Mi decidis instrui lecionon pri la nomoj de muzikiloj, kaj denove frontas la problemon pri “aldo”. La fakto estas, ke mi ne povas konvinki min pri esprimoj kiaj “kontralta saksofono” ktp.
Repripensante la aferon, mi opinias, ke la problemo ne estas “aldo”, sed “kontralto”. Kiel mi jam diris, en la Internacia Koruso oni uzas la terminon “aldo” por la pli malalta virina voĉo. Oni ankaŭ uzas ĝin normale antaŭ la nomo de pluraj muzikaj instrumentoj, ekz. alda klarneto, alda bekfluto, alda saksofono. Estas logike, do, ke iom pli granda kaj basa violono nomiĝu “aldviolono”, kiel Wells proponas en sia vortaro.
Tio, kio fakte ne estas bezonata, estas la vorto “kontralto”.
Anna
-----------------------------------------------------------------------
Anna Lowenstein
Via del Castello 1
00036 Palestrina
Italujo
Tel: 00-39-06 9575 713
Jes, antaŭ kelkaj jaroj mi partoprenis en la Internacia Koruso, kaj tie oni certe uzis la terminon “aldo”. Mi povus ankaŭ demandi al Helen Fantom, kiu estis en la ĥoro.
Anna
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Marcos Cramer
Inviato: lunedì 5 dicembre 2011
9.56
A: la-bona...@googlegroups.com
Oggetto: Re: (la bona lingvo) Ree
pri aldo
--
la vortoj, pri kiuj ni diskutas ĉi tie, estas troveblaj en la listoj ĉe:
http://www.bonalingvo.org/index.php/Simplaj_samsignifaj_vortoj
ALTECO voĉNOMO instrumentoNOMO
Plej alta invoĉo sopran o violon o
alta invoĉo alt o alt o
malpli alta invoĉo kontralt o
alta virvoĉo tenor o violonĉel o
malpli alta virvoĉo bariton o
malplej alta voĉo bas o kontrabas o
Persone, kvankam mi bone scias ke alt estas avorto, do alt|o
signifas proksimume kiel alteco, mi opinias , ke ne necesas
aldoni la vorton "ald|o", kiel ni faris kun cigaredo por distingi
de cigareto, kiuj estas puraj ovortoj. Ĉi tie temas pri la nomo
de voĉalteco, do pri alteco = alto. Danke al konteksto ni ĉiam
komprenos ke temas pri alt(voĉ)o aŭ alt(instrument)o, ne pri
la plej altaj (soprano aŭ violono).
Kaj plie bone temas pri alteco.
Anna, ankaŭ mi partoprenis al ĥoroj kaj tiuokaze, mi aŭdis
la ĥorestro alparoli al la altoj ne al la aldoj!
Amike, Pjer.
Anna, ankaŭ mi partoprenis al ĥoroj kaj tiuokaze, mi aŭdis
la ĥorestro alparoli al la altoj ne al la aldoj!
-----Messaggio originale-----
Da: la-bona...@googlegroups.com [mailto:la-bona...@googlegroups.com] Per conto di Pjer
Inviato: venerdì 9 dicembre 2011 11.37
A: la bona lingvo
Oggetto: Re: R: (la bona lingvo) Ree pri aldo
--
renato corsetti
via del castello, 1 00036 palestrina, italujo
ren...@esperanto.org
Mi relegis ĉiujn mesaĝojn pri "ald-o", aŭskultis prelegon de Anna pri la afero, kaj komprenas malpli ol antaŭe, sed mi pretus registri la linion:
kontralt-o --> ald-o (virina voĉo); ald-violono (instrumento).
En ordo laŭ mi. Eble pro eraro kelkaj mesaĝoj estis lasitaj en la ujo "ankoraŭ ne findiskutitaj"> Bonvolu lasi ĝin tiel.