for, fora, fore

4 views
Skip to first unread message

ro-esp

unread,
Apr 24, 2015, 6:35:23 PM4/24/15
to la-bona...@googlegroups.com
Mi forte malrekomendas uzi la vort(er)on "for" en la senco de
"malproksime" aw "distance".. Temas pri du malsamaj aferoj, kaj
alportas nenion bonan se ni uzas la saman vorton.


gxis, Ronaldo N

--
http://www.esperanto.net http://www.moneyasdebt.net

Antonio De Salvo

unread,
Apr 24, 2015, 7:45:15 PM4/24/15
to la-bona...@googlegroups.com
Pardonu, sed mi ne komprenis; mi petas, bonvolu klarigi.
Dankon, saluton
Antonio


-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di ro-esp
Inviato: sabato 25 aprile 2015 00:35
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: (la bona lingvo) for, fora, fore
--
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj

---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "la bona lingvo" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to la-bona-lingv...@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Renato Corsetti

unread,
Apr 25, 2015, 4:26:44 PM4/25/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo:


|  Mi forte malrekomendas uzi la vort(er)on "for" en la senco de "malproksime" aw "distance".. Temas pri du malsamaj aferoj, kaj alportas nenion bonan se ni uzas la saman vorton.

Ankaŭ mi kiel Antonio ne vere komprenas.

Amike

Renato

~~~

renato corsetti
renato....@gmail.com

Johano Karlo Rinaldo

unread,
Apr 26, 2015, 1:50:27 AM4/26/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ronaldo
> Mi forte malrekomendas uzi la vort(er)on "for" en la senco de "malproksime" aw
> "distance".. Temas pri du malsamaj aferoj, kaj alportas nenion bonan se ni
> uzas la saman vorton.
Vere inter la signifoj de "for" estas "stato en malproksimo". Jen tri Z-ofaj
ekzemplojn:
- la pilko estis for
- ve al tiu, kiu devas vivi for de l' gepatroj
- li staris kelke da paŝojn for de ŝi.
Pro kio ĝin malrekomendi?

Krome pri "drone" flugmaŝino" laŭ mi taŭgas. Ja droni povas esti malgrandaj aŭ
ege grandaj.
J-K Rinaldo

Josenilton

unread,
Apr 26, 2015, 7:15:19 AM4/26/15
to la-bona...@googlegroups.com

Por pli ĝuste difini tiun pli modernan flugaranĝaĵon, ŝajnas, ke FLUGAPARATO estas pli taŭga ol FLUGMAŜINO, ĉar tiu ĉi lasta estas multe pli ĝeneralsenca, inkluzivanta eĉ grandajn aviadilojn. 


FLUGAPARATO donas la sencon pri io malgranda, kun mekanika kaj elektronika aranĝaĵo, kiu flugas.

Krome, APARATO estas pli ĝusta ol AVIADILO, ĉar APARATO estas io ajn, sen difinita formo, povanta havi formon de aviadilo, aŭ ne. Rigardu, ekzemple, diversajn formojn de tia aranĝaĵo en:

https://www.google.com.br/search?hl=pt-BR&site=imghp&tbm=isch&source=hp&biw=1280&bih=685&q=drone&oq=drone&gs_l=img.3..0i19l10.1635.2331.0.3837.5.5.0.0.0.0.269.491.2-2.2.0.msedr...0...1ac.1.64.img..3.2.490.u6Xvw0vxsbI


Rimarku, ke la plimulto el ili havas formon similan al virabelo, tial ilia populare konata nomo "drone" (virabelo en la angla).

 

La modernaj tiaj objektoj estas evoluoprodukto de la sportaj senhomaj lud-aviadiletoj, apartenanta al la ludarto Aeromodelismo aŭ, pli amplekse, miniaturismo.

Okazas, ke, de kelkaj jaroj, tiuj ludiloj inspiris la elkreon de novaj tiaj flugaparatoj, sed kun aliaj celoj, ne ludaj, sed observaj, helpaj, mortigaj... Kaj ili preskaŭ ne havas la formon de aviadilo, malsame ol la inspirintaj flugludiloj.


Tamen, se iu el vi aŭskultos min, ĉe iu ajn stratangulo de Esperantujo, parolanta la vorton VIRABELOn, anstataŭ DRONO, kiel aludon al tia aranĝaĵo, bonvolu ne miri.

 


ro-esp

unread,
May 2, 2015, 8:19:00 PM5/2/15
to la-bona...@googlegroups.com


Op zondag 26 april 2015 07:50:27 UTC+2 schreef J-K Rinaldo de Padova.IT.EU:

Vere inter la signifoj de "for" estas "stato en malproksimo". Jen tri Z-ofaj
ekzemplojn:
- la pilko estis for
- ve al tiu, kiu devas vivi for de l' gepatroj
- li staris kelke da paŝojn for de ŝi.
Pro kio ĝin malrekomendi?

Ecx Zamenhof estis nur homo. Kutime la vorto "for" signifas nur necxeeston. Se mi estas for de mia komputilo, mi povas esti en la sekvanta cxambro, do tute ne malproksima. En pluraj lingvoj la distingo estas tute klara. Se konvenus uzi la saman vorton, kredeble vortoj kiaj "dista" kaj "lontana" neniam estus proponitaj/uzataj en esp-o.

Germane, weit ne egalas al weg
Nederlande, ver ne egalas al weg
Angle, far ne egalas al gone
                                                                     gxis, Ronaldo N


 

mar...@melburno.org.au

unread,
May 6, 2015, 3:57:05 AM5/6/15
to la-bona...@googlegroups.com
Ci pravas, 'car "for" esence signifas "ne en sia normala loko",
ankaw figure pri tempo, do "ekster sia normala nuna loko", kio povas
esti proksime kaj malproksime. Do PIV, kiel ofte, eraras pri "fora
kolonio" kaj pri "fora estonteco".
Krome, "for" havas law Zamenhof du signifojn, "al for" kaj "en for",
donante du malsamajn signifojn en la frazo "voja'gi for de la
'cefurbo" = en loko ekster la 'cefurbo" kaj "al loko ekster kaj el la
'cefurbo".
Marcel.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages