gulaŝ-o

1 view
Skip to first unread message

Andrea Fontana

unread,
Sep 25, 2011, 10:14:48 AM9/25/11
to la bona lingvo
Saluton, karaj grupanoj.

Mi trovis en la listo de la "oficialigindaj vortoj", interalie, la
vorto "gulaŝ-o".
Pardonu, eble mi ankoraux ne bone komprenis la funkciadon de la grupo,
tamen mi ne komprenas kial vorto tia bezonus oficialigon.
Cxu gxi ne jam estas vorto de EO, laux la 15a Fundementa regulo?
Cxu iu dubas ke tiu mangxajxo povas esti nomata, en iu nacia lingvo,
diversmaniere ol per la vorto "gulaŝ-o"?

Sxajnas do al mi ke "gulaŝ-o" jam nun estas vorto de EO, kaj ke cxiuj
esperantistoj, kiuj celas paroli tute lauxFundamentan Esperanton,
estas devigataj gxin malkontesti (malkontesti = agnoski).

Cxu eble mi maltrafas ion?
Bv helpi min kompreni, dankon!

Ancxjo.

Renato Corsetti

unread,
Sep 25, 2011, 2:58:53 PM9/25/11
to la-bona...@googlegroups.com, °listo 'oficialigoj'
Kara Andrea,

>  Mi trovis en la listo de la "oficialigindaj vortoj", interalie, la vorto "gulaŝ-o". Pardonu, eble mi ankoraux ne bone komprenis la funkciadon de la grupo, tamen mi ne komprenas kial vorto tia bezonus oficialigon. Cxu gxi ne jam estas vorto de EO, laux la 15a Fundamenta regulo?

Kara Andrea, kiel mi jam diris, ni ne konsideras la regulon 15-an aplikeblan aŭtomate kaj pro eviti problemojn, kiam ni pensas, ke vorto estas oficialiginda de la Akademio, ni listigas ĝin en aparta listo kaj diskutas pri ĝi en la listo oficialigin...@yahoogroups.com>.

Tio estas ĉio.

Amike

Renato



-- 
Renato Corsetti
Via del Castello, 1 00036 Palestrina, Italujo
renato....@esperanto.it

Marcos Cramer

unread,
Sep 26, 2011, 4:08:55 AM9/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
Andrea demandis:


> Cxu iu dubas ke tiu mangxajxo povas esti nomata, en iu nacia lingvo,
> diversmaniere ol per la vorto "gulaŝ-o"?

Jes. Ekzemple en la germana ĝi nomiĝas "Gulasch" kaj ne "gulaŝ-o" ;-)


> Cxu gxi ne jam estas vorto de EO, laux la 15a Fundementa regulo?

Verŝajne jes. Sed kutima lingvouzanto ne emas kontroli la ekziston kaj signifon de iu vorto en multaj lingvoj por konstati ke la plejmulto uzas ĝin samsignife. Pli facile por normala lingvouzanto estas, se li povas simple konsulti unu solan norman dokumenton, kiu fiksas ke iu vorto estas Esperanta kaj kiun signifon ĝi havas en Esperanto.

Aldone, la 15a regulo nur informas pri la uzebleco de internaciaj vortoj, ne pri tio ĉu ili ankaŭ estas uzindaj. Uzindeco de internacia vorto ja dependas ankaŭ de tio, ĉu eblas esprimi la koncepton per pli kunmetaĵo de pli kutimaj Esperantaj vorteroj. Per oficialigo de radiko, la Akademio esprimas ne nur uzeblecon de radiko, sed ja ĝian uzindecon. Mi citas el la antaŭparolo al la 9-a Oficiala Aldono: "Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo."

Pro ĉi tiuj du kialoj mi ja opinias tian vorton kiel "gulaŝo" oficialiginda malgraŭ ĝia verŝajna uzeblo laŭ regulo 15.

Amike,
Markos

Fra Simo

unread,
Sep 26, 2011, 4:24:01 PM9/26/11
to la-bona...@googlegroups.com
     Grandparte mi konsentas kun tio, kion skribis Markos, nome kun tio, kion mi signas per flava koloro (    ). Tamen kun tio, eble malpli grava, kion per rugheta koloro (    ) mi signas, mi ne konsentas. Pri la temo mi komencis skribi mesaghon, kiun ne hodiau mi kapablos finskribi.


2011/9/26 Marcos Cramer <marcos...@gmail.com>
Andrea demandis:


> Cxu iu dubas ke tiu mangxajxo povas esti nomata, en iu nacia lingvo,
> diversmaniere ol per la vorto "gulaŝ-o"?

Jes. Ekzemple en la germana ĝi nomiĝas "Gulasch" kaj ne "gulaŝ-o" ;-)


> Cxu gxi ne jam estas vorto de EO, laux la 15a Fundementa regulo?

Verŝajne jes. Sed kutima lingvouzanto ne emas kontroli la ekziston kaj signifon de iu vorto en multaj lingvoj por konstati ke la plejmulto uzas ĝin samsignife. Pli facile por normala lingvouzanto estas, se li povas simple konsulti unu solan norman dokumenton, kiu fiksas ke iu vorto estas Esperanta kaj kiun signifon ĝi havas en Esperanto.

Aldone, la 15a regulo nur informas pri la uzebleco de internaciaj vortoj, ne pri tio ĉu ili ankaŭ estas uzindaj. Uzindeco de internacia vorto ja dependas ankaŭ de tio, ĉu eblas esprimi la koncepton per kunmetaĵo de pli kutimaj Esperantaj vorteroj. Per oficialigo de radiko, la Akademio esprimas ne nur uzeblecon de radiko, sed ja ĝian uzindecon. Mi citas el la antaŭparolo al la 9-a Oficiala Aldono: "Praktike tia oficialigo havas la karakteron de forta rekomendo."


Pro ĉi tiuj du kialoj mi ja opinias tian vorton kiel "gulaŝo" oficialiginda malgraŭ ĝia verŝajna uzeblo laŭ regulo 15.

Amike,
Markos


(Preterpase : Ni konsciu, ke la shangho de "Marcos" al "Markos" estas helpa al legantoj la lingvon hispanan ne konantaj, ke tiuj pli ghuste elparolu la hispanan nomon Markos <markos>, sed ne egalas al elekto de la Esperanta formo de la nomo Marko !)
___________________________
http://www.frasimo.blogspot.com/
[journal en ligne, en français]

NE VOUS LAISSEZ PAS EMPOISONNER PAR LA VACCINATION.
NE LASU, KE ONI VIN VENENU PER VAKCINADO !

Grésillon vaut un voyage et une ou quelques semaines de séjour : http://gresillon.org

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages