vego

0 views
Skip to first unread message

Detlef Karthaus

unread,
May 29, 2008, 4:29:02 PM5/29/08
to la-bona...@googlegroups.com

Mi jxus notis ke laux Krause  "Vego"  estas stelo en la konstelacio Liro (germane  Wega)
 
Cxu iu serioze uzis 'vego' por koridoro aux cxu temas pri erareto de komencanto?
 
Se temas pri erara kaj malmulte konata uzo, kial dignigi gxin per inkluzivi gxin en la listo?
 
Pardonu mian nescion, mi ne estas lingvisto.
 
amike
Detlef
 
 

 

Marcos Cramer

unread,
May 29, 2008, 4:38:33 PM5/29/08
to la-bona...@googlegroups.com
Se temas pri erara kaj malmulte konata uzo, kial dignigi gxin per inkluzivi gxin en la listo?

Char ghi aperis en la nova PIV, kiun bedaurinde multaj esperantistoj konsideras sekvinda...

Amike,

Marcos

Antonio De Salvo

unread,
May 29, 2008, 7:06:01 PM5/29/08
to la-bona...@googlegroups.com

Detlef Karthaus skribis:

Mi jxus notis ke laux Krause  "Vego"  estas stelo en la konstelacio Liro (germane  Wega)

Cxu iu serioze uzis 'vego' por koridoro aux cxu temas pri erareto de komencanto?

Se temas pri erara kaj malmulte konata uzo, kial dignigi gxin per inkluzivi gxin en la listo?

 

Mi respondas:

persone, mi ne uzas “vego” (siatempe, mi ankaux havis diskuton pri tio kun la elpensinto).

Tamen, mi devas agnoski, ke ne temas pri eraro de komencanto, sed pri termino elpensita (de Tibor Ujlaky-Nagy en “La sporta lingvo”, 1972 www.fw.hu/eventoj/steb/sportalingvo.rtf ) surbaze de ampleksa argumentado, kiun mi transskribas.

Amike

Antonio De Salvo

 

ĉ) En Esperanto, precipe en ĝia sporta lingvo, tre senteble mankas esprimoj indikantaj la senperan lokon, la scenejon de diversaj sportaj aktivadoj. La grandaj lingvoj (certe ankaŭ La ceteraj) havas plurajn vortojn por tiu nocio. Anglaj: track, court, alley, field, route, ring, rink, lane, course; francaj: piste, court, parcours, ring ktp.; rusaj: doroĵka, ploŝadka, pole, trassa, ring ktp.; hispanaj: pista, terreno, ring, recorrido, cercedo, cuadrilatero ktp.; italaj: campo, ring, quadrato, percorso, pista ktp.; germanaj: Bahn, Spielplatz, Strecke ktp.

  Tiucele la universala uzado de la sufikso "ej" ne estas panaceo. Mi opiniis do necese krei adekvatajn terminojn -- evidente ne tiel multajn -- ankaŭ en Esp. Tamen la tasko ne estis facila kaj la solvo estas diskutebla.

  Nome, dum ekz. por la bokso mi akceptis la plej universalan terminon "ringo" kaj por la sportaj ludoj mi enkondukis la vorton "kampo" en formoj de ludkampo kaj duonkampo, konvenan vorton por la nocio "track", "piste", "pista", "Bahn", t.e. por esprimi la scenejon de la kuro, biciklado, rajdo, eĉ ankaŭ tiun de la remo, skiado, (do la vojon, sur kiu disvolviĝas la movo de la konkursanto al difinita celo) mi ne povis elekti el la supra kolekto de diverslingvaj vortoj, ĉar ĉiuj eventuale taŭgaj havas jam Esp-an varianton, sed kun tute malsama signifo (trako, pisti, bani, kurso, ruto, streko).

  Volante eviti homonimion, sed ankaŭ ne volante krei tute arbitran vorton, fine mi transprenis el la germana la vorton "vego" (weg), kiu estas logike tre proksima al la dezirata nocio, semtempe mallonga, simpla, kaj troviĝas en la Esperanta vorttrezoro nur kiel propra nomo de astro: latine = Vega, Esp-e = Vego.

  En la Esp-a sporta terminologio la vorto "vego" indikas do unuavice tiun por sporta celo konstruitan, aŭ nur elmezuritan kaj diversmaniere indikatan vojon, vojstrekon, sur kiu la konkursanto disvolvas sian antaŭenmovon, kiu movo estas la ĉefa elemento de la sportaktivado en la koncerna disciplino. Ĝi povas esti:

  aa) rekta movo, disvolviĝanta ekz. sur kurvego, naĝvego, remvego ktp.

  bb) rondlinia movo, disvolviĝanta ekz. sur sketkurvego, biciklovego, kurvego ktp.

  cc) zigzaglinia movo laŭ indikita traco (vojlinio), disvolviĝanta sur rajdsalto--vego, skikurvego, biciklovego ktp.

  Per la termino "vego" mi nomis duavice la tutan scenejon de la atletikaj saltaj disciplinoj, kie kaj la komplementa aktivado de la disciplino, nome la svingoakira, impetodona alkuro, kaj la salto mem efektiviĝas same sur certa vojstreko. La esprimoj altosaltovego, trisaltovego ktp. inkluzivas do krom la skorian alkurejon ankaŭ la forsaltilon (forsaltan trabon) kaj la sablan surteriĝejon. Ankaŭ la esprimo skisaltovego apartenas al tiu ĉi grupo.

  Triavice, -- baze de analogio -- la termino "vego" estas la nomo ankaŭ de la scenejo de la atletikaj ĵetaj disciplinoj (ekz. pezglobĵetovego, martelĵetovego ktp.) kie, escepte la lancoĵeton, temas ne nur pri mallonga movo de la konkursanto, sed pri la movo de la forĵetita sportilo. La senco de la termino inkluzivas do la ĵetejon (ĵetrondon aŭ ĵetrondon kun kaĝo) -- ĉe la lancoĵeto ankaŭ la alkurejon -- kaj la teritorion de la sektoro, kie la ĵetsportilo povas surteriĝi.

  Estas sendube, ke la uzo de tiu ĉi termino estas pli oportuna ankaŭ ĉe la vortkunmetoj (veglongo, vegjuĝisto ktp.) ol ekz. la vortoj konkursejo, disciplinejo aŭ similaj, kaj ankaŭ pli unusenca ol la derivaĵoj skiadejo, kurejo aŭ ekz. rajdejo, kiu lasta estas tute alia nocio ol la rajdsaltovego aŭ terenrajdovego; se ne paroli pri la problemo, kiel esprimi ekz., ke "oni riparis kaj reordigis ĉiujn vegojn de la atletikejo", se oni ne havas la ĝeneralan formon vego.

  La vego ofte estas dividita en plurajn paralelajn striojn (ekz. la kurvego en 6 aŭ 8, la remvego kaj naĝvego en 5-6, la sketkurvego en 2 vegostriojn.) Transpreninte el la slipa vortaro la terminon "leno", servanta tie kiel termino por la strioj de la moderna plurstria ŝoseo, mi uzas ĝin aŭ sola, aŭ en kunmetoj: kurleno, 6-lena naĝvego, remleno ktp.

Anna Lowenstein

unread,
May 30, 2008, 2:57:05 AM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com

   Antonio montris al ni detalan diskuton kun verkinto de sporta terminaro. Klare temas pri skriboc’ambraj elpensaj’oj, kiuj tute ne havas rilaton kun la reala mondo. Mi efektive verkis priskribon de sportkonkurso – fakte temas pri c’arkonkurso en antikva Romo, kiu aperos en mia (ankorau’ ne eldonita) romano “Morto de artisto”. Mi klarigu, ke la c’arkonkursoj en antikva Romo vekis la samajn emociojn kaj entuziasmon kiel piedpilko nuntempe. En tiu teksto mi uzis la vorton “kurejo” por la loko, kie la c’aroj konkuris, kaj “trako” por la apartaj dividoj de la kurejo. Fakte, la c’aroj devis kuri en fiksita trako nur g’is difinita punkto indikita per linio, kaj post tio ili rajtis libere movig’i sur la tuta kurejo – kompreneble ili c’iuj celis la internan flankon, kiu estis plej mallonga.

   Miaj du kontrolantoj, Claude Piron kaj Otto Prytz, legis tiun c’apitron, sed neniu el ili komentis pri la vorto “trako”, kiu evidente ne g’enis ilin (vers’ajne ili ec’ ne aparte rimarkis g’in). Aliflanke Claude ja kontrau’staris mian uzon de la vorto “fanatikuloj” por la subtenantoj de difinita teamo, do mi s’ang’is al “fervoruloj”.

   Mi aldonas la koncernan pag’on el la romano. Temas pri du junuloj, kiuj iras spekti la konkurojn. (Nerono estas la posta imperiestro, sed en c’i tiu peco li havas nur 15 jarojn.) Mi elstarigis la koncernajn vortojn.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Antonio De Salvo
Inviato: venerdì 30 maggio 2008 1.06
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) R: vego

Trako.doc

Renato Corsetti

unread,
May 30, 2008, 9:11:53 AM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Anna:

trako . . .


C'u esence vi estas diranta ke "trako" estas same bona samsignifa esprimo por "leno"? Ni povas havi pli ol unu samsignifa esprimo.

Renato



~ ~ ~
Renato Corsetti/Korseti, Via del Castello, 1, IT-00036 Palestrina
~ ~ ~

Renato Corsetti

unread,
May 30, 2008, 9:17:35 AM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio (citante):


dum ekz. por la bokso mi akceptis la plej universalan terminon "ringo"


Mi komencis dubi ankau' pri tio, kaj por ne forgesi, mi notis:

ring-o (en boksado) --> boks-ej-o .

Mi pretas s'ang'i lau' viaj indikoj.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
May 30, 2008, 10:04:32 AM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com

Renato Corsetti skribis:
>
por ne forgesi, mi notis:


ring-o (en boksado) --> boks-ej-o .
Mi pretas s'ang'i lau' viaj indikoj.

Mi respondas:

“ringo” en la senco de “kvarangula boksista podio” (itale: quadrato, lauxvorte “kvadrato”) estas suficxe internacia esprimo (ankaux en Italio nur lingvaj puristoj diras “quadrato”, ordinaruloj diras “ring” laux la angla formo).

Estas interese, ke la angla termino “ring” (en boksado) devenas el la fakto, ke la pratempaj boksaj ludbataloj okazadis ene de la “ringo” estigita de la spektantoj. Hodiaux, mi pretus veti, ke neniu plu ligas la koncepton pri “boksejo” kun ringoforma objekto.

Entute: unuflanke mi ne multe sxatas la boksan terminon “ringo”, pro gxia ambigueco (homonimeco): kiam mi diras “ringo”, mi pensas pri fingroringo, pri okulringo, pri la ringoj de Saturno, sed certe ne pri boksejo. Aliflanke, “boksejo” sxajnas al mi tro gxenerala vorto, kiu same bone (ecx, pli trafe) aplikeblus por “boksa gimnastikejo” (itale: palestra di pugilato).

Cxu “(boksa) podio”? Cetere, ekzistas zamenhofa ekzemplo pri “kvarangula podio sur kiu estas vocxlegataj la partajxoj el la Biblio”.

Amike

Antonio De Salvo

HIROTAKA Masaaki

unread,
May 30, 2008, 10:26:51 AM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio De Salvo skribis:

>"ringo" en la senco de "kvarangula boksista podio"

Mi iam legis la esprimon "bokspodio" por tiu ejo.

Amike,

Vastalto

Antonio De Salvo

unread,
May 30, 2008, 11:41:53 AM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
HIROTAKA Masaaki skribis:

Antonio De Salvo skribis:
>"ringo" en la senco de "kvarangula boksista podio"

Mi iam legis la esprimon "bokspodio" por tiu ejo.

Mi respondas:
efektive, mi trovis "bokspodio" en japana blogo:
http://pub.ne.jp/ryonryon/?daily_id=20080524

Tamen, mi preferus "boksa podio" aux "boksista podio", per du vortoj, cxar
estas malfacile prononci la tri sinsekvajn konsonantojn "ksp" (italo igus la
elparolon "bospodio").
Estas kurioze (tion mi rimarkis antaux kelkaj minutoj), ke la Leksikono pri
moderna latino (eldonita de Vatikano) tradukas "ring" per "pugilatorim
suggestum", kiu precize egalas al "pugna podio", "pugnopodio", "boksa
podio".
Amike
Antonio De Salvo

Marcos Cramer

unread,
May 30, 2008, 1:28:24 PM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
C'u esence vi estas diranta ke "trako" estas same bona samsignifa esprimo por "leno"? Ni povas havi pli ol unu samsignifa esprimo.

Mi konsentas ke ni aldonu "trako" al la alternativoj de "leno". 

Amike,

Marcos

Marcos Cramer

unread,
May 30, 2008, 1:33:54 PM5/30/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi dankas al Antonio pro tio ke li citis la tutan argumentadon de Tibor Ujlaky-Nagy por "vego". Tiel pli bone kompreneblas la intenco de tiu novradiko, kaj tial pli bone eblas prezenti alternativojn.

Do shajnas al mi ke la intencita signifo de "vego" ne estas "koridoro" (do ne nur la parto de la kurejo por unu kuranto), sed la tuta kurejo.  Char "vego" ankau estis intencita por ne-kuraj sportoj, ni devas ankau mencii la simplan alternativon "vojo" (ekzemple "biciklovojo" anstatau "biciklovego").

Do lau mi la linio aperu jene:

'''veg-o''' --> kur-ej-o, voj-o <br>

Amike,

Marcos

Anna Lowenstein

unread,
May 31, 2008, 4:00:31 AM5/31/08
to la-bona...@googlegroups.com

Jes, tiu estas la vorto, kiun mi mem c’iam uzas.

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Renato Corsetti
Inviato: venerdì 30 maggio 2008 15.12
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) vego

 

Anna:


trako . . .


C'u esence vi estas diranta ke "trako" estas same bona samsignifa esprimo por "leno"? Ni povas havi pli ol unu samsignifa esprimo.

Renato


Renato Corsetti

unread,
May 31, 2008, 2:59:02 AM5/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al c'iuj proponintoj.

Nun la linio tekstas jene:

ring-o (en boksado) --> boks-ej-o, boks-a podi-o, boks-ist-a podi-o, boks-podi-o


Mi volonte tuj forprenas mian tro g'eneralan "boksejo". Mi kredas, ke eble en la fino ni restos kun "boks-a podi-o" au' "boks-o-podi-o".

Kion vi opinias?

Amike

Renato

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2008, 3:01:45 AM5/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:


'''veg-o''' --> kur-ej-o, voj-o <br>

Tiel mi s'ang'is.

Renato

Renato Corsetti

unread,
May 31, 2008, 3:00:26 AM5/31/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:

...ni aldonu "trako" al la alternativoj de "leno". 

Mi faris.

Renato

Fra Simo

unread,
Sep 12, 2008, 7:28:52 PM9/12/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Al "boks/i" mi rekomendas, ke ni preferu "pugn/o/batal/i" (en la REVO oni trovas kvazauan difinon per "pugn/o/lukt/i", sen pliaj vortoj, kio egalas al fortraduko. Sed mi dubas, chu iam "lukt/" montrighas efektive necesa apud "batal/" : chi tie certe ne). Eble ech sufichus "pugn/ad/i", kiun chi-malsupre proponetas Antonio.
      Mi konsentas, ke "[...]/ej/o" pli bone konvenus por la chambro au tuta konstruajho, en kiu oni "[...]/as", ol por tiu speciala loko en ghi, sur kiu staras kaj foje falas la "[...]/ant/o/j".
      Mi do proponas la jenon :
lukt/i [2oa], [zam] = batal/i [fund]
boks/i [1oa], [zam (sed chu pli, ol unufoje ?)] --> pugn-o-batal-i [au : pugn-ad-i]
ring-o (por pugnobatalado [au : pugnado]) --> pugn-o-batal-a [au : pugn-ad-a] podi-o
 
2008/5/30 Antonio De Salvo <antonio...@tiscali.it>
HIROTAKA Masaaki skribis:
>"ringo" en la senco de "kvarangula boksista podio"
Mi iam legis la esprimon "bokspodio" por tiu ejo.
Antonio De Salvo skribis:
Mi respondas: [...]
Tamen, mi preferus "boksa podio" aux "boksista podio", per du vortoj, cxar estas malfacile prononci la tri sinsekvajn konsonantojn "ksp" (italo igus la elparolon "bospodio").
     Kvankam la radikon "boks/" mi malrekomendas, kaj kvankam chi tie ankau mi preferas duvortan terminon, mi tamen respondas pri la lasta punkto, char ofte aperas tia kvazaua malfacilajho : preskau chiam oni povas malhelpi renkontighon de tro multaj konsonantoj per intermeto de vortinterna finajho. Ekzemple, oni povas diri "ring/o/shton/o"anstatau "ring/shton/o", au "pastr/o/kun/sid/o" anstatau "pastr/kun/sid/o". Nur en maloftaj okazoj, almenau en kelkaj el tiuj, en kiuj la unua radiko estas ne-finajhobezona, oni tiel ne povas fari : "post/tag/mez/e", "sep/strech/e"...
 
Estas kurioze (tion mi rimarkis antaux kelkaj minutoj), ke la Leksikono primoderna latino (eldonita de Vatikano) tradukas "ring" per "pugilatori[u]m suggestum", kiu precize egalas al "pugna podio", "pugnopodio",
     Eble pli precize ghustaj estus la tradukoj, se kun "ad/" post "pugn/". Sed tio nenion deprenas de la valoro de la komparo kun la latinaj terminoj.
"boksa podio".
 
     Kore salutas                             Francisko
 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages