Leo
----- Oorspronkelijk bericht -----
Verzonden: woensdag 14 januari 2009 22:33
Onderwerp: (la bona lingvo) murmur-i/susur-i

Marcos Cramer

unread,
Jan 15, 2009, 3:50:41 AM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Krom la ĝenerala verbo bleki ekzistas en Esperanto multaj aliaj verboj por esprimi bestajn sonojn. Mi kolektis ilin kaj provis mencii ĉe kiel eble plej multaj bestoj ties specifan bestan sonon (en la Esperanta parto). Ĉe pli ol 250 bestoj vi trovos pli ol 150 sonesprimajn verbojn (vidu: leono, alaŭdo). Tamen iuj bestoj restis mutaj. Ekzemple pri ĝirafoj ŝajne neniu scias kian sonon ĝi eligas.

Tiu entrepreno enkonduki apartan radikon por la blekmaniero de ĉiu bestospeco ŝajnas al mi stultaĵo, ne aparte Esperanteca.

Zamenhof tre saĝe enkondukis en la lingvon la vorton "bleki", kiu estas uzebla por la sonoj de ĉiuj bestoj (multaj lingvoj ne havas tian vorton). Laŭ mi ni uzu ĉefe tiun vorton. Do ĝirafo blekas. Se necesas pli da precizeco, eblas diri "ĝirafe bleki".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 15, 2009, 3:56:33 AM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio, ĉu vi povas ekiri de la suba listo kaj aldoni la signifon en Esperanto, laŭ vi aŭ laŭ vortaroj?

Amike

Renato

fajfi: fluiten~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, ~ilo, ~ilego, pri~i, TR, log~ilo, sak~ilo, Z

flustri: fluisteren~s. 3, KOM; TR, ~o, FO, ~ado

gaki: kakelen;snateren~s. KOM; NTR

glugli: klokken=uit een fles~s. KOM; NTR

graki: krassen=v raaf~s. Z, KOM; NTR

grinci: knarsen;piepen~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, ~igi

grumbli: mopperen~s. 2, KOM; NTR, ~ema, ~ulo

grunti: knorren=v varkens~s. Z, KOM; NTR

kanti: kanti~s. FU, KOM; NTR, ~o, MUZ, ~a ĉo, ~adi, ~ado, ~aro, ~eti, NTR, TR, ~eto, ~isto, ~arto, ek~i, NTR, TR, FU, ek~eti, NTR, TR, for~i, TR, kun~i, NTR, TR, pri~i, TR, re~aĵo, ĉen~o, MUZ, danko~o, Z, glor~o, Z, MAJSTROJ ~istoj, not~i, NTR, plor~o, popol~o, sol~o, sorĉ~o, trem~o

Renato Corsetti

unread,
Jan 15, 2009, 3:59:23 AM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
 
enkonduki apartan radikon por la blekmaniero de ĉiu bestospeco ŝajnas al mi stultaĵo, ne aparte Esperanteca.
Mi esence konsentas kun Marcos.

Renato


Bertilo Wennergren

unread,
Jan 15, 2009, 4:06:53 AM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Tiu entrepreno enkonduki apartan radikon por la blekmaniero de ĉiu
> bestospeco ŝajnas al mi stultaĵo, ne aparte Esperanteca.

> Zamenhof tre saĝe enkondukis en la lingvon la vorton "bleki", kiu estas
> uzebla por la sonoj de ĉiuj bestoj (multaj lingvoj ne havas tian vorton).
> Laŭ mi ni uzu ĉefe tiun vorton. Do ĝirafo blekas. Se necesas pli da
> precizeco, eblas diri "ĝirafe bleki".

Nu, multaj bestoj havas pli ol unu blekon. Ekzemple hundoj
povas boji, kaj ili povas jelpi (kaj eble ankorau ion alian). Kaj
katoj povas miaui, sed ankau ronroni (kaj eble ankorau ion alian).

Eble oni povas iam krei diversajn kunmetajhojn kun "-bleki",
sed mi ne tuj povas elpensi tiajn anstatauajhojn por "boji"
kaj "bleki", nek por "miaui" kaj "ronroni".

Chiuokaze "boji" estas Fundamenta! Sekve la ekzisto de apartaj
blekvortoj por apartaj bestoj havas iom da subteno en nia
baza legharo.

Nu, por reveni al la ghirafoj, montrighas, ke ankau ghirafoj
povas bleki diversmaniere. La Angla Vikipedio parolas pri
ghirafoblekoj tusaj, fajfaj, mughaj, mekaj, miauaj, gruntaj,
siblaj kaj ech flutaj!

http://en.wikipedia.org/wiki/Giraffe#Communication

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Pilar Otto

unread,
Jan 15, 2009, 4:26:46 AM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon, Leo, pro la listo, kiun mi nur tre rapide tralegetis (mi bedauxrinde
ne komprenas cxiujn mallongigojn, ekz. "FU" kaj "KOM").

Jen kelkaj pliaj vortoj, diversgrade son-imitaj: boji, cxirpi, ehxo, hurli,
kracxi, miauxi, mugxi, ronroni, sputi, ululi, zumi. Cxar la listo enhavas
ankaux ne-son-imitajn vortojn kiel "soni" kaj "sonori", aldoneblas bleki,
blovi, brui, heni, terni, tusi, kaj eble singulti.

En urgxo, kiu ne malaperis kun la malapero de la malnova jaro,
Otto
kriĉi:krijsen=v roofvogels~s. POE; NTR

krii:schreeuwen;roepen~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~adi, NTR, ~egi, ~ema, ~eti,
NTR, ~isto, ek~i, FU, NTR, el~i, TR, post~i, NTR, pri~i, TR, batal~o,
milit~o, ĝoj~i, NTR, plor~i, NTR

kvaki:kwaken~s. KOM; NTR

kveri:kirren~s. Z, KOM; NTR

kviki:~s. POE, =KVIVITI

kvivit!:kvivit!~s. GRA, KOM; ~i, NTR

lirli:murmelen=v beek~s. POE; NTR

meki:mekkeren~s. KOM; NTR

murmuri:murmelen;brommen;morren~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, ~eti, en~i, TR

pandemonio:pandemonium;hels lawaai~s. BEL

pepi:piepen~s. FU, KOM; NTR, ~o, ~ado, plor~i, NTR

plaŭdi:kabbelen;klotsen;klapperen~s. FU, KOM; NTR, ~a, ~o, ~ado, ~eto, MED,

Renato Corsetti

unread,
Jan 15, 2009, 4:45:51 AM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Jen kelkaj pliaj vortoj, diversgrade son-imitaj
Por ne perdi ilin mi tuj malfermis
http://www.bonalingvo.it/index.php/Provo_pri_terminareto_pri_son-vortoj

kie mi registris ilin atendante plian prilaboron kaj la liston de Antonio.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jan 15, 2009, 6:35:52 AM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:
> Tiu entrepreno enkonduki apartan radikon por la blekmaniero de ĉiu bestospeco ŝajnas al mi stultaĵo, ne aparte Esperanteca.

> Zamenhof tre saĝe enkondukis en la lingvon la vorton "bleki", kiu estas uzebla por la sonoj de ĉiuj bestoj (multaj lingvoj ne havas tian vorton). Laŭ mi ni uzu ĉefe tiun vorton. Do ĝirafo blekas. Se necesas pli da precizeco, eblas diri "ĝirafe bleki".

Kara Marcos, mi komprenas vian starpunkton. Ankaŭ mi ŝatas la simplan ĝeneralecon de "bleki".
Oni tamen konsideru la taskon, kiun de Petro De Smedt plenumis. Li estis komisiita prepari novan eldonon anstataŭonton la NL-EO-NLan vortaron de Middelkoop.
Li baziĝis (kaj baziĝas) sur PIV, ne (nur) sur la fundamenta aŭ la oficiala vortlisto.
Li iom ordigis la specifajn blekojn, kiujn oni dise trovas en PIV, laŭ la bestoj.
Se estis "stultaĵo", ĝi estis ĉe la komisiintoj. Sed mi iom komprenas ankaŭ ilin.
Ekzemple en la parto EO -> NL mi legas:
leon/o [mi ne kapablas kopii la vinjetojn] leeuw => rori, snufegi, graŭli. ~ido welp ...
 
Blek/i ntr 1 algemeen woord voor allerlei dierengeluiden, o.a. blaten, bassen; 2 [vinjeto] beestachtig roepen. ~ado dierengeluid. ~egi ntr [vinjeto] briesen. ĉeval~i ntr hinniken. nazo~i [vinjeto] neusgeluiden voortbrengen, snateren. ŝaf~i ntr blaten.
 
Mi persone trovas, ke Petro bonege plenumis la komisiitan taskon. Se al  iu "tiu entrepreno enkonduki apartan radikon por la blekmaniero de ĉiu bestospeco ŝajnas stultaĵo, ne aparte Esperanteca", mi komprenas tiun starpunkton kaj povas konsenti pri ĝi: estas malprogreso en la simpleco de Esperanto. Aliflanke mi ankaŭ komprenas, ke verkistoj, precipe poetoj, serĉas diversecon en la vortotrezoro. Ĉu vortaro, kia NL-EO-NL limiĝu al la fundamenta aŭ oficiala vortlisto? Ĉu Petro devintus redakti sian vortaron laŭ "la bona lingvo" ene de la donita tempo? Ni ĉiuj konscias, ke tio tute ne eblis.
 
Jen sincera demando mia: ĉu grilo (gril)blekas? Ĉu moskito (moskite) blekas? Ĉu abelo blekas? ktp.
Ĉu birdo blekas? Laŭ verkoj pri birdoj oni distingu diversajn birdajn sonojn. Mi dum almenaŭ 17 jaroj pristudis la birdojn kaj iliajn "blekojn", precipe kiam mi estis konservanto de naturrezervejo. Ĉu priskribi la tute specialan sonon (krion?) eligitan de blua paruo, kiam ĝi ekvidis nizon en la aero, per (alarma) bleko/ krio?
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Jan 15, 2009, 6:54:01 AM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
Li baziĝis (kaj baziĝas) sur PIV, ne (nur) sur la fundamenta aŭ la oficiala vortlisto.
Tie kuŝas la problemon. Ni devos inventi ŝildeton por meti sur la kovrilojn de PIV kun la indiko: "Kiu tuŝas PIV-on mortas", kaj tiu bildeto, kiun oni metas apud elektraĵoj.

Mi persone trovas, ke Petro bonege plenumis la komisiitan taskon. Se al  iu "tiu entrepreno enkonduki apartan radikon por la blekmaniero de ĉiu bestospeco ŝajnas stultaĵo, ne aparte Esperanteca", mi komprenas tiun starpunkton kaj povas konsenti pri ĝi: estas malprogreso en la simpleco de Esperanto.
Mi konsentas pri tio.
Aliflanke . . .
En ĉio oni bezonas ekvilibran sintenon.

Amike

Renato


Leo De Cooman

unread,
Jan 15, 2009, 4:36:43 PM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:

> Dankon, Leo, pro la listo, kiun mi nur tre rapide tralegetis (mi
> bedauxrinde ne komprenas cxiujn mallongigojn, ekz. "FU" kaj "KOM").

Antaŭ multaj jaroj mi ie en interretoj trovis liston kun ĉiuj kapvortoj el
malnova PIV. En ĝi estis la kapovortoj, la vinjetoj (FU por fundamenta, KOM
por komunuza, ktp. Se iu trovas tion interesa, mi ja povas sendi la
vinjetojn - kaj la liston). Mi aldonis la nederlandan tradukon (ne ĉie) laŭ
la tiama vortaro NL-EO-NL de Middelkoop kaj konstruis programon por rapide
trovi vorton el diversaj eniroj.
Poste mi kombinis la unuan liston kun listo de kapvortoj el NPIV (kaj
aŭtomate aldonis "vinjetojn" p2 kaj p1, kie necesis).

> Jen kelkaj pliaj vortoj, diversgrade son-imitaj: boji, cxirpi, ehxo,
> hurli, kracxi, miauxi, mugxi, ronroni, sputi, ululi, zumi. Cxar la listo
> enhavas ankaux ne-son-imitajn vortojn kiel "soni" kaj "sonori", aldoneblas
> bleki, blovi, brui, heni, terni, tusi, kaj eble singulti.

Nur poste mi aldonis en la liston (ne en la programo mem) kelkajn markojn
por ujoj (ekzemple poto, urno, ...), sonoj, iloj (ekz. adzo, broso,
drilo...) kaj kelkaj aliaj konceptoj.
La marko por sono estas ~s kaj ĝi troviĝas post la nederlanda vorto, kiel vi
povis vidi en la listeto. Sufiĉas serĉi "nederlandan" vorton enhavantan ~s
por trovi la tutan liston de sonrilataj vortoj.
Kiucele mi faris tion? Nu, en PIV oni ofte trovas montrofingron al similaj
vortoj. Tio ŝajnas al mi tre utila (eĉ "veneno" povas esti sanigilo, ĉu ne?
:o)
Mi serĉis ion similan, sen bezono ŝanĝi multon.
Dankon pro la pliaj sonrilataj vortoj. Mi markos la mankantajn en mia listo.

Amike salutas
Leo

Leo De Cooman

unread,
Jan 15, 2009, 4:52:15 PM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto skribis:
> mi bedauxrinde ne komprenas cxiujn mallongigojn, ekz. "FU" kaj "KOM".

__
Jen la vinjetoj. Kompreneble mi povas pridemandi la liston ankaŭ laŭ la
vinjetoj.

AGrikulturo
ANatomio
ARkeologio
AStronomio
AUxtomobiloj
AViado
Bein
BElarto
BELetro
BIBlio
BIOlogio
BOtaniko
EKonomiko
ELektro
ELEktrotekniko
FErvojo
Filozofio
FArmacio
FIlologio
FIO=fiziologio
FIZiko
FOnetiko
FOTografio
FUndamenta-vorto
Geodezio
GEologio
GEM=geometrio
GEOgrafio
GRamatiko
GRAma?
GRABovski
HIstorio
HOrtikulturo
Iamajxo?
IKS=malnova-testamento
Juro
Kemio
KAtolikismo
KALocsay
KInarto
KIRurgio
KOmerco
KOMunuza-vorto
KONstrutekniko
KRistanismo
KS=komunuza-senco
KUirarto
Materialismo-historia
MAjusklo-vorto
MARaferoj
MASxinoj
MATematiko
MEteologio
MEDicino
MIneralogio
MILitaferoj
MITologio
MUZiko
NT=nova-testamento
NTR=netransitiva-verbo
NEOlogismo
Paleontologio
P1 =piv1
P2 =piv2
PErsonnomo
POEtiko
POLitiko
PRAhistorio
PSikologio
Radiofonio
REligioj
SCiencoj
SCIenco?
SHiPkonstruo
SPOrto
STatistiko
Teatro
TEksteknikoj
TEKnikoj
TELekomunikoj
TIPografio
TRansitiva-verbo
TRAfiko
Zamenhofa-vorto
ZOologio

Amike salutas
Leo

Antonio De Salvo

unread,
Jan 15, 2009, 7:29:41 PM1/15/09
to la-bona...@googlegroups.com

Renato:
>Eble je ĉi tiu punkto iu, ĉu Antonio, povus provi listigi ĉiujn vortojn, kiujn li trovis en ĉi tiu kampo kaj ni aperigos ilin en aparta listo en
http://www.bonalingvo.it/index.php/Provoj_pri_partaj_vortaretoj

Mi listigas kelkajn blekojn, por kiuj en itala lingvo ekzistas aparta termino; oni notu, ke tiurilate la esperanta terminaro estas malpli vasta, en la senco, ke al diferencaj italaj terminoj ofte respondas unu sama esperanta termino (ekzemple, en la itala oni distingas la blekon de grilo disde tiu de cikado, dum en esperanto oni utiligas por ambaux la vorton “cxirpi”).

Mi ankaux precizigas, ke:

1)     ordinara italo uzas la specifan terminon nur por la bestoj gxis najtingalo inkluzivite, dum por la ceteraj bestoj de la listo tre malmultaj kapablas mencii la gxustan/ precizan terminon, kaj limigxas paroli pri “bleko de…”;

2)     persone, mi ordinare uzas en esperanto la formon “-bleko”, ekzemple azenbleko, sxafobleko ktp., aux “-krio”, konforme al la uzo cxe Zamenhof: Ijob  6,5: cxu krias sovagxa azeno sur herbo? cxu bovo blekas kolere cxe sia mangxajxo?;   Jeremia 5,8: ili farigxis kiel voluptemaj pasiaj cxevaloj, cxiu blekas al la edzino de sia proksimulo;     Sentencoj 28,15: leono krieganta kaj urso avida estas malvirta reganto super malricxa popolo;     Jehxezkel 22, 25: la profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon.

Gxis

Antonio De Salvo

 

la pecora bela/ fa beh

sxafo beas

 

la capra bela/ fa meh

kaprino mekas

 

il gatto miagola

kato miauxas

 

il gatto fa le fusa

kato ronronas/ sxpinas

 

la rana gracida

rano kvakas

 

il corvo gracchia

korvo grakas

 

il cane abbaia

hundo bojas

 

il cane guaisce/ uggiola

hundo jelpas/ plorbojas

 

il cane latra

hundo boj(eg)as

 

il cane ringhia

hundo grauxlas

 

il lupo ulula

lupo ululas

 

il bue muggisce

bovo mugxas

 

il cavallo nitrisce

cxevalo henas

 

l’asino raglia

azeno iaas

 

il gallo canta/ fa chicchirichì

koko kikerikas/ kokerikas/ krias

 

la gallina chioccia/ fa coccodè

kokino klukas

 

l’oca schiamazza

ansero gakas/ bruegas

 

il passero cinguetta

pasero pepas

 

il colombo tuba

kolombo kveras/ rukulas

 

il serpente fischia/ sibila

serpento fajfas/ siblas

 

il maiale grugnisce

porko gruntas

 

il leone ruggisce

leono blekegas/ kriegas/ roras

 

il topo squittisce

muso kricxas

 

l’ape ronza

abelo zumas

 

l’elefante barrisce

elefanto trumpetas

 

l’usignolo canta/ trilla

najtingalo kantas/ trilas

 

 

il cervo bramisce

cervo ronkas

 

l’orso freme

urso grumblas/ murmuregas

 

il tordo fischia

turdo fajfas

 

il tordo zirla

turdo cxirpas

 

l’allodola trilla

alauxdo trilas

 

l’assiolo chiurla

skopso kurlotrilas

 

i rapaci garriscono

kaptobirdoj/ rabobirdoj kricxas

 

la tortora geme

turto kveras/ rukulas

 

la cicala frinisce

cikado cxirpas

 

il grillo stride

grilo cxirpas

 

il gufo stride

gufo kriĉas

 

 

 



Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2009, 4:26:59 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Mi listigas kelkajn blekojn, por kiuj en itala lingvo ekzistas aparta termino


Dankon, mi komencas registri tion en
http://www.bonalingvo.it/index.php/Provo_pri_terminareto_pri_son-vortoj

sed mi vidas, ke la laboro estos longa, ĉar iel mi devas enmeti ankaŭ la terminojn trovitajn de Leo.

Do, post iom da tempo, ni povos havi la kunmetitan situacion.


2)      persone, mi ordinare uzas en esperanto la formon “-bleko”, ekzemple azenbleko, sxafobleko ktp., aux “-krio”, konforme al la uzo cxe Zamenhof: Ijob  6,5: cxu krias sovagxa azeno sur herbo? cxu bovo blekas kolere cxe sia mangxajxo?;   Jeremia 5,8: ili farigxis kiel voluptemaj pasiaj cxevaloj, cxiu blekas al la edzino de sia proksimulo;     Sentencoj 28,15: leono krieganta kaj urso avida estas malvirta reganto super malricxa popolo;     Jehxezkel 22, 25: la profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon.

Tre interesa citaĵoj, en kiu oni vidas la eblecon uzi ankaŭ la radikon "kri-", pri kiu almenaŭ mi ne multe konsciis.

Renato


Pilar Otto

unread,
Jan 16, 2009, 11:12:52 AM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
> Jen kelkaj pliaj vortoj, diversgrade son-imitaj: [...]

Ankoraux unu: sxmaci, Fundamenta.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 16, 2009, 1:25:51 PM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
Ankoraux unu: sxmaci, Fundamenta.
Bone. Mi enlistigis ĝin. Ĉu mi miskomprenas ke en la frana kaj angal traduko en la Universala Vortaro la senco estas alia: baiser | kiss ?

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jan 16, 2009, 2:50:04 PM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

Otto:

>Ankoraux unu: sxmaci, Fundamenta.

 

Renato Corsetti:

>Bone. Mi enlistigis ĝin. Ĉu mi miskomprenas ke en la frana kaj angal traduko en la Universala Vortaro la senco estas alia: baiser | kiss ?

Fakte, sxmaci estas la fonetika esperantigo de la germana vorto “schmatzen”, kiu ne egalas simple al “kisi”, sed al “brue kisi” (por Renato: en la itala oni diras tiusence “baciare con lo schiocco” = kisi kun klako).

Cetere: kiam mi eklernis la francan, oni zorge atentigis min, ke mi ne diru “baiser” (kiu, komunuze, sxajne egalas pli-malpli al “fiki”:

http://fr.wikipedia.org/wiki/Baise-moi ), sed “embrasser” (lauxvorte, brakumi), por eviti embarasajn miskomprenojn.

 

Konklude:

1)     mi forte dubas pri la internacieco, komprenebleco kaj nepra neceso de “sxmaci”: oni ne rajtas forjxeti gxin pro gxia fundamenteco, sed eble estus estintaj pli urgxe bezonataj aliaj vortoj, kiuj kontrauxe mankas en la Fundamento;

2)     oni devas tre singarde pritrakti la egalvalorajn vortojn en naciaj lingvoj indikitajn cxe la esperantaj terminoj en la Fundamento.

 

Gxis

Antonio

 


Leo De Cooman

unread,
Jan 16, 2009, 5:23:39 PM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:
> 2)      persone, mi ordinare uzas en esperanto la formon “-bleko”, ekzemple azenbleko, sxafobleko ktp., aux “-krio”, konforme al la uzo cxe Zamenhof: Ijob  6,5: cxu krias sovagxa azeno sur herbo? cxu bovo blekas kolere cxe sia mangxajxo?;   Jeremia 5,8: ili farigxis kiel voluptemaj pasiaj cxevaloj, cxiu blekas al la edzino de sia proksimulo;     Sentencoj 28,15: leono krieganta kaj urso avida estas malvirta reganto super malricxa popolo;     Jehxezkel 22, 25: la profetoj en gxi estas kiel blekeganta leono, kiu dissxiras kaptitajxon.
 
"Bleki" ŝajnas al mi ĝenerale uzebla por mambestoj. Ĉu ĝi uzeblas ankaŭ por aliaj bestordoj, ekz. por birdoj?
 
Amike salutas
Leo

Antonio De Salvo

unread,
Jan 16, 2009, 6:13:19 PM1/16/09
to la-bona...@googlegroups.com

Leo De Cooman:

"Bleki" ŝajnas al mi ĝenerale uzebla por mambestoj. Ĉu ĝi uzeblas ankaŭ por aliaj bestordoj, ekz. por birdoj?

 

 

Gxis nun, mi trovis “bleki” ne nur pri kvarpieduloj (kiel dirite en NPIV: do ne nur mamuloj), sed ankaux ekz. pri rano (vidu en NPIV sub “kvaki”); kaj sub “kvaki” estas dirite ankaux “bleki pp anasoj”, kaj sub “graki” “bleki kiel korvo”.

 

 Nur dufoje mi trovis en la Biblio la sonon de birdoj (Predikanto 12,4 kaj Psalmo 147,9), ambauxfoje en la formo “krio”.

Laux mia persona sento, “bleko” enhavas ian negativan nuancon; mi neniam dirus ke najtingalo blekas.

Gxis

Antonio

 


Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2009, 4:20:28 AM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Laux mia persona sento, “bleko” enhavas ian negativan nuancon; mi neniam dirus ke najtingalo blekas.

Nu, najtingalo harmonie kantas kaj simile laŭ nia tradicio, dum bleko estas nur besta sono.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jan 17, 2009, 4:29:42 AM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

Aldone al la siatempa listo de besto-sonoj:

 

l’ape bombisce/ ronza

abelo zumas

 

l’aquila grida

aglo krias

 

la balena canta

baleno kantas

 

il calabrone ronza

krabro zumas

 

il canarino canta/ gorgheggia

kanario kantas/ tril(pep)as

 

la capinera cinguetta

silvio pepas

 

la cavalletta frinisce

akrido cxirpas

 

il cinghiale grugnisce

apro gruntas

 

il coniglio ziga

kuniklo akreblekas/ (kuniklo)blekas/ siblas

 

la cornacchia crocida/ gracchia

korniko grakas/ (korniko)blekas

 

il cuculo fa cucù

kukolo kukolkrias/ kukulas

 

il fringuello chiocchiola

fringo gluglas/ (fringo)pepas

 

la iena ride

hieno ridas

 

il merlo fischia

merlo fajfas

 

la mosca ronza

musxo zumas

 

il pappagallo parla

papago balbutas/ parolas/ pepas

 

il pettirosso chiocchiola

rubekolo/ rugxgorgxulo gluglas/ pepas

 

il pipistrello stride

vesperto kricxas

 

il pulcino pigola

kokido cxirpas/ pepas

 

la rondine garrisce

hirundo kricxas

 

lo sciacallo ulula

sxakalo blekegas/ ululas

 

la scimmia grida

simio krias

 

il tacchino gloglotta/ gorgoglia

meleagro glugluas/ (melegro)blekas

 

la volpe guaiola/ guaisce

vulpo bojetas/ jelpas/ gxembojas/ plorbojas

 

la zanzara ronza

kulo zumas

 

 

Kompletige aux gxustige al tiu listo:

 

l’asino raglia

azeno (azen)blekas/ iaas

 

il cane guaisce/ mugola/ uggiola

hundo bojetas/ jelpas/ gxembojas/ plorbojas

 

la capra bela

kaprino (kapro)blekas/ mekas

 

il cavallo nitrisce

cxevalo (cxeval)blekas/ henas/ ronkas

Ijob 39,20: terura estas la beleco de ĝia ronkado (Z);

Jeremia 5,8: ili farigxis kiel voluptemaj pasiaj cxevaloj, cxiu blekas al la edzino de sia proksimulo (Z);

 

la cicala canta/ frinisce

cikado cxirpas

 

il corvo crocida/ gracchia

korvo grakas/ (korvo)blekas

 

l’elefante barrisce

elefanto (elefanto)blekas/ trumpetas

 

la gallina chioccia/ fa coccodè

kokino klukas/ (kokin)krias

 

il gallo canta/ fa chicchirichì

koko kikerikas/ kokerikas/ (koko)krias

 

il grillo frinisce/ stride

grilo cxirpas

 

il gufo bubola/ gufa/ stride

gufo kriĉas

 

il lupo ulula

lupo (lupo)blek(eg)as/ ululas

 

l’oca schiamazza/ starnazza

ansero (anser)blekas/ gakas/ bruegas

 

la pecora bela

sxafo beas/ (sxafo)blekas

 

la rana gracida

rano kvakas/ (ran)blekas

 

il serpente fischia/ sibila

serpento fajfas/ siblas

 

la tortora geme/ tuba

turto kveras/ rukulas

 

l’usignolo canta/ gorgheggia/ trilla

najtingalo kantas/ tril(pep)as

 

 

Gxis

Antonio

 



Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2009, 5:20:33 AM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Aldone al la siatempa listo de besto-sonoj:

Dankon, Antonio! Mi bezonos kelkajn jarojn por kunfandi ilin kun la nederlandaj, sed mi registris ilin kaj provos.

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jan 17, 2009, 6:52:37 AM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

Antonio:

>Aldone al la siatempa listo de besto-sonoj:

Renato:

>Dankon, Antonio! Mi bezonos kelkajn jarojn por kunfandi ilin kun la nederlandaj, sed mi registris ilin kaj provos.

 


Mi arangxis alimaniere la bestajn sonojn.

Gxis

Antonio

 

 

balbuti

papago

 

bei

sxafo

 

 

BLEKI

 

akrebleki

kuniklo

 

(anser)bleki

ansero

 

(azen)bleki

azeno

 

blekegi

leono

 

(bufo)bleki

bufo

 

(cxeval)bleki

cxevalo

 

(elefanto)bleki

elefanto

 

(kapro)bleki

kaprino

 

(korniko)bleki

korniko

 

(kuniklo)bleki

kuniklo

 

(lupo)bleki

lupo

 

(meleagro)bleki

meleagro

 

(pavo)bleki

pavo

 

 

(ran)bleki

rano

 

(sxafo)bleki

sxafo

 

(sxakal)bleki

sxakalo

 

 

BOJI

 

bojegi

hundo

 

bojeti

hundo, vulpo

 

boji

hundo

 

gxemboji

hundo, vulpo

 

plorboji

hundo, vulpo

 

 

bruegi

ansero

 

cxirpi

akrido, cikado, grilo, kokido, turdo

 

fajfi

kuniklo, merlo, serpento, turdo

 

(fringo)pepi

fringo

 

gaki

ansero

 

glugli

fringo, rubekolo/ rugxgorgxulo

 

gluglui

meleagro

 

graki

korniko

 

grauxli

hundo

 

grumbli

hundo, urso

 

grunti

apro, porko

 

heni

cxevalo

 

iai

azeno

 

jelpi

hundo, vulpo

 

kanti

baleno, kanario, najtingalo

 

kikeriki

koko

 

kluki

kokino

 

kokeriki

koko

 

 

KRII

 

(kokin)krii

kokino

 

(koko)krii

koko

 

kriegi

leono

 

krii

aglo, simio

 

(kukol)krii

kukolo

 

 

kolermurmuri

hundo

 

kricxi

gufo, hirundo, kaptobirdoj/ rabobirdoj, muso, noktuo, vesperto

 

kukuli

kukolo

 

kvaki

bufo, rano

 

kveri

kolombo, turto

 

kviki

birdidoj

 

kviviti

birdidoj

 

meki

kaprino

 

miauxi

kato

 

mugxi

bovo

 

murmuregi

hundo, urso

 

paroli

papago

 

pepi

kokido, papago, pasero, rubekolo/ rugxgorgxulo, silvio

 

ridi

hieno

 

ronki

cervo, cxevalo

 

ronroni

kato

 

rori

leono

 

rukuli

kolombo, turto

 

sibli

kuniklo, serpento, turdo

 

sxpini

kato

 

TRILI

 

kurlotrili

kurlo, skopso

 

trili

alauxdo

 

tril(pep)i

kanario, najtingalo

 

trumpeti

elefanto

 

ululi

lupo, sxakalo

 

zumi

abelo, krabro, kulo, musxo

 


Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2009, 7:06:26 AM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Mi arangxis alimaniere la bestajn sonojn.

Bone! tio certe helpas, ĉar mi baziĝos je via listo por la alfebeta ordigado de la cetero.

Amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Jan 17, 2009, 12:52:06 PM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:

Fakte, sxmaci estas la fonetika esperantigo de la germana vorto "schmatzen", kiu ne egalas simple al "kisi", sed al "brue kisi"

Fakte, la germana "schmatzen" ankau signifas "brue manghi" (pro machado kun malfermita busho). Tiun signifon ReVo ankau donas al la Esperanta "shmaci".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2009, 1:33:07 PM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Fakte, la germana "schmatzen" ankau signifas "brue manghi" (pro machado kun malfermita busho).
Tion asertas ankaŭ mia praa Plena Vortaro.

Amike

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jan 17, 2009, 2:41:00 PM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

Marcos:

>Fakte, la germana "schmatzen" ankau signifas "brue manghi" (pro machado kun malfermita busho).

 

Renato:

>Tion asertas ankaŭ mia praa Plena Vortaro.

Se jugxi laux la tradukoj en la Fundamento, la fundamenteco de “sxmaci” estas limigita al la signifo “(brue) kisi”.

Dua signifo (sxmaci per la lipoj, brue mangxi), kvankam nek fundamenta nek oficiala, estas tamen zamenhofa.

Sed mi dubas pri la kroma signifo registrita en PIV (fari bruon de sucxado).

Gxis

Antonio

 


Renato Corsetti

unread,
Jan 17, 2009, 2:50:34 PM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

Se jugxi laux la tradukoj en la Fundamento, la fundamenteco de “sxmaci” estas limigita al la signifo “(brue) kisi”.

Dua signifo (sxmaci per la lipoj, brue mangxi), kvankam nek fundamenta nek oficiala, estas tamen zamenhofa.

Eble ni bezonas konanton de la lingvoj rusa kaj pola por interpreti la du pliajn vortojn en la tradukoj de la Universala Vortaro.

Ĉu estas en ĉi tiu listo parolanto de la rusa kaj/aŭ de la pola?

Renato


Antonio De Salvo

unread,
Jan 17, 2009, 4:29:51 PM1/17/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Antonio:

>Se jugxi laux la tradukoj en la Fundamento, la fundamenteco de “sxmaci” estas limigita al la signifo “(brue) kisi”.

>Dua signifo (sxmaci per la lipoj, brue mangxi), kvankam nek fundamenta nek oficiala, estas tamen zamenhofa.

Renato:

>Eble ni bezonas konanton de la lingvoj rusa kaj pola por interpreti la du pliajn vortojn en la tradukoj de la Universala Vortaro.
>Ĉu estas en ĉi tiu listo parolanto de la rusa kaj/aŭ de la pola?

Certe, poloj kaj rusoj povos pli bone ol mi klarigi la aferon, ankaux cxar sxajnas, ke la pola vorto “szmokac” estas laux malnova formo.

Se mi trafe esploris, sxajnas ke la vorto venas en la polan el la jida (do, nerekte el la germana), kaj ke gxia signifo estas “mangxi, trinki, sucxi, kisi klakante per la lipoj”.

Mi scivoleme atendas pliajn kontribuojn.

Gxis

Antonio

 


Leo De Cooman

unread,
Jan 18, 2009, 5:41:34 AM1/18/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio skribis:
> Certe, poloj kaj rusoj povos pli bone ol mi klarigi la aferon, ankaux cxar sxajnas, ke la pola vorto “szmokac” estas laux malnova formo.
 
>Se mi trafe esploris, sxajnas ke la vorto venas en la polan el la jida (do, nerekte el la germana), kaj ke gxia signifo estas “mangxi, trinki, sucxi, kisi klakante per la lipoj”.
Mi scivoleme atendas pliajn kontribuojn.
__
Laŭ la fundamento:
ŝmac' baiser | kiss | schmatzen | чмокать | czmokać.
Laŭ la rus-nederlanda vortaro:  
чмокать 1. smakken [tio estas bruimita verbo en la nederlanda] 2.[vidu:]   чмокнуть {, kie mi trovas: 1:= "smokken" [=faltarigi]   2. = "zoenen dat het klapt" [= tiel kisi, ke klakas]}
 
Do ŝajnas al mi, ke la rusa vorto, per kiu la fundamento klarigas la signifon de ŝmac' havas plurajn signifojn.
 
Amike salutas 
Leo 
 

 

Pilar Otto

unread,
Jan 19, 2009, 4:35:22 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Antaŭ multaj jaroj mi ie en interretoj trovis liston kun ĉiuj
> kapvortoj el malnova PIV. En ĝi estis la kapovortoj, la vinjetoj (FU
> por fundamenta, KOM por komunuza, ktp. Se iu trovas tion interesa, mi
> ja povas sendi la vinjetojn - kaj la liston).

Interesa informo! Kiam oni realigos la ideon produkti PIV en elektronika
formato (ideon prezentitan ali-liste), mi sxatus, ke almenaux kiel
alternativo al grafikaj vinjetoj aperu tekstaj egalajxoj laux tiu modelo.
Tio igus la elektronikan version de PIV pli utila al blinduloj kaj aliaj,
kiuj ial povas utiligi nur tekstajn kaj ne grafikajn partojn de komputilaj
dosieroj.

Otto

Pilar Otto

unread,
Jan 19, 2009, 7:06:20 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

> Fakte, sxmaci estas la fonetika esperantigo de la germana vorto
> “schmatzen”, kiu ne egalas simple al “kisi”, sed al “brue kisi” (por
> Renato: en la itala oni diras tiusence “baciare con lo schiocco” =
> kisi kun klako).

Sed "schmatzen" uzigxas ankaux pri tiu sono, kiun oni povas fari per la
lipoj, dum oni mangxas.

Mi ne povas konsulti la rusan tradukon en UV, sed en la E-a-Rusa vortaro de
Bokarev mi trovas sub "sxmaci" "cxmokat' [brue kisi] (per la lipoj); cokat'
[mi ne trovis la vorton en la el-rusa vortaro, kiun mi havas] (per la
lango); cxavkat' [mangxante sxmaci], hxljupat' [mi ne trovis la vorton] (pri
koto, argilo)".

> Konklude:
>
> 1) mi forte dubas pri la internacieco, komprenebleco kaj nepra
> neceso de “sxmaci”: oni ne rajtas forjxeti gxin pro gxia
> fundamenteco, sed eble estus estintaj pli urgxe bezonataj aliaj
> vortoj, kiuj kontrauxe mankas en la Fundamento;

Tamen pro la son-imita karaktero de la vorto gxi ne estas tre malfacile
komprenebla.

> 2) oni devas tre singarde pritrakti la egalvalorajn vortojn en
> naciaj lingvoj indikitajn cxe la esperantaj terminoj en la
> Fundamento.

Pri tio mi samopinias, gxi ja estas delonge atestita vero.

Otto

Renato Corsetti

unread,
Jan 19, 2009, 7:30:23 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Otto:
pro la son-imita karaktero de la vorto gxi ne estas tre malfacile 
komprenebla.
Nu, tamen neniu proponis ke ni proponu simplan samsignifan vorton por "ŝmaci". Pro tio mi provizorege registris la signifon (brue kisi, brue manĝi) en alia listo, kiun mi provas redakti:

http://www.bonalingvo.it/index.php/Fun:_%C5%9Dmac-i .

Temas tie pri fundamentaj kaj oficialaj vortoj. Mi bezonas la kunlaboron de ruslingvano, kiu povas enmeti la rusajn traduojn de la Universala Vortaro tien.

Amike

Renato


Pilar Otto

unread,
Jan 19, 2009, 9:21:46 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Antonio skribis:
>> Certe, poloj kaj rusoj povos pli bone ol mi klarigi la aferon,

Mi estas nek polo nek ruso, sed mi posedas mezgradan universitatan ekzamenon
pri la rusa lingvo - iom rustigxintan, sed tamen ne tute senvaloran.

> Laŭ la fundamento:
> ŝmac' baiser | kiss | schmatzen | чмокать | czmokać.

Mia rusa-germana vortaro tradukas "cxmokat'" per "(ab)schmatzen", kaj donas
kiel perfektivajn "par-verbojn" "pocxmokat'" kaj "cxmoknut'". Tendenco
estas, ke verboj finigxantaj per "-nut'" signifas agojn unufojajn aux
subitajn.

> Laŭ la rus-nederlanda vortaro:
> чмокать 1. smakken [tio estas bruimita verbo en la nederlanda]
> 2.[vidu:] чмокнуть {, kie mi trovas: 1:= "smokken" [=faltarigi]

Kion signifas tio? Eble iu klarigis en mesagxo ankoraux ne legita de mi.

> 2. = "zoenen dat het klapt" [= tiel kisi, ke klakas]}
>
> Do ŝajnas al mi, ke la rusa vorto, per kiu la fundamento klarigas la
> signifon de ŝmac' havas plurajn signifojn.

Al mi sxajnas, ke gxi esence signifas la samon, kiel la germana "schmatzen",
kaj ke gxi estas same son-imita, kiel gxi.

Otto

Leo De Cooman

unread,
Jan 19, 2009, 9:45:31 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
La ĉi-suba mesaĝo ŝajnas al mi stranga kunfandaĵo de du apartaj mesaĝoj
Amike salutas
Leo

----- Oorspronkelijk bericht -----
Van: "Pilar Otto" <pil...@online.no>
Aan: <la-bona...@googlegroups.com>
Verzonden: maandag 19 januari 2009 15:21
Onderwerp: (la bona lingvo) Re: R: sxmac-i
--------------------------------------------------------------------------------



Neniu viruso estas trovita en la ricevita mesagho
Checked by AVG - http://www.avg.com
Version: 8.0.176 / Virus Database: 270.10.9/1902 - Release Date: 19/01/2009
9:37

Pilar Otto

unread,
Jan 19, 2009, 10:42:23 AM1/19/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:
> La ĉi-suba mesaĝo ŝajnas al mi stranga kunfandaĵo de du apartaj
> mesaĝoj Amike salutas
> Leo

Ne estas. Gxi estas reago al unu mesagxo de Leo. Mi klarigos la partojn:

> ----- Oorspronkelijk bericht -----
> Van: "Pilar Otto" <pil...@online.no>
> Aan: <la-bona...@googlegroups.com>
> Verzonden: maandag 19 januari 2009 15:21
> Onderwerp: (la bona lingvo) Re: R: sxmac-i
>
>
>
> Leo:
>> Antonio skribis: [do citajxo de Antonio en la mesagxo de Leo, al kiu mi
>> reagas]
>>> Certe, poloj kaj rusoj povos pli bone ol mi klarigi la aferon,
>
[Nun mia komento:]
> Mi estas nek polo nek ruso, sed mi posedas mezgradan universitatan
> ekzamenon pri la rusa lingvo - iom rustigxintan, sed tamen ne tute
> senvaloran.
>
[Nun cito de Leo:]
>> Laŭ la fundamento:
>> ŝmac' baiser | kiss | schmatzen | чмокать | czmokać.
[La cirillitere skribita vorto estas "cxmokat'". Nun sekvas mia informo pri
la traduko de tiu rusa vorto en la el-rusa vortaro, kiun mi havas.]
>
> Mia rusa-germana vortaro tradukas "cxmokat'" per "(ab)schmatzen", kaj
> donas kiel perfektivajn "par-verbojn" "pocxmokat'" kaj "cxmoknut'".
> Tendenco estas, ke verboj finigxantaj per "-nut'" signifas agojn
> unufojajn aux subitajn.
>
[Dauxrigo de la mesagxo de Leo:]
>> Laŭ la rus-nederlanda vortaro:
>> чмокать ["cxmokat'"] 1. smakken [tio estas bruimita verbo en la
>> nederlanda]
>> 2.[vidu:] чмокнуть ["cxmoknut'"] {, kie mi trovas: 1:= "smokken"
>> [=faltarigi]

[Mia demando pri "faltarigi", kiu sxajnas al mi kunmetita vorto, kiun mi
tamen ne sukcesas senco-done diserigi: mi trovas "falto" = "sulko (en la
hauxto)", sed "falt-ar-ig-i" ne donas al mi sencon, nek "fal-tar-ig-i":]
>
> Kion signifas tio? Eble iu klarigis en mesagxo ankoraux ne legita de
> mi.
>
[Tiun lastan frazon mi skribis, cxar kiam mi respondis, mi havis ankoraux
plurajn nelegitajn mesagxojn. Nun dauxrigo de la mesagxo de Leo:]
>> 2. = "zoenen dat het klapt" [= tiel kisi, ke klakas]}
>>
>> Do ŝajnas al mi, ke la rusa vorto, per kiu la fundamento klarigas la
>> signifon de ŝmac' havas plurajn signifojn.
>
[Mia komento:]

Leo De Cooman

unread,
Jan 20, 2009, 5:33:24 AM1/20/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon pro via klarigo, kara Otto.
Mi konfuziĝis... tro laca, supozeble :-(

Pri "faltarigi": ĉar mi ne sciis la signifon de la nederlanda vorto
"smokken" mi serĉis la tradukon en la vortaro NL-EO-NL de Petro De Smedt.
Temas pri termino pri vesto/ tekso falt-arigi. Mi imagis jenon: kiam oni
kudras unu metron longan zonon sur 2 metrojn longan ŝtofon, estos faltoj,
kiujn oni povas arigi... Sed pri tiaj aferoj mi scias malmulte.

Amike salutas
Leo

Pilar Otto

unread,
Jan 21, 2009, 1:53:50 AM1/21/09
to la-bona...@googlegroups.com
Leo:

> Pri "faltarigi": ĉar mi ne sciis la signifon de la nederlanda vorto
> "smokken" mi serĉis la tradukon en la vortaro NL-EO-NL de Petro De
> Smedt.
> Temas pri termino pri vesto/ tekso falt-arigi.

Ne estas imageble al mi, ke la rusa "cxmoknut'" havas tian signifon. Mia
konjekto estas, ke la nederlanda traduko "smokken" ne aludas al teksado, sed
estas son-imita vorto aludanta al ia klak- aux sxmac-sono.

Otto

Antonio De Salvo

unread,
Jan 21, 2009, 8:18:21 AM1/21/09
to la-bona...@googlegroups.com

Tute neatendite, mi ektrovis parencecon inter la esperanta "sxmaci", la
germana "schmatzen" kaj iu vorto komunuza en (se tiel diri) itala lingvo: en
la usondevenaj bildstrioj (ekz. tiuj de Walt Disney) la angla vorto "smack!"
estas uzata por sonimiti kison; tamen, gxia elparolo (smak) estas iom alia
ol en esperanto kaj la germana (sxmac).
Gxis
Antonio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages