| Ĉu temas pri vesto el normala ŝtofo, kies celo estis distingi la kavaliron?
| En la angla tio havis la nomon "Tabard" aŭ "Surcoat". Mi supozas, ke la du anglaj vortoj rilatas al malsamaj stiloj, kiuj estis uzataj en malsamaj historiaj periodoj.
| Se mi devus verki pri kavaliroj, mi nomus tion "tuniko", aŭ pli precize "superkirasa tuniko".
Mi ŝatas ankaŭ la solvojn de Vastalto. "Superkiraso" sekvas la saman modelon kiel "subĉemizo", dum "supervesto" estas la malo de "subvesto". Sed ĉar la koncepto en nia tempo estas nekutima, mi ne certas, ĉu leganto tuj komprenus pri kio temas. En literatura teksto, jam enkondukinte la koncepton per pli longa esprimo, oni povus uzi tiujn pli koncizajn terminojn.
renato corsetti
via del castello, 1 it-00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
| Verdire mi serĉis esperantan vorton samsignifan al la japana "ĝin-baori" kaj trafis la vorton "kuto". "Ĝin-baori" estas senmanika larĝa vestaĵo kun malfermita antaŭo ligita per du ornam-ŝnuretoj, kiun portas altrangaj militistoj, en mezepoka Japanio, super la kiraso por montri sian identecon. (Eble "milit-haoro" laŭ PIV-aj vortoj.)
| Mi pensas, ke ni komencas miksi du aferojn. Unu estas la maŝkiraso, la alia estas la surkirasa vesto: laŭ PIV, maŝkuto kaj kuto respektive. Sed fakte temas pri sufiĉe malsamaj aferoj, kaj ne estas pravigeble uzi por ili la saman radikon. Ĉar ankaŭ ni estas spertaj pri armiloj, ankaŭ ni iom konfuziĝas. La itala vorto "cotta" laŭ Vikipedio rilatas al la maŝkiraso, ne al la survesto. Jen la ligilo:
còtta2 s. f. [dal fr. cotte, voce di origine
germanica]. –
1. Sorta di tunica
ampia con maniche lunghe usata nel medioevo da uomini e donne: allora suo marito le promise,
dal primo guadagno che prendesse,
di farle una bella c.
(Novellino).
2. Indumento
militare in uso nel medioevo; in partic., c. d’arme, sopravveste di
tela o di seta, priva di maniche e lunga fino al ginocchio,
portata dai cavalieri sopra l’armatura; c. di maglia, indumento fatto
di maglia di ferro, lungo sino a metà coscia, usato come arma
difensiva fino al 14° sec., e poi sostituito dall’armatura a
piastre metalliche.
3. Indumento
liturgico consistente in una tunica bianca di lino o cotone,
orlata di merletto, lunga fino al ginocchio e con ampie maniche. ◆
Dim. cotticèlla.
El Masrcel:
Mi trovas "supervesto" tro nedefinita.
Mi proponas:
kuto --> kirassupervesto; superkiraso; kirasvesto.