En PIV estas la vorto “precedenco”. Mi trovis ke la vorto ne estas facile kompreni al azioj ĉar la vorto ne estas farita kun kutimaj radikaloj. Por traduki la anglan vorton “unprecedented” mi pensas ke la trefa esperanta vorto estas “senprecedenta” . Ĉu ne estas aliaj taŭgaj vortoj por “senprecedenca”?
Por klarigi la vorton “senprecedenca” mi trovis du eblecojn:
sen-antaŭekzemplara, sen-antaŭbilda
antaŭe ne aperita)
Laŭ mia racio “senantaŭa” estas la plej simpla vorto kiu esprimas la signifon de “senprecedenca”. La trefa vorto or “precedenco” estas do “senantaŭo”. Ĉu iu povas konfirmi aŭ korekti mian aserton?
Abengo
renato corsetti ren...@esperanto.org
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.
Renato. Dankon!
La ĉina esprimo por “sendependeca” estas:
空前的 (kong qian de) laŭ vortoj: antaŭe vaka, aŭ antaŭe sena
無前例的 (wu qian li de ) laŭ vortoj: senantaŭekzempla
史無前例的 (wu qian li de ) laŭ vortoj: historie senantaŭekzempla
Vaka estas bona vorto, ŝajne esperantisoj ne oft uzi ĝin.
Kial ne estas la simpla vorto sena? Estas senpaga, senutila, sed ne estas sena.
Via amike
Abengo
--
renato corsetti ren...@esperanto.org
Baza antaŭa cerbumaĵo, kiun ni devas fari, estas unue identigi la aferon, aŭ precizigi pri kio temas la afero, por poste nomi aŭ renomi ĝin pli logike kaj pli lau la principlo de la klariga simpleco de Bona Lingvo.
Ŝajnas, ke PRECEDENCO estas pli ofte uzata en juraj kuntekstoj, rilatanta al afero, kiu naskis rajton al iu, kiu antaŭe iniciatis tiun aferon, sub la legitimigo, rajtigo aŭ permeso de iu.
La morfemo 'PRECEDENC' en SENPRECEDENCA, tamen, havas sencon iom pli ligitan al historio, laŭ la ekzemploj troveblaj en la literaturo:
"En decembro 1911 — la afero tute senprecedenca en la historio de la scienco — Maria Skłodowska-Curie la duan fojon ricevas Nobelpremion" – en “PAŜOJ AL PLENA POSEDO”
"Tiu ĉi deklaro estas senprecedenta kaj unika" – en “BAHÀ'U'LLÀH KAJ LA NOVA EPOKO”, teksto de Lidja Zamenhof.
Do, ĉi-sence, ni povas diri sinonime TUTE NOVA, UNIKA, TUTE ORIGINALA...
AŬ NE?
En PLENA ANALIZA GRAMATIKO estas tiu ĉi rimarko:
“El la vidpunkto de la komuna lingvuzo oni povas rigardi pseŭdosufiksoj ankaŭ la ĥemiajn: at, hidr, id, il, it kaj la botanikajn: ac, al. Dian signifon vd. en la Plena Dustrita Vortaro.
Ni citu ĉi-okaze la atentigon de D-ro Albault, Direktoro de la Akademia Sekcio pri la ĝenerala vortaro, ke etimologie la finaĵo -ent montras al konkretaĵoj kaj la finaĵo -enc (el la latina -entia) al abstraktaĵoj: tendenco, diferenco, pacienco ktp.
Tial la formojn ingredienco kaj precedenco Zamenhof tiris bedaŭrinde el la germana, dum la rusa proponis al li la ĝustajn, kaj uzendajn: ingrediento kaj precedento.”
Ni citu ĉi-okaze la atentigon de D-ro Albault, Direktoro de la Akademia Sekcio pri la ĝenerala vortaro, ke etimologie la finaĵo -ent montras al konkretaĵoj kaj la finaĵo -enc (el la latina -entia) al abstraktaĵoj: tendenco, diferenco, pacienco ktp.
Tial la formojn ingredienco kaj precedenco Zamenhof tiris bedaŭrinde el la germana, dum la rusa proponis al li la ĝustajn, kaj uzendajn: ingrediento kaj precedento.”
renato corsetti ren...@esperanto.org