"jhurnalo"

1 view
Skip to first unread message

Marcos Cramer

unread,
Sep 26, 2008, 11:06:17 AM9/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
Mi proponas

jxurnal-o --> gazet-o, tag-gazet-o, revu-o, tag-libr-o

La Vikipedia artikolo pri tiu vorto sufiche bone klarigas, kial oni evitu ghin, do mi citas la artikolon:

> Ĵurnalo estas vorto kun ne-precize fiksita signifo en Esperanto. Ĝi povas signifi la jenajn aferojn:
>
> * Gazeto
> * Taggazeto
> * Revuo
> * Taglibro
>
> La vorto ĵurnalo aperas en la Fundamento solfoje en ekzerco pri prononcado, kaj ĝia senco ne estas difinita en la Fundamento.
> La Akademio de Esperanto ĝin oficialigis per la 1-a Oficiala Aldono, kaj agnoskis ĝin kiel fundamentan per la 8-a Oficiala Aldono.
>
> En la 1-a Oficiala Aldono la Akademio difinis la signifon de ĵurnalo per serio da similsonaj sed sence malkoheraj tradukoj, kiuj
> egalas al taggazeto (france), gazeto, ia ajn periodaĵo (angle), revuo (germane kaj ruse), taggazeto, taglibro (pole). La komuna
> trajto de ĉiuj ĉi sencoj estas gazeto, kio farus la vorton malnecesa duoblaĵo (ĉar gazeto estas forte enradikiĝinta kaj pli klare
> Fundamenta por tiu senco). PIV2 atribuas al la vorto la francajn sencojn (taggazeto, taglibro, registrolibro).
>
> Oni povus doni al la vorto pli ĝeneralan sencon surbaze de la vorto ĵurnalisto, kies senco estas pli ĝenerala kaj pli kohera
> internacie; tiam ĵurnalaro estus ĉiaj „amasinformiloj" (ne nur presitaj kiel "gazetaro"). Tamen ĝis nun tia uzo ne estas registrita.

"Jhurnalo" do aperas en la Fundamento, sed ne en la Universala Vortaro, kaj ankau ne en iu ajn plena frazo au kun iu ajn traduko. Kune kun la 8-a Oficiala Aldono la Akademio decidis, ke ech tiajn vortojn oni nomu "Fundamentaj", sed mi tamen ne certas chu ni metu "[Fun]" post la vorto. Ni ankau povus meti "[1oa]", char ghi ja estis oficialigita en la 1-a Oficiala Aldono.

Amike,

Marcos

Renato Corsetti

unread,
Sep 26, 2008, 12:23:24 PM9/26/08
to la-bona...@googlegroups.com
registrita!

renato

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages