Iu ĵus donacis al mi la “komikson” (t.e. bildstrio-revuon) “Diabolik”, en kiu mi trovis la vorton “eskaladi”.
Do, mi proponas:
Eskalo à ŝtupetaro
Eskaladi à grimpi
Mi vidas, ke vi jam havas la vorton “komikso”, sed eble “bildstrio-revuo” en iuj kuntekstoj pli taŭgus ol viaj “bild-rakonto, bild-ŝercoj”.
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
Tion ni jam havas.Eskalo --> ŝtupetaro
Tion mi aldonis sen problemoj.
Eskaladi --> grimpi
Mi vidas, ke vi jam havas la vorton “komikso”, sed eble “bildstrio-revuo” en iuj kuntekstoj pli taŭgus ol viaj “bild-rakonto, bild-ŝercoj”.
Anna
1) “Eskaladi” havas ankaux la signifon “pliseverigi sian konduton”; siatempe, ekzemple, estis ofte uzata la esprimo “eskalado de la milito en Vjetnamo”
2) mi jam uzas la terminon “rulsxtuparo”, gxuste por indiki tion, kio en la itala nomigxas “scala mobile” (= movigxanta sxtuparo).
“Rulsxtuparo”, cetere, trovigxas en la vortarego germana-esperanta de Krause, sub “Rolltreppe”, en la itala-esperanta vortarego Minnaja, en la franca-esperanta vortaro Le Puil-Danvy (kaj probable ankaux aliloke: mi ne dauxrigis la sercxadon).
“Eskalatoro” estas senpere prenita el la angla “escalator” (kvankam en la angla ekzistas ankaux la malpli kutima esprimo “moving staircase” = movigxanta sxtuparo);
3) “eskalo”, rilate masxojn, laux mia kompreno prefere respondas al “dismasxigxo”, “masxofalo” (itale, “smagliatura”, germane “Maschenlauf”) ol al “sxirajxo” (itale “strappo”, france “déchirure”, de kie la radiko sxir-);
4) anstataux “eskalimuna”, mi uzas “nedismasxigxa” (trovebla en la vortarego Minnaja)
Gxis
Antonio
Ĉu mi aldonu al la linio:
komiks·o → bild·rakont·o, bild·ŝerc·o
ankaŭ la variaĵojn de Anna kaj Leo:
bildstrio-revuo kaj bild-stri-ar-o ?
Kio pri ...? → Kion pri ...?
Lau mi, ambau formoj estas ghustaj, depende de la verbo kiun oni
subkomprenu.
Kio (estas) pri tio ?, Kio (okazis) pri tio ?
Kion (diri) pri tio ?
Oni eble povas diri "Kio estas via opinio pri tio?" aux "Kion vi opinas pri
tio?".
Sed mi opinas ke estas pli malfacile subkompreni vortojn en "Kio (estas via
opinio) pri ...?".
Amike
Gxumpe
Ĉu aldoni ankaŭ:
- (mi sentas) plezuron
- (mi donas) saluton
- (mi bondeziras) sanon, bonan tagon/matenon/vesperon/nokton, bonan ŝancon
J-K Rinaldo
Mi nature diras "Kio pri ...", sed ne havas fortan opinion pri ĉi tio.
Laŭ mi ĝi ne apartenas al tiaj aferoj, pri kiuj ni bezonas linion.
Se iu volas diri "kio pri", ni respektu la mesaĝon,
same pri "kion pri". La freneza manio trovi por ĉia detalo
regulon, por povi stampi alidirulojn kiel herezajn kaj
erarajn, estas eĉ pli malutila por Esperanto ol la
radikmalŝparado. Devo memori iun regulon, kiam oni
tute nature elektas por si la plej trafan esprimon
laŭ siaj diro-bezonoj, malfaciligas la lingvon pli
ol ekzisto de iu "krucifikso" aŭ "sukuristo" aŭ
"forcejo".
Harri
Mi vidas nenian kaŭzon skribi ion ajn pri "kio/kion pri". Troa detala regulemo (fakte kondamnemo) pri ĉio estas pesto de la esperantistaj diskutoj pri lingvaj aferoj.
Laux mi, oni povas diri cxu “kio” cxu “kion”, depende de tio, kion oni subkomprenas.
La tiel dirita “regulo” pri uzo de akuzativo, ja, deiras el la premiso ke oni subkprenu transitivan verbon; en tiu kazo, prave oni diras: (mi bondeziras) sanon, (mi deziras) morton al tiranoj, (mi donas) dankon, ktp. Sed povas esti subkomprenata ankaux netransivita verbo, precipe “esti”: al Dio (estu) danko/ dank’ al Dio.
Gxis
Antonio
Laux mi, oni povas diri cxu “kio” cxu “kion”, depende de tio, kion oni subkomprenas.
Amike
Renato