remork-o

2 views
Skip to first unread message

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2009, 3:41:29 PM9/26/09
to °listo 'la bona lingvo'
Ĉu

remork-o --> tren-aĵ-o
kaj
remork-i --> tren-i ?

Renato

Bertilo Wennergren

unread,
Sep 26, 2009, 4:28:40 PM9/26/09
to la-bona...@googlegroups.com
Renato Corsetti skribis:

> Ĉu
>
> remork-o --> tren-aĵ-o

"Trenaĵo" estas iom pli ĝenerala (trenaĵo de robo,
de kometo...). Prefere "postveturilo" (en Vikipedio)
aŭ "trenveturilo" (ĉe Wells).

> kaj
> remork-i --> tren-i ?

Nu, jes.

--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

Renato Corsetti

unread,
Sep 27, 2009, 4:20:21 AM9/27/09
to la-bona...@googlegroups.com
Bertilo:
"Trenaĵo" estas iom pli ĝenerala (trenaĵo de robo,
de kometo...). Prefere "postveturilo" (en Vikipedio)
aŭ "trenveturilo" (ĉe Wells).
Tion mi registris.

Amike

Renato


ro-esp

unread,
Sep 28, 2009, 2:02:34 PM9/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Cxar por mi "post" indikas ion tempan, mi preferas "trenveturilo" ol
"postveturilo".

Tamen, la pli granda problemo estas ke por la survoja, surrada afero estas nur
unu vorto. Se iu diras ke mi iru al remorko, mine scias cxu tio estas
"aanhanger"
(io kio mem havas antawajn kaj malantawajn radojn, kutime tirata far
sxargxawto
kiu mem havas sxarg/karg-ujon) aw "oplegger" (io kio havas nur
malantawajn radojn,
kaj kutime estas tirata far senkarguja awtomobilo - kiel mi nomu gxin?
"truck",
"trekker"(sed ne traktoro!)?)

gxis, Ronaldo
--
http://www.esperanto.net

Renato Corsetti

unread,
Sep 28, 2009, 2:57:44 PM9/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:
"aanhanger"
"oplegger"
Kara Ronaldo, vi havas tro analizan menson. Ni estas nun pensantaj pri komuna vorto por aĵoj trenataj malantaŭ bicikloj, motrocikloj, aŭtomobiloj, kamionoj, ktp.

Cetere, ĉu en aliaj lingvoj estas la sama distingo kiel en la nederlanda?

Amike

Renato

Fra Simo

unread,
Sep 28, 2009, 4:56:37 PM9/28/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/9/26 Bertilo Wennergren <bert...@gmail.com>


Renato Corsetti skribis:

> Ĉu
>
> remork-o --> tren-aĵ-o

"Trenaĵo" estas iom pli ĝenerala (trenaĵo de robo,
de kometo...). Prefere "postveturilo" (en Vikipedio)
aŭ "trenveturilo" (ĉe Wells).

> kaj
> remork-i --> tren-i ?

Nu, jes
 
     Ambau "tren/vetur/il/o" kaj "post/vetur/il/o" shajnas al mi akcepteblaj, sed mi tre konsilas, ke ni rekomendu nur unu el tiuj vortoj, krom se ni trovos, responde al dueco de la vortoj, ian diferencon inter du ajhospecoj. Ree mi atentigas, ke kunpushigho de du formoj por unu sama signifo estas, en iu ajn lingvo kaj speciale en la internacia, malsanajho urghe foriginda (kaj same kunpushigho che unu sama formo, de du signifoj, el kiuj la dua ne estas rigardebla kiel metafora au alie klara apliko de la unua).
     Mi kutime uzas la unuan, char tiu trovighas en la PIV (tie ghi krime estas difinita per "remork/o", kion mi kompreneble kun indignigho malatentas), kvankam iom al mi malplachas, ke la "trenveturilo" estu la trenata veturilo, ne la trenanta. CHu pro chi tio indas transiri al "post/vetur/il/o", pri tio mi ne firmas.
 
     CHu la signifo de "vetur/" ne estas tia, ke nur uloj povas veturi, ne ajhoj, ke, sekve, en "vetur/il/o" devas enesti au povi enesti vojaghantoj ?  Nu, ofte okazas, ke veturilo trenas ion, en kion oni lokas transportatajn ajhojn, sed per kiuj oni ne mem veturas. Se mia kompreno de "vetur/" estas ghusta (pri kio mi ne certas !), tian trenatajhon oni ne povas nomi "vetur/il/o", kaj por io tia ni devas rekomendi ankau unu alian tradukajhon de la PIV-a "remork/o").
     La vorto "tren/at/ajh/o", kiun mi jhus uzis, certe estas bona vorto (chu malplilongigebla al "tren/at/o" ??), sed oni eble povas ghin taksi nesufiche speciale konvenanta (alivorte : tro abstraktasignifa). Mi proponas, ke anstatau "vetur/il/", ni skribu "char/", kiu certe taugas egale por vojaghigo de uloj kaj por portado de diversaj ajhoj. Tiel "tren/char/o" au "post/char/o" estus supervorto super "tren/vetur/il/o" au respektive "post/vetur/il/o". La alian subvorton oni malpli ofte bezonos, sed ankau tiu estos facile farebla sen kreo de radiko nova.

Renato Corsetti

unread,
Sep 29, 2009, 1:29:12 PM9/29/09
to la-bona...@googlegroups.com
Francisko:
"tren/char/o" au "post/char/o" estus supervorto super "tren/vetur/il/o" au respektive "post/vetur/il/o".
Mi ne havus problemojn aldoni tiujn variaĵojn. Mi nur rimarkis ke PIV koans tiujn vortojn sed difinas ilin kiel "durada remorko". Ĉu tio estas malhelpo?

Amike

Renato


Fra Simo

unread,
Oct 1, 2009, 1:36:02 PM10/1/09
to la-bona...@googlegroups.com
2009/9/29 Renato Corsetti <renato....@gmail.com>

Francisko:
"tren/char/o" au "post/char/o" estus supervorto super "tren/vetur/il/o" au respektive "post/vetur/il/o".
Mi ne havus problemojn aldoni tiujn variaĵojn. Mi nur rimarkis ke PIV koans tiujn vortojn sed difinas ilin kiel "durada remorko". Ĉu tio estas malhelpo?
 
     Unuavide shajnas al mi, ke la nombro de radoj ne malhelpas. Oni en okazo de bezono povas aldoni "du/rad/a", "kvar/rad/a" kaj simile. Sed mi konsentas, ke la temo estas plu pristudinda.
     Se mi ne eraras, oni konstatus, ke okazis interkonfuzado inter la latina "currus" <kurrus> (batalcharo, durada) kaj la latina galladevena "carrus" <karrus> (transportadocharo, sed ankau vojaghadocharo por nerapida vojaghado, kvarrada). Sed ankau la nunaj kirascharoj, senradaj, estas "charoj".
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages