stato de la Bonlingva Vortaro

8 views
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Sep 20, 2008, 7:13:23 PM9/20/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton karaj,

kiel la plej multaj el vi vershajne jam scias, mi provas iniciati projekton, kiu surbaze de niaj nunaj listoj kaj materialo el ReVo kreos tutan vortaron lau la bonlingvaj principoj.

La projekto ankorau progresas malrapide, char ghis nun mi estas la sola kiu okupighas pri ghi, kaj mi ne havas multe da tempo nuntempe.

Tamen jen mi prezentas kio okazis ghis nun, kaj kiu estas planata por la baldaua estonteco:

Mi verkis la unuajn artikolojn che la litero A por vidi, kiamaniere eblas senchave kunigi informojn el nia listo kaj ReVo. Surbaze de miaj spertoj, mi elpensis jenajn pluajn pashojn:

- Mi nun kreas komputilan programon, kiu kopios al la Bonlingva Vortaro chiujn artikolojn el ReVo, pri kiuj ni NE havas liniojn en nia listo (do chiujn artikolojn, kiujn ni vershajne povas lasi senshanghe). La necesajn konojn pri programado mi pli malpli havas, sed mi ne tre spertas, do se estas iu pli sperta persono chi tie, mi tre bonvenigas helpon (mi jam havas klaran ideon kion precize la programo faru, do nur temas pri la kodigo de la programo, kiun mi jam komencis en la programlingvo pitono (Python)).
- Post tiu automata kopiado, venos la tempo por okupighi pri la artikoloj kiuj bezonas shanghojn pro la rekomendoj en nia listo. Tiu laboro ne povos esti farata automate, do necesos kiel eble plej multaj helpantoj, por fari ghin kiel eble plej rapide. Oni devos kompari chiun linion en niaj listoj kun la koncernaj artikoloj en ReVo, kaj surbaze en la rekomendoj de nia listo shanghi (foje shangheti, foje shanghegi) la artikolon en ReVo. Foje tio ankau necesigos shanghojn al rilataj artikoloj. Homoj pretaj helpi en tiu tasko jam nun povas anonci sin che mi, kvankam la tasko nur komencighos post la automata kopiado menciita chi-supre.
- Poste venos la tempo por ankorau shanghi kelkajn difinojn. Precipe ni devos anstatauigi kelkajn neoficialajn radikojn uzatajn en difinoj per oficialaj radikoj au kunmetajhoj el oficialaj radikoj. Tiu tasko vershajne parte fareblos duon-automate, sed certe necesos multa permana laboro en ghi, do ankau por ghi necesos multaj helpantoj.
- Poste venos pli stabila fazo de la vortaro, dum kiu ni nur shanghos unuopajn aferojn kiuj estas traktataj en niaj diskutoj.
- Se iam SAT liberigus la kopirajton de PIV (lastatempe mi audis onidirojn ke tio povus okazi), ni devus sisteme trairi tiujn PIV-radikojn, kiuj ankorau ne estos en nia vortaro por lau-bezone marki ilian evitindecon.  Post interkonsento pri tio, chu iu radiko estas evitinda au ne, ghi ankau aperu en nia vortaro.
- Se SAT ne liberigos la kopirajton de PIV, ni povos tamen fari ion similan al la cxi-supre menciita tasko. La chefa diferenco estus ke kiam ni enmetus la radikojn en nian vortaron, ni devus atenti ke niaj difinoj ne estu kopioj de la PIV-aj difinoj (verdire la difinoj devus aperi tiel ke ne pruveblos, ke ni uzis la PIV-ajn difinojn por krei niajn difinojn).


Aldone, mi volas informi vin ke mi iom shanghis la vortumon de la "Principoj de la Bonlingva Vortaro", chefe por ke ili ne plu aspektu kiel atakoj kontrau chiuj, kiuj shatas PIV-on au alimaniere havas malsamajn ideojn al la niaj. Sub chi tiu mesagho vi trovos la aktualan vortumon. Aldone, vi povas vidi la diferencojn inter la antaua kaj la nuna vortumo sur http://eo.vortaro.wikia.com/index.php?title=Principoj_de_la_Bonlingva_vortaro&diff=145&oldid=130

Amike,

Marcos





Principoj de la Bonlingva Vortaro

Ĉi tiu vortaro malsamas al aliaj vortaroj kiel PIV kaj ReVo ĉefe per tio, ke ĝi celas doni al la legantoj pli vastajn informojn pri la uzindeco kaj lingvostila nivelo de unuopaj radikoj kaj kunmetaĵoj. Tiel la legantoj ne nur ekscios kion signifas iu vorto, sed ankaŭ ĉu indas mem uzi ĝin, kaj kian stil-efikon povas doni uzo de tiu vorto.

Por taksi uzindecon de vortoj necesaj iuj principoj, laŭ kiuj oni taksu tion. Precipe la novradikoj bezonas apartan atentonj: ni opinias, ke oni devas distingi inter vortoj, kiuj aperas kaj tute enradikiĝas (kiel "bito"), kaj vortoj, kiujn unuopaj verkistoj uzas, dum la plejmulto de la esperantistaro tute ne konas ilin (kiel "hida" anstataŭ "malbel(eg)a"). Vortaroj devas marki tiun diferencon (kiun ekzemple PIV tute ignoras).

Jen la principoj laŭ kiuj ni laboras:

  1. La Bonlingva vortaro praktike subtenu la vastan uzon de kunmetado laŭ la ideoj esprimitaj en "La bona lingvo" de Claude Piron. Ĝi do donu preferon al kunmetitaj anstataŭ novradikaj terminoj kiam tio eblas sen troa perdo de la intencita signifo kaj precizeco. Alivorte ĝi subtenu skemismon (la tendencon preferi la formojn raciajn, sistemajn kaj unuecajn al formoj fremdlingvaj, malsistemaj kaj ofte nenecesaj).
  2. Malgraŭ tio ke ni proponas ŝanĝojn al la fakterminaro de Esperanto (kiu laŭ ni iĝis tro novradikema), ni tamen ne tute forlasu la gravan terminsciencan principon, ke oni atentu ankaŭ kiuj terminoj jam estas uzataj aŭ proponataj en antaŭaj vortaroj. Ni do serĉu bonan ekvilibron inter ŝanĝproponoj pro skemismaj konsideroj kaj respekto al la jama lingvouzo.
  3. La Bonlingva vortaro klarigu ĉiujn signifojn en kiel eble plej ĝenerale komprenebla maniero, uzante nur oficialajn radikojn (prefere nur radikojn el la Baza Radikaro Oficiala).
  4. Per signoj kaj rimarkoj la vortaro donu informojn pri lingva stilo, precipe pri la grava diferenco inter ĝenerala kaj faka lingvouzo (kiun bedaŭrinde ne sufiĉe atentas PIV, kiu uzas ĉe "nazo" la saman fak-signon kiel ĉe "telencefalo"). Novradikoj kiuj estas bezonataj en iuj fakoj ne necese estas bezonataj en la ĝenerala lingvouzo.
  5. Per la vortaro ni subtenu pli grandan atenton al la Fundamenteco kaj oficialeco de lingvoelementoj; la vortaro donu preferon al Fundamentaj kaj oficialaj elementoj, kiam ne estas tre bona kialo por malpreferi ilin (ni tamen ne ignoru la fakton, ke ankaŭ Esperanto evoluas – ja ni mem provas evoluigi ĝin laŭ certa maniero).
  6. Ni aldonu rimarkojn kiuj klarigas, kial nia vortaro rekomendas certajn formojn kaj malrekomendas aliajn.

La evitindajn radikojn kaj vortojn ni ja mencias, sed markas ilin per la signo "(evitinda)" (aŭ foje eĉ "(evitenda)"), por ke la uzantoj povos informiĝi pri tio, ke ili estas evitindaj. Do ni ja kolektos ĉiajn radikojn (do la vortaro povus iam enhavi pli da radikoj ol PIV), sed ni malrekomendos multajn el ili pro la ĉi-supre menciitaj principoj.


Andreas Kueck

unread,
Sep 21, 2008, 3:29:28 AM9/21/08
to la bona lingvo
On 21 Sep., 01:13, "Marcos Cramer" <marcos.cra...@gmail.com> wrote:
> Principoj de la Bonlingva Vortaro
> [...]
> Por taksi uzindecon de vortoj necesaj iuj principoj, laŭ kiuj oni taksu
> tion. Precipe la novradikoj bezonas apartan atentonj: ni opinias, ke oni

atentojn

> devas distingi inter vortoj, kiuj aperas kaj tute enradikiĝas (kiel "bito"),

Tiu chi vorto jam estas oficiala. Mi preferus ekzemplon de vorto, kiu
ne estas oficiala kaj por kiu oni ghis nun ne trovis konvenan
bonlingvan esprimon kaj kiu tute enradikighis: Kio pri "transistoro"?

--
Andreas Kueck

Renato Corsetti

unread,
Sep 21, 2008, 5:09:19 AM9/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas:
Mi preferus ekzemplon de vorto, kiu
ne estas oficiala kaj por kiu oni ghis nun ne trovis konvenan
bonlingvan esprimon kaj kiu tute enradikighis: Kio pri "transistoro"?
Jes, laŭ mi "transistoro" estas bona ekzemplo. Mi tute ne estas ĝenata de "transistoro" aŭ de "modemo", kiuj estas vortoj por novaj aĵoj.  Mi nur malamas vortojn kiel "hat-i", kiuj provas forpuŝi tute bonajn vortojn en Esperanto.

Amike

Renato


Renato Corsetti

unread,
Sep 21, 2008, 5:16:05 AM9/21/08
to la-bona...@googlegroups.com
Saluton, Marcos!
- Mi nun kreas komputilan programon
bone!
- Post tiu automata kopiado. . .  Homoj pretaj helpi en tiu tasko jam nun povas anonci sin che mi, kvankam la tasko nur komencighos post la automata kopiado menciita chi-supre.
Mi anoncas min kaj esperas havi tempon tiam, sed evidente ĉiuj aktivaj bonlingvuloj volos helpi.

- Se iam SAT liberigus la kopirajton de PIV (lastatempe mi audis onidirojn ke tio povus okazi), ni devus sisteme trairi tiujn PIV-radikojn, kiuj ankorau ne estos en nia vortaro por lau-bezone marki ilian evitindecon.  Post interkonsento pri tio, chu iu radiko estas evitinda au ne, ghi ankau aperu en nia vortaro.
Bone. Ankaŭ mi, ĝis nun vane, serĉis helpantojn por sisteme tralegi unuopajn literojn de PIV kaj elstarigi la evitindajn kaj la evitendajn radikojn tie.

Aldone, mi volas informi vin ke mi iom shanghis la vortumon de la "Principoj de la Bonlingva Vortaro", chefe por ke ili ne plu aspektu kiel atakoj kontrau chiuj, kiuj shatas PIV-on au alimaniere havas malsamajn ideojn al la niaj.
Tute bone, laŭ mi.

amike

Renato


Marcos Cramer

unread,
Sep 22, 2008, 9:55:04 AM9/22/08
to la-bona...@googlegroups.com
Andreas skribis:

> devas distingi inter vortoj, kiuj aperas kaj tute enradikiĝas (kiel "bito"),

Tiu chi vorto jam estas oficiala. Mi preferus ekzemplon de vorto, kiu
ne estas oficiala kaj por kiu oni ghis nun ne trovis konvenan
bonlingvan esprimon kaj kiu tute enradikighis: Kio pri "transistoro"?

Bone, mi nun anstatauigis "bito" per "transistoro", kiu ankau al mi shajnas utila kaj nefortradukinda vorto.

Amike,

Marcos

Andreas Kueck

unread,
Oct 6, 2008, 2:39:34 PM10/6/08
to la bona lingvo
Intertempe mi konstatis, ke "transistoro" estas oficiala (do ankau ne
bona ekzemplo). Tial jen alia ekzemplo: "diodo".

--
Andreas Kueck

Marcos Cramer

unread,
Oct 7, 2008, 7:36:39 AM10/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Intertempe mi konstatis, ke "transistoro" estas oficiala (do ankau ne
bona ekzemplo). Tial jen alia ekzemplo: "diodo".

Dankon, mi shanghis tion.

Nun estas tiel, ke la menciata 'bona radiko' ("diodo") estas tre tehhnika, dum la menciata 'malbona radiko' ("hida") estas tute ne-tehhnika. Indus aldoni ankau ne-tehhnikan bonan radikon kaj tehhnikan malbonan radikon.

Estas tre malfacile trovi ne-oficialan ne-tehhnikan radikon, kiu tamen estas uzinda (kaj mi iom dubas, chu vere necesas mencii ne-oficialan radikon kiel ekzemplon, char la kunteksto tion ne neprigas). Tamen unu vorto, kiun mi elfosis el listo de ne-oficialaj radikoj en "La shtona urbo", estas "gapi", kaj almenau al mi ghi shajnas sufiche utila radiko por mencii ghin kiel bonan ekzemplon en la 'Principoj de la Bonlingva vortaro'. Mi tamen ne scias, chu estis iuj bonaj kialoj, pro kiuj la Akademio ne oficialigis ghin en la 9-a Oficiala Aldono (ghi ja oficialigis la plej multajn radikojn el tiu listo el "La shtona urbo").

Ekzemplo de malbona tehhnika radiko povus esti "hardvaro", chu ne?

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 7, 2008, 9:02:06 AM10/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

> Tamen unu vorto, kiun mi
> elfosis el listo de ne-oficialaj radikoj en "La shtona urbo", estas "gapi",
> kaj almenau al mi ghi shajnas sufiche utila radiko por mencii ghin kiel
> bonan ekzemplon en la 'Principoj de la Bonlingva vortaro'. Mi tamen ne
> scias, chu estis iuj bonaj kialoj, pro kiuj la Akademio ne oficialigis ghin
> en la 9-a Oficiala Aldono (ghi ja oficialigis la plej multajn radikojn el
> tiu listo el "La shtona urbo").

Estis neniu aparta kialo. La vorto "gapi" ech ne estis menciita
en la diskutoj. Multegaj radikoj, kiuj eventuale povus esti tute
taugaj kandidatoj por aldono al la Universala Vortaro, tute ne
estis ech pripensitaj au menciitaj en tiu laboro.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Anna Lowenstein

unread,
Oct 7, 2008, 9:34:24 AM10/7/08
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Marcos,

 

Vi skribis:


Estas tre malfacile trovi ne-oficialan ne-tehhnikan radikon, kiu tamen estas uzinda (kaj mi iom dubas, chu vere necesas mencii ne-oficialan radikon kiel ekzemplon, char la kunteksto tion ne neprigas). Tamen unu vorto, kiun mi elfosis el listo de ne-oficialaj radikoj en "La shtona urbo", estas "gapi", kaj almenau al mi ghi shajnas sufiche utila radiko por mencii ghin kiel bonan ekzemplon en la 'Principoj de la Bonlingva vortaro'. Mi tamen ne scias, chu estis iuj bonaj kialoj, pro kiuj la Akademio ne oficialigis ghin en la 9-a Oficiala Aldono (ghi ja oficialigis la plej multajn radikojn el tiu listo el "La shtona urbo").

Mi estas kortus’ita pro via afabla mencio de “La s’tona urbo”. Hodiau’ mi j’us finkontrolis la manuskripton de mia dua romano “Morto de artisto”, kiun mi sendos morgau’ al la eldonejo. Eble interesus vin jena alineo el la postparolo:

   Tamen, tradukante mian romanon mi kelkfoje bezonis vorton, kiu neniam estis oficialigita. Ofte temis pri vorto jam vaste uzata kaj kun longa historio en la lingvo, kiu espereble baldaŭ ricevos oficialan sankcion de la Akademio. Mi ne enkondukis tiajn vortojn facilanime, sed nur post zorga pripensado. Jen listo de la neoficialaj vortoj uzataj en mia traduko de Morto de artisto, escepte de kelkaj teknikaj terminoj kiel romaj moneroj, kalendaraj tagoj kaj simile.

 

Absido  Agnoski  Agordi  Akanto  Akvedukto  Alianco  Anĉovo  Anheli  Arogi  Bigamio  Brankardo  Damni  Damo  Dekori  Deprimi  Ekzotika  Elito  Fascino  Fatraso  Faŭno  Fekunda  Fibulo  Fiki  Filtri  Fluorito  Galopi  Gapi  Grapolo  Grunti  Gvati  Ĝenro  Hasti  Heĝo  Heni  Hisi  Hororo  Humuro  Ibekso  Inici  Inkrusti  Investi  Ĵetono  Ĵurio  Kaco  Kapriolo  Kikero  Klabo  Kojonoj  Kolapsi  Koncipi  Kulmino  Kultivi  Lanĉi  Liki  Lupeno  Maŭro  Okro  Orlo  Pavilono  Perturbi  Perversa  Pigmento  Pilĉardo  Pluki  Predo  Prioritato  Promocii  Pugo  Pulio  Refreno  Restaŭri  Rivalo  Skafaldo  Snufi  Stamfi  Stolo  Stuci  Stufi  Stumbli  Sturmi  Svarmi  Ŝablono  Ŝakto  Ŝminko  Tajdo  Taŭzi  Teamo  Tentaklo  Tiko  Tinuso  Trako  Tranco  Truko  Turneo  Vermiljono  Vilao  Vimeno  Vori

 

Kore,

Anna

Marcos Cramer

unread,
Oct 7, 2008, 9:44:48 AM10/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Estis neniu aparta kialo. La vorto "gapi" ech ne estis menciita
en la diskutoj. Multegaj radikoj, kiuj eventuale povus esti tute
taugaj kandidatoj por aldono al la Universala Vortaro, tute ne
estis ech pripensitaj au menciitaj en tiu laboro.

Dankon pro la klarigoj de la Akademia laboro. Chu la Akademio publikigas almenau parton de siaj diskutoj, por ke ankau ne-membroj povu kompreni, kiel oni alvenis al certaj decidoj?

Mi nun aldonis "gapi" kaj "hardvaro" kiel bonan kaj malbonan ekzemplon al la "Principoj de la Bonlingva vortaro".

Amike,

Marcos

Bertilo Wennergren

unread,
Oct 7, 2008, 10:54:44 AM10/7/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos Cramer skribis:

>> Estis neniu aparta kialo. La vorto "gapi" ech ne estis menciita
>> en la diskutoj. Multegaj radikoj, kiuj eventuale povus esti tute
>> taugaj kandidatoj por aldono al la Universala Vortaro, tute ne
>> estis ech pripensitaj au menciitaj en tiu laboro.

> Dankon pro la klarigoj de la Akademia laboro. Chu la Akademio publikigas
> almenau parton de siaj diskutoj, por ke ankau ne-membroj povu kompreni, kiel
> oni alvenis al certaj decidoj?

Ni efektive planis publikigi prezentojn de la problemoj, kiujn
ni renkontis. Sed tio ankorau ne okazis - precipe pro
tempomanko. La efektivaj diskutoj estis tamen tre vastaj
kaj kompleksaj, kaj tre malfacile publikigeblaj. Necesas
do resumi, kio estas simile malfacila...

La bazo por la elekto de kandidatoj por 9OA estis esploroj de
Sylla Chaves, kiuj interalie rilatis al aperoj en diversaj
listoj de oftaj vortoj, sed kiuj ankau enhavis iom da subjektivaj
elektoj. Anstatau provi longe kaj vane perfektigi tiun liston,
ni simple eklaboris surbaze de ghi neniel pretendante, ke temas
pri la plej traktindaj kandidatoj. Kredeble sekvontfoje la bazo
estos alia.

Renato Corsetti

unread,
Oct 8, 2008, 10:04:28 AM10/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
Mi nun aldonis "gapi" kaj "hardvaro" kiel bonan kaj malbonan ekzemplon al la "Principoj de la Bonlingva vortaro".
Bone, laŭ mi!

Renato


Fra Simo

unread,
Oct 8, 2008, 10:15:08 AM10/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
     Kion signifas "gap/i" ?  Kaj kion "bit/o" ?
                                                             F.

2008/10/8 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Fra Simo

unread,
Oct 8, 2008, 10:20:40 PM10/8/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/10/8 Fra Simo <fra...@gmail.com>

     Miaj du demandoj restas. Ili ne estas plene mokaj. Ilin mi faris, char mi ofte konstatis, ke provante ion difini, oni ghuste per tio trovas pli taugan dirmanieron. Oftege la kvazaua difino en la PIV estas la plej bona tradukajho al Esperanto, au kondukas al tiu.
     Pri "bit/" mi ie havas iom da notitajhoj, sed ne povas tuj tiujn retrovi.
     Pri "gap/" mi ne memoras, sed mi suspektas, ke io kun "rigard/" taugos.
     Amike

Fra Simo

unread,
Oct 8, 2008, 10:32:26 PM10/8/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/10/7 Anna Lowenstein <anna.lo...@virgilio.it>

Kara Marcos,

[...] Eble interesus vin jena alineo el la postparolo:

   Tamen, tradukante mian romanon mi kelkfoje bezonis vorton, kiu neniam estis oficialigita. Ofte temis pri vorto jam vaste uzata kaj kun longa historio en la lingvo, kiu espereble baldaŭ ricevos oficialan sankcion de la Akademio. Mi ne enkondukis tiajn vortojn facilanime, sed nur post zorga pripensado. Jen listo de la neoficialaj vortoj uzataj en mia traduko de Morto de artisto, escepte de kelkaj teknikaj terminoj kiel romaj moneroj, kalendaraj tagoj kaj simile.

 Absido  Agnoski  Agordi  Akanto  Akvedukto  Alianco  Anĉovo  Anheli  Arogi  Bigamio  Brankardo  Damni  Damo  Dekori  Deprimi  Ekzotika  Elito  Fascino  Fatraso  Faŭno  Fekunda  Fibulo  Fiki  Filtri  Fluorito  Galopi  Gapi  Grapolo  Grunti  Gvati  Ĝenro  Hasti  Heĝo  Heni  Hisi  Hororo  Humuro  Ibekso  Inici  Inkrusti  Investi  Ĵetono  Ĵurio  Kaco  Kapriolo  Kikero  Klabo  Kojonoj  Kolapsi  Koncipi  Kulmino  Kultivi  Lanĉi  Liki  Lupeno  Maŭro  Okro  Orlo  Pavilono  Perturbi  Perversa  Pigmento  Pilĉardo  Pluki  Predo  Prioritato  Promocii  Pugo  Pulio  Refreno  Restaŭri  Rivalo  Skafaldo  Snufi  Stamfi  Stolo  Stuci  Stufi  Stumbli  Sturmi  Svarmi  Ŝablono  Ŝakto  Ŝminko  Tajdo  Taŭzi  Teamo  Tentaklo  Tiko  Tinuso  Trako  Tranco  Truko  Turneo  Vermiljono  Vilao  Vimeno  Vori

     Pli ol dudek el tiuj radikoj shajnas al mi tipaj malbonlingvajhoj. Sed nun mi devas dormi, kaj ne scias, kiam mi povos reveni al chi tiu tabelo. Oni nun min ne senkulpigu, kaj iam oni postulu, ke tion mi faru.
     Amike salutas                            Francisko

Leo De Cooman

unread,
Oct 9, 2008, 5:17:29 AM10/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko skribis:
     Kion signifas "gap/i" ?  Kaj kion "bit/o" ?
"Gapi" (nederlande gapen) eble estas anstataŭigebla per "rigardaĉi"
 
Bito estas elementa kvanto da informo.
Bitoko (angle "byte") konsistas el 8 bitoj. 
Estas pripensinde, ĉu bito egalas al duuma cifero.
Duuma cifero povas havi valoron 0 aŭ 1.
 
Amike salutas
Leo

Renato Corsetti

unread,
Oct 9, 2008, 4:47:59 AM10/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:

|
    Kion signifas "gap/i" ?  Kaj kion "bit/o" ?

gapi = mire rigardi kun malfermitaj okuloj kaj buŝo
bito = io rilata al komputiloj (marcos klarigos pli precize)

amike

renato

Anna Lowenstein

unread,
Oct 9, 2008, 7:47:36 AM10/9/08
to la-bona...@googlegroups.com

C’ar mi estas la homo, kiu aldonis “gapi” al la listo de neoficialaj vortoj aperintaj en “Morto de artisto”, mi aperigas kelkajn el la citaj’oj, en kiuj ili aperas. (Mi provas lau’eble doni la kuntekston.) Mi konsentas, ke en multaj el tiuj kuntekstoj mi povus uzi “rigardi” anstatau’ “gapi”. Sed lau’ mi “gapi” estas utila vorto, kaj mi ne vidas avantag’on eviti g’in. Cetere, mi ekdubas nun pri g’ia uzo en la antau’lasta citaj’o: “gapa bus’o”. Mi pensis pri homo, kiu vaste malfermas siajn okulojn kaj bus’on. Sed mi ne scias, c’u tio efektive estas la plej tau’ga kaj komprenebla vorto: temas pri roma tragedia masko. Aliflanke, kiun vorton mi uzu anstatau’ “gapa”, lau’ vi? (Tre g’ene, mi sendis la finan tekston g’uste hierau’ al la eldonejo. Kial c’i tiaj aferoj c’iam aperos iom tro malfrue?)

Anna

 

‘Estas ankaŭ ĉi tio,’ diris la mesaĝisto, kaj transdonis al mi malgrandan saketon el ledo. Mi elskuis la enhavon en mian mankavon. La ringo konsistis el mallarĝa ora bendo, en kiu estis muntita vico da verdaj gemoj. Ilia verdo ne estis la nebula verdo de kolorita vitro, sed intense klara kaj profunda, kiel trankvila malhela baseno en banejo subgrunda. Forgesante mian monduman pozon, mi gapis mire.

 

Mia alia najbaro turniĝis por rigardi min. Ankaŭ mi gapis al li, konsternite. Li havis amason da senordaj bukloj, kiujn li kreskigis sufiĉe longaj por kovri la frunton. Sed tion li ne faris pro la modo. Neniel eblus kaŝi la fakton, ke ĉi tiu homo estas brulmarkita.

 

‘Vi aspektas konfuzita, amiko mia. Eble mi devas klarigi al vi. Ĉi tio estas la akto de kampara bieno en Lanuvio. Ĝi estas via.’

Mi povis nur gapi al li. La ideo trafulmis mian menson, ke eble temas pri ia Saturnfesta ŝerco.

 

Faono ligis la ŝnureton ĉirkaŭ la volvaĵo, kiun li metis en mian manon, dum mi gapis al li kiel la idioto en farso. ‘Nu, jen ĝi,’ li diris, kaj fermis ĉirkaŭ ĝi miajn fingrojn, ĉar mi mem tute ne provis preni ĝin. ‘La vilao ne alportos al vi altan renton, bedaŭrinde, sed kun prudenta prizorgado ĝi devus enspezigi sufiĉe por kovri siajn proprajn kostojn kaj provizi vin per komforta hejmeto – fakte, ne tiom eta.’

 

Mi jam vizitis kamparajn domegojn, kiam oni mendis nin por ludi tie, do mi almenaŭ evitis la eraron gapaĉi kiel barbaro. Sed mi ne kutimis eniri per la ĉefa pordo, kaj cetere tio vekas emocion tre apartan, kiam oni rigardas elegantan kolonaron sciante, ke ĝi apartenas al oni mem.

 

…tiumomente ni aŭdis la unuajn mezurojn de malgranda kaŝita orkestro, kaj la kurteno malrapide malsupreniĝis por vidigi la scenejon. Aperis alta figuro, portante maskon kies angora esprimo kaj gapa buŝo indikis neelteneblan suferadon. Nekutime, la aktoro portis citron; ŝajne li intencis ludi mem sian akompanon. La orkestro eksilentis kiam li sonigis la enkondukajn akordojn. Nur kiam li ekkantis, mi rekonis la voĉon.

 

Dum la ses tagoj, kiam en Lanuvio soleniĝas la Festivalo de Junono la Savantino, oni povus preskaŭ imagi sin en Romo. Homamasoj svarmas tra la stratoj, oni ne trovas lokon en sia preferata trinkejo, kaj vizitantoj gape admiras la majestan statuon de Junono en ŝia brilkolora kaprofelo, interŝanĝante komentojn en la greka aŭ en aliaj, malpli rekoneblaj lingvoj.

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Fra Simo
Inviato: giovedì 9 ottobre 2008 4.21
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: stato de la Bonlingva Vortaro

Tomaž Longyka

unread,
Oct 9, 2008, 4:58:52 PM10/9/08
to la-bona...@googlegroups.com
Kara Anna!

 

C’ar mi estas la homo, kiu aldonis “gapi” al la listo de neoficialaj vortoj aperintaj en “Morto de artisto”, mi aperigas kelkajn el la citaj’oj, en kiuj ili aperas. (Mi provas lau’eble doni la kuntekston.) Mi konsentas, ke en multaj el tiuj kuntekstoj mi povus uzi “rigardi” anstatau’ “gapi”. Sed lau’ mi “gapi” estas utila vorto, kaj mi ne vidas avantag’on eviti g’in. Cetere, mi ekdubas nun pri g’ia uzo en la antau’lasta citaj’o: “gapa bus’o”. Mi pensis pri homo, kiu vaste malfermas siajn okulojn kaj bus’on. Sed mi ne scias, c’u tio efektive estas la plej tau’ga kaj komprenebla vorto: temas pri roma tragedia masko. Aliflanke, kiun vorton mi uzu anstatau’ “gapa”, lau’ vi? (Tre g’ene, mi sendis la finan tekston g’uste hierau’ al la eldonejo. Kial c’i tiaj aferoj c’iam aperos iom tro malfrue?)

 

        La vorto GAPI lau mi ege taugas pro diversaj kialoj. Eble la plej grava estas, ke ghi tre bone ilustras la specialan rigard(ad)on per sia onomatopeeco:"gaa - pi". Audante la vorton, mi klare imagas la vaste malfermitajn okulojn kaj bushon. (La ghermanaj lingvoj vere trovis bonegan vorton por tio - gaffen, gape, ktp - ech estas opinioj ke la vorto parencas kun la angla "gap" - tre probable, mi dirus!). Do, Anna, ne koleretu tro pri vi, char vi jam fordonis vian presotan tekston. Mi subtenas vin.

        Sendepende de la jhus dirito mi informas vin chiujn, ke mi havas sinoniman solvon en la maniko, kiun mi vershajne utiligos en mia unua ekdenuna poemo, kiu postulos tiun specialan rigardon: BUSHRIGARDI.

 

Amike

Tomajh   

Pilar Otto

unread,
Oct 13, 2008, 4:14:00 AM10/13/08
to la-bona...@googlegroups.com
Antaux ol trafosi la bonlingvan lavangon, kiu enfluis mian mesagxujon dum
mia kelktaga foresto:

Francisko:
> Pri "*gap/*" mi ne memoras, sed mi suspektas, ke io kun
> "*rigard/*" taugos.

Supozeble la vorto devenas de la angla "gape" [gejp]. La unua traduko, kiun
mia angla-norvega vortaro donas de tiu vorto, estas "gape" [gá:pe]. Gxi
estas verbo derivita de "gap" [ga:p], kies baza signifo estas "fauxko". La
cxefa signifo de "gape" estas "largxe malfermi la busxon" (do dentistoj kaj
aliaj kuracistoj ofte diras tiun verbon kiel ordonon al pacientoj). Malnova
norvega-E-a vortaro tamen ne tradukas "gape" tiel, sed nur per "oscedi (de
enuo)". Revenante al la angla-norvega vortaro: gxi donas tri aliajn
tradukojn de "gape": la unua estas "oscedi", la dua estas "rigardadi kun
malfermita busxo", kaj la tria estas verbo, kiun unulingva norvega vortaro
klarigas kiel "senkomprene fiksrigardi kun malfermita busxo". Gxuste tiun
lastan signifon kovras, laux mia lingvosento, la E-a vorto "gapi".
Etimologie - ankaux en la angla, mi supozas - la malfermiteco de la busxo
pli gravas ol la stulteca rigardado; sed nun eble la rigardado pli gravas -
kvankam mi malfacile povas imagi, ke eblas gapi kun fermita busxo!

Otto

Fra Simo

unread,
Oct 15, 2008, 4:50:13 PM10/15/08
to la-bona...@googlegroups.com
2008/10/13 Pilar Otto
Francisko:
>     Pri "*gap/*" mi ne memoras, sed mi suspektas, ke io kun
> "*rigard/*" taugos.

Supozeble la vorto devenas de la angla "gape" [gejp]. La unua traduko, kiun
mia angla-norvega vortaro donas de tiu vorto, estas "gape" [gá:pe]. Gxi
estas verbo derivita de "gap" [ga:p], kies baza signifo estas "fauxko". La
cxefa signifo de "gape" estas "largxe malfermi la busxon" [...]la tria estas verbo, kiun unulingva norvega vortaro

klarigas kiel "senkomprene fiksrigardi kun malfermita busxo". Gxuste tiun lastan signifon kovras, laux mia lingvosento, la E-a vorto "gapi".
Etimologie - ankaux en la angla, mi supozas - la malfermiteco de la busxo pli gravas ol la stulteca rigardado; sed nun eble la rigardado pli gravas - kvankam mi malfacile povas imagi, ke eblas gapi kun fermita busxo!
     Lau tio oni eble povus traduki per : "(sen/kompren/e ) rigard/(eg/)i (kun mal/ferm/it/a bush/o)", kun krampoj signifantaj, ke la interkrampajhojn oni povas laubezone enpreni au preerlasi.

Renato Corsetti

unread,
Oct 15, 2008, 5:01:38 PM10/15/08
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
     Lau tio oni eble povus traduki per : " (sen/kompren/e ) rigard/(eg/)i (kun mal/ferm/it/a bush/o) ", kun krampoj signifantaj, ke la interkrampajhojn oni povas laubezone enpreni au preerlasi.
Tamen ni laboras por normalaj homoj, por kiuj la tuta afero impresas iom terure.

Eble "mir-rigard-i" ankoraŭ havus ŝancon, sed ne io pli komplika.

Renato

Fra Simo

unread,
Oct 15, 2008, 6:23:11 PM10/15/08
to la-bona...@googlegroups.com

2008/10/15 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Francisko:
     Lau tio oni eble povus traduki per : " (sen/kompren/e ) rigard/(eg/)i (kun mal/ferm/it/a bush/o) ", kun krampoj signifantaj, ke la interkrampajhojn oni povas laubezone enpreni au preerlasi.
Tamen ni laboras por normalaj homoj, por kiuj la tuta afero impresas iom terure.
     Chu Renato vere vidas ion "teruran" en "senkomprene rigardi", au en "rigardegi", au en "kun malfermita busho rigardegi", au similaj ?  Kontraue al terminecaj vortoj, vortoj neniafakaj kaj kun malpreciza signifo estas diverse tradukeblaj lau la fojoj.
 
Eble "mir-rigard-i" ankoraŭ havus ŝancon, sed ne io pli komplika.
     Se ni volus nur unu au preskau nur unu tradukajhon proponi, per kio ni lasus al verkanto pli grandan laboron por laubezone ion tute alian nehelpate elpensi), tiu povus esti kun "mir/" kaj "rigard/". Ghuste tion mi intencis aldoni al mia tuj antaua mesagho pri tiu sama vorto, char mi jhus revidis en unu antaua mesagho de Anna la vortogrupon "mi gapis mire", kaj mi ekpensis, ke, pro la apudesto de "mire", apenau utilas anstatauigo de "rigardis" (eble "rigardegis" au, se la kunteksto instigus al tio, "ekrigard(eg)is") per "gapis". Mi do intencis proponi "rigard/i mir/e" au "mir/ant/e rigard/i". Unuvorta "mir/rigard/i" shajnas al mi malpli bona, sed pri chi tio mia impreso eble estas malprava.
     Tamen estus bedaurinde ne iel sciigi al la uzantoj de nia tabelo, almenau per unuel la proponatajhoj, ke la multlingvuloj uzantaj radikon "gap/" ofte iel ligas tiun al malfermiteco de la busho de la priparolato. Krome ne nur pro miro la PIV-lingvanoj gapas, sed foje pro naiva scivolemo, pro ioma stulteco, k. t. p.
_____
 
     En tiu sama mesagho de Anna (al kiu mi ne povos tuj reiri, pro kio mi la jenon tuj skribas) temas pri "gapa busho" de iu teatra masko. Tie "gapa" ech PIV-lingve ne taugus, krom se oni volus stilefekte ludi pri rilato al tiaj signifoj, en kiaj oni uzas la radikon, sed la efektiva kunteksto ne pensigas pri ia tia intenco. La busho estas "vasta", eble "granda", la masko "vastabusha", au iel simile.

Marcos Cramer

unread,
Oct 16, 2008, 7:42:56 AM10/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Leginte chioujn ghisnunajn mesaghojn pri "gapi", mi opinias ke ni povus havi la jenan linion:

gap-i = mir-e rigard-i, rigard-i kun mal-ferm-it-a bush-o, sen-kompren-e rigard-i

Mi preferas mencii la tri alternativojn tiel aparte, anstatau konfuzi la leganton per tro malsmplaj kramp-konsstruoj.

Aldone, mi preferas havi la linion nur kun "=" (se ni entute havu linion), char lau mi "gapi" ne estas plene evitinda vorto.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Oct 16, 2008, 8:29:25 AM10/16/08
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
gap-i = mir-e rigard-i, rigard-i kun mal-ferm-it-a bush-o, sen-kompren-e rigard-i
Tio ni provizore registris.

Amike

Renato


Anna Lowenstein

unread,
Oct 17, 2008, 5:29:34 AM10/17/08
to la-bona...@googlegroups.com

Kara Tomajh,

 

Dankon pro via kurag’igo pri “gapa bus’o”. Kaj tamen, ju pli mi pensas pri la esprimo, des pli mi dubas. Ec’ lau’ la difino en PIV (kiel prave atentigas Francisko) ne validas la ideo pri vaste malfermita bus’o. Se oni imagas, ke oni strec’as la okulojn kaj bus’on pro miro, tio c’iuokaze ne validas por tragedia masko.

 

Do, korektante nun la provaj’on, mi s’ang’as “gapa bus’o” al “vasta bus’o”.

 

Mi vidas, ke ankau’ la Fundamenta vorto “fau’ko” au’ “fau’ki” foje povus utili por doni tiun ideon, sed lau’ mi tio tamen enhavas negativan nuancon (pro la mensa bildo, kiun la vorto elvokas, de dang’era besto), kaj do c’i-kuntekste tiu vorto ne tau’gas.

 

Kore,

Anna

 


Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Tomaž Longyka
Inviato: giovedì 9 ottobre 2008 22.59
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) Re: R: (la bona lingvo) Re: stato de la Bonlingva Vortaro

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages