rifugxinto-->fugxulo
Cxu ni bezonas apartan verbon "rifugxi" flanke de "fugxi" ?
gxis, Ronaldo N
> Kion vi pensas pri linio:
> rifugxinto-->fugxulo
Malboe.
> Cxu ni bezonas apartan verbon "rifugxi" flanke de "fugxi" ?
Jes. "Fughi" kaj "rifughi" estas malsamaj agoj.
Iasence ili ech estas maloj!
fughi = forkuri por savi sin de danghero
rifughi = serchi ie protekton kontrau danghero
Cetere "rifughi" estas Fundamenta, same kiel "fughi".
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>
> Cetere "rifughi" estas Fundamenta,
Jes.
> same kiel "fughi".
Lau mia scio "fughi" ne estas Fundamenta, sed oficiala:
http://h.akademio-de-esperanto.org/aktoj/aktoj2/8oa.html
--
Andreas Kueck
Vi tute pravas. Dankon pro la korekto!
Des pli absurde estus (chi tie proponi) shanghi
"rifughinto" al "fughulo".
Mi konsentas.
"Fugxanto" (aux fugxinto, laux la cirkonstancoj) rilatas al la ekiro: oni fugxas/ forkuras por lasi iun dangxeran lokon aux situacion, pro plej diversaj kialoj (ankaux dizertulo kaj sxtelisto estas fugxantoj!); "rifugxanto"/ "rifugxinto" rilatas al la celo, nome al la sercxo/ trovo de protekto/ sxirmo/ defendo/ savo.
Alivorte: rifugxinto estas ankaux fugxinto/ forkurinto, sed ne cxiam veras la malo. Vidu jenajn ekzemplojn el la zamenhofa traduko de la Malnova Testamento:
Nombroj 35,10: estu cxe vi urboj de rifugxo, kien povas forkuri mortiginto;
Readmono 23,15: ne transdonu sklavon al lia sinjoro, se li sercxos rifugxon kontraux sia sinjoro;
1 Regxoj 12,2: Jerobeam estis ankoraux en Egiptujo, kien li forkuris de la regxo Salomono.
Gxis
Antonio
1 Regxoj 12,2: Jerobeam estis ankoraux en Egiptujo, kien li forkuris de la regxo Salomono.