antidoto

2 views
Skip to first unread message

Adam Raizen

unread,
Aug 7, 2009, 8:10:24 AM8/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Surpizas min, ke ni ne havas linion por 'antidoto'. Plej rekte kaj simple ĝi estas 'kontraŭveneno', sed ĝi estas ofte uzata metafore kaj tiam verŝajne simple 'kuracilo' taŭgas. Mi ne scias, ĉu ĝi markiĝu per ~ aŭ ->. Pensoj?

--
Adam Raizen <adam....@gmail.com>
Timendi causa est nescire.

Renato Corsetti

unread,
Aug 7, 2009, 8:50:00 AM8/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
Surpizas min, ke ni ne havas linion por 'antidoto'.
Iom hontige! PIV mem resendas al "kontraŭveneno"

Mi registris provizore:

antidot·o → kontraŭ·venen·o, (foje en ĝenerala senco) kurac·il·o


Komentoj estas bonvenaj.

Amike

Renato

Antonio De Salvo

unread,
Aug 7, 2009, 10:19:49 AM8/7/09
to la-bona...@googlegroups.com

 

Adam:

>Surprizas min, ke ni ne havas linion por 'antidoto'.

>Iom hontige! PIV mem resendas al "kontraŭveneno"

Renato:


>Mi registris provizore:

>antidot·o → kontraŭ·venen·o, (foje en ĝenerala senco) kurac·il·o


En figura senco, mi uzas “kontrauxrimedo”.

“Kuracilo” aspektas iom tro gxenerala.

Gxis

Antonio

 

 

Renato Corsetti

unread,
Aug 7, 2009, 4:38:23 PM8/7/09
to la-bona...@googlegroups.com
Antonio:

En figura senco, mi uzas “kontrauxrimedo”.

Bone. Mi aldonas ankaŭ tion.

Renato


LajzTajfuno

unread,
Aug 7, 2009, 9:15:32 PM8/7/09
to la bona lingvo
(Scivole) Ĉu "kontraŭ-" eble anstataŭiĝas al "mal-" en "Kontraŭveneno"
Kio estas "mala veneno"?

Renato Corsetti

unread,
Aug 8, 2009, 3:33:43 AM8/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Lajz Tajfuno:
(Scivole) Ĉu "kontraŭ-" eble anstataŭiĝas al "mal-" en "Kontraŭveneno"
Kio estas "mala veneno"?
Laŭ mia kompreno "kontraŭ-veneno" montras agadon por kontraŭbatali venenon.

"Mal-veneno", laŭ mia kompreno, estas io, kio havas la malan efikon rilate al veneno, do esence bonfartiga aĵo.

"Mala veneno", ankoraŭ laŭ mia kompreno, estas veneno de mala speco, bazita sur malaj ingrediencoj.

Amike

Renato

Marcos Cramer

unread,
Aug 8, 2009, 6:22:11 AM8/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato skribis:

Antonio:

En figura senco, mi uzas “kontrauxrimedo”.

Bone. Mi aldonas ankaŭ tion.

La linio nun estas

antidot·o → kontraŭ·venen·o, (foje en ĝenerala senco) kontraŭ·rimed·o, kurac·il·o

Laŭ mi (kaj laŭ mia kompreno de Antonio ankaŭ laŭ Antonio) la linio prefere estu

antidot·o → kontraŭ·venen·o, (en figura senco) kontraŭ·rimed·o

"Kuracilo" estas tro ĝenerale ĉi-kaze, kaj do tute ne aperu. Por la figura senco ja multe pli taŭgas "kontraŭrimedo".

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Aug 8, 2009, 12:20:59 PM8/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
Marcos:
"Kuracilo" estas tro ĝenerale ĉi-kaze, kaj do tute ne aperu. Por la figura senco ja multe pli taŭgas "kontraŭrimedo".
Por mi tio estas en ordo. Adam, kiu estas la efektiva uzanto de "kuracilo" diru sian opinion.

Amike

Renato


Adam Raizen

unread,
Aug 8, 2009, 5:45:39 PM8/8/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/8/8 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Marcos:
"Kuracilo" estas tro ĝenerale ĉi-kaze, kaj do tute ne aperu. Por la figura senco ja multe pli taŭgas "kontraŭrimedo".
Por mi tio estas en ordo. Adam, kiu estas la efektiva uzanto de "kuracilo" diru sian opinion.

Mi ne vidas gravan diferencon, des pli kiam temas pri figura senco, do iu ajn aŭ ambaŭ estas en orde laŭ mi.

Renato Corsetti

unread,
Aug 9, 2009, 3:43:15 AM8/9/09
to la-bona...@googlegroups.com
Adam:
Mi ne vidas gravan diferencon, des pli kiam temas pri figura senco, do iu ajn aŭ ambaŭ estas en orde laŭ mi.
Bone. Mi realdonu vian variaĵon.

Renato


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages