patogen-a

1 view
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Dec 8, 2009, 4:43:58 PM12/8/09
to ° listo 'la bona lingvo'
Ĉu
patogen-a --> mal-san-ig-a ?

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Dec 8, 2009, 5:12:07 PM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato proponis:

patogen-a --> mal-san-ig-a

Tio ŝajnas al mi bona propono. Kion opinias la ĉi-listaj medicinistoj?

Amike,

Marcos

José Antonio Vergara

unread,
Dec 8, 2009, 6:41:54 PM12/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Nu, mi unue klarigu, vershajne ankoraufoje, ke mi tute ne kundividas la grekradikofobion de Renato.

Fakte la kutima uzo de tiu vorto ne estas en la senco "malsaniga", sed "malsan-startiga" au "malsan-establiga", kio ne estas precize la samo, char la aludo estas al la procezo de establigho de la koncerna malsano, do ties ... patogenezo.

amike,

Jose' Antonio Vergara


Renato Corsetti

unread,
Dec 9, 2009, 4:40:52 AM12/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Jose' Antonio:

> Nu, mi unue klarigu, vershajne ankoraufoje, ke mi tute ne kundividas
> la grekradikofobion de Renato.
Bone!

> Fakte la kutima uzo de tiu vorto ne estas en la senco "malsaniga", sed
> "malsan-startiga" au "malsan-establiga", kio ne estas precize la samo,
> char la aludo estas al la procezo de establigho de la koncerna
> malsano, do ties ... patogenezo.
Mi cerbumos ankoraŭ, sed mi devas diri, ke la distingo ŝajnas al mi iom
subtila por normala parolanto.

Amike

Renato

José Antonio Vergara

unread,
Dec 9, 2009, 8:02:41 AM12/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato :

mi devas diri, ke la distingo ŝajnas al mi iom
subtila por normala parolanto.
jes, tio eblas. Fakte oni uzas tion ambausence : "tio estas patogena mikrobo" (do mikrobo kapabal kauzi malsanon, malsaniga), kaj "la patogena procezo komencighas per la eniro de la viruso al la chelo".
 
La medicina lingvajho, kiel chiu alia faka lingvajho, ja foje neeviteble povas esti iom malklara al nefakuloj. La grekaj radikoj en biologio (=vivoscienco) kaj medicino estas utilaj kaj ech necesaj en la okcidentaj lingvoj, kaj ech neeuroplingvaj medicinaj fakuloj egale devas lerni ilin por legi la anglalingvajn artikolojn kaj librojn. Ghi estas la fakta internacia lingvo de tiuj sciobranchoj, kio estas ege maljusta por chiuj ceteraj lingvanoj, sed tiel estas.
 
Jose' Antonio

Marcos Cramer

unread,
Dec 9, 2009, 8:29:23 AM12/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
La medicina lingvajho, kiel chiu alia faka lingvajho, ja foje neeviteble povas esti iom malklara al nefakuloj. La grekaj radikoj en biologio (=vivoscienco) kaj medicino estas utilaj kaj ech necesaj en la okcidentaj lingvoj, kaj ech neeuroplingvaj medicinaj fakuloj egale devas lerni ilin por legi la anglalingvajn artikolojn kaj librojn. Ghi estas la fakta internacia lingvo de tiuj sciobranchoj, kio estas ege maljusta por chiuj ceteraj lingvanoj, sed tiel estas.

Ke fakuloj devas en la nuna lingva situacio koni tiun greklatinaĵojn estas fakto. Sed samtempe ni kiel Esperantistoj ja opinias ke estas maljusteco en la nuna lingva ordo. Se ni simple transprenas ĉiujn greklatinaĵojn sen aldonaj pripensoj en Esperanton, Esperanto apenaŭ plu estos ilo por
 
Jose' Antonio



Marcos Cramer

unread,
Dec 9, 2009, 8:33:02 AM12/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
(La ĵus forsendita nefinita mesaĝo estis ne-intence forsendita. Jen la plena mesaĝo:)

La medicina lingvajho, kiel chiu alia faka lingvajho, ja foje neeviteble povas esti iom malklara al nefakuloj. La grekaj radikoj en biologio (=vivoscienco) kaj medicino estas utilaj kaj ech necesaj en la okcidentaj lingvoj, kaj ech neeuroplingvaj medicinaj fakuloj egale devas lerni ilin por legi la anglalingvajn artikolojn kaj librojn. Ghi estas la fakta internacia lingvo de tiuj sciobranchoj, kio estas ege maljusta por chiuj ceteraj lingvanoj, sed tiel estas.

Ke fakuloj devas en la nuna lingva situacio koni tiun greklatinaĵojn estas fakto. Sed samtempe ni kiel Esperantistoj ja opinias ke estas maljusteco en la nuna lingva ordo. Se ni simple transprenas ĉiujn greklatinaĵojn sen aldonaj pripensoj en Esperanton, Esperanto apenaŭ plu estos ilo por ŝanĝi la lingvan situacion.

Mi certe ne estas ĝenerale kontraŭ greklatinaĵoj. Kelkaj certe estas bezonataj en la fakaj lingvoj. Sed oni nur singarde transprenu ilin en Esperanton, ĉiam pripensante pri la nepra bezono de tio.

En la kazo de "patogena", mi daŭre ne estas konvinkita, ke ĝi estas vere bezonata. Se ĝi signifas ne "malsaniga" sed "malsanestabliga" aŭ "malsankomenciga", ni proponu tiujn alternativojn anstataŭ (aŭ eble aldone al) la pli mallonga "malsaniga".

Amike,

Marcos

José Antonio Vergara

unread,
Dec 9, 2009, 8:53:14 AM12/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
ni kiel Esperantistoj ja opinias ke estas maljusteco en la nuna lingva ordo. Se ni simple transprenas ĉiujn greklatinaĵojn sen aldonaj pripensoj en Esperanton, Esperanto apenaŭ plu estos ilo por ŝanĝi la lingvan situacion.
 
nu jes, mi mem fieras aparteni al la plej politike konsciaj tavoloj de la E-movado koncerne lingvan egalecon kaj lingvan ekologion. Mi tamen timas ke chi-kaze oni selektis la malghustan, malfortan malamikon por atakado : la greke (kaj iom latine) bazita terminaro en biologio kaj medicino estas apenau flanka aspekto de la ghenerala problemo, kaj ne la plej skue maljusta, char fine temas nur pri kelkmil o-vortoj kaj a-vortoj, kies lernado kaj uzado estas fakte tre utila por chiulingvaj medicinistoj.
 
 
Mi certe ne estas ĝenerale kontraŭ greklatinaĵoj. Kelkaj certe estas bezonataj en la fakaj lingvoj. Sed oni nur singarde transprenu ilin en Esperanton, ĉiam pripensante pri la nepra bezono de tio.
 
jes, pri tio estis multaj debatoj tra la jardekoj.
 
En la kazo de "patogena", mi daŭre ne estas konvinkita, ke ĝi estas vere bezonata. Se ĝi signifas ne "malsaniga" sed "malsanestabliga" aŭ "malsankomenciga", ni proponu tiujn alternativojn anstataŭ (aŭ eble aldone al) la pli mallonga "malsaniga".
 
mi "benas" tiun sintenon  ;o)
 
Jose' Antonio

Vastalto

unread,
Dec 9, 2009, 9:08:57 AM12/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
José Antonio Vergara <joseanton...@gmail.com> skribis:

>La medicina lingvajho, kiel chiu alia faka lingvajho, ja foje neeviteble
>povas esti iom malklara al nefakuloj. La grekaj radikoj en biologio
>(=vivoscienco) kaj medicino estas utilaj kaj ech necesaj en la okcidentaj
>lingvoj, kaj ech neeuroplingvaj medicinaj fakuloj egale devas lerni ilin por
>legi la anglalingvajn artikolojn kaj librojn.

"Marcos Cramer" <marcos...@gmail.com> skribis:


>En la kazo de "patogena", mi daŭre ne estas konvinkita, ke ĝi estas vere
>bezonata. Se ĝi signifas ne "malsaniga" sed "malsanestabliga" aŭ
>"malsankomenciga", ni proponu tiujn alternativojn anstataŭ (aŭ eble aldone
>al) la pli mallonga "malsaniga".

Mi pensas, ke SSV ekzistas cxefe por cxiutaga uzo de Esperanto. Gxi ne
nepre limigas fakan uzon de Esperanto.
En etnaj lingvoj, brecxo inter faka lingvajxo kaj cxiutaga lingvajo
fojfoje faras grandan problemon. En lernejoj kaj gazetoj oni strebas
iom post iom anstatauxigi malfacilajn fakajn terminojn per pli facile
kompreneblajn esprimojn.
Mi ne deziras, ke fakuloj parolu inter si cxiam per SSV. Sed mi deziras,
ke fakuloj alparolu al nefakuloj nepre per SSV, kaj ke nefakuloj povu
aliri al necesaj informoj per SSV.

Sur tiu starpunkto mi konsentas kun ambaux opinioj.

Vastalto (HIROTAKA Masaaki)

Eduardo Trápani

unread,
Dec 9, 2009, 12:39:27 PM12/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
> mi devas diri, ke la distingo ŝajnas al mi iom
> subtila por normala parolanto.
>
> jes, tio eblas. Fakte oni uzas tion ambausence : "tio estas patogena
> mikrobo" (do mikrobo kapabal kauzi malsanon, malsaniga), kaj "la
> patogena procezo komencighas per la eniro de la viruso al la chelo".

Mi daŭre ne komprenas la malsamon. La unua frazo estas klara por ni ambaŭ. Sed mi ne vidas kio ne estus ĝusta se oni diras "la malsaniga procezo komenciĝas ...". Se oni aldonas "procezo" tio temas ja klare ne pri la kapablo malsanigi sed pri la procezo de la malsanigado.

En ambaŭ frazoj "malsaniga" povus anstataŭi "patogena" ... Aŭ mi vere ne komprenas.

Kiel propono, ni aldonu tuj "malsaniga". Se iu elpensas frazon kie tio ne eblas mi volonte kunserĉos alternativon por tiu aparta signifo.

Eduardo.

José Antonio Vergara

unread,
Dec 9, 2009, 1:36:51 PM12/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Eduardo :
mi ne vidas kio ne estus ĝusta se oni diras "la malsaniga procezo komenciĝas ...".  Se oni aldonas "procezo" tio temas ja klare ne pri la kapablo malsanigi sed pri la procezo de la malsanigado.
mi ja konscias ke la nuanco estas eble tro subtila, sed ne temas pri simpla harfendajho, mi timas.
 
Mi diru ke la procezo en si mem ne estas tio malsaniga, sed ke la procezo estas en si mem ero el la malsanigho. Per patogena procezo mi celas la strukturajn kaj/au funkciajn shanghighojn kiuj evidentighos per signoj kaj simptomoj. Por tiu ideo en medicino oni parolas pri la koncepto patogenezo, kiun mi tradukus per malsan-establigho.
 
Jose' Antonio Vergara

Eduardo Trápani

unread,
Dec 10, 2009, 1:47:16 PM12/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
> Mi diru ke la procezo en si mem ne estas tio malsaniga, sed ke la
> procezo estas en si mem ero el la malsanigho. Per patogena procezo mi
> celas la strukturajn kaj/au funkciajn shanghighojn kiuj evidentighos per
> signoj kaj simptomoj. Por tiu ideo en medicino oni parolas pri la
> koncepto patogenezo, kiun mi tradukus per malsan-establigho.

La propono de Renato rilatas *NUR* la vorton "patogena". Tiu vorto signifas "tio kio povas okazigi malsanon" almenaŭ en la jenaj lingvoj (laŭ la menciotaj vortaroj):

angla (Cambridge [1])
franca (Larousse [2])
hispana (Real Academia Española [3])

Interesa estas ankaŭ tiu ĉi [4] listo (la ligilo iras rekte al "patogena") kiu enhavas fakajn kaj nefakajn kuracsciencajn nomojn kaj montras "malsaniga" kiel ĉefan nefakan esprimon (angle, germane, hispane, france, itale, portugale).

Pro tio mi sugestas ke ni alprenu la proponon de Renato, eble klarigante ke ne temas pri faka lingvo.

Amike, Eduardo.

Aŭ vidu ĉi tion: http://users.ugent.be/~rvdstich/eugloss/multi129.html#1283

[1] http://dictionary.cambridge.org/define.asp?dict=CALD&key=58047
[2] http://www.larousse.fr/dictionnaires/francais/pathogene
[3] http://buscon.rae.es/draeI/SrvltGUIBusUsual?LEMA=patógena
[4] http://users.ugent.be/~rvdstich/eugloss/multi129.html#1283

Renato Corsetti

unread,
Dec 10, 2009, 5:20:45 PM12/10/09
to la-bona...@googlegroups.com
Dankon al ĉiuj pro la vigla diskuto pri "patogena".

Mi provizore registris:

patogen·a → (en komunuza lingvo) ek·mal·san·ig·a, mal·san·ig·a

Amike

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages